Banks famiĝis pro partopreno en 1766 en naturhistoria ekspedicio al Novlando kaj Labradoro. Li partoprenis ankaŭ kun la kapitano James Cook en lia unua veturado (1768–1771), vizitante Brazilon, Tahition, kaj Aŭstralion, kaj venate al tuja famo. Li iĝis Prezidanto de la Reĝa Societo dum ĉirkaŭ 41 jaroj. li estis konsilisto de la reĝo Georgo la 3-a pri la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono, kaj sendis botanikistojn tutmonde por kolekti plantojn, kaj igis tiun Reĝan Botanikan Ĝardenon la plej grava el la botanikaj ĝardenoj de la tuta mondo.
Banks defendis la Britian setladon en Novsudkimrio kaj koloniigon de Aŭstralio, same kiel la establon de Botany Bay kiel loko por la ricevo de prizonuloj, kaj konsilis la britan registaron pri ĉiaj aŭstraliaj aferoj.
Li ŝajne enmetis la eŭkalipton, akacion, kaj la genron nomitan laŭ li, nome Banksia en la okcidenta mondo. Proksimume 80 specioj de plantoj portas lian nomon. Li estis ĉefa fondinto de la Afrika Asocio kaj membro de la Society of Dilettanti, kiu helpis establi la estontan Royal Academy.
Durt, Tania (2007) "Joseph Banks", pp. 173–181 en The Great Naturalists, eldonia de Robert Huxley. London: Thames & Hudson kun la Natural History Museum.