Telefono (kunmetaĵo de la greklingvaj esprimoj τῆλε, tēle, "malproksima", kaj φωνή, phōnē, "voĉo") estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole. Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per konduktiloj, aŭ per radio. Historie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.
Oni longe sciis, ke la voĉo estas direktebla. En ŝipoj oni uzis tubojn, ekzemple de observejo de matroso al kapitano. Se la matroso ekvidis ion, tuj parolis en la tubon, kiun la kapitano aŭdis.
En la 20-a jarcento konata ludilo estis la ŝuopasta ujo. La knaboj kunligis 2 ŝupastajn kovraĵojn per streĉa drato. Pere de tio ili aŭdis unu la alian, ĉar la voĉo sekvis la draton. Nekredebla, sed tio estis invento el 1667.
Unue italdevenausonanoAntonio Meucci kreis telefonon jam en 1849, sed tiu ne disvastiĝis pro manko de financoj. Poste germanoJ. Ph. Reis kreis en 1861 el telegrafo tian aparaton, per kiu oni aŭdis nur ritmajn bruojn kaj altajn frekvencojn laŭ la parolo. La skotdevenakanadanoA. G. Bell en 1876 disvastigis la telefonon en la tuta mondo.[1] Post jarcento oni oficiale deklaris, ke inventisto de la telefono estas Meucci. Pli frue post la disvastigado de la telefono okazis triopa proceso inter Bell, Elisha Gray kaj Reis. Tiam Reis malvenkis, ĉar sia telefono ne estis evoluebla kaj perfekta. Ankaŭ Gray malvenkis, ĉar invento de Bell okazis iomete pli frue. Estas fakto, ke Bell sciiĝis pri laborado de Gray, tial li urĝe arkivis sian patenton.
Telefonĝermo de Bell
Bell iom hazarde provis diversajn strukturojn: elektromagnetan telefonon, likvan (mergan) telefonon kaj lumtelefonon. La unua sukcesa provo (elektromagneta telefono) konsistis el membrano, permanenta magneto kaj sur ĝi bobeno. Sono, kiu estas vibrado de la aero, vibrigas la membranon de la elsenda aparato. Tiu movo de la membrano induktas kurenton en la magneta kampo, kiu iras al la alia aparato, en kiu per reciproka efiko, ĝi movigas la membranon de la ricevanta aparato. Tiu lasta vibrigas la aeron, redonanta la sonon. En tiu telefonĝermo estas nur unusola aparato, kiu servas por paroli aŭ aŭdi. Komence oni metis la aparaton laŭ la neceso antaŭ la buŝon aŭ sur unu el la orelon. Baldaŭe oni uzis 2 aparatojn, unu por aŭdi, la alian por paroli. Fine oni uzis ankaŭ tian surmuran telefonon, kie sur la muro estis la elektromagneta telefono kun tre granda magneto. Apude pendis 2 aŭdiloj, kiuj estis samaj, nur la magneto estis malgranda.
Sonoradon de la elektromagneta Bell-telefono oni baldaŭe solvis per blovo. Ĉe la membrano oni fiksis cilindron, kiu havis truojn en diversaj direktoj. Pli frue interne de la cilindro oni metis malpezan globon, kiu estis pli granda, ol la truoj. Antaŭ ol telefoni la vokanto blovis al la truoj. La aeromovo movigis la globon al diversaj lokoj, dume ĝi ofte tuŝis la membranon. Tial la membrano indukis bruon, kiun la alia telefonanto aŭdis, ĉar tiutempe sen radio kaj similaj estis silento.
La supra solvo ne estas perfekta, la aŭdebleco estas malbona. Tial oni provis ankaŭ la likvan mikrofonon. La aŭdilo restis la sama, ol ĉe la supre skribita elektromagneta telefono. En la likva mikrofono estas likvaĵo en ujo (ofte hidrargo). La likvaĵo kondukas la elektron, tamen ne tiel bone, ol la metalo. Sur la likvaĵo flosas korpo kun la fiksita membrano. Dum parolado la membrano oscilas, tial la korpo bone-malbone dronas en la likvaĵon. La kontinua kurento (kiun baterio donas), tiam havas grandan-malgrandan reziston kaj estiĝas alterna kurento. Tiu ĉe la ricevanto osciligas la membranon. Tio estas la dua elemento de la telefono. Sed anonciĝis problemo: la aŭdilo ne ŝatas la kontimuan kurenton. La solvo estas dividi ĝin per transformilo, kiu estas jam la tria elemento.
Karbona mikrofono
La karbona mikrofono funkcias tre simile. Post la membrano troviĝas grafita (karbona) polvo. Se la membrano oscilas, premas bone-malbone la polverojn. Se la materialo estas premita, la rezisto estas pli malgranda. Ankaŭ nun estiĝas alterna kurento. La karbonaj mikrofonoj uziĝis ĝis la 1980-aj jaroj.
Neaŭtomataj telefonoj
Neaŭtomataj telefonoj nomiĝas tiuj telefonoj, kiuj povas funkcii rete nur helpe de telefonisto. Tial ili havas plej ofte krankinduktilon, sed ili tute ne havas diskon aŭ butonaron.
Post Thomas Alva Edison, D. E. Hughes [hjugs] kaj aliaj prizorgis pri aparta mikrofono karbona, kiu faris el la kriega telefono de Bell flustran telefonon (anstataŭ laŭta parolado jam sufiĉis flustra parolado). La karbonmikrofono bezonis konstantan kurenton, tial ĉe la telefono oni metis baterion ĝenerale 6-voltan. Tiu sistemo nomiĝas loka baterio (LB). Aŭdilo (Bell-aparato) kaj mikrofono disiĝis per transformatoro. La transformatoro pligrandigis la linean tension kvaroble. La kompleta telefono havis ankaŭ elektran tintilon, krankinduktilon kaj komutilon. La lasta nomiĝas ankaŭ forko pro la komenca formo. Tiu disigas la sonorilon kaj la induktilon de la mikrofono kaj aŭdilo. Baze la aŭdilo kuŝas sur la komutilo, kiun oni nomas kutime forko, pro ĝia tiama formo. Turnante la krankinduktilon, alterna kurento (ĉirkaŭe 100 V-oj) signas al la alia simila telefono aŭ centralo. Analoge tintilado aŭdiĝas, se alia telefono aŭ centralo vokas. Kiam oni levas la aŭdilon, la komutilo kuplas la mikrofonon al la telefonlineo, tiam induktilo kaj sonorilo ne povas funkcii. La plej praaj aparatoj enhavis siajn konsistaĵojn sur aŭ en kesto kroĉita ĉe muro. En la komenca periodo ankaŭ la aŭdilo troviĝis ene de la kesto. La voĉo iris el tio laŭ longa kaŭĉukatubo, ĉe la fino kun funelo (kiel estas videbla sur la plej supra foto). Tiu solvo protektis la homon kontraŭ fulmoj.
Krom la lignokestaj telefonoj oni uzis ankaŭ feroskatolajn aparatojn. Tio estas videbla en fiksa telefono, krome aparte menciinda kaj admirinda estas skeleta telefono dekstre videbla. En Usono faris karieron la kandelotelefono (iuj konas cignokola telefono), kiu estis longa kolono, kiel la kandelo. Supre troviĝis la forko, sube aŭ la krankinduktilo, aŭ nenio (=neaŭtomata aŭ malaŭtomata telefono), aŭ disko (=aŭtomata telefono).
Dume en Eŭropo L.M. Ericsson (erikson) komencis okupiĝi pri telefonado.
Vi povas vidi aliajn neaŭtomatajn telefonojn ĉe la enkonduka frazo (kandela telefono) kaj tuj sube.
Cirkvitoj de la simpla aparato
Kiel la desegnaĵo prezentas, en baza stato la komutilo (aŭ ties kontaktoj) montras vojon el la lineo nur al tintilada (sonorila) cirkvito. Vojo de la tintilado estas: lineo, komutilo, sonorilo, krankinduktilo, lineo. Se iu aŭdas tintiladon, suprenlevas la aŭdilon. La komutilaj kontaktoj ĉesigas la vojon por la sonorilo kaj donas vojon al mikrofono kaj aŭdilo. Samtempe la mikrofono ricevas kurenton. Parolado tra la lineo povas okazi. La transformatoro dividas la mikrofonon kaj la aŭdilon kaj samtempe plifortigas la kurenton al proporcio 1:4.
Komence, same tiel, ol la telegrafo, oni uzis inter 2 telefonoj nur unusolan lineon, la alian anstataŭis la tero. Tiu solvo faris tre simpla la telefoncentralojn, sed pro evoluo de diversaj elektraj aparatoj, ili kaŭzis elektrajn bruegojn dum telefonado. Tial oni devis uzi 2 dratojn por la lineoj.
Telefono kun centra baterio
Pro la oftaj baterioŝanĝoj oni metis la baterion en la telefoncentralon, la mikrofono ricevas tension (ĝenerale 48-voltan) per la lineo. La transformatoro nur disigas, tial proporcio de la bobenoj estas 1:1. La kondensilo baras vojon de rekta kurento en baza stato. Sen kondensilo la bateria kurento havus vojon tra sonorilo, kiu kaŭzus tujan misan voksignon.
Tiu solvo estas centra baterio (CB), kiu estas pli perfekta kaj konvena, tamen la LB sistemo ne forgesiĝis, ĉar en provizoraj kaj specialaj lokoj havas avantaĝojn. Rekte LB-telefono ne povas funkcii kun CB-telefono, sed encentrala cirkvito solvas tiun problemon. La CB-sistemo uzas ĝenerale 48 V-jn.
La aŭdparolilo ŝanĝis aspekton de la telefono. Finoj de tenilo estas mikrofono kaj aŭdilo. La aŭdebleco ne estis perfekta. La propra parolado forte aŭdiĝis (kvazaŭ eĥiĝis) en la aŭdilo. Oni solvis la problemon per tribobena transformilo. Tiutempe oni komencis produkti la bakelitajn telefonojn, tiuj telefonoj estis pli popularaj, ol la lignaj aŭ metalaj telefonoj.
En la CB-sistemo mankas la krankinduktilo. Post levo de la aŭdilo (aŭ aŭdparolilo) la mikrofono ricevas kurenton, en la centralo lumas lampo aŭ io simila. Oni tiam faris telefonojn en surtablaj skatoloj el metalo.
Seneĥa telefono
En la komenca periodo bobeno disigis la aŭdilon kaj la mikrofonon. Tiu solvo ne estis perfekta, ĉar la aparato faris ĝenan eĥon. Komence de la 20-a jarcento krom la primara kaj sekundara bobeno aperis la tria bobeno, kiun havis la aŭdilo. Tiel ĉesis la eĥiĝo.
Aŭtomataj telefonoj
Aŭtomataj telefonoj estas tiuj telefonoj, kiuj funkcias en aŭtomata reto, tial ili havas komence diskon aŭ kodilon, baldaŭe butonaron. Oni povas uzi ilin ankaŭ en neaŭtomataj centraloj (en ties reto), sed tiam oni ne uzas la diskon. Escepto estas la LB sistemo, kie la aŭtomataj telefonoj ne povas funkcii. Oni metis la diskan kodilon laŭvice al la mikrofono.
Pli aliajn informojn legu en la jena artikolo Fiksa telefono!
La aŭtomataj telefoncentraloj unue uzis diskan, turniĝantan kodilon por elekti la deziratan korespondanton. Tiu kodilo elsendis serion de impulsoj reprezentanta la telefon-numeron de la korespondanto. Oni faris skatolojn el la nova materio bakelito. La telefonoj iĝis pli malgrandaj, pli komfortaj. La bakelitan sekvis la plasta telefono.
Butonaraj telefonoj
Dume la centraloj iĝis pli rapidaj, tial anstataŭ disko oni uzis butonaron. Komence la butonoj donis la saman impulsoserion kiel la disko. Unue nur la telefonistoj uzis tiajn telefonojn, ĉar ili tuttage uzis ĝin. La distanco inter aŭtomata centralo kaj telefonistoj estis malpli, ol 50 m-oj. Sekve la butonaro funkciis laŭ rezistoŝanĝo (definita butono (=cifero) akordis al difinita rezisto). Baldaŭe la butonaro kun elektronikaĵo (integra cirkvito) (ico) sendis difinitan frekvencoparon al la centro. La karbonmikrofono ne kongruis kun ico, tial oni uzis kristalmikrofonon (piezomikrofonon). La tintilado jam estis elektronika per ico-teknologio. La telefonoj iĝis sveltaj kaj pli malgrandaj. La luksaj telefonoj montras informojn sur ekraneto, havas memorilojn kaj funkcion "senmanan" (laŭtparolilo). Tiuj aparatoj bezonis por la elektronikaĵo baterion, kiu metiĝis en la telefonon. Tiun baterion ne miskomprenu kun la alia baterio, kiu prizorgas la mikrofonon.
Diĝitaj telefonoj
Pro evoluo de elektroniko la diĝitaj telefonoj startis. Pro la kablo aŭ kanalo la telefonado funkcias inter 300–3400 Hz-oj. Sufiĉas, se oni ĉerpas samplon po 8000 Hz-oj el la parolo. La elektronikaĵo mezuras ĝin kaj konservas la rezulton en diĝita formo. El tiuj elementoj pakaĵo pretiĝas kaj laŭ metodo de la komputilo la diĝita telefoncentralo sendas ĝin al la vokito, kie la diĝitaĵoj transformiĝas al voĉo.
La cifereca sistemo ebligas la telefonadon helpe de interreto.
Radioondoj
Post invento de radio aperis ebleco uzi telefonojn enaŭte aŭ eĉ enpoŝe. Malavantaĝoj estis komence limo de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radiaj telefonoj. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homoj. La poŝtelefonoj aŭ kiel ili ankaŭ nomiĝas porteblaj telefonoj revoluciis la tutan homaran komunikadon. Per la etmesaĝa sistemo (EMSO angle SMS) eblas transigi ankaŭ skribajn mesaĝojn kaj intertempe poŝttelefonoj fariĝis kvazaŭ malgrandaj komputiloj, per kiuj eblas ankaŭ aliri la interreton, fari fotojn kaj tuj transsendi ilin al geamikoj, aŭskulti muzikon kaj eĉ rigardi televidon.
Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komunikado. Malavantaĝo de la simplaj poŝtelefonoj estas tio, ke komunikado povas okazi nur en la ricevotereno de antenoreto. Tial ekzemple sur ŝipo, meze de maro, ne eblas uzi poŝtelefonon. La satelitoj dissendas sur la tutan teron difinitajn radioondojn. Satelita telefono estas multekosta, sed uzeblas ĉie.
Videotelefonoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Videotelefonio.
Videotelefonio, konata ankaŭ kiel videokonferenco kaj video telekonferenco, estas dudirekta aŭ plurpunkta ricevado kaj elsendado de aŭdio kaj video signaloj fare de personoj en diferencaj lokoj por samtempa komunikado. Videofonoj estas telefonoj kun video-kamerao kaj ekrano, kapabla de samtempa video kaj aŭdio komunikado. Videotelefonio postulas tiun teknologion por grupo de organiza kunsido pli ol por individuoj, en videokonferenco.
En 1845 Manzetti prezentis al la ĵurnalistoj tian aparaton, kiu elektre sendis voĉojn, sed li ne okupiĝis pri patento
En 1849 Antonio Meucci prezentis komunikan aparaton al individuoj en Havano.
En la 26-a de aŭgusto1854Charles Bourseul publikigas fakartikolon en revuo L'Illustration (Parizo): "Transmission électrique de la parole" [elektra dissendo de parolado], ĉar li hazarde divenis, ke fera lameno tuj apud bobeno muzikadas, kaze de alterna kurento cirkuladas en cirkvito de la bobeno
En 1854 Meucci en Nov-Jorko funkciigis elektran voĉon per aparato (la unuan telefonan konekton), ĉar lia malsana edzino ne povis forlasi la ĉambron. Bell laboris ĉe li, poste li uzis rezultojn de Meucci.
En 1860 Philipp Reis de Germanio prezentas aparaton. Atestantoj diris, ke ili aŭdis voĉojn el la aparato.
En 1864 laŭ la gazetoj Manzetti prezentis "muzikan aŭtomaton" (pratelefonon), sed ne okupiĝis pri patento
En la 22-a de aŭgusto1865 anglaj ĵurnalistoj atakis Reis-on, ke tio estas metodo de Manzetti
En 1865: Meucci skribas al redaktejoj - postulanta - ne Manzetti havas la inventon pri parola telegrafo, ĉar mi (Meucci) jam en 1849 faris tion. Manzetti ne respondas.
En la 28-a de decembro1871 Meucci deklaris intencon por patento titolita "Sound Telegraph", priskribanta komunikadon de voĉo inter du homoj pere de drato, sed li havis similan aparaton jam pli frue
En 1872 Elisha Gray fondis firmaon Western Electric, kiu okupiĝis pri telegrafoj kaj similaj
En 1872 profesoro Vanderwyde prezentis telefonon de Reis en Nov-Jorko
Julio de 1873: Thomas Alva Edison eltrovas tion, ke rezisto de karbonaj polveroj ŝanĝiĝas pro premo aŭ malpremo
Majo de 1874: Gray inventas elektromagnetan aparaton por elsendado de muzikaj tonoj.
En la 6-an de aprilo1875 Bell arkivis patenton pri elektromagneta telefono, kiu ne povas sendi voĉon al longa distanco
En la 1-an de julio 1875 Bell uzas "pendumilan" telefonon, kiu povis elsendi "malklarajn, sed voĉsimilajn sonojn", sed ne klaran paroladon. Ambaŭ pratelefono konsistis el membrano, magneto kaj bobeno.
En 1875 Thomas Alva Edison eksperimentas kun akustika telegrafio kaj en novembro konstruas elektro-dinamikan aŭskultilon, sed ne ekspluatas ĝin.
En la 14-a de februaro 1876 advokato de Alexander Bell arkivis patenton pri "Plibonigoj en Telegrafio"[2], kio estas la sama, ol de Gray. Estas fakto, ke Bell 2 horojn pli frue arkivis sian patenton.
La 14-an de februaro 1876 Gray arkivis patenton en Vaŝingtono tra telegrafa cirkvito, tamen Bell faris la samon iomete pli frue
La 7-an de marto 1876 Bell arkivis novan patenton "Plibonigo en Telegrafio"[1]
En 10-an de marto 1876 okazis la unua sukcesa telefonado per likva mikrofono kaj elektromagneta aŭdilo inter Bell kaj sia helpanto Watson: "Sinjoro Watson, venu ĉi tien, mi volas vidi vin!" Estas fakto, ke pli frue ankaŭ Reis telefonadis, sed la komprenebleco ne estis tiel klara[1]
La 16-an de majo 1876 Edison arkivis patentopeton por akustika telegrafio
En 1876 la Internacia ekspozicio okazis en Filadelfio (Pensilvanio), kie Bell prezentis sian telefonon. Tio malgrandiĝis inter la grandaj diversaj maŝinoj. Tamen la hazardo helpis Bell-on. La vizitanta brazilaimperiestro provis la telefonon, kiu tre plaĉis al li. Tio reeĥiĝis en la gazetaro kaj la novaĵo startis al la mondsukceso.
La 30-an de januaro1877 Bell arkivis novan patenton pri telefono, uzanta konstantajn magnetojn kaj sonorilon.
La 4-an de marto1877 germano Emil Berliner inventas mikrofonon bazitan sur "loza kontakto" inter du metalelektrodoj, kiu estas plibonigo de la Reis-telefono, poste li arkivis la patenton. Ankaŭ tio estis karbonmikrofono.
En 1877 Edison kun siaj kolegoj okupiĝis pri patento de karbonmikrofono, laŭ la supozoj ili prenis unue fulgon de petrololampo por akiri karbonan polvon. Poste la fulgon anstataŭis grafiteroj. Edison havis patenton pri ĝi la 27-an de aprilo 1877.
En 1879 Telefona Kompanio de Bell preskaŭ bankrotiĝis, sekve la firmao traformiĝis havanta novan estron. Ankaŭ nova invento de iu savis Bell-on. En la sama jaro Telefona Kompanio de Edison ekfunkciis en Londono.
La 16-an de januaro 1915 en Newark (Nov-Ĵerzejo) ekfunkciis duonaŭtomata centralo. Tie telefonistoj faris la kontaktojn, sed ili jam ne devis okupiĝi pri tintilado kaj la postaj farendaj, ĉar tio pretiĝis aŭtomate.
En 1919 AT&T faris pli ol 4,000 mezuradojn de kapoj por mezuri la plej bonan grandecon de normaj kapaŭskultiloj, tiel ke la lipoj de alvokantoj estus proksime de la mikrofono dum parolado
La 7-an de januaro1927 okazis la unua publika trans-Atlantika telefonvoko laŭ radioondoj
La supre menciita klasifikado estas tro scienca, precipe fakuloj uzas ĝin. Por la publiko oni faris la jenajn:
Lignokestaj telefonoj.
Komence la telefonoj fariĝis kun ligna kovraĵo kaj pendis ilin sur la muron. Ofte ili havis 2 aŭdilojn, ne por la 2 oreloj, sed la alian aŭdilon alia familiano uzis.
Metalokestaj telefonoj.
Baldaŭe parto da telefonoj fariĝis kun metala (kupra, fera) kovraĵo kaj metis ilin sur la tablon.
Bakelitaj telefonoj.
Komence de la 20-a jarcento la telefonoj fariĝis kun bakelita kovraĵo kaj metis ilin plej ofte sur la tablon. Ili estis nigraj, escepte ili fariĝis en aliaj koloroj.
Plastaj telefonoj.
Baldaŭe la telefonoj fariĝis kun plasta kovraĵo. Ili prezentiĝis en diversaj koloroj. Komence ili ofte rompiĝis, sed poste oni trovis tiujn plastojn, kiuj estis nerompeblaj.
Menciindaj telefonoj
Germanio:
W-48 tipo: bakelita tabla aparato kun diska kodilo
FeTaP tipoj: plastaj, tablaj, unue diskaj, poste butonaraj kodiloj
FeWAp tipoj: plastaj, muraj, unue diskaj, poste butonaraj kodiloj
tipo "Düsseldorf": tabla aparato kun butonaro
Siemens Euroset 805: tabla butonara
Hungario:
CB-24 tipo: metalkesta, precipe tabla aparato ekde 1924, ekde 1927 ĝi pretiĝis ankaŭ kun diska kodilo
LB-24 tipo: la supra aparato kun loka baterio
CB-35 tipo: bakelita, precipe tabla kun diska kodilo ekde 1935, ekde tiam la hungaraj aparatoj estis seneĥaj
LB-37 tipo: bakelita, tabla kun loka baterio ekde 1937
CB-555 tipo: bakelita, tabla kun diska kodilo ekde 1955
LB-55 tipo: bakelita, tabla kun loka baterio
CB-667 tipo: plasta, tabla en 6 koloroj kun diska kodilo ekde 1967
CB-81x tipoj: plasta, kolora, samtempe tabla kaj mura, estas tipo, kie aperis la butonaro
kandelaj telefonoj kun loka aŭ centra baterioj, baldaŭe ankaŭ kun diska kodilo
butonara telefono de AT&T
Vortoj por respondi telefonvokon
En pluraj landoj oni respondas telefonvokon per vorto simila al la esperanta Ha lo!. Tian esprimon disvastigis precipe la angla vorto “Hello!”. Tiu saluto tamen estas neniel universala, kaj anstataŭ speciala salutvorto eblas ankaŭ alimaniere respondi: en iuj landoj (ekzemple en alemana Svislando) oni kutimas diri sian nomon, ĉu tutan, ĉu nur parton, kaj firmaoj kaj oficejoj ofte uzas sian nomon, eventuale aldonante salutvorton. En la svisa armeo ekzistas la regulo, ke oni devas respondi dirante la du lastajn ciferojn de la loka telefonnumero, tiel ke la korekta alvokanto konstatas, ke li elektis la ĝustan numeron, sed ŝpiono ne ricevas iun-ajn informon. La plej bona solvo estas diri sian nomon aŭ firmaon, ĉar kaze de fuŝkontakto tuj estas komprenata, ke la kontakto estas erara.
La hungaroj kredas en ĝi, ke "hello"" devenis el la hungara vorto "hallom" (=mi aŭdas ĝin). Laŭ tiu legendo Tivadar Puskás ofte uzis tiun vorton ĉe Edison. Laŭ aliaj informoj iomete simila vorto uziĝis en Nederlando, kiam iu staris ĉe riverobordo kaj laŭtvokis la pramiston: "venu ĉi tien!".
Kaze de la poŝtelefonoj la kutimo ŝanĝiĝis. La vokito jam scias, kiu estas la vokanto (se ne estas kaŝita voko), tial laŭ tio komencas la parolon. Kelkaj ekzemploj:
Artikel ini perlu diwikifikasi agar memenuhi standar kualitas Wikipedia. Anda dapat memberikan bantuan berupa penambahan pranala dalam, atau dengan merapikan tata letak dari artikel ini. Untuk keterangan lebih lanjut, klik [tampil] di bagian kanan. Mengganti markah HTML dengan markah wiki bila dimungkinkan. Tambahkan pranala wiki. Bila dirasa perlu, buatlah pautan ke artikel wiki lainnya dengan cara menambahkan [[ dan ]] pada kata yang bersangkutan (lihat WP:LINK untuk keterangan lebih lanjut...
Questa voce sugli argomenti governi e storia contemporanea è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Governo Nitti II Stato Italia Presidente del ConsiglioFrancesco Saverio Nitti(PR) CoalizioneUnione LiberalePartito PopolarePartito Radicale ItalianoIndipendenti LegislaturaXXV Giuramento22 maggio 1920 Dimissioni9 giugno 1920 Governo successivoGiolitti V15 giugno 1920 Nitti I Giolitti V Il gov...
Questa voce sull'argomento calciatori spagnoli è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Iago Herrerín Nazionalità Spagna Altezza 187 cm Peso 88 kg Calcio Ruolo Portiere Squadra AEK Larnaca Carriera Squadre di club1 2005-2006 Bilbao Athletic? (-?)2006-2007 Baskonia8 (-?)2007→ Barakaldo18 (-?)2007-2010 Bilbao Athletic87 (-?)2010-2012 Atlético Madrid B75 (...
Multimedia speakers by Harman Kardon SoundSticksSoundSticks and iSubDeveloperHarman KardonApple Inc. (original model)ManufacturerHarman KardonTypeMultimedia speakersRelease dateOctober 1999 (1999-10) (iSub)July 23, 2000 (2000-07-23) (original)Introductory priceUS$99 (iSub)US$199 (SoundSticks I, II, III)US$269 (SoundSticks Wireless)US$299 (SoundSticks 4)Sound4 drivers per satellite, attached wooferConnectivityUSB audio (original)3.5mm jack (SoundSticks II and newer)Blu...
Diskografi Daniel PadillaAlbum studio3Album kompilasi1Extended play1Singel15Album soundtrack7Single tamu9 Daniel Padilla adalah penyanyi aktor dan penyanyi Filipina. Selama berkarier dia telah merilis 3 Album double platinum dari Philippine Association of the Record Industry (PARI); Daniel Padilla, DJP dan I Heart You, 1 album emas I Feel Good dan dua album kompilasi. DJP meraih double platinum hanya dalam kurun waktu dua hari. Dua single hitnya, Nasa Iyo Na Ang Lahat dan Simpleng Tulad Mo me...
Aleksandr Yeliseyev With Krylia Sovetov in 2012Informasi pribadiNama lengkap Aleksandr Vladimirovich YeliseyevTanggal lahir 15 November 1991 (umur 32)Tinggi 1,83 m (6 ft 0 in)Posisi bermain GelandangInformasi klubKlub saat ini Krylia Sovetov SamaraNomor 32Karier senior*Tahun Tim Tampil (Gol)2009 FC Moscow (reserves) 2010– Krylia Sovetov Samara 14 (1)2011–2012 → Shinnik (loan) 21 (2) * Penampilan dan gol di klub senior hanya dihitung dari liga domestik dan akura...
Le province del Perù della Costa (giallo), Sierra (ocra) e Selva(verde) Le province del Perù (in spagnolo: provincias) costituiscono la suddivisione territoriale di secondo livello del Paese, dopo le regioni, e sono pari a 195; ciascuna di esse si suddivide a sua volta in distretti. La regione di Callao è formalmente definita come provincia costituzionale; la regione con il maggior numero di province è quella di Ancash, che ne conta 20. Le province dell'Amazzonia sono più estese e scarsa...
Founder and first guru of Sikhism (1469–1539) Guru Nanak19th-century mural painting from Gurdwara Baba Atal depicting NanakPersonalBornNanak15 April 1469 (Katak Pooranmashi, according to Sikh tradition)[1]Rāi Bhoi Kī Talvaṇḍī, Punjab, Delhi Sultanate (present-day Nankana Sahib, Punjab, Pakistan)Died22 September 1539 (1539-09-23) (aged 70)Kartarpur, Lahore Subah, Mughal Empire (present-day Punjab, Pakistan)Resting placeGurdwara Darbar Sahib Kartarpur, Kartarpur, Punj...
Cet armorial peut être amélioré car il comporte les défauts suivants : il comporte peu ou pas de sources. certaines figures sont encore dans un format bitmap et doivent être vectorisées. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations du Projet Blasons. Cette page donne les armoiries (figures et blasonnements) des communes de Vaucluse. (Pour le blasonnement du blason départemental, voir ici). Sur les autres projets Wikimedia...
Halaman ini memuat daftar paroki di Keuskupan Surabaya. Daftar ini tidak dimaksudkan sebagai suatu daftar yang lengkap atau selalu terbarui. Jika Anda melihat artikel yang seharusnya tercantum di sini, silakan sunting halaman ini dan tambahkan pranala ke artikel tersebut. Gunakan perubahan terkait untuk melihat perubahan terbaru dari artikel-artikel yang tercantum pada halaman ini.[1] Daftar Kevikepan Surabaya Selatan Gambar Paroki Pelindung Lokasi Stasi/Kapel Paroki Katedral Hati Kud...
Madonna della MelagranaSenimanSandro BotticelliTahunc. 1487MediumTempera di panelUkuran143.5 cm diameter (56,5 in)LokasiUffizi, Firenze Madonna dari Delima (bahasa Italia: Madonna della Melagrana) dilukis sekitar tahun 1487 dengan tempera di atas panel kayu karya Sandro Botticelli. Sekarang lukisan ini berada di Galeri Uffizi di kota Firenze. Sandro Botticelli adalah seniman Renaisans Italia terkemuka dari Firenze, Italia. Madonna (seni rupa) menggunakan format melingkar, lebih ...
Sound in spoken language, articulated with an open vocal tract This article includes a list of general references, but it lacks sufficient corresponding inline citations. Please help to improve this article by introducing more precise citations. (November 2017) (Learn how and when to remove this message) IPA: Vowels Front Central Back Close i y ɨ ʉ ɯ u Near-close ɪ ʏ ʊ Close-mid e ø ɘ ɵ ɤ o Mid e̞ ø̞ ə ɤ̞ o̞ Open-mid ɛ œ ɜ ɞ ʌ ɔ Near-open æ ɐ Open a ɶ ä ɑ ɒ IPA he...
Commissioner of Agriculture of FloridaSeal of the Department of Agriculture and Consumer ServicesIncumbentWilton Simpsonsince January 3, 2023Department of Agriculture and Consumer ServicesTerm lengthFour years, renewable onceInaugural holderLucius B. WombwellFormation1885Websitefdacs.gov The commissioner of agriculture is a constitutional officer in the executive branch of government of the U.S. state of Florida that heads the Florida Department of Agriculture and Consumer Services (FDAC...
Menara abad pertengahan Velascos di Lezana de Mena (dekat Valle de Mena sekarang, di Bardulia yang bersejarah. Bardulia menurut beberapa sumber adalah nama kuno wilayah yang terdiri dari Kastila primitif di utara yang kemudian menjadi provinsi Burgos. Nama itu berasal dari suku Bardulia, nama suku yang sejak zaman pra-Romawi menghuni bagian timur pantai Cantabria di Iberia, terutama Gipuzkoa saat ini. Beberapa menyatakan bahwa suku Varduli juga mencakup atau mengasimilasi suku Caristii dan su...
Part of the United States inland waterway system McClellan–Kerr Arkansas River Navigation SystemBig Dam Bridge is a footbridge built atop the Murray Lock and Dam in Little Rock, Arkansas.SpecificationsLocks18(originally 17)(Lock #11 was never constructed; Montgomery Point (Lock #99) was added after construction was completed)Navigation authorityArmy Corps of EngineersHistoryConstruction began1963Date of first useJanuary 1971Date completed1970GeographyEnd pointTulsa Port of CatoosaBranch(es)...
Planisfero dei fusi orari aggiornato a novembre 2023 I fusi orari sono porzioni longitudinali della superficie terrestre comprese tra due determinati meridiani, che adottano lo stesso orario per scopi legali, economici e sociali. Precedentemente alla loro adozione nelle varie zone della Terra si usava l'ora solare locale (media o vera). I fusi orari, unificando una fascia o una zona di un fuso orario, consentono di impostare gli orologi di una regione o di uno stato sull'ora solare media del ...
Albert Midlane Albert Midlane (23 January 1825 – 27 February 1909) was a British poet who wrote several hundred hymns, most notably There's a Friend for Little Children.[1] Life Midlane was born in Carisbrooke, a village in Newport on the Isle of Wight, into a large family. He was the youngest child of James Midlane (who died in October 1824) and Frances Lawes. His mother, Frances, was a Congregationalist, and Midlane attended the church Sunday school from a young age. He first beca...
Relations entre les États-Unis et l'Inde États-Unis Inde modifier Les relations entre les États-Unis et l'Inde, également appelées relations américano-indiennes ou relations indo-américaines, font référence aux relations internationales entre les États-Unis d'Amérique et la république de l'Inde. Les principaux dirigeants du mouvement pour la liberté de l'Inde ont entretenu des relations amicales avec les États-Unis, qui se sont poursuivies bien après l'indépendance en 1...