Ustica estas malgranda vulkana insulo de Italio en la Tirena maro, parto de la Mediteraneo, norde de Sicilio. Ustica estas ankaŭ nomo de sola komunumo sur la insulo. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Palermo, ekde aŭgusto 2015 formale itale nomata città metropolitana di Palermo, do metropola urbo Palermo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 311 loĝantoj. Ustica kovras areon de 8,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 152 loĝantoj/km².
La insulo Ustica havas la surfacon de 800 ha, plej alta altaĵo estas la Monte Guardia dei Turchi kun 240 m. La insulo situas 66 km de la provinca ĉefurbo Palermo. La insulanoj vivtenas sin ĉefe per agrikulturado, fiŝkaptado kaj turismo.
vidindaĵoj
elfosaĵoj el la bronza epoko, romia epoko
subakva muzeo
Area marina protetta Isola di Ustica, unua subakva naturprotekta areo de Italio