La Palaco de la Normandoj (italePalazzo dei Normanni), ankaŭ konata kiel Reĝa Palaco, estas palaco situanta en Palermo, Sicilio, Italio, kiu estis la sidejo de la reĝoj de Sicilio kaj de la Sicilia parlamento, unu el la plej malnovaj el la mondo.
Ĝi enhavas la palacan kapelon, kiun oni konsideras kiel plej bonan ekzemplon de la tiel nomata araba-normanda-bizanca arkitekturo kiu regis en la Sicilio de la 12-a jarcento. La mozaikoj, la ligna tegmento kaj la inkrustaĵoj el marmoro estas tre de lukse fajnaj.
Ĝia konstruado ekis en la 9-a jarcento pro ordono de la emiro de Palermo kaj estis poste ampleksigita en la 12-a jarcento fare de Roĝero la 2-a kaj aliaj postaj normandaj reĝoj.
La plejparto de la palaco estis rekonstruita kaj ampleksigita kiel kastelo en hispanaj epokoj, sed ankoraŭ restas kelkaj spuroj el la epoko de Roĝero la 2-a. Ekde la jaro 1947, ĝi estas la sidejo de la Sicilia Regiona Asembleo.