Havano (hispane: La Habana) estas ĉefurbo, provinco, plej granda haveno, kaj komerca centro de Kubo.[1] La urbo havas 2,1 milionojn da loĝantoj[1], kaj ĝi konsistas el 728,26 km2, iĝante la plej granda urbareo, la plej loĝata urbo, kaj la kvara plej granda metropola areo en Karibio.[2] . La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, kiu alireblas tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.[3]
Havano estis fondita de la hispanoj en la 16-a jarcento sub la nomo Sankta Kristoforo de Havano (San Cristóbal de La Habana), kaj pro strategia situo ĝi servis kiel saltotabulo por la hispana konkero de la amerika kontinento, iĝante haltejo de la galionoj ŝarĝitaj de oro en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo.[4] La reĝo Filipo la 2-a de Hispanio donis al ĝi la titolon Urbo en 1592. Muregon ili konstruis por protekti la malnovan urbon kontraŭ la atakoj de piratoj, korsaroj kaj bukaneroj[5] . La eksplodo de la usona kirasŝipo Maine en la haveno de Havano en 1898 estis la tuja kaŭzo aŭ preteksto por la Hispana-usona milito.[6]
Nuntempa Havano povas esence esti priskribita kiel tri urboj en unu: Malnova Havano, El Vedado, kaj la novaj suburbaj distriktoj. La urbo estas la centro de la kuba registaro kaj hejmo de diversaj ministerioj, sidejo de entreprenoj kaj pli ol 90 diplomatiaj oficejoj[7]. La nuna urbestro estas Marta Hernández de la Kuba Komunisma Partio. En 2009, la urbo/provinco havis la 3an plej altan enspezon en la lando.[8]
La urbo altiras pli ol miliono da turistoj ĉiujare[9], la Oficiala Censo por Havano raportas ke en 2010 la urbo estis vizitita de 1.176.627 internaciaj turistoj, pliiĝo de +20,0% en 2005. La historia centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1982.[10][11] Krome, la urbo estas konata pro la historio, kulturo, arkitekturo kaj monumentoj.
Nomo
Ekzistas pluraj hipotezoj pri la indiĝena deveno de ĝia nomo. Laŭ la plej akceptata hipotezo, ĝia nomo venas de la tainakaciko nomata Habaguanex, kiu regis en la regiono kie la urbo unue staris.[12] Aliaj versioj konsideras ke ĝi venas de deformado de la taina vorto “sabana”, prononcata en la dialekto de la kubaj okcidentaj aravakoj kiel "havana" aŭ "habana" kiu eniris en la nunan hispanan kun la originala signifo. Verŝajne, tiel la indiĝenoj nomis la sudan areon de Havano kaj Matanzas, kiu estas granda plataĵo. Alia hipotezo malpli probabla diras ke ĝi venas de haven aŭ gaven, kio estas haveno en la meznederlanda lingvo[13]. Ankaŭ oni diras ke ĝi venas de la aravaka “abana” kio estas “ŝi frenezas”; aludante al legendo pri indianino nomata Guara.
Geografio
Havano kuŝas sur la norda marbordo de Kubo, sude de la Florida Markolo, kie la Golfo de Meksiko kuniĝas al Karibio. La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, alirebla tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa, kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.
La malaltaj montetoj sur kiu la urbo troviĝas, pliigas la koloron de la profunda blua akvo de la markoloj. Rimarkinda altaĵo (60 metroj) estas la kalkŝtona kresto kiu malsupreniras el la oriento kaj kulminas en la altaĵoj de La Cabaña kaj La Morro, lokoj de koloniaj fortikaĵoj ĉe la orienta golfeto. Alia konsiderinda altaĵo estas la monteto en la okcidento sur kiu kuŝas la Universitato de Havano kaj la Kastelo de la Princo. Ekster la urbo, montetoj troviĝas en la okcidento kaj oriento.
Klimato
Havano, kiel la plejparto de Kubo, ĝuas agrablan tutjaran tropikan klimaton kiu estas hardita de la insulpozicio en la zono de la pasatoj kaj de la varmaj marbordaj fluoj. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Havano havas tropikan savanan klimaton. Averaĝa temperaturo varias de 22 °C en januaro kaj februaro al 28 °C en aŭgusto. La temperaturo malofte falas sub 10 °C. La plej malalta temperaturo estis 1 °C en Santiago de Las Vegas, Boyeros. La plej malalta temperaturo registrita en Kubo estis 0 °C en Bainoa, provinco Havano. Pluvado estas plej peza en junio kaj oktobro kaj malpeza de decembro ĝis aprilo. Uraganoj ofte frapas la insulon, sed ili kutime frapas la sudan marbordon, kaj la damaĝo en Havano estis malpli grava ol aliloke en la lando.
Inter 1514 kaj 1519, la urbo havis almenaŭ du malsamajn setlejojn en la norda marbordo, unu el ili en La Chorrera, hodiaŭ en la kvartalo Grandaj Pontoj, apud la rivero Almendares. Ĉi tiu lasta loko estis najbara al kio nun oni konas kiel Haveno de Karenoj, en 1519. La kvalito de ĉi tiu natura golfeto, kiu nun gastigas la havenon de Havano, instigis la translokiĝon.
Havano estis la sesa urbo fondita de la hispanoj en la insulo, nomata Sankta Kristoforo de Havano, de Pánfilo de Narváez: la nomo kombinas Sankta Kristoforo, sankta patrono de la navigantoj, kaj Havano, el neklara origino, eble derivita de Habaguanex, indiĝena tribestro kiu regis en tiu areo, kiel estis menciita de Diego Velásquez en sia raporto al la reĝo de Hispanujo. Iom post la fondo de la unuaj urboj, la insulo utilis kiel bazo por la konkero de aliaj teritorioj. Hernán Cortés organizis ekspedicion al Meksiko ekde la insulo.
Havano estis komence komerca haveno, kaj suferis regulajn atakojn de bukaneroj, piratoj kaj francaj korsaroj. La unua atako dum kiu la urbo estis bruligita, estis farita de la franca korsaro Jacques de Sores en 1555. Tiaj atakoj konvinkis la hispanan kronon financi la konstruon de la unuaj fortikaĵoj en la ĉefaj urboj, ne nur por kontraŭstari la piratojn kaj korsarojn, sed ankaŭ por regi super la komerco de la Okcidentaj Indioj, kaj limigi la vastan kontrabandon (nigra merkato) kiu ŝprucis pro la limigoj postulitaj de la Casa de Contratación de Sevilla.
Ŝipoj el la tuta Nova Mondo portis la produktojn unue al Havano, por poste preni floton al Hispanujo. La miloj da ŝipoj kiuj atingis la golfeton ankaŭ favorigis la agrikulturon kaj fabrikadon en Havano, ĉar ili devis havi manĝaĵojn, akvon kaj aliajn produktojn por transiri la oceanon.
La 20-an de decembro1592, la reĝo Filipo la 2-a de Hispanujo koncedis al Havano la kategorion kaj titolon Urbo. Poste, la urbo estis oficiale nomata "Ŝlosilo de la Nova Mondo kaj Murego de la Okcidentaj Indioj" por la hispana krono. Dume, la penadoj por konstrui aŭ plibonigi la defendajn infrastrukturojn de la urbo, daŭris.
Havano ege ekspansiiĝis en la 17-a jarcento. Novaj konstruaĵoj estis starigitaj el la plej abundaj materialoj de la insulo, ĉefe ligno, kombinante plurajn iberiajn arkitekturajn stilojn, kaj ankaŭ kanariajn karakterizaĵojn.
En 1649 tre fatala epidemio veninta el Kartageno, Kolombio, trafis trionon el la loĝantaro de Havano. Meze de la 18-a jarcento, Havano havis pli ol sepdek mil loĝantojn, kaj estis la tria plej granda urbo en la amerika kontinento, situante malantaŭ Limo kaj Meksikurbo, sed antaŭ Bostono kaj Novjorko.[16]
La urbo estis forprenita de la britoj dum la Sepjara milito. La epizodo komenciĝis la 6-an de junio1762, kiam je la tagiĝo, brita floto, konsistante el pli ol 50 ŝipoj kun kombinitaj fortoj de 11.000 viroj de la Reĝa Mararmeo kaj la Armeo, navigis en kubaj akvoj kaj faris amfibian surteriĝon oriente de Havano[17]. La britoj tuj malfermis komercon kun siaj nordamerikaj kaj karibiaj kolonioj, kaŭzante rapidan transformadon de la kuba socio. Post malpli ol unu jaro kiam Havano estis kaptita, la Paco de Parizo estis subskribita de la tri potencoj militantaj kaj tiel finiĝis la Sepjara milito. Per la traktato, Hispanio donis Floridon al Britio kontraŭ la urbo Havano laŭ rekomendo de la francoj, kiuj konsilis tion ĉar Hispanujo povus perdi Meksikon kaj multe de la sudamerika kontinento favore al la britoj..[18]
Post rekuperi la urbon, la hispanoj transformis Havanon en la plej peze fortikigitan urbon en tuta Ameriko. La konstruo komenciĝis en kio poste fariĝis la Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano, la plej granda hispana fortikaĵo en la Nova Mondo. La 15-an de januaro 1796, la restoj de Kristoforo Kolumbo estis senditaj al la insulo San-Domingo. Ili ripozis tie ĝis 1898, kiam estis portitaj al la katedralo de Sevilo, post kiam Hispanujo perdis Kubon.
Ĉar la komercado inter karibaj kaj nordamerikaj ŝtatoj pliiĝis en la komenco de la 19-a jarcento, Havano fariĝis prospera kaj moda urbo. La havanaj teatroj prezentis la plej eminentajn aktorojn de la epoko, kaj prospero inter la kreskanta meza klaso kondukis al la konstruado de multekostaj novklasikaj palacoj. Dum tiu periodo Havano fariĝis konata kiel Parizo de la Antiloj.
En 1837, la unua fervojo estis konstruita, entute 51 kilometroj da fervojo inter Havano kaj Bejucal, kiu estis uzita por transporti sukeron el la valo de Güines al la haveno. Per tio, Kubo iĝis la kvina lando en la mondo kiu havis fervojon, kaj la unua en hispanlingva lando. Dum la jarcento, Havano estis riĉigita per la konstruado de pliaj kulturaj centroj, kiel la Teatro Tacón, unu el la plej luksaj en la mondo. La fakto ke sklaveco estis leĝa en Kubo ĝis 1886, tio kaptis la intereson en Sudameriko, inkluzive de plano de la Kavaliroj de la Ora Rondo krei 'Oran Cirklon' kun radio de 1200 mejloj, centrita en Havano. Kiam la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono estis venkitaj en la Usona Enlanda Milito en 1865, multaj sklavistoj ekloĝis en Havano por daŭrigi la uzadon de sklavoj en siaj plantejoj.
En 1863, la urbomurego estis malkonstruita por ke la metropolo povu plivastiĝi. Fine de la 19a jarcento, Havano travivis la lastajn momentojn de la hispana koloniismo en Ameriko.
Dum la Respublika Periodo, de 1902 al 1959, la urbo vidis novan epokon de disvolviĝo. Kubo resaniĝis pro la detruado de la pasintaj militoj kaj iĝis bonhava lando, kun la tria plej granda meza klaso en la hemisfero. La apartamentoj kaj aliaj konstruaĵoj por lokigi la novan mezan klason, samkiel palacoj por la kubaj magnatoj, estis konstruitaj je rapida ritmo.
Multnombraj luksaj hoteloj, kazinoj kaj noktaj kluboj estis konstruitaj dum la 1930-aj jaroj por servi al la kreskanta kaj floranta turismo en Havano. En la 1930-aj jaroj, la organizita krimo en noktaj kluboj kaj kazinoj, komenciĝis. Santo Trafficante, Jr. estris la ruleton de la Kazino Sans Souci, Meyer Lansky estris la Hotelon Habana Riviera kaj Lucky Luciano en la kazino de la Nacia Hotelo. Tiutempe Havano fariĝis ekzotika ĉefurbo kun multnombraj aktivecoj kiuj altiris la luksan turismon. La aktivecoj inkluzivis konkuradon de aŭtoj, muzikajn spektaklojn kaj marsportojn.
Havano iĝis la latinamerika urbo kun la plej granda meza klaso pokapa, samtempe akompanata de ludoj kaj korupteco kie gangsteroj kaj steluloj miksiĝis en la socio. Dum tiu epoko, Havano ĝenerale havis pli da enspezoj ol Las Vegas, Nevado. En 1958, ĉirkaŭ 300.000 usonaj turistoj vizitis la urbon.
Socialisma revolucio
Post la revolucio de 1959, la nova reĝimo promesis plibonigi la sociajn servojn, publikan loĝadon, kaj oficialajn konstruaĵojn. Tamen, la malabundeco kiu frapis Kubon post la abrupta eksproprietigo de ĉiuj privataj proprietoj kaj industrioj sub forta komunisma modelo subtenita de Sovetio, sekvata de la embargo de Usono, forte batis Havanon. En 1966-1968, la kuba registaro ŝtatigis ĉiujn privatajn entreprenojn kaj societojn en Kubo, ĝis atingado de "certaj specoj de malgrandaj komercoformoj" (leĝo n-ro 1076)[20]).
Okazis severa ekonomia krizo post la kolapso de Sovetio en 1991. Kun ĝi, subvencioj finiĝis, perdante milionojn da dolaroj kiujn Sovetio donis al la kuba registaro kaj multaj kredis ke pro la malapero de la sovetia subteno al la reĝimo, ĝi frue falus, kiel okazis al la sovetiaj satelitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo. Tamen, kontraŭe al tiuj sovetiaj satelitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo, la komunisma reĝimo en Havano, travivis dum la 1990-aj jaroj.
Post multaj jaroj da malpermeso, la komunisma registaro ĉiam pli kaj pli turniĝis al la turisma industrio por novaj financaj enspezoj, kaj permesis la eniron de eksterlandaj investantoj por konstrui novajn hotelojn kaj evoluigi la industrion. En Malnova Havano, penado ankaŭ ekiĝis por la rekonstruo turismocela, kaj pluraj stratoj kaj placoj estis renovigitaj konservante la historiajn stilojn. Sed Malnova Havano estas granda municipo, kaj la restarigo nur koncentriĝas en malpli ol 10% de ĝia areo pro manko de sufiĉaj rimedoj.[21]
Administrado
La nuna urbestro de Havano (prezidanto de la Provinca Asembleo de la Popola Potenco) estas Marta Hernández Romero[22] , elektita la 5-an de marto2011.[23]
La urbo estas administrata de urba-provinca konsilantaro, kun urbestro kiel administra ĉefo. Tiel, Havano funkcias kiel urbo kaj provinco samtempe, sed la urbo ne havas sufiĉe da memstareco kaj dependas de la nacia registaro por la buĝeto kaj entute pri la politika gvido.
La nacia registaro havas sidejon en Havano kaj ludas ege videblan rolon en la vivo de la urbo. Plie, la plejparto de la estraroj de multaj naciaj institucioj okazigis malgrandiĝantan rolon por la urba registaro, kiu, tamen, ankoraŭ provizas parton de la esencaj servoj kaj havas kompetentojn super la edukado, sansistemo, publika transporto, rubforigo, malgranda industrio, agrikulturo, ktp.
La balotantoj elektas delegitojn por la municipaj asembleoj en konkuraj elektoj. Ekzistas nur unu politika partio rajtigita, la oficialisma Komunisma Partio, sed almenaŭ devas esti minimume du kandidatoj. La membroj de la Komunisma Partio ofte konkuras unu kontraŭ alia surbaze de propraj meritoj kaj neniam per uzado de akuzoj aŭ pridubado. Kandidatoj ankaŭ povas esti nepartianoj. Ili estas nomumitaj rekte de la civitanoj en malfermaj kunvenoj en ĉiu voĉdona distrikto. La delegitoj de la municipaj asembleoj siavice elektas la membrojn de la Provinca Asembleo, kiu en Havano funkcias kiel la Urbodomo; kaj ĝia prezidanto similas al urbestro. Ekzistas rektaj elektoj por deputitoj al la Nacia Asembleo surbaze de skribtabuloj, kaj parto de la kandidatoj estas nomumitaj je loka nivelo. La Popolaj Konsilioj (Consejos Populares) konsistas el lokaj urbaj delegitoj kiuj elektas plentempan reprezentanton por prezidi la korpon. Krome, tie estas partopreno de "popolaj organizoj" kaj reprezentantoj de lokaj registaraj agentejoj, industrioj kaj servoj. La 105-membra Popola Konsilio en Havano reprezentas 20.000 loĝantojn.
Havano limas kun la provinco Mayabeque sude kaj oriente kun Artemisa en la okcidento.
Urba pejzaĝo
Nuna Havano esence priskribeblas kiel tri urboj en nur unu: Malnova Havano, El Vedado kaj la novaj suburbaj distriktoj. Malnova Havano kun mallarĝaj stratoj kaj pendbalkonoj, estas la tradicia centro de la havanaj komerco, industrio, kaj distrado, samkiel loĝareo.
Norde kaj okcidente, la nova sekcio, centrita en loko konata kiel El Vedado, fariĝis la rivalo de Malnova Havano por komerca aktiveco kaj nokta vivo. Centra Havano, kiu iam estis priskribita kiel parto de El Vedado, estas ĉefe komerca municipo kiu kuŝas inter Vedado kaj Malnova Havano. La Nacia Kapitolo markas la komencon de Centra Havano, la kvartalo de la laborista klaso[24]. La Ĉina kvartalo de Havano kaj la Reĝa Fabrikejo de Tabakoj Partagás, unu el la plej malnovaj cigarfabrikejoj de Kubo, situas en la areo.[25]
Tria Havano estas tiu de la pli prosperaj restadejaj kaj industriaj distriktoj kiuj etendiĝas ĉefe en la okcidento. Inter tiuj estas Marianao, unu el la novaj partoj de la urbo, kiu datiĝas de la 1920-aj jaroj.
Kelkaj el la ekskluzivaĵoj estis perditaj post la revolucio, multaj el la hejmoj de la antaŭurboj esti ŝtatigitaj de la kuba registaro kaj poste uzataj kiel lernejoj, malsanulejoj, kaj registaraj oficejoj. Pluraj privataj kluboj estis konvertitaj en publikajn distrejojn. Miramar, situanta okcidente de El Vedado laŭlonge de la marbordo, restas kiel ekskluziva zono de Havano: palacoj, ambasadejoj, diplomatiaj restadejoj, luksaj vendejoj, kaj instalaĵoj por riĉaj eksterlandanoj estas oftaj en la areo[26]. La Internacia Lernejo de Havano situas en la kvartalo Miramar.
En la 1980-aj jaroj multaj partoj de Malnova Havano, inkluzive de la Placo de Armiloj, iĝis parto de 35jara projekto por restaŭrado, por rememorigi kaj valorigi la pasintecon de la kubanoj kaj stimuli la turismon. En la pasintaj dek jaroj, kun la helpo de ekstera helpo kaj kun subteno de la Historiisto de la Urbo, Eusebio Leal Spengler, granda parto de Malnova Havano estis renovigita. La urbo jam renovigis la plejparton de la ĉefaj placoj (Malnova Placo, Placo de la Katedralo, Placo de Sankta Francisko kaj Placo de Armiloj) kaj grandaj turismaj stratoj (Obispo kaj Mercaderes).
Municipoj
La urbo dividiĝas en 15 municipojn[27] kiuj siavice estas subdividitaj en 105 popolajn konsiliojn[28]. (la numeroj rilatas al la mapo).
Arroyo Naranjo: Los Pinos, Poey, Víbora Park, Mantilla, Párraga, Calvario-Fraternidad, Guinera, Eléctrico, Managua, Callejas.
El Cotorro: San Pedro-Centro Cotorro, Santa Maria del Rosario, Lotería, Cuatro Caminos, Magdalena-Torriente, Alberro.
Arkitekturo
Pro tio ke Havano havas preskaŭ kvincent jarojn da ekzisto, la urbo ĝuas la posedon de unu el la plej diversaj stiloj de arkitekturo en la mondo. Ekde kasteloj konstruitaj en la fino de la 16-a jarcento ĝis modernismaj altaj konstruaĵoj.
Novklasika
Novklasikismo estis enkondukita en la urbon en 1840, kune kun la publika lumigado en 1848 kaj la fervojo en 1837. En la dua duono de la 18-a jarcento, la produktado de sukero kaj kafo kreskis rapide, kiu fariĝis esenca en la disvolviĝo de la plej elstaraj arkitekturaj stiloj de Havano. Multaj havanaj riĉuloj prenis sian inspiron el la franca arkitekturo. Tio videblas en la interno de la domoj de la alta klaso kiel la Palaco Aldama konstruita en 1844. Ĉi tiu estas konsiderita la plej grava novklasika loĝkonstruaĵo en Kubo kaj tipigas la dizajnon de multaj domoj de ĉi tiu periodo kun portaloj el novklasikaj kolonoj kaj en la mezo, malfermitaj spacoj aŭ kortoj.
En 1925 Jean-Claude Nicolas Forestier, la majstro de la urba planado en Parizo translokiĝis al Havano dum kvin jaroj por kunlabori kun arkitektoj kaj pejzaĝistoj. En la planado de la urbo, lia celo estis krei harmonian ekvilibron inter la klasikstilaj konstruaĵoj kaj la tropika pejzaĝo. Li komunikis kaj konektis la ŝoseojn de la urbo dum konstruis elstarajn monumentojn. Lia influo lasis grandegan markon sur Havano kvankam multaj de liaj ideoj estis forlasitaj pro la Granda Depresio en 1929. Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, Havano pligrandiĝis pli rapide ol en ajna momento de ĝia historio. Granda riĉeco instigis arkitekturajn stilojn venintaj el la ekstero. La pinto de Novklasikismo venis kun la konstruo de la distrikto El Vedado (1859). Ĉi tiu kvartalo estas plena de luksaj domoj kaj konstruaĵoj.
Kolonia kaj baroka
Riĉeco estis portita de la koloniistoj en kaj tra Havano kiel ŝlosila punkto inter la Nova Mondo kaj Malnova Mondo. Kiel rezulto, Havano estis la plej fortikigita urbo en Ameriko. Plejaj ekzemploj de tiu frua arkitekturo videblas en la militistaj Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano (1558-1577) dizajnita de Battista Antonelli kaj Kastelo de Morro (1589-1630). Ĉi lasta troviĝas en la enirejo de la haveno de Havano kaj disponigas informojn pri la supereco kaj riĉeco en tiu tempo.
Malnova Havano, ankaŭ estis protektita de defendmuro ekkonstruita en 1674 sed ĝiaj limoj iĝis malgrandaj kiam la verko estis finkonstruita en 1767, kaj tiel naskiĝis la nova kvartalo Centra Havano. La influo de diversaj stiloj kaj kulturoj videblas en la kolonia arkitekturo de Havano, kun diversa gamo de maŭra, hispana, itala, greka kaj romia arkitekturo. La Pastrolernejo Sankta Karlo kaj Sankta Ambrozo (18-a jarcento) estas bona ekzemplo de frua hispana arkitekturo. La Katedralo de Havano (1748-1777) regis la Placon de la Katedralo (1749) kaj estas la plej bona ekzemplo de la kuba baroka stilo. Ĉirkaŭante ĝin troviĝas la iamaj palacoj de la Grafo de Casa-Bayona (1720-1746), de la Markizo de Arcos (1746) kaj la Markizo de Aguas Claras (1751-1775).
Art Déco kaj eklektika
La unuaj eĥoj de la movado Art Déco en Havano komenciĝis en 1927, en la restadeja areo Miramar. Oni diras ke la konstruaĵo Bacardí (1930) estas la plej bona ekzemplo de la stilo Art Déco en la urbo, sekvata de la Nacia Hotelo (1930) kaj la konstruaĵo Serrano López, konstruita en 1932 de Ricardo Mira inspirita en la Rockefeller Center de Nov-Jorko. La jaro 1928 markis la komencon de la reago kontraŭ la hispana renesanca arkitekturo, Art Déco ekaperis en la densaj kaj riĉaj antaŭurboj Miramar, Marianao kaj Vedado.
Multaj altaj konstruaĵoj por oficejoj kaj apartamentoj, kune kun kelkaj hoteloj konstruitaj en la 1950-aj jaroj draste ŝanĝis la horizonton. Modernismo, sekve, transformis parton de la urbo kaj ĝi estas konata pro la altkvalitaj individuaj konstruaĵoj. Ekzemploj de ĉi lasta estas la Hotelo Libera Havano (1958), kiu antaŭ la revolucio estis la nomata Hotel Havana Hilton kaj la kinejo La Rampa (1955).
Famaj arkitektoj kiel Walter Gropius, Richard Neutra kaj Oscar Niemeyer ĉiuj lasis siajn spurojn en la urbo[29], dum en tiu epoko videblas fortaj influoj de Le Corbusier kaj Ludwig Mies van der Rohe.[30] La Konstruaĵo Focsa (1956) reprezentas la ekonomian bonfarton de Havano en tiu epoko. Tiu 35-etaĝa komplekso estis koncipita surbaze de la ideoj de Corbusian kiel memstara urbo ene de urbo. Ĝi enhavis 400 apartamentojn, parkejojn, lernejon, superbazaron, kaj restoracion en la supra etaĝo. Tiu estis la plej alta strukturo el betono (sen uzado de ŝtalstrukturo) en la mondo en tiu momento kaj la fina simbolo de lukso kaj troigoj. La Hotelo Havano Riviera (1957) dizajnita de Irving Feldman, el dudek unu etaĝoj, kiam malfermiĝis Riviera estis la plej granda konstruita kazino-hotelo en Kubo kaj en la mondo, krom hotelo en Las Vegas kiu superis ĝin unu jaron poste.
Kulturo
Havano, amplekse la ĉefa kultura centro de la lando, proponas ampleksan varion de kulturaĵoj, ekde muzeoj, palacoj, publikaj placoj, avenuoj, preĝejoj, fortikaĵoj (inkluzive la plej fortikigitaj kompleksoj en Ameriko el la 16a ĝis 18a jarcentoj), al baleto kaj muzikaj kaj filmfestivaloj, ekspozicioj pri teknologio kaj aliaj. La parta restaŭrado de Malnova Havano aldonis novajn vidindaĵojn, inkluzive de muzeo pri la kastrisma revolucio. La registaro metis specialan emfazon en kulturaj aktivecoj, multaj el kiuj estas senpagaj aŭ tre malmultekostaj.
Malnova Havano
Malnova Havano enhavas la kernon de la originala nukleo de Havano, kun pli ol 2.000 hektaroj, ĝi elmetas preskaŭ ĉiujn okcidentajn arkitekturajn stilojn kiuj troveblas en la Nova Mondo. Malnova Havano estis fondita de la hispanoj en 1519 en la natura haveno de la Golfeto de Havano. Ĝi fariĝis haltejo por la hispanaj galionoj ŝarĝitaj de oro, en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo. En la 17a jarcento, ĝi estis unu el la ĉefaj ŝipfabrikejoj. La urbo estis konstruita en baroka kaj novklasika stilo.
Multaj konstruaĵoj falis en ruinon sed iuj estas restarigitaj. La mallarĝaj stratoj de Malnova Havano enhavas multajn konstruaĵojn, kio reprezentas trionon de proksimume 3.000 konstruaĵoj trovitaj en Malnova Havano.[31]
Malnova Havano estas la malnova urbo formita el la haveno, la oficiala centro kaj la Placo de Armiloj. Alejo Carpentier nomis ĝin la loko de la kolonoj. La kuba registaro prenis multajn rimedojn por konservi kaj restaŭri ĝin, pere de la Oficejo de la Historiisto, gvidata de Eusebio Leal.[32] Malnova Havano kaj ĝiaj fortikaĵoj estis aldonitaj al la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1982.[33]
Ĉina kvartalo
La Ĉina kvartalo, iam la plej granda kaj vibranta ĉina kvartalo en Latinameriko[34][35][36], ekiĝis en la urbo en la unua parto de la 20-a jarcento kiam centmiloj da ĉinaj laboristoj estis alportitaj de hispanaj kolonianoj el Gŭangdongo, Fujian, Hongkongo, kaj Makao pere de Manilo, Filipinoj, komence en la 19a jarcento kaj la sekvaj jardekoj por anstataŭi la afrikajn sklavojn. Post kompletigi 8 jarojn da kontrakto, multaj ĉinaj enmigrintoj restis en Havano.
La unua alveno de ĉinoj (206 homoj) atingis Havanon la 3-an de junio1847.[37] La Ĉina kvartalo en ĝia brila pinto havis restoraciojn, lavejojn, bankojn, apotekojn, teatrojn kaj plurajn ĉinlingvajn ĵurnalojn, la kvartalo estis formita el 44 kvadrataj blokoj en la plej bona epoko[34][38]. La koro de la ĉina kvartalo estis ĉe El Cuchillo de Zanja. La strio estas promenejo ornamita kun multaj ruĝaj lanternoj, paperdrakoj kaj aliaj ĉinaj kulturaĵoj, tie estas granda kvanto de restoracioj kiuj servas ĉinajn pladojn. Kvankam multaj diras ke la pladoj ne estas vere ĉinaj.
La Ĉina kvartalo havas du pajfangojn, unu granda situanta sur Strato Drakoj, kies konstrumaterialoj estis donacitaj de Ĉina Popola Respubliko[39], en la fino de la 1990-aj jaroj, ĝi havas bonvenigajn skribaĵojn en la ĉina kaj hispana lingvoj. La pli malgranda arko situas sur strio Zanja. La ĉina apogeo finiĝis kiam Fidel Castro post la revolucio de 1959 prenis privatajn entreprenojn, sendante dekmilojn da entreprenistoj al forfuĝo, ĉefe al Usono. Posteuloj nun penas revivigi, eĉ se pli modeste, la kulturon.[35]
Vidartoj
La Nacia Muzeo de Belartoj estas muzeo de belartoj kiu eksponas kolektojn de kuba kaj internacia arto. La muzeo gastigas unu el la plej grandaj kolektoj de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Latinameriko kaj estas la plej granda en Karibio[40]. Sub la Kuba Ministerio de Kulturo, ĝi okupas du lokojn en la Avenuo Prado, tio estas la Palaco de Belartoj, dediĉita al kuba arto kaj la Palaco de la Asturia Centro, dediĉita al la universala arto. Ĝia arta heredaĵo konsistas el pli ol 45.000 pecoj[41][42].
La Muzeo de la Revolucio, dizajnita en Havano de la kuba arkitekto Carlos Maruri, kaj la belgo Paul Belau, el eklektika dizajno, harmonie kombinas hispanan, francan kaj germanan arkitekturajn elementojn. La muzeo estis la Prezidanta Palaco en la ĉefurbo. Hodiaŭ, ĝiaj ekranoj kaj dokumentoj montras la historion de Kubo ekde la komenco ĝis 1959.
Pluraj muzeoj en Malnova Havano havas valorajn meblojn, arĝentaĵojn, ceramikaĵon, vitraĵojn kaj aliajn erojn de la kolonia periodo. Unu el tiuj estas la Palaco de la Kapitanoj Generaloj, kie hispanaj regantoj iam vivis. La Domo de Afriko prezentas alian aspekton de la historio de Kubo. Ĝi gastigas grandan kolekton de afrik-kubaj religiaj pecoj.
Aliaj muzeoj en la urbo inkluzivas la Domon de la Araboj kaj la Domon de Azio kun kolektoj el Mezoriento kaj Fora Oriento. La Muzeo de la Aŭtomobilo de Havano havas impresan kolekton de veturiloj ekde la jaro 1905.
Dum la pliparto de muzeoj de Havano troviĝas en Malnova Havano, kelkaj el ili troveblas ankaŭ en El Vedado. Entute, Havano havas ĉirkaŭ 50 muzeojn, inkluzive de la Nacia Muzeo de Muziko; la Muzeo de Danco kaj Rumo; la Muzeo de la Cigaro; la Napoleona, Kolonia kaj Oriŝa Muzeoj; la Muzeo de Antropologio; la Muzeo Ernest Hemingway; la Memorejo José Martí; la Muzeo de la Aero.
Vizaĝe al la Centra Parko de Havano troviĝas la Granda Teatro de Havano, elstara teatro konstruita en 1837[45]. Ĝi estas nuna hejmo de la Nacia Baleto de Kubo kaj de la Internacia Baletfestivalo de Havano, unu el la plej malnovaj en la Nova Mondo. La fasado de la konstruaĵo estas garnita kun ŝtono kaj marmorstatuo. Ankaŭ estas skulptaĵo de Giuseppe Moretti, reprezentante alegoriojn pri bonvolemo, edukado, muziko kaj teatro[46]. La ĉefa teatro estas la Aŭditorio García Lorca, kun sidejoj por 1.500 homoj kaj balkonoj. Gloroj de ĝia riĉa historio: la itala tenoro Enrico Caruso kantis en ĝi, la rusa baletistino Anna Pavlova dancis, kaj la franca Sarah Bernhardt aktoris.
Aliaj gravaj teatroj en la urbo inkluzivas la Nacian Teatron, gastigita en grandega moderna konstruaĵo situanta en la Placo de la Revolucio, ornamita per verkoj de kubaj artistoj. La Nacia Teatro havas du ĉefajn teatrajn scenejojn, la Aŭditorio Avellaneda kaj la Aŭditorio Covarrubias, samkiel malgrandaj teatraj atelieroj en la naŭa etaĝo.
La Teatro Karl Marx kun granda aŭditorio havas spacon por 5.500 spektantoj, kaj ĝi estas ĝenerale uzata por koncertoj kaj aliaj okazaĵoj. Ĝi estas ankaŭ unu el la lokoj por la ĉiujara Internacia Filmfestivalo en Havano.
Turismo
Havano akceptas pli ol miliono da turistoj ĉiujare. La Oficiala Censo por Havano raportas ke en 2010 la urbo estis vizitita de 1.176.627 internaciaj turistoj, kresko de +20,0% en 2005.[47]
La urbo jam delonge iĝis populara allogaĵo por turistoj. Inter 1915 kaj 1930, Havano gastigis pli da turistoj ol iu alia loko en Karibio. La enfluo estis en granda parto pro la proksimeco de Kubo al Usono, kie ekzistis la t.n. Prohibicio en Usono por la alkoholo kaj hazardludoj kiu kontrastis kun la tradicie libera sinteno en Kubo al la ferioj. Broŝuro eldonita de EC Kropp Co, Milwaukee, WI, inter 1921 kaj 1939 promociis turismon en Havano. Ĝi troveblas en la Bita Biblioteko de la Universitato de Houston, Usono.
Kun la malboniĝo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj la altrudo de la komerca embargo sur la insulon en 1961, turismo falis draste kaj ne revenis al la antaŭ-revoluciaj niveloj ĝis 1989. La revolucia registaro ĝenerale, kaj Fidel Castro specife, komence kontraŭstaris konsiderindan disvolviĝon de la turisma industrio, ligante ĝin al la koruptado kaj krimaj agadoj de antaŭe. Tamen, en la fino de la 1970-aj jaroj, Castro ŝanĝis sian sintenon kaj, en 1982, la kuba registaro aprobis leĝkodon por eksterlandaj investoj kiu malfermis plurajn sektorojn, inkluzive de turismo, al eksterlandaj kapitaloj.
Per la kreo de entreprenoj malfermitaj al tiaj eksterlandaj investoj (kiel Cubanacan), Kubo komencis altiri la disvolviĝon de hoteloj, sukcesante pliigi la nombron de turistoj el 130.000 (en 1980) al 326,000 (fine de la jardeko).
Havano ankaŭ estis populara pro santurismo por pli ol 20 jaroj. Eksterlandaj pacientoj vojaĝas al Kubo, specife al Havano, por ampleksa gamo de san-aferoj, inter ili okul-kirurgio, neŭrologiaj problemoj kiel multloka sklerozo kaj Parkinson-malsano, kaj ortopedio. Multaj pacientoj estas el Latinameriko, kvankam medicina traktado por pigmentoza retinito, ofte konata kiel nokta blindeco, allogis multajn pacientojn de Eŭropo kaj Nordameriko.[48][49]
Ekonomio
Havano havas diversigitan ekonomion, kun tradiciaj sektoroj, kiel fabrikado, konstruado, transporto kaj komunikado, kaj novaj aŭ revivigitaj kiel biotekniko kaj turismo.
La urba ekonomio unue disvolviĝis surbaze de la strategia situo, kio igis ĝin unu el la unuaj grandaj komercaj centroj en la Nova Mondo. Sukero kaj floranta sklavkomerco unue alportis riĉecon al la urbo, kaj poste, post la sendependeco, ĝi fariĝis fama feriejo. Malgraŭ penoj de la registaro de Fidel Castro disvastigi la industrian aktivecon al ĉiuj partoj de la insulo, Havano restas la centro de granda parto de la nacia industrio.
La tradicia sukerindustrio, sur kiu la insula ekonomio baziĝis dum tri jarcentoj, estas centrita aliloke sur la insulo kaj ĝi regas tri kvaronojn de la eksportado. Tamen, la instalaĵoj de leĝera manufakturo, viandpakado, kaj kemia kaj farmacia operacioj estas koncentritaj en Havano. Aliaj industrioj kiel la prilaborado de manĝaĵoj ankaŭ gravas, kune kun la industrioj de ŝipoj, fabrikado de veturiloj, produktado de alkoholaj trinkaĵoj, teksaĵoj, kaj tabako, precipe la mondofamaj cigaroj Habanos[50]. Kvankam la havenoj de Cienfuegos kaj Matanzas, estis disvolvigitaj sub la revolucia registaro, Havano restas kiel la ĉefa haveno pro la facilecoj: 50% de importo kaj eksporto de Kubo pasas tra Havano. La haveno ankaŭ posedas konsiderindan fiŝindustrion.
En 2000, preskaŭ 89% de la urba loĝantaro estas oficiale registrita kiel laboristoj por registaraj agentejoj, institucioj aŭ entreprenoj. Havano, mezume, havas la landan plej altan enspezon kaj homan disvolviĝon. Post la kolapso de Sovetio, Kubo re-emfazis turismon kiel ĉefan industrion kondukante al ĝia resaniĝo. Turismo nun estas la ĉefa ekonomia enspezfonto de Havano.[51]
Komerco kaj financo
Post la Revolucio, la tradicia sistemo de kapitalisma libera entrepreno estis anstataŭita per forte socialigita ekonomia sistemo. En Havano, la proprieto de entreprenoj kaj uson-poseditaj entreprenoj estis ŝtatigitaj kaj hodiaŭ plejparto de la entreprenoj funkcias nur sub ŝtata rego.
En Malnova Havano kaj El Vedado estas pluraj malgrandaj privataj entreprenoj, kiel ŝuo-riparejoj aŭ brodejoj. La Banko ankaŭ estas sub ŝtata rego, kaj la Nacia Banko, kun sidejo en Havano, estas la centro de la kuba ekonomio. Ĝiaj branĉoj en kelkaj kazoj okupas konstruaĵojn kiuj estis antaŭ la revolucio, la oficejoj de kubaj aŭ eksterlandaj bankoj.
En la fino de la 1990-aj jaroj, El Vedado, situanta laŭlonge de la Kariba maro, ekreprezentis la ĉefan komercan areon. Ĝi amplekse disvolviĝis inter 1930 kaj 1960, kiam Havano iĝis grava celo por usonaj turistoj: altaj hoteloj, kazinoj, restoracioj kaj luksaj komercejoj, multaj el ili el la stilo Art Déco.[52]
El Vedado estas hodiaŭ la havana financa distrikto, la ĉefaj bankoj, oficejoj de flugkompanioj, vendejoj, sidejoj de entreprenoj, multnombraj apartamentaroj kaj hoteloj, situas en la zono[53] . La Universitato de Havano ankaŭ troviĝas ĉi tie.
Demografio
Fine de 2009, 19.1% el la loĝantaro de Kubo vivis en Havano[54] . Laŭ la censo de 2009, la loĝantaro estis 2.141.993[54] (6,139 malpli al la antaŭa jaro[54]), inkluzive de 1.032.687 viroj[54] kaj 1.109.306 virinoj[54]. La urbo havas averaĝan vivdaŭron de 76,81 jaroj ĉe naskiĝo[54]. En 2009, estis 1.924 personoj vivantaj kun aidoso en la urbo, 78,9% el tiuj estis viroj kaj 21,1% virinoj.[55]
Laŭ la oficiala ras-censo de 1981[56] , oni ne uzis la vorton "raso" sed "haŭtkoloro":
Blankuloj: 63,4%, (multaj el galega kaj kanaria deveno)[57]
Afrokdevenaj kubanoj: 16.4%, (kies prapatroj estis sklavoj aŭ venis de Haitio aŭ Karibio ĝenerale)
Estas malmultaj indiĝenoj aŭ rektaj devenantoj de indiĝenoj, male al aliaj latinamerikaj landoj, ĉar la indiĝenoj estis preskaŭ formortintaj en koloniaj epokoj.
La aglomeraĵo de Havano multe kreskis dum la unua duono de la 20-a jarcento ĝis atingo de 1 miliono da loĝantoj en 1943. La urbigado ekspansiiĝis trans la limoj de Havano ĝis proksimaj municipoj kiel Marianao, Regla kaj Guanabacoa. Ekde la jaroj 1980, la loĝantaro kreskas malrapide pro ekvilibra politiko pri disvolviĝo, malalta naskiĝ-indico, la relative alta imposto de elmigrado eksterlanden, kaj la regado sur la translokiĝo[58][59]. Pro la urba kaj landa malalta naskiĝ-indico kaj alta vivdaŭro, ĝia strukturo estas simila al evoluinta lando, kun Havano kiel loko kun pli granda proporcio de maljunuloj malsame al la najbaraj landoj.[54]
La kuba registaro gvidas la movadon de personoj en Havano en la partoj de la metropola areo (hejmo de preskaŭ 20% de la landa loĝantaro) por racia uzado de la tereno, la akvo, elektro, transporto, kaj aliaj elementoj de la urba infrastrukturo. Ekzistas loĝantaro kiu konsistas el internaj migrantoj al Havano kromnomata "palestinos" (palestinanoj)[60], kelkfoje konsiderata rasisma termino[61], kiuj plejparte venas de la orientaj provincoj de Kubo.[62]
La urbo havas signifan minoritaton de ĉinoj, plejparte devenantoj de gŭangdongaj prapatroj, kiuj estis alportitaj en la duono de la 19a jarcento por hispana kolonianoj tra Filipinoj kun laborkontraktoj kaj post kompletigi 8jara laboradon multaj ĉinaj enmigrintoj establis sian loĝejon en Havano. Antaŭ la revolucio, la ĉina loĝantaro kalkuliĝis je 200.000 homoj. Hodiaŭ, ĉinaj devenantoj estas kalkulataj je 100.000.[63]. Nuntempe restas denaskaj ĉinoj (plejparte ĝuangdongaj) kiuj estas ĉirkaŭ 400. Ekzistas ĉirkaŭ 3.000 rusoj vivantaj en la urbo, kiel raportis la rusa ambasadejo en Havano, ili estas ĉefe virinoj kiuj geedziĝis kun kubanoj kiuj studis en iama Sovetio. Havano ankaŭ estis rifuĝejo kaj hejmo por aliaj malpli grandaj komunumoj. Ekzistas loĝantaro de ĉ. mil nordafrikaj rifuĝintoj.
Religio
Romkatolikoj formas la plej grandan religian grupon en Havano. La juda komunumo en Havano malpliiĝis post la Revolucio. Antaŭ ĝi, la juda komunumo havis pli ol 15.000 judoj,[64], multaj el ili estis fuĝintoj de la nazia persekutado kaj poste forlasis Kubon al Miami aŭ foriris al Israelo post kiam Castro prenis la potencon en 1959. La urbo iam havis kvin sinagogojn, sed nur tri restas (unu de ortodoksa, unu konservativa kaj unu sefarda), la Granda Sinagogo Bet Ŝalom estas unu el ili. En februaro 2007, New York Times kalkulis ke ĉirkaŭ 1.500 konataj judoj vivis en Havano[65]. Aliaj malgrandaj komunumoj estas formataj de evangelianoj, Atestantoj de Jehovo, islamanoj, budhanoj kaj bahaanoj. Santerio, estas vaste praktikata inter miloj da loĝantoj.
Infrastrukturo
Edukado
La nacia registaro alprenas la tutan respondecon pri edukado, kaj estas sufiĉe da lernejoj (bazaj, mezaj, altaj) kaj faklernejoj en tuta Havano. La kvalito de la lernejoj varias sed la edukado estas senpaga kaj deviga en ĉiuj niveloj krom supera instruado, kiu ankaŭ estas senpaga.
La Universitato de Havano, situanta en El Vedado, estis establita en 1728 kaj estis konsiderita kiel grava institucio de supera instruado en la Okcidenta Hemisfero. Tuj post la Revolucio, la universitato, samkiel ĉiuj aliaj edukaj institucioj, estis ŝtatigita. Ekde tiam, pluraj aliaj universitatoj malfermiĝis, kiel la Politekniko José Antonio Echeverría kie la vasta plimulto de la hodiaŭaj kubaj inĝenieroj formiĝas.
La Latinamerika Lernejo de Medicino, en hispana Escuela Latinoamericana de Medicina (ELAM aŭ ELACM) estas internacia universitato en Havano, kiu formas parton de la Programa Integral de Salud (PIS, sanprogramo) de Kubo.
La Nacia Lernejo de Baleto kun 4.350 studentoj estas unu el la plej grandaj baletlernejoj en la mondo kaj la plej prestiĝa en Kubo.[66]
La Universidad de las Ciencias Informáticas aŭ UCI estas universitato pri komputikaj sciencoj kiu troviĝas en Havano. Ĝi situantas precize en la municipo La Lisa, sur la ŝoseo direkta al San Antonio de los Baños.
Sano
Ĉiuj loĝantoj de Havano havas senpagan aliron al sansistemo en hospitaloj[67], lokaj klinikoj, urĝejoj kaj famili-kuracistoj (hispane "médico de la familia") kiuj funkcias unu por averaĝe 170 familioj[68], kiu estas unu el la plej altaj proporcioj de kuracisto-paciento en la mondo[69]. Tamen, la sansistemo suferis pro la manko de provizoj, ekipaĵoj kaj kuraciloj post la kolapso de Sovetio, lando kiu donis grandan subvencion, kaj pro la usona embargo kontraŭ Kubo[70]. Malgraŭ tio, la infanmorteco en 2009 estis 4.9 por 1.000 naskiĝoj, 5.12 en la lando kiel tuto, kiu estas pli malalta ol multaj evoluintaj landoj, kaj la plej malalta en la evoluanta mondo.[71]
Administrado de la sansistemo por la nacio centriĝas en Havano. Hospitaloj en Havano estas gvidataj de la nacia registaro.
Servoj
La publikaj servoj estas sub la rego de pluraj ŝtatigitaj entreprenoj kiuj disvolviĝis ekde la kastrisma revolucio. Akvo, elektro, kaj kloakoreto estas administrataj en tiu maniero. Elektro estas provizita per generatoroj kiuj funkcias per petrolo. Granda parto de la originalaj energicentraloj, kiuj funkciis antaŭ la Kastrisma revolucio, fariĝis iom kadukaj. Elektraj malŝaltoj okazadis, kio devigis la nacian registaron en 1986 ekigi projekton (je valoro de 25,000,000 usonaj dolaroj) por modernigi la elektran sistemon.
Sporto
Multaj kubanoj estas avide fanatikaj sportemuloj, speciale amantoj de basbalo kiu havas longan tradicion en la insulo. La havanaj teamoj de la Nacia Kuba Serio estas Industriales kaj Metropolitanos. La urbo havas plurajn grandajn stadionojn, la plej granda estas la Latinamerika Stadiono kun sidiloj por 31 mil personoj. La akcepto en sportaj okazaĵoj estas ĝenerale senpaga, kaj improvizitaj ludoj okazas en kvartaloj tra la urbo. Sociaj kluboj en la strandoj disponigis facilecojn por akvosportoj kaj inkluzivas la restoraciojn kaj dancejojn.
Havano estis gastiganto de la 11-a Tut-Amerikaj Ludoj en 1991.[72]. Stadionoj kaj instalaĵoj estis konstruitaj en la relative senhomaj orientaj antaŭurboj.
La urbaj publikaj busoj funkcias en du sekcioj, Metrobuso kaj Metropola buso.[75]
Metrobuso
La Metrobuso (hispane Metrobús) funkcias en la urba areo, kun maksimuma distanco de 20 km. Ĝia busaro estis modernigita, sed antaŭ 2006 ili estis konataj kiel "camellos" (kameloj). La kamelbusoj funkciis en la stratoj kun pli da trafiko kaj tiuj busoj estis konataj kiel kameloj, pro la du ĝiboj kiujn ĝi havis. La Metrobuso konsistas el 17 ĉefaj linioj, identigitaj per la litero "P" okaze de longdistancaj itineroj. La haltoj estas kutime 800-1,000 metroj, kun pli oftaj aŭtobusoj en pinthoroj, je ĉiu 10 minutoj. Ĝi uzas grandajn modernajn artikulaciatajn busojn, kiel la ĉinajn Yutong, rusiajn LiAZ, aŭ MAZ de Belorusio.
Metropola buso
La Metropola buso (hispane: Ómnibus Metropolitano) ligas la apudajn vilaĝojn kaj urbojn en la metropola areo kun la urbocentro, kun maksimuma distanco de 40 km. Ĉi tiu busaro estas unu el la plej uzataj kaj plej grandaj urbaj busaroj en la lando, kies floto konsistas el plejparte novaj ĉinaj Yutong-busoj[76], sed ankaŭ malnovaj Busscar-busoj. En 2008 la kuba registaro elspezis milionojn da dolaroj por la akiro de 1.500 novaj Yutong-busoj por enurba transportado.
Flughavenoj
En Havano troviĝas la Internacia Flughaveno José Martí. La flughaveno situas proksimume je 11 kilometroj sude de la urbocentro, en la municipo Boyeros, kaj estas la ĉefa centro por la landa flugkompanio Cubana de Aviación. Ĝi estas la ĉefa internacia kaj nacia flughaveno en Kubo, kiu komunikas Havanon kun la resto de Karibio, Norda, Centra kaj Suda Ameriko, Eŭropo kaj unu flugo al Afriko.
La urbo ankaŭ havas la flughavenon Strando Baracoa kiu estas malgranda flughaveno okcidente de la urbo uzata por kelkaj enlandaj flugoj, ĉefe de Aerogaviota.
Fervojo
Havano havas reton de enurbaj, interurbaj kaj longdistancaj fervojlinioj. La fervojoj estis ŝtatigitaj kaj gviditaj de la Unuiĝo de Kubaj Fervojoj (UKF). La UKF komunikas Havanon kun ĉiuj provincoj de Kubo. La ĉefaj fervojaj stacidomoj estas: Nacia Stacidomo, Stacidomo Coubre, Stacidomo Kazablanko, kaj Stacidomo Tulipán.
En 2004 la jara pasaĝer-kvanto estis 11 milionoj[77], kun la plej aktiva itinero inter Havano kaj Santiago de Kubo, ĉ. 836 kilometroj per trajno. En 2000 la UKF aĉetis francan unuaklasan trajnon.
En la 1980-aj jaroj estis planoj por konstruado de metroo en Havano simila al la metroo de Moskvo, kiel rezulto de la influo de Sovetio en Kubo dum tiu epoko. La studoj pri geologio kaj financoj faritaj de kubaj kaj sovetiaj fakuloj estis tre avancitaj en la 1980-aj jaroj[78]. La kuba gazetaro montris la konstruprojekton kaj la itineron, ligante municipojn kaj kvartalojn en la ĉefurbo. Fine de la 1980-aj jaroj, la projekto komenciĝis, sed kun la falo de Sovetio en 1991 ĝi estis poste forlasita.
Ŝoseoj
La urba ŝoseoreto estas sufiĉe vasta, kaj ĝi havas larĝajn avenuojn, ĉefstratojn kaj grandajn alirojn al la urbo kiel la Nacia Aŭtovojo (A1), la Centra Ŝoseo kaj Vojo Blanka. La vojreto estis sub konstruo kaj kresko ekde la kolonia epoko, nuntempe ĝi spertas gravan difekton pro la malalta bontenado[79] .
Argeliers León Pérez, muziksciencisto kaj muzikpedagogo, popolmuzikisto kaj komponisto.
Fernando Ortiz Fernández, sciencisto, politikisto kaj juristo. Li validas kiel fondinto de la kuba antropologio kaj muzika etnologio. Krom tio li renomiĝis kiel verkinto de krimsciencaj kaj historisciencaj traktaĵoj.
↑Juliet, Barclay. (1993) Havana, Portrait of a City. Londono: Casell, p. 92. ISBN 978-1-84403-127-6.
↑Rodriguez, Eduardo-Luis. “Introduction”, The Havana guide: modern architecture. Nov-Jorko City: Princeton Architectural Press, p. 1–8. ISBN 978-1-56898-210-6.
↑Embassy of Cuba in Beijing, History of Chinese in Cuba[rompita ligilo] Surgido en la segunda mitad del siglo XIX, el Barrio Chino de La Habana experimentó un rápido desarrollo y llegó a convertirse, en la siguiente centuria, en el más importante de América Latina.
↑Museo de Artes Decorativos- José Gómez Mena, one of Cuba's wealthiest aristocrats, built this house in 1927 to hold his staggering collection of antique furniture, rugs, paintings and vases.
↑Paseos por La HabanaArkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine-El museo guarda en su interior mobiliario antiguo, porcelana y ceramica, cristalerias, espejos, bronces y objetos ornamentales.
↑CEE-ONE, "La población de Cuba según color de la piel, Cuba 1984". Centro de Estudios de Población y Desarrollo Anuario Demográfico de Cuba, ONE Cuba. 1981
↑The effects of the U.S. embargo on medicines in Cuba have been studied in numerous reports.
• R Garfield and S Santana. Columbia University, School of Nursing, New York; "The impact of the economic crisis and the US embargo on health in Cuba"Arkivigite je 2013-08-01 per Archive.today "this embargo has raised the cost of medical supplies and food Rationing, universal access to primary health services"
• American Association for World Health; Online. American Association for World Health Report. March 1997. Accessed 6 October 2006. Supplementary source : American Public Health Association websiteArkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine "After a year-long investigation, the American Association for World Health has determined that the U.S. embargo of Cuba has dramatically harmed the health and nutrition of large numbers of ordinary Cuban citizens."
• Felipe Eduardo Sixto; An evaluation of Four decades of Cuban HealthcareArkivigite je 2010-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.
"The lack of supplies accompanied by a deterioration of basic infrastructure (potable water and sanitation) resulted in a setback of many of the previous accomplishments. The strengthening of the U.S. embargo contributed to these problems."
• Pan American Health organization; Health Situation Analysis and Trends Summary Regional Core Health Data System - Country Profile: CUBA
"The two determining factors underlying the crisis are well known. One is the dissolution of the Soviet Union and the socialist bloc, and the other is the economic embargo the Government of the United States."
• Harvard Public Health; Review/Summer 2002 : The Cuban Paradox "Because its access to traditional sources of financing is seriously hindered by the sanctions, which until recently included all food and medicine, Cuba has received little foreign and humanitarian aid to maintain the vitality of its national programs"
• The Lancet medical journal; Role of USA in shortage of food and medicine. "The resultant lack of food and medicines to Cuba contributed to the worst epidemic of neurological disease this century."
↑Havana MetroArkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Hace unos años parecía que la capital cubana tendría metro, cuando en la década de 1980 los estudios de geología y finanzas realizados por especialistas cubanos y soviéticos iban muy adelantados.
Angkatan Bersenjata PrancisForces armées françaises Lambang-lambang cabang layanan Angkatan Bersenjata PrancisAngkatanArmée de TerreMarine NationaleArmée de l'Air et de l'EspaceGendarmerie NationaleGarde NationaleKepemimpinanPanglima Tertinggi Presiden Emmanuel MacronMenteri Pertahanan Florence ParlyKepala Pertahanan Jenderal Thierry BurkhardKekuatan personelUsia penerimaan17,5Wajib militerTidak adaPersonel aktif206.317 personel aktifPersonel cadangan41.050 personel cadanganPers...
العلاقات البوروندية الميانمارية بوروندي ميانمار بوروندي ميانمار تعديل مصدري - تعديل العلاقات البوروندية الميانمارية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين بوروندي وميانمار.[1][2][3][4][5] مقارنة بين البلدين هذه مقارنة عامة ومرجعية للدولتين:...
Semua dunia arus pada peta laut yang berkesinambungan Arus beralih ke halaman ini. Untuk kegunaan lain, lihat Arus (disambiguasi). Arus air laut adalah pergerakan massa air secara vertikal dan horizontal sehingga menuju keseimbangannya, atau gerakan air yang sangat luas yang terjadi di seluruh lautan dunia.[1] Arus juga merupakan gerakan mengalir suatu massa air yang disebabkan tiupan angin atau perbedaan densitas atau pergerakan gelombang panjang.[2] Pergerakan arus dipengaru...
NASCAR Cup Series race 2022 Bank of America Roval 400 Race details[1][2][3][4][5][6][7] Race 32 of 36 in the 2022 NASCAR Cup Series Roval (2018–present)Date October 9, 2022 (2022-10-09)Location Charlotte Motor Speedway in Concord, North CarolinaCourse Permanent racing facility2.280 mi (3.669 km)Distance 112 laps, 255.36 mi (411.009 km)Scheduled Distance 109 laps, 248.52 mi (400 km)Average speed 86.661 miles per hour (139...
Citadel of Raymond de Saint-Gilles This is an alphabetical list of castles in Lebanon. Beaufort Castle, Lebanon Belhacem Byblos Castle Scandelion Castle or Kherbet Iskandaroûna in Chamaa Citadel of Raymond de Saint-Gilles or Tripoli Castle Deir Kifa Castle Doubiye Castle Gibelacar Hasbaya Castle Iaal Castle Lion Tower Moinetre Moussa Castle Mseilha Fort Saint Louis Castle or Qalaat Al Muizz Sidon Sea Castle Smar Jbeil Toron See also Architecture portalLebanon portal List of castles List of ...
Державний комітет телебачення і радіомовлення України (Держкомтелерадіо) Приміщення комітетуЗагальна інформаціяКраїна УкраїнаДата створення 2003Керівне відомство Кабінет Міністрів УкраїниРічний бюджет 1 964 898 500 ₴[1]Голова Олег НаливайкоПідвідомчі ор...
PringapusKecamatanPeta lokasi Kecamatan PringapusNegara IndonesiaProvinsiJawa TengahKabupatenSemarangPemerintahan • CamatIr. Budi Santosa, M.Pd.Populasi (2021) • Total55,261 jiwaKode pos50553Kode Kemendagri33.22.15 Kode BPS3322130 Luas78,35 km²Desa/kelurahan9Situs webpringapus.semarangkab.go.id Beduk Masjid Jami' Pringapus Pringapus (bahasa Jawa: ꦥꦿꦶꦔꦥꦸꦱ꧀, translit. Pringapus) adalah sebuah kecamatan di Kabupaten Semarang, Jawa Tenga...
County in Wisconsin, United States Not to be confused with Monroe, Wisconsin. County in WisconsinMonroe CountyCountyMonroe County Courthouse in Sparta Wisconsin's location within the U.S.Monroe CountyCoordinates: 43°57′N 90°37′W / 43.95°N 90.62°W / 43.95; -90.62Country United StatesState WisconsinFounded1854 DT Moseley was the first white child born to settlers in Monroe County.Named forJames Monroe[1]SeatSpartaLargest citySpartaArea908 s...
You can help expand this article with text translated from the corresponding article in German. (November 2010) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the German article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translated text into the English Wikip...
Palestinian militant and activist (born 1944) Leila Khaledليلى خالدKhaled at the Beirut International Forum for Resistance, Anti-Imperialism, Solidarity between Peoples, and Alternatives, 2009Born (1944-04-09) April 9, 1944 (age 80)Haifa, Mandatory PalestineOrganizationPopular Front for the Liberation of PalestineKnown forPro-Palestinian militancyMovementArab Nationalist Movement Leila Khaled (Arabic: ليلى خالد, Arabic pronunciation: [ˈlajla ˈxaːled]...
Irish trade union (1909–1990) Irish Transport and General Workers' UnionCeardchumann Iompair agus Ilsaothair na hÉireannPredecessorNational Union of Dock LabourersMerged intoSIPTUFoundedJanuary 1909Dissolved1990LocationIrelandKey peopleJames Larkin The Irish Transport and General Workers Union (ITGWU) was a trade union representing workers, initially mainly labourers, in Ireland. History Part of a series onOrganized labor Labor movement Conflict theoriesDecent workExploitation of labo...
Patriot Act Titles Title I: Enhancing Domestic Security against Terrorism Title II: Enhanced Surveillance Procedures Title III: International Money Laundering Abatement and Anti-terrorist Financing Act of 2001 Bank Secrecy Act Amendments and Related Improvements Title IV: Protecting the border Title V: Removing obstacles to investigating terrorism Title VI: Providing for victims of terrorism, public safety officers and their families Title VII: Increased information sharing for critical infra...
تمثيل لبنية الأوكسيجيناز الشحمية.[1] إنزيمات الأوكسيجيناز الشحمية[2] أو الليبوكسيجيناز هي عائلة من الإنزيمات الحاوية على الحديد، والتي لا تحوي على الهيم،[3] والتي تقوم بتحفيز تفاعل إضافة الأكسجين الجزيئي (أكسدة) إلى الأحماض الدهنية المتعددة غير المشبعة في اللي...
Cet article est une ébauche concernant une localité luxembourgeoise. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Gasperich (lb) Gaasperech Gasperich vu dans la direction de Hollerich Administration Pays Luxembourg Canton Luxembourg Commune Luxembourg Démographie Population 10 113 hab.[1] (31 décembre 2023) Densité 2 272 hab./km2 Géographie Coordonnées 49° 35′ 26″...
French author, poet, and naval historian Léon Guérin (1807–1885) was a French writer, poet, and naval historian. Guérin started writing tales and short stories under his given name, as well as the pen names Guérin-Dulion and Léonide de Mirbel. In 1829, he published Chants Lyriques et Autres Essais Poétiques. He then founded two children's newspapers|newspapers, the Journal des Enfants, and later the Gazette des Enfants et des Jeunes Personnes. Later in life, Guérin specialised as a h...
Nickel selenide Stoichiometric NiSe: Ni Se Names IUPAC name Nickel(II) selenide Other names Nickel selenide Identifiers CAS Number 1314-05-2 Y ChemSpider 56182 ECHA InfoCard 100.013.834 EC Number 215-216-2 PubChem CID 62394 UNII KB76MY8R90 Y CompTox Dashboard (EPA) DTXSID00157023 Properties Chemical formula NiSe Molar mass 137.65 g/mol Appearance black powder Density 7.2 g/cm3 Solubility in water Insoluble Hazards Safety data sheet (SDS) [] Except w...
American indie rock band Yo La TengoYo La Tengo performing in 2010. From left to right: McNew, Hubley, and KaplanBackground informationOriginHoboken, New Jersey, U.S.Genres Indie rock noise pop[1] experimental rock[2] shoegaze[3] Years active1984–presentLabels Matador Bar/None City Slang Alias Arts & Crafts México Three Lobed Spinoffs Dump Condo Fucks MembersGeorgia HubleyIra KaplanJames McNewPast membersDave SchrammMike LewisDave RickStephan WichnewskiWebsiteww...
Measure for evaluating probabilistic forecasts Not to be confused with Score voting. It has been suggested that this article be merged with Loss functions for classification. (Discuss) Proposed since April 2024. Visualization of the expected score under various predictions from some common scoring functions. Dashed black line: forecaster's true belief, red: linear, orange: spherical, purple: quadratic, green: log. In decision theory, a scoring rule[1] provides evaluation metrics for p...