19-a de junio
La 19-a de junio estas la 170-a tago de la jaro (la 171-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 195 tagoj restas.
Je la 19-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 325: Kredo Nicea estis aprobita ĉe la Unua koncilio de Niceo
- 1097: Unua krucmilito: kruckavaliroj marŝante tra Ruma sultanlando konkeris Niceon, la ĉefurbon de selĝukoj
- 1205: Venko de pola armeo kontraŭ armeo de Kieva Regno en batalo de Zawichost, kie pereis Romano de Haliĉ, princo de Velikij Novgorod el dinastio Rjurik
- 1306: Venko de angla armeo super la skota en batalo de Methven (apud Perth, Skotlando)
- 1391: Armeo de Timur venkis armeon de Ora Hordo gvidatan de Toktamiŝo en la batalo apud rivero Kondurĉa (inter Samara kaj Ĉistopol)
- 1699: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki iĝis reĝo de Pollando, elektita de nobelaro apud Varsovio (nun en Wola) - post abdiko de Johano la 2-a Kazimiro
- 1768: Bara Konfederacio: rusa armeo konkeris Bar — post la batalo rusoj murdis 250 polajn militkaptitojn
- 1809: Dieto de Porvoo fondis Grandprinclandon Finnlando
- 1815: Taktika venko de franca armeo kaj strategia de la prusa, en la batalo de Wavre
- 1846: Usono: unua oficiale registrita basballudo uzanta modernajn regulojn estis ludita en Hoboken
- 1865: Pli ol du jarojn post la Emancipiga Proklamo, sklavoj en Galveston (Teksaso) finfine informiĝis pri sia libereco. La datreveno estas oficiale festita en pluraj ŝtatoj kiel Juneteenth, kaj ĝi oficiale fariĝis federacia feritago en Usono ekde 2021
- 1867: Imperiestro de Meksiko Maksimiliano, kune kun du generaloj, estis pafekzekutita dum franca interveno en Santiago de Querétaro - prezidento Benito Juárez malkonsentis forpardonon, malgraŭ peto de Giuseppe Garibaldi kaj Victor Hugo
- 1875: Hercegovino: kontraŭturka ribelo komenciĝis
- 1894: Ugando proklamiĝis kiel brita protektorato
- 1900: Fondaĵo Nobel registriĝis
- 1910: En la usona urbo Spokane oni la unuan fojon festis la Tagon de Patro
- 1912: Starigo de la 8 hora labortago en Usono
- Unua mondmilito
- 1920: Litova registaro sub gvido de Kazys Grinius ekfunkciis
- 1921: Zigfrīds Anna Meierovics iĝis ĉefministro de Latvio
- 1922: Dua Pola Respubliko: taĉmentoj de Pola Soldataro sub komando de generalo Stanisław Szeptycki eniris al atribuita al Pollando, rezulte de Tria Silezia Ribelo, parto de Supra Silezio
- 1924: Somera Olimpiko: finna atleto Paavo Nurmi atingis mondrekordojn de 1500 m kaj 5000 m.
- 1926: En Granda Teatro de Varsovio okazis prapremiero de la opero Reĝo Roĝero de Karol Szymanowski (kreita i.a. laŭ inspiro de Bakĥantinoj de Eŭripido)
- 1932: Somera Olimpiko: pola atleto Janusz Kusociński akiris mondrekordon en longdistanca kuro de 3000 m (8:18,8 s)
- 1934: En Usono Federacia Komisiono pri Komunikado establiĝis kiel centra aŭtoritato reguliganta telefonan, telegrafan kaj radian trafikon
- 1939: Rusa poetino Marina Cvetajeva revenis de eksterlande al Moskvo
- Dua mondmilito
- 1945: Ĉeĥoslovakio: nokte de la 18-a/19-a de junio soldatoj masakris ĉe Přerov 265 karpatajn germanojn kaj hungarojn; prezidento Edvard Beneš eldonis dekreton por subpremi naziajn krimojn kaj kunlaboristojn en la popolaj tribunaloj
- 1946: Edvard Beneš unuanime reelektiĝis prezidento de Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
- 1948: Sokol-movado: la 11-a Amaskunveno iĝis manifestiĝo de la malkontento de la ĝenerala publiko pri la komunisma reĝimo — ĝi daŭris ĝis la 27-a de junio
- 1949: Katolika eklezio instrukciis la pastraron en Ĉeĥoslovakio legi paŝtistan leteron dum diservoj, en kiu la eklezio rakontas al la fideluloj sian opozicion al politikaj evoluoj post la komunista puĉo — aŭtoritatoj malpermesis tion; Pola Popola Respubliko: en Varsovio komenciĝis montra proceso de pola politikisto kaj verkisto Adam Doboszyński, mortkondamnita kaj ekzekutita
- 1953: En malliberejo en Nov-Jorkio oni ekzekutis la geedzojn Ethel kaj Julius Rosenberg, kondamnitajn pro spionado pri la atombombo favore al Sovetunio
- 1958: Ĥabarovska regiono (Sovetunio): urbo Amursko estis fondita
- 1961: Kuvajto sendependiĝis (de Britio), post forigo de la traktato pri protektorato el 1899
- 1963: Teren revenis, post 3 tagoj, la unua kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova
- 1963: Unua Festivalo de Pola Kanto komenciĝis en Opole - gajnita de Ewa Demarczyk kaj Bohdan Łazuka (kun pli ol 100 kantistoj)
- 1963: En Romo komenciĝis konklavo dum kiu 80 kardinaloj post morto de la papo Johano la 23-a post 3 tagoj elektis Paŭlon la 6-a
- 1967: Pola Popola Respubliko: dum alparolo al kongreso de sindikatoj ŝtatestro Władysław Gomułka nomis judojn loĝantajn en Pollando kvina kolono
- 1970: Kosmonaŭtoj de Sojuz 9 Andrijan Nikolajev kaj Vitali Sevastjanov starigis novan rekordon por la plej longa flugo en la kosma spaco
- 1972: En Nacia Muzeo en Varsovio oni inaŭguris konstantan ekspozicion Freskoj de Faras (proksime al Ŭadi Halfa - nun inundita de Naserlago), malkovritajn de arkeologo Kazimierz Michałowski
- 1976: Nupto de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo kun germanino Silvia Renate Sommerlath
- 1978: En Usono Jim Davis komencis publikigi bildostrion Garfield - unu el la plej vaste distribuataj komiksoj en la mondo
- 1988: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis 117 vjetnamajn martirojn - murdataj en la jaroj 1745-1862 (en tio 8 episkopoj kaj 50 pastroj)
- 1988: En Minsko okazis manifestacio memore al la viktimoj de stalinismaj reprezalioj en Belorusa SSR
- 1991: Lastaj soldatoj de la Sovetia Armeo forlasis Hungarion
- 1995: Unua Ĉeĉenia milito: teroristo Ŝamil Basajev kun sia taĉmento forlasis nokte malsanulejon en Budjonnovsk (Rusio), kie ili ostaĝigis ĉirkaŭ 2000 malsanulojn kaj kuracistojn
- 1996: Krimaj procesoj kontraŭ eventoj de la 13-a de januaro 1991 en Litovio estis direktitaj al la regiona juĝejo de Vilno rilate al 48 akuzitoj
- 1997: Pola parlamento voĉdonis pri fondo de la Universitato en Bjalistoko (la 13-a ŝtata universitato)
- 1999: Pollando: en Katowice estis inaŭgurita monumento al Wojciech Korfanty
- 1999: Torino estis elektita por Vintra Olimpiko 2006
- 2000: En kontenero de ŝarĝaŭto en angla haveno Dovero oni trovis 58 korpojn de sufokiĝintaj ĉinaj elmigrintoj
- 2003: Rumana lingvo: lokigita versio de Rumanlingva Vikipedio estis lanĉita (arkivigita)
- 2004: Malkovro de asteroido Apophis, minacanta al teranoj
- 2006: Norvegio: malfermo de la Tutmonda semkripto en Svalbard
- 2006: Portreto de "Ora Adelo" de aŭstra pentristo Gustav Klimt estis vendita kontraŭ 135 milionojn da usonaj dolaroj
- 2008: Oficiala fino de la difinado de ŝtatlimo inter Belorusio kaj Litovio
- 2008: Ĉeĥlingva Vikipedio superis 100 000 artikolojn malfruvespere
- 2010: Stokholmo: nupto de la sveda kronprincino Viktoria kun Daniel Westling en la Katedralo Sankta Nikolao de Stokholmo
- 2012: Google: Google Maps lanĉis novajn bildojn en sia servo Google Street View
- 2013: Dum terorista atako al la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en la ĉefurbo de Somalio Mogadiŝo 22 personoj pereis kaj 20 vundiĝis
- 2014: Reĝo de Hispanio Johano Karlo la 1-a abdikis favore al sia filo Filipo la 6-a
- 2014: Ĉilio: sur monto Cerro Armazones, centre de Atakama-Dezerto, oni komencis konstrui la plej grandan en la mondo teleskopon (E-ELT), projektitan de Eŭropa suda observatorio
- 2017: En Varsovio okazis konsultiĝo de la ĉefministroj de Visegrada grupo kaj Benelukso
- 2017: Briteliro - oficialaj interparoloj komenciĝis
- 2018: Gorilino Koko formortis en Usono
- 2019: Prezidento de Pollando Andrzej Duda unuafoje enmanigis 14 medalojn Virtus et Fraternitas al ukrainoj, poloj, judoj, kazaĥoj kaj hungaro pro helpo al poloj estantaj viktimoj de totalismaj militkrimoj
Naskiĝoj
- 1566: Jakobo la 1-a, reĝo de Anglio kaj Skotlando (m. 1625)
- 1623: Blaise Pascal, franca filozofo, matematikisto, fizikisto, inventinto de la Paskala kalkulilo (m. 1623)
- 1764: José Gervasio Artigas, nacia heroo de Urugvajo (m. 1850)
- 1782: Félicité Robert de Lamennais, franca pastro, filozofo, publicisto (m. 1854)
- 1785: Friedrich Carl Christian von Poseck, germana forstisto kaj ĉambristo (m. 1850)
- 1792: Gustav Schwab, germana verkisto, pastoro kaj publicisto (m. 1850)
- 1800: Juan José Flores, ekvadora generalo, strategiisto de la armeo de Simón Bolívar, unua prezidento (m. 1864)
- 1828: Mór Than, hungara pentristo partopreninta hungaran revolucion de 1848 (m. 1899)
- 1840: Ferdinand Schmidt, germana fotisto kaj fotoĵurnalisto (m. 1909)
- 1854: Alfredo Catalani, itala komponisto de operoj kaj simfonioj (m. 1893)
- 1861: José Rizal, filipina kuracisto, verkisto kaj nacia heroo (m. 1896)
- 1865: Grafo Árvéd Teleki, hungara, rumania hungara fakverkisto pri agrikulturo, politikisto (m. 1942)
- 1866: Paul Bräunlich, germana teologo kaj verkisto (m. 1946)
- 1871: Alajos Szokolyi, hungara atleto, bienulo, arkivisto, kuracisto (m. 1932)
- 1880: Ernest Edward Yelland, angla kontoristo, prezidanto de Londona Esperanto-Klubo, tradukisto (m. nekonata)
- 1881: František Gellner, ĉeĥa verkisto, poeto kaj karikaturisto (m. 1914)
- 1885: August Oskar Bünemann, germana komercisto kaj poligloto, pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj, fondinto kaj plurjara redaktoro de la revuo "Vegetarano", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto (m. 1958)
- 1886: Rudolf Kremlička, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (m. 1932)
- 1897: Sándor Szathmári, hungara teknikisto kaj Esperanto-verkisto, konata de la verkoj Vojaĝo al Kazohinio, Maŝinmondo kaj aliaj noveloj, Perfekta civitano, tradukisto (m. 1974)
- 1898: Mihály Eisemann, hungara komponisto, dirigento (m. 1966)
- 1902: Frigyes Bán, hungara reĝisoro kaj scenaristo (m. 1969)
- 1905: Jiří Voskovec, ĉeĥa aktoro, kiu kun Jan Werich kreis klaŭnan duopon (m. 1981)
- 1906: Ernst Boris Chain, brita biokemiisto Nobelpremiita pro la ekstrakto de penicilino (m. 1979)
- 1909: Osamu Dazai, japana verkisto (m. 1948)
- 1909: Tadeusz Wittlin, pola juristo, malliberulo de gulago, elmigrinta verkisto kaj publicisto (m. 1998)
- 1913: Mária Gyurkovics, hungara operkantistino (soprano) (m. 1973)
- 1919: Tibor Kádár, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1962)
- 1919: Arnošt Baláš, ĉeĥa esperantisto el Brno, gvidanto de Esperanto-klubo, redaktoro kaj kompilisto (m. 1997)
- 1919: Klára Garas, hungara arthistoriistino, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2017)
- 1922: Aage Niels Bohr, dana Nobelpremiita fizikisto esplorinta atomkernon (m. 2009)
- 1924: Vasil Bykaŭ, belorusa verkisto kaj tradukisto (m. 2003)
- 1924: Luděk Kopřiva, ĉeĥa aktoro (m. 2004)
- 1926: Hallgrímur Sæmundsson, islanda poeto, aktivulo de Islanda Esperanto-Asocio, Honora membro de UEA, kunlaboranto de "La Tradukisto" populariganta islandan literaturon (m. 2013)
- 1927: György Bánffy, hungara aktoro, reĝisoro, politikisto (m. 2010)
- 1927: John Rapley, angla esperantisto, UEA-oficisto, aktivulo de Londona Esperanto-Klubo, SAT kaj Kvinpetalo (m. 2007)
- 1930: Gena Rowlands, usona aktorino (m. 2024)
- 1931: László Versényi, hungara aktoro, voĉaktoro (m. 2016)
- 1934: János Pusztai, rumania hungara verkisto (m. 2014)
- 1935: Márta Herczegh, hungara dancistino
- 1936: Ferenc Bács, rumania hungara/hungara aktoro kaj voĉoaktoro (m. 2019)
- 1937: André Glucksmann, franca filozofo, politika sciencisto kaj verkisto (m. 2015)
- 1938: Karl Moik, aŭstra furorkantisto, moderigisto, amuzigisto (m. 2015)
- 1940: Mária Miklóssy, rumania hungara pentristino
- 1941: Václav Klaus, ĉefministro kaj prezidento de Ĉeĥio
- 1944: Chico Buarque, brazila muzikisto, scenaristo kaj verkisto
- 1945: Aung San Suu Kyi, birma opozicia agantino, pacpremiitino de Nobel
- 1945: Radovan Karadžić, serba psikiatro, poeto, prezidento de Serba Respubliko, kondamnita pro militkrimoj
- 1947: Salman Rushdie, brita verkisto
- 1951: Ajman az-Zaŭahiri, egipta kuracisto, gvidanto de al-Kaida (m. 2022)
- 1957: Anna Lindh, sveda politikistino kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, murdita (m. 2003)
- 1959: Christian Wulff, germana advokato, prezidanto de Germanio
- 1961: Bidhya Devi Bhandari, prezidentino de Nepalo
- 1962: Paula Abdul, usona kantistino, dancistino kaj koreografino
- 1964: Boris Johnson, brita ĵurnalisto kaj politikisto, urbestro de Londono, ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando
- 1972: Robin Tunney, usona aktorino
- 1972: Jean Dujardin, franca aktoro
- 1974: Rossella Erra, itala televida personaĵo
- 1978: Zoë Saldaña, usona aktorino
Mortoj
- 1027: Sankta Romualdo, itala nobelo, abato, fondinto de romualdanoj, sanktulo (n. ĉirkaŭ 951)
- 1312: Piers Gaveston, favorato de Eduardo la 2-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1284)
- 1542: Leo Jud, svisa teologo, protestanta reformaciulo, tradukisto de Biblio, kunlaboranto de Zvinglo kaj Heinrich Bullinger (n. 1482)
- 1554: Sixtus Birck, germana dramisto kaj historiisto de eklezio (n. 1501)
- 1650: Matthäus Merian, svis-germana grafikisto kaj eldonisto (n. 1593)
- 1714: Christian Juncker, germana pedagogo kaj historiisto (n. 1668)
- 1747: Alessandro Marcello, itala poeto, filozofo, matematikisto kaj komponisto (n. 1669)
- 1747: Nader Ŝaho, ŝaĥo de Irano, fondinto de dinastio Afŝaridoj, murdita (n. 1688)
- 1770: Diego de Torres y Villarroel, hispana verkisto, matematikisto, profesoro de la Universitato de Salamanko (n. 1694)
- 1808: Alexander Dalrymple, skota geografo, teoriulo pri Terra Australis (n. 1737)
- 1820: Joseph Banks, angla naturalisto kaj botanikisto, prezidanto de la Reĝa Societo de Londono, reĝa konsilisto pri la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono (n. 1743)
- 1832: Samuel Galton, angla armilfabrikisto, kvakero (n. 1753)
- 1865: Evangelos Zappas, greka majoro, entreprenisto, filantropo, partoprenanto de la greka milito de sendependiĝo (n. 1800)
- 1867: Maksimiliano, aŭstria arkiduko, imperiestro de Meksiko, ekzekutita (n. 1832)
- 1873: Ernst John, germana komercisto kaj pentristo (n. 1793)
- 1884: Juan Bautista Alberdi, argentina diplomato, kunaŭtoro de Argentina Konstitucio (n. 1810)
- 1884: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan, germana arĥitekto (n. 1814)
- 1908: Adolf Röbling, germana entreprenisto, malferminta ramurofabrikon (n. 1835)
- 1909: Lajos Abafi, hungara literaturhistoriisto, libroeldonisto, bibliografo, papiliesploristo, framasono (n. 1856)
- 1910: Tytus Babczyński, pola matematikisto kaj fizikisto, kies verko Pri fenomenoj de indukto gajnis oran medalon de Peterburga Universitato (n. 1830)
- 1915: Sergej Tanejev, rusa komponisto, aŭtoro de lernolibro pri kontrapunkto, esperantisto, disĉiplo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij (n. 1856)
- 1925: Aleksandr Postnikov, kapitano de la Ruĝa Gvardio kaj rusa esperantisto reviviginta gazeton "Ruslanda Esperantisto", fondinto de la Universala Ligo (n. 1890)
- 1928: Nora Bayes, usona amuzigistino, kantistino kaj aktorino (n. 1880)
- 1931: Samu Börtsök, hungara, rumania hungara pentristo (n. 1881)
- 1937: James Matthew Barrie, skota romanisto, kreinto de fikciulo Peter Pan (n. 1860)
- 1941: Jacques Camescasse, franca kontisto, kunfondinto de framasona loĝio "Esperanto", membro de LKK por UK 1914, Delegito de UEA, tradukisto (n. 1869)
- 1942: Adolf Franke, germana geologo kaj paleontologo pri foraminiferoj, kunlaboranto de la Muzeo pri urba historio en Arnstadt (n. 1860)
- 1943: Jan Piekałkiewicz, pola ekonomikisto, aganto de popola movado, politikisto, Landa Delegito de Registaro en Ekzilo, pere de "Biuletyn Informacyjny" organizis civilan memdefendon, aprobis la Konsilantaron por Helpo al Judoj kaj dokumentis germanajn krimojn en okupata Pollando, murdita de Gestapoj, entombigita sur la Tombejo Powązki en Varsovio (n. 1892)
- 1947: Ferenc Futurista, ĉeĥa aktoro kaj skulptisto (n. 1891)
- 1951: József Egry, hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1883)
- 1951: Angelos Sikelianos, greka lirika poeto kaj teatra verkisto, proponinto restarigi Olimpiajn ludojn en Delfo, partoprenanto de Greka Rezistado (n. 1884)
- 1953: Julius Rosenberg, usona komunisto, ekzekutita (n. 1918)
- 1964: Hans Moser, aŭstra aktoro (n. 1880)
- 1973: István Dimény, rumania hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1913)
- 1977: Olave Baden-Powell, angla pionirino de virina skoltismo (n. 1889)
- 1977: Ali Ŝariati, irana religia sociologo, kuninspirinto de la irana revolucio, reprezentanto de "ruĝa ŝijaismo" (n. 1933)
- 1979: László Passuth, hungara verkisto pri historio kaj tradukisto (n. 1900)
- 1980: Antal Büchl, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1908)
- 1985: Ilka Gedő, hungara pentristino, grafikistino kaj tradukistino (n. 1921)
- 1985: Gusztáv Cseh, rumania hungara grafikisto (n. 1934)
- 1986: Michel Colucci, franca aktoro kaj komediisto, iniciatinto de la Restoracioj de l' koro (n. 1944)
- 1989: Betti Alver, estona sovetia poetino kaj tradukistino el la rusa kaj germana lingvoj (n. 1906)
- 1993: William Golding, angla Nobelpremiita verkisto (n. 1911)
- 1994: Rudolf Firkušný, ĉeĥa-usona pianisto (n. 1912)
- 1996: Edgár Balogh, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1906)
- 2006: Alfred Mock, germana filozofo kaj katolika pastro (n. 1908)
- 2007: Zoltán Szabó, rumania hungara lingvisto, profesoro (n. 1927)
- 2007: Klausjürgen Wussow, germana aktoro kaj populara televidaktoro (n. 1929)
- 2009: Dalibor Brozović, kroata lingvisto kaj slavisto, membro de Academia Europaea, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, prezidanto de LKK dum UK 2001 (n. 1927)
- 2010: János Horkai, hungara aktoro kaj voĉaktoro (n. 1924)
- 2013: Gyula Horn, ĉefministro de Hungario malferminta la feran kurtenon, vicprezidanto de Socialista Internacio (n. 1932)
- 2016: Anton Jelĉin, usona aktoro konata de la scienc-fikcia serio Star Trek (n. 1989)
- 2019: Ádám Horváth, hungara televizia reĝisoro kaj profesoro (n. 1930)
- 2020: Carlos Ruiz Zafón, hispana verkisto (n. 1964)
- 2024: Jan Cremer, nederlanda verkisto (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 19-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|