13-a de februaro
La 13-a de februaro estas la 44-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 321 tagoj restas (322 en superjaroj).
Je la 13-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 962: Imperiestro Oto la 1-a kaj papo Johano la 12-a subskribis Privilegium Othonis, agnoskantan la papon guberniestro de la Papa Ŝtato
- 1141: 11-jara Géza la 2-a iĝis reĝo de Hungario
- 1241: Unua mongola invado al Pollando: mongoloj sub gvido de Bajdar, la filo de Ĉagataj-Ĥano, venkis en la batalo de Tursko (proksime al Osiek), aliaj taĉmentoj bruligis Sandomierz — kadre de la agado de Batu-Ĥano en Mez-Orienta Eŭropo
- 1322: Nokte de la 12-a/13-a de februaro rompiĝis ĉefturo de la angla katedralo de Ely
- 1368: En Drawsko Pomorskie rezulte de pakto oni alligis al Pollando, apartenantajn pli frue al Margraflando Brandenburgio, Czaplinek, Drahim (Distrikto Drawsko) kaj parton de Wałcz-regiono
- 1375: Papo Gregorio la 11-a per buleo konfirmis polan eklezian provincon en Haliĉ enigante al ĝi sufraganajn diocezojn en Przemyśl, Volodimir kaj Chełm
- 1400: En Pollando franciskanoj aĉetis en Krosno terenon por konstruo de monaĥejo kaj preĝejo
- 1473: Granda incendio de pola urbo Bierutów
- 1477: Oni subskribis kontraŭpolan interkonsenton, en kiu partoprenis episkopo de Varmio Nikolao Tungen, Ordeno de germanaj kavaliroj kaj reĝo de Hungario Matiaso la 1-a — rezulte sekvan jaron eksplodis klerika milito
- 1511: Albreĥto iĝis alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1542: Hispana esploristo kaj konkistadoro Francisco de Orellana atingis la riveron Amazono
- 1575: Henriko la 3-a, unua elekta reĝo de Pollando, kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1582: Papaj dokumentoj: Gregorio la 13-a eldonis buleon pri enkonduko de gregoria kalendaro
- 1633: Galilejo alvenis al Romo por ekstari antaŭ Inkvizicio
- 1660: Karolo la 11-a iĝis reĝo de Svedio
- 1689: Glora Revolucio: Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a proklamiĝis kunregantoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando
- 1692: Soldatoj de angla reĝo Vilhelmo la 3-a masakris vilaĝanojn en valo Glen Coe (okcidenta Skotlando), kiuj favoris al jakobitismo
- 1706: Granda Nordia Milito: sveda armeo venkis la duoble pli grandan saksia-rusan en batalo de Wschowa (sur teritorio de Pollando)
- 1813: Napoleonaj Militoj: venko de rusia armeo en batalo de Kalisz
- 1825: Pola reĝo Aleksandro la 1-a (Rusio) enkondukis korekton al konstitucio, kiu suspendis malfermitecon de la kunsidoj de Sejmo de Kongresa Pollando
- 1834: Adam Mickiewicz finis verki en Parizo la polan nacian eposon Sinjoro Tadeo
- 1857: Oni fondis Asocion de Scienc-Amikoj de Poznań
- 1858: Richard Francis Burton kiel unua eŭropano atingis la lagon Tanganjiko, kaj John Hanning Speke malkovris Viktorian lagon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: polaj insurekcianoj liberigis por mallonga tempo Prużana/Pruĵane (nun apud Bresto (Belorusio))
- 1866: Usono: bando de Jesse James faris la unuan post secesia milito armitan prirabon de banko dum tago
- 1867: Bruselo: laboro pri kovrado de la rivero Seno komenciĝis - oni kreis modernajn bulvardojn
- 1869: 24-aĝa Friedrich Nietzsche iĝis profesoro en Fakultato de Klasika Filologio ĉe la Universitato de Bazelo
- 1886: Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora: profesoro Jan Gebauer, subtenata de Tomáš Garrigue Masaryk, pridubis aŭtentikecon de malnovĉeĥaj poemoj
- 1893: Hungaraj inĝenieroj János Csonka kaj Donát Bánki ricevis patenton pro la inventado de la karburilo
- 1911: Kroata futbalklubo Hajduk Split fondiĝis
- 1913: La 13-a Dalai-Lamao Thubten Gyatso proklamis sendependecon de Tibeto post regado de la Dinastio Qing - komenciĝis preskaŭ kvar jardekoj de sendependeco
- Unua mondmilito:
- 1918: Pli ol 1000 personoj pereis en tertremo en la sudĉina urbo Ŝantoŭo
- 1919: Soveta-pola milito:
- Venko de pola armeo en batalo de Bereza Kartuska (nun en Bresta regiono): 80 rusiaj soldatoj estis militkaptitaj
- Unua litova volontula oficiro Antanas Juozapavičius estis mortigita en la batalo kun bolŝevikoj sur Alytus-ponto
- 1919: Philipp Scheidemann iĝis la unua kanceliero de Vajmara Respubliko
- 1920: Franca korpuso nome de Ligo de Nacioj transprenis administradon de Memel-regiono
- 1922: Litovio: Vytautas-Magnus-Universitato fondiĝis en Kaŭno
- 1928: Ĉefepiskopo Francesco Marmaggi estis nomumita apostola nuncio en Dua Pola Respubliko
- 1931: Solena malfermo de la nova ĉefurbo de Barato - Nov-Delhio
- 1934: Ekspedicia ŝipo Ĉeluskin sinkis en la Ĉukĉa maro; savado de skipanoj kaj pasaĝeroj kondukis al fondo de la distingo Heroo de Sovetunio
- 1934: Pola ministro pri eksteraj aferoj Józef Beck forveturis al Moskvo, kie ambaŭ flankoj plilongigis je 10 jaroj la pakton pri neagreso (akceptita de Vjaĉeslav Molotov, Stalin ne havis la tempon)
- 1937: Letero de greka poeto kaj eseisto Giorgos Seferis pri la nacia lingvo estis publikigita en "Nea Grammata"
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Ĝenerala Gubernio: de Lublin foriris transporto kun 576 personoj al trudlaboro en Tria Regno; unua deporto de judoj el Tria Regno - nokte de la 12-a/13-a de februaro de Szczecin oni evakuis 1 100 judojn, 70 personoj ne travivis veturadon (antaŭkomenco de la fina solvo); Vintra milito: trarompo de la fronto en la istmo de Karelio
- 1941: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis akcepti novajn kandidatojn al animzorgaj seminarioj de katolika eklezio; okupacia estro de Varsovio malpermesis al judoj vendi varojn ekster la geto; nokte de la 12-a/13-a de februaro Reĝa aerarmeo atakis aviadan fabrikon Focke-Wulf en Bremeno; Albana Fronto: sensukcesa 7-taga atako de greka armeo al Tepelenë komenciĝis
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo pafmortigis 8 judojn en distrikto Legnica; Sovetunio: dekreto pri mobilizo de laborkapabla loĝantaro por produktado kaj konstruado (krom laboristoj de ŝtataj institucioj kaj entreprenoj); Orienta Fronto: Novgoroda provinco: la Nord-Okcidenta Fronto atakis la germanan 16-an Armeon apud Demiansk; 2 krozŝipoj kaj 6 destrojeroj de brita mediteranea ŝiparo pripafis Rodoson; Sevilla: renkonto de Francisco Franco kun António de Oliveira Salazar; Indonezia Fronto: japana 38-a Infanteria Divizio albordiĝis al Palembang (Sumatro)
- 1943: en Britio fondiĝis Pola Ĉasaviadila Skipo batalanta en Nord-Afrika kampanjo subestre de flug-aso Stanisław Skalski; la Ruĝa Armeo liberigis Novoŝaĥtinsk, Novoĉerkassk kaj atingis antaŭaĵon de Ĥarkivo; Finnlando: Risto Ryti reelektiĝis prezidento; taĉmento de Pola Enlanda Armeo bombatencis rapidan fervojon en Berlino; bulgara eksministro pri milito, generalo Hristo Lukov, estis murdita de du judaj komunistoj; nokte de la 13-a/14-a de februaro Reĝa aerarmeo atakis Kolonjon
- 1944: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj atakis vilaĝon Huciska Brodzkie - danke al interveno de du germanaj tankoj kaj subtaĉmento de infanterio la poloj estis savitaj; Podolio: bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris loĝantojn de pola vilaĝo Łanowce en la distrikto Borszczów (nuna Ternopila provinco - pereis 55 ĝis 72 poloj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Hrubieszów batalis kontraŭ ukraina SS-taĉmento, kiu bruligis setlejojn kaj murdis polojn - ĝi venĝe likvidis tri SS-anojn kaj sep vundis; germanaj soldatoj kaj policanoj kune kun la ukrainaj vivbruligis en garbejo en distrikto Cieszyn 16 personojn; germana polico pendumis publike en Szczyrk 5 personojn pro mortigo de germana forstisto; usona 14-a Aviada Armeo atakis Honkongon; Luftwaffe atakis nokte de la 13-a/14-a de februaro Londonon
- 1945: Sileziaj Beskidoj: germanoj en Distrikto Cieszyn vivbruligis en garbejo 4 vilaĝanojn kaj 20 italajn militkaptitojn; Ruĝa Armeo fermis ringon ĉirkaŭ Vroclavo kaj Głogów kaj konkeris urbojn Bytom Odrzański, Strzegom, Nowe Miasteczko, Nowa Sól, Szprotawa, Kożuchów, Jawor kaj Złotoryja; Konsilio de Ministroj de Provizora Registaro voĉdonis pri amasa reveno de poloj - de Vilno foriris trajno kun setliĝantaj poloj; ambasadoro Edward Raczyński informis ĉefministron de la pola ekzila registaro Tomasz Arciszewski pri decidoj de la Jalta konferenco, Pola Konsilio de Ministroj en Londono voĉdonis proteston kontraŭ decidoj de la Konferenco de Jalto; la kabineto de Arciszewski publikigis deklaron en kiu ĝi anoncis ke ĝi estas sola, rajtigita kaj universale agnoskita registaro de la Pola Respubliko, krome ĝi agnoskis, ke la Aliancanoj leĝigas sovetan intervenon al la polaj aferoj; Ruĝa Armeo konkeris Budapeŝton — trupoj de la 2-a Ukraina Fronto subpremis reziston de la hungara-germana garnizono; nokte de la 13-a/14-a de februaro RAF okazigis aeratakojn kontraŭ Dresdeno, tagmeze aeratakis la usona 8-a Aviada Armeo - en detruita Dresdeno pereis ĉirkaŭ 35 mil homoj; usona 15-a Aviada Armeo atakis Vienon; Birma Fronto: okcidente de Mandalajo barata 20-a Infanteria Divizio komencis trairi Iravadion; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso eniris linion de la fronto transprenante komandadon de la britoj
- 1947: En Skopjo estis fondita Asocio de Makedonaj Verkistoj, kies prezidanto iĝis Blaĵe Koneski
- 1948: Germana sporta klubo 1. FC Köln fondiĝis
- 1955: Israelo ricevis 4 el 7 Manuskriptoj de la Morta Maro
- 1960: Franca Alĝerio: sur Saharo Francio okazigis sian unuan nuklean teston
- 1961: Regopovoj de separisma provinco Katanga anoncis morton de estinta unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba, murditan de katangaj ĝendarmoj
- 1962: Internacia ekspedicio unuan fojon grimpis la plej altan montpinton de Indonezio kaj Oceanio - Carstensz-piramido (4884 m.)
- 1963: En Sovetunio poeto Iosif Brodskij estis arestita kiel "parazito" (do homo sen oficiala okupo)
- 1970: Angla muzikgrupo Black Sabbath eldonis sian debutan muzikalbumon
- 1974: Aleksandr Solĵenicin estis elpelita el Sovetunio
- 1975: Turka Respubliko Norda Kipro proklamiĝis
- 1976: Generalo Olusegun Obasanjo iĝis gvidanto de Niĝerio - post morto en armea atenco de lia antaŭulo
- 1980: La 13-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Lake Placid (Usono)
- 1981: Konzerno News Corporation gvidata de aŭstralia posedanto de amaskomunikiloj Rupert Murdoch ekposedis londonajn gazetojn "The Times" kaj "The Sunday Times".
- Milita stato en Pollando:
- 1984: Konstantin Ĉernenko iĝis ŝtatestro de Sovetunio
- 1985: Funkciuloj de sekureca servo arestis en Gdańsk sep aktivulojn de Solidareco - tri el ili, interalie Adam Michnik, estis kondamnitaj al mallibero de 2,5 ĝis 4,5 jaroj
- 1985: Fidele rekonstruita Semper-Operejo en Dresdeno remalfermiĝas per La libera pafanto - lasta opero prezentita antaŭ ol ĝi fermiĝis en 1944
- 1988: La 15-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Kalgario
- 1991: René Préval iĝis ĉefministro de Haitio
- 1992: Interreto estis oficiale lanĉita en Ĉeĥoslovakio - kiel unua estis konektita Politekniko en Prago, la plej malnova teknika altlernejo en la mondo
- 1996: En Reĝlando Nepalo eksplodis enlanda milito inter la registaro kaj ribeluloj de la Komunista Partio de Nepalo
- 1998: Intervena armeo de CEDEAO faligis militistan registaron en Sieraleono
- 2004: En Doho (Kataro) en bomba atenco farita de rusiaj agentoj pereis poeto Zelimĥan Jandarbijev, estinta prezidento de la Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 2007: Kanada firmao D-Wave Systems prezentis unuan en la mondo kvantuman komputilon
- 2008: Ĉefministro de Aŭstralio Kevin Rudd publike pardonpetis Indiĝenajn aŭstralianojn pro diskriminacio, reprezalioj kaj "ŝtelitaj generacioj"
- 2009: Pola Sejmo fondis enketan komisionon pri homforkapto kaj murdo de la filo de entreprenisto el Płock, malgraŭ pago de mono al banditoj
- 2010: Armeoj de la Internacia Sekureca Helpo-Forto komencis la plej grandan Operacon Muŝtarak kontraŭ afganaj talibanoj
- 2012: En Nov-Delhio kaj Tbiliso okazis bombaj atencoj kontraŭ israelaj diplomatoj
- 2012: En Franca Gujano estis lanĉita unua pola artefarita satelito
- 2014: Pola skikuristino Justyna Kowalczyk gajnis oran medalon dum la 22-a Vintra Olimpiko en skikurado laŭ klasika tekniko tra 10 km
- 2017: Malajzio: sur aviadilejo en Kuala-Lumpuro estis venenigita de du virinoj (vietnamino kaj indonezianino) 45-jara Kim Ĝong-nam, la plej aĝa filo de la antaŭa gvidanto de Nord-Koreio Kim Ĝong-il
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- -711: Ĝimmu, unua imperiestro de Japanio, legenda daŭriganto de la misio de Ninigi (m. -585)
- 1440: Hartmann Schedel, germana kuracisto, historiisto, humanisto (m. 1514)
- 1457: Maria, dukino de Burgonjo, Luksemburgo kaj Brabanto (m. 1482)
- 1469: Elija Levita, hebrea kaj jida verkisto, spertulo pri judisma mistikismo (m. 1549)
- 1480: Girolamo Aleandro, itala kardinalo, humanisto, verkisto, instruisto de orientaj lingvoj, de la latina kaj antikva greka lingvo, estro de Vatikana Biblioteko (m. 1542)
- 1586: Paris von Lodron, salcburga princĉefepiskopo (m. 1653)
- 1599: Aleksandro la 7-a, papo (m. 1667)
- 1633: Georg Christoph Petri von Hartenfels, germana kuracisto kaj politikisto (m. 1718)
- 1672: Étienne-François Geoffroy, franca kemiisto, apotekisto kaj kuracisto (m. 1731)
- 1695: Johann Christian Ernesti, germana teologo luteranisma (m. 1769)
- 1705: Franciŝka Urŝulja Radzivil, pola-litva dramistino kaj poetino (m. 1753)
- 1718: George Rodney, brita nobelo kaj admiralo (m. 1792)
- 1743: Joseph Banks, angla naturalisto kaj botanikisto, prezidanto de Reĝa Societo de Londono (m. 1820)
- 1752: Luise von Göchhausen, germana kortega damo (m. 1807)
- 1769: Ivan Krilov, rusa poeto, dramisto, publicisto, aŭtoro de fabloj (m. 1844)
- 1773: Josef Struber, aŭstra gastejestro kaj kolonelo (m. 1845)
- 1815: Rufus Wilmot Griswold, usona antologiisto, eldonisto, poeto (m. 1857)
- 1820: Elek Jakab, hungara trezorejoficisto, historiisto kaj arkivisto (m. 1897)
- 1828: Julius Weizsäcker, germana historiisto kaj teologo (m. 1889)
- 1829: Gerard Keller, nederlanda verkisto de porinfana literaturo (m. 1899)
- 1834: Heinrich Caro, germana kemiisto kunsintezinta indigon (m. 1910)
- 1835: Mirza Ghulam Ahmad, barata religia reformisto, fondinto de ahmadismo el Panĝabio (m. 1908)
- 1845: Antonia De Gerando, hungara pedagogino, verkistino (m. 1914)
- 1848: Karel Klostermann, ĉeĥa verkisto (m. 1923)
- 1856: Imre Boga, hungara pedagogia verkisto pri instruado de fremdaj lingvoj (m. 1924)
- 1863: József Buslig, hungara pastro, instruisto (m. 1909)
- 1865: István Csók, hungara impresionisma pentristo (m. 1961)
- 1873: Teodoro Ŝaljapin, rusa opera kantisto (baso) (m. 1938)
- 1885: Willy Brandt, germana pedagogo kaj filologo (m. 1975)
- 1886: Bálint Csűry, hungara lingvisto esplorinta la lingvon de ĉangohungaroj de Moldavio (m. 1941)
- 1887: Géza Csáth, hungara verkisto, kuracisto kaj muzika kritikisto (m. 1919)
- 1892: Robert H. Jackson, ĝenerala prokuroro de Usono (m. 1954)
- 1902: Harold Lasswell, usona komunikologo kaj sociologo pri amaskomunikiloj (m. 1978)
- 1903: Dániel Simén, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto (m. 1969)
- 1903: Georges Simenon, belga verkisto (m. 1989)
- 1904: Géza Jakab, hungara ĵurnalisto, poeto, kunlaboranto de "Arada Bulteno" (m. 1992)
- 1906: Agostinho da Silva, portugala filozofo, verkisto kaj eseisto pri panteismo, jarmilismo, budhismo kaj franciskanoj (m. 1994)
- 1909: Piroska Csányi, hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1981)
- 1910: William Shockley, usona Nobelpremiita inĝeniero, kunkreinto de transistoro (m. 1989)
- 1911: Faiz Ahmed Faiz, urdua poeto (m. 1984)
- 1913: Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio (m. 1982)
- 1930: Ernst Fuchs, aŭstra pentristo, grafikisto kaj skulptisto (m. 2015)
- 1932: Lee Chong-Yeong, korea esperantisto, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj prezidanto de UEA, kuniniciatinto de Nitobe-simpozio kaj Manifesto de Prago, profesoro de AIS, kunaŭtoro de la Historio por malfermi estontecon, plurfoja preleganto de Internacia Kongresa Universitato, honora membro de UEA (m. 2008)
- 1933: Kim Novak, usona aktorino
- 1933: Paul Biya, ĉefministro kaj prezidento de Kameruno
- 1943: Elaine Pagels, usona religiosciencistino esploranta gnostikismon
- 1944: Jerry Springer, usona televidgastiganto (m. 2023)
- 1945: László Földes, hungara kantisto, aktoro, komponisto
- 1950: Judit Molnár, rumania hungara ĵurnalistino, tradukistino
- 1950: Peter Gabriel, angla kantisto, muzikisto kaj kantokomponisto, ĉefa voĉisto kaj flutisto de la muzikgrupo Genesis
- 1956: Hans Eichhorn, aŭstra verkisto
- 1968: Kelly Hu, usona aktorino
- 1968: Niamh Kavanagh, irlanda kantistino
- 1971: Sonia Evans, angla popmuzika kantistino
- 1974: Robbie Williams, angla popmuzika kantisto kaj kantverkisto
- 1979: La Mala Rodríguez, hispana hiphopa kantistino
- 1979: Mena Suvari, usona aktorino
- 1979: Anders Behring Breivik, norvega amasmurdisto, farinto de la atakoj en Norvegio
- 1981: Levente Vajda, rumania hungara ŝakisto, grandmajstro
- 1994: Memphis Depay, nederlanda futbalisto, membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 858: Kenneth la 1-a, reĝo de Dalriada kaj de piktoj (n. ĉirkaŭ 810)
- 921: Vratislav la 1-a, ĉeĥa princo kaj duko de Bohemio (n. 888)
- 942: Muhammad ibn Ra'ik, reganto de Abasida Kaliflando
- 1130: Honorio la 2-a, papo (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1141: Béla la 2-a, reĝo de Hungario (m. 1109)
- 1537: Bahadur Ŝaho, sultano de Guĝarato kaj ties lasta reganto
- 1539: Izabela d'Este, markizino de Mantuo, la unua damo de la itala renesanco (n. 1474)
- 1543: Johannes Eck, germana katolika teologo, kontraŭulo de Marteno Lutero (n. 1468)
- 1571: Benvenuto Cellini, itala oraĵisto, skulptisto, dezajnisto, militisto kaj muzikisto (n. 1500)
- 1660: Karolo la 10-a Gustavo, reĝo de Svedio (n. 1622)
- 1662: Elizabeto Stuart, angla kaj skota princino, reĝino de Ĉeĥio (n. 1596)
- 1693: Johann Caspar Kerll, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1627)
- 1728: Cotton Mather, usona puritana kleriko (n. 1663)
- 1741: Johann Joseph Fux, aŭstra komponisto kaj muzikteoriisto (n. ĉirkaŭ 1660)
- 1787: Boskovich, kroata tutfakulo, sciencisto, astronomo, filozofo, poeto, vojaĝisto, jezuito (n. 1711)
- 1798: Wilhelm Heinrich Wackenroder, germana verkisto, antaŭulo de la germana romantikismo (n. 1773)
- 1818: George Rogers Clark, usona revolucia militestro, aktiva partoprenanto de la Usona Milito de Sendependeco (n. 1752)
- 1837: Mariano José de Larra, hispana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1809)
- 1845: Henrich Steffens, germana-norvega naturscienculo, naturfilozofo kaj verkisto (n. 1773)
- 1858: Sylvie von Ziegesar, germana intelektulino (n. 1785)
- 1875: Zacharias Frankel, juda rabeno kaj sciencisto, reformemeulo de judismo (n. 1801)
- 1881: Carl Höland, germana juristo kaj politikisto
- 1883: Richard Wagner, germana komponisto, dramisto, poeto, aŭtoro de operoj (n. 1813)
- 1893: Lajos Nagy, hungara aktoro kaj publicisto (n. 1819)
- 1893: Ignacio Manuel Altamirano, meksika verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1834)
- 1896: Emil Einert, germana historiisto kaj instruisto (n. 1826)
- 1896: Karl Martin Reinthaler, germana komponisto (n. 1822)
- 1898: Ludwig Gabillon, germana aktoro kaj reĝisoro (n. 1825)
- 1930: Anton Faistauer, aŭstra artisto, ekspresionisma pentristo (n. 1887)
- 1937: István Nagy, hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1873)
- 1938: Ludwig Schemann, germana historiisto, bibliotekisto kaj rasisma filozofo
- 1940: Eduard Schwartz, germana filologo (n. 1858)
- 1941: Bálint Csűry, hungara lingvisto, tradukisto, eldoninto de materialoj pri ĉangohungaroj, profesoro (n. 1886)
- 1942: Epitacio Pessoa, unua prezidento de Brazilo (n. 1865)
- 1942: Otakar Batlička, ĉeĥa radioamatoro, vojaĝisto, verkisto, kontraŭfaŝista batalanto, murdita (n. 1895)
- 1956: Jan Łukasiewicz, pola logikisto, matematikisto, filozofo, ministro, kreinto de la pola skribmaniero, okupiĝanta pri tradicia propozicia logiko, principo de nekontraŭdiro kaj leĝo pri elimino de tria (n. 1878)
- 1957: Oszkár Jászi, hungara politikisto, sociologo, profesoro (n. 1875)
- 1958: Georges Rouault, franca pentristo kaj grafikisto (n. 1871)
- 1958: Christabel Pankhurst, angla sufrageto, konfondintino de la Socia kaj Politika Unio de Virinoj (n. 1880)
- 1960: Henriko Fischer-Galati, rumana pioniro de Esperanto, gvidanto de Esperanto-movado en Rumanio, eldoninto de la rumana Ŝlosilo, prezidanto de Rumana Esperanto-Societo (n. 1879)
- 1962: Gyula Ferenczy, hungara komponisto, dramverkisto, teatroorganizinto kaj aktoro (n. 1891)
- 1967: Abelardo L. Rodríguez, provizora prezidento de Meksiko (n. 1889)
- 1969: Kazimierz Wierzyński, pola poeto, verkisto kaj teatra kritikisto, kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, kunlaboranto de "Kultura" (n. 1894)
- 1969: Zsizsi Ferenczy, rumania hungara kantistino (m. 1895)
- 1970: László Darkó, rumania hungara arthistoriisto, pentristo, restarigisto (n. 1924)
- 1976: Murtala Mohammed, generalo kaj prezidento de Niĝerio, murdita (n. 1938)
- 1980: Marian Rejewski, pola matematikisto kaj kriptologo, kiu rompis la ĉifron de Enigma (n. 1905)
- 1986: Bolesław Gebert, pola komunista aktivulo, soveta spiono, kunkreinto de la Komunisma Partio de Usono kontraŭstaranta al financa usona helpo dum la pola-bolŝevika milito, fervora adepto de la soveta invado en Pollandon, ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Turkio (n. 1895)
- 2004: Zelimĥan Jandarbijev, ĉeĉena poeto, prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, murdita (n. 1952)
- 2005: Lucia Santos, portugala monaĥino, atestantino de revelacioj en Fátima (n. 1907)
- 2008: Henri Salvador, franca kantisto, komponisto, gitaristo kaj humuristo (n. 1917)
- 2014: Edward Żebrowski, pola reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1935)
- 2014: Zbigniew Romaszewski, pola fizikisto kaj politikisto, opozicia aktivulo organizinta la subteran Radio Solidareco, senatano (n. 1939)
- 2016: Antonin Scalia, usona juĝisto de la Supera Kortumo (n. 1936)
- 2018: Henri Laborde de Montpezat, franca grafo, edzo de reĝino Margareta la 2-a de Danio (n. 1934)
- 2019: Dezső Tandori, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto, okupiĝanta pri birdoj (n. 1938)
- 2021: Ferenc Jálics, hungara katolika pastro, jezuito, altlerneja instruisto en Argentino kaj Ĉilio, verkinto de katolikaj libroj (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 13-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|