Arkitekturo[1] aŭ arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Nome estas kaj arto kaj teĥniko por projekti, desegni, konstrui kaj modifi la homan habitaton, inkluzive ĉiajn konstruaĵojn, arĥitekturajn kaj urbajn strukturojn kaj spacojn. La termino «arĥitekturo» devenas el la greka αρχ- (arĥ- radiko de la vorto ‘estro’ aŭ ‘aŭtoritato’), kaj τέκτων (tekton ‘ĉarpentisto’). Tiele, por la antikvaj grekoj, la arĥitekto estis la estro aŭ direktoro de la konstruado, kaj arĥitekturo estis la teĥniko aŭ arto de tiu, kiu faris la projekton kaj estris la konstruadon de konstruaĵoj kaj strukturoj, ĉar la vorto τεχνή (teĥné) signifas kreadon, inventon aŭ arton, de kio devenas la vortoj "teĥniko" kaj "tektoniko".
Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:
praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.
Estas tre diversaj difinoj kaj konceptoj pri arkitekturo. Fakte plej parto de arkitektoj, artokritikistoj kaj fakuloj asertis siatempe siajn proprajn opiniojn kaj difinojn prie. Arkitekturo estas aparta fako en lernado kaj instruado en universitato. El arta vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al historio de arto. El teknika vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al inĝenierado, kiu plej ofte zorgas pri vojoj (diverstipaj ŝoseoj), pontoj kaj kanaloj.
"Arkitekturo" povas esti uzata por:
Ĝenerala termino por priskribi kaj aludi al konstruaĵo kaj aliaj fizikaj strukturoj.[2]
La praktiko de arkitekto, kie arkitekturo aludas al propono aŭ plenumo de profesiaj servoj en konekto kun la desegno kaj kun la konstruo de konstruaĵoj, aŭ la konstruo de medioj.[3]
Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple en informa teknologio ekzistas komputila arkitekturo, procesora arkitekturo, arkitekturo de programado k.a.
Ofte oni markas la komencon de historio kaj de civilizoj kiam oni komencis konstrui grandajn konstruaĵojn ĉu privatajn ĉu pli malpli publikajn. Tamen ankaŭ oni povas paroli pri ia arkitekturo kiam oni rigardas al megalitoj, sed certe kiam oni rigardas al malnovaj urboj de Sumero, Mezopotamio, Ĉinio, Hindio, kaj pli certe al la unuaj muregoj, palacoj kaj temploj. La piramidoj de Egipto estas unu el ankoraŭ ekzistantaj monumentoj de la antikveco kiuj montras tre prilaboritajn konstruteknikojn.
La arkitekturo de antikva Grekio estas la arkitekturo produktita de la grek-parolanta popolo (Helena popolo) kies kulturo floris en la greka ĉeftero, nome Peloponezo, la Egeaj Insuloj, kaj en kolonioj en Anatolio kaj Italio por periodo el ĉirkaŭ 900 a.K. ĝis la 1a jarcento p.K., kaj plej fruaj restantaj arkitekturaj verkoj date el ĉirkaŭ 600 a.K..[4]
La arkitekturo de Antikva Grekio estas plej bone konata pro ties temploj, multaj el kiuj troviĝas la tuta regiono, ĉefe kiel ruinoj sed multaj esence netuŝitaj. La dua ĉefe grava tipo de konstruaĵo kiu survivas tra la tuta helena mondo estas la subĉielaj teatroj, el kiuj la plej antikva datas el ĉirkaŭ 525-480 aK. Aliaj arkitekturaj formoj estas ankoraŭ elstaraj kiel la procesiaj kolonaro (propileo), la publika placo (agoro) ĉirkaŭita de multetaĝaj kolonaroj (stoa), la konstruaĵo por la urba konsilantaro (buleŭterio), la publika monumento, la monumenta tombo (maŭzoleo) kaj la stadiono.
La Antikvromia arkitekturo adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan arkitekturan stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj etruskaj najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por hidraŭliko en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. Magna Graecia) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de triclinium en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La romianoj estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la Imperio dum la epoko de la Pax Romana.
La romia arkitekturo kovras la periodon el establado de la Romia Respubliko en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ Bizanca arkitekturo. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1000 nome Romaniko respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.
La prakristana arkitekturo aŭ paleokristana arkitekturo respondas al longa periodo daŭranta inter la 3-a kaj la 6-a aŭ 10-a jarcentoj depende de la fontoj kaj konsideroj. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.[5]
Kvankam ĝi originiĝis en Sirio kaj Egipto ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en Romo kiel centro de la kristanaro, kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ katakomboj, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (domus ecclesiae, la domo de la eklezio).[5]
En la Unua Orepoko de la Bizanca Imperio, nome tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arkitekturon de tiu periodo.
De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.
Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiajkonstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn. En la islama arĥitekturo tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. La lokojn de ties apero ne eblas limigi je tradicie islamaj regionoj, kiel estas Persa golfo, norda Afriko aŭ Antaŭa Oriento, sed eblas renkontiĝi kun ili ekz. ankaŭ en Hispanio, Francio aŭ en Barato. Nuntempe la muslimaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.
El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara muslimo. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, tipa araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas banejoj aŭ fontanoj.
La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo. La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
Gotika arĥitekturo estas eŭropa arĥitekturo de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotikastilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Francilio kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.
La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.
Renesanca arkitekturo estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de antikvgreka kaj romia pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la Gotika arkitekturo kaj estis siavice sukcedata de la Baroka arkitekturo. Disvolviĝinta unue en Florenco, kun Filippo Brunelleschi kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.
En Renesanco Eŭropo, el ĉirkaŭ 1400 antaŭen, estis revivado de klasika lernado akompane de la disvolvigo de la Renesanca Humanismo kiu metis pli grandan emfazon al la rolo de individuo en socio ol estis dum la mezepoka periodo. La konstruaĵoj estais menditaj al specifaj arkitektoj – Brunelleschi, Alberti, Michelangelo, Palladio – kaj la kulto de individueco startis. Ne estis ankoraŭ divida linio inter artisto, arkitekto kaj inĝeniero, aŭ ajna el la rilataj metioj, kaj la nomigo estis ofte de loka prefero.
Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto designi ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.
Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto. Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.
Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon.
Secesi-stilo estas unu el pluraj nomoj por eŭropaart-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. Tiu stilo viglis en Eŭropo inter 1895 – en Barcelono eĉ ekde 1883 – kaj 1914, precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro. Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (modernismo en Katalunio kaj tuta Hispanio, liberty en Italio, Jugendstil en Germanio, Art Nouveau aŭ "Modern Style" (jes, anglavorte) en Francio, Secesio en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla antaŭrafaelismo, francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.). La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Viena Secesio (germaneWiener Sezession), kiu en 1897 disiĝis de la Viena Artista Domo (germane: Wiener Künstlerhaus). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata La Secesio. La germana esprimo Jugendstil deriviĝas de la ilustrita revuo Die Jugend (la junularo), fondita en 1896. La franca esprimo Art Nouveau, uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en 1895. La kataluna kaj hispana Modernismo estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.
La Secesi-stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio. Tial Secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.
En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstruado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).[7]
Esprimisma arkitekturo estas preskaŭ nure germana aperaĵo, kiu produktis en la jaroj post la Unua Mondmilito ĝis la fino de la 1920-aj jaroj plej diversajn konstruaĵojn.
Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj ĉambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.
Tipoj
Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:
La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.
Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historiaevoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.
Alonso Pereira, José Ramón (2005). Introducción a la historia de la arquitectura. De los orígenes al siglo XXI. Barcelona: Editorial Reverté. ISBN 84-291-2108-0.
Barral i Altet, Xavier (1987). Historia Universal del Arte: La antigúedad Clásica. Barcelona: Editorial Planeta. ISBN 84-320-8902-8.
Bassegoda i Nonell, Joan (1984). Historia de arquitectura. Número 6 de Publicaciones de la Universidad Politécnica de Barcelona: Serie de historia de la arquitectura y del urbanismo. Barcelona: Reverte. ISBN 9789686600117.
Chastel, Frederick (1988). El arte italiano. Volumen 12 de Arte y estética. Madrid: Ediciones Akal. ISBN 9788476003015.
Crippa, Maria Antonieta (1998). L'Art paléochrétien : des origines à Byzance (france). Saint-Léger-Vauban :Zodiaque. ISBN 978-2220043326.
DDAA (2004). La Gran Enciclopèdia en català, volumen 15. Barcelona: Edicions62. ISBN 84-297-5443-1.
DDAA (1984). Historia Universal del Arte. Madrid: Sarpe. ISBN 84-72-91-591-3.
Fletcher Pereira, John; Roper, Alfonso (2008). Historia General del Cristianismo. Barcelona: Editorial Clie. ISBN 9788482675190.
Hartt, Frederick (1989). Arte: historia de la pintura, escultura y arquitectura. Madrid: Editorial Akal. ISBN 978-84-7600-411-1.
Krautheimer, Richard (1993). Arquitectura paleocristiana y bizantina. Madrid: Cátedra. ISBN 9788437604954.
López Villa, Manuel Antonio (2003). Arquitectura e historia: curso de historia de la arquitectura. Venezuela: CDCH Universidad Central Venezuela. ISBN 980-00-2073-X.
Pijoan, José (1966). Historia del Arte. Barcelona: Salvat. Depósito legal: B.10.7891966 (I).
Pijoan, José (1966). Historia del Arte. Barcelona: Salvat. Depósito legal: B.10.7891966 (II).
Sebastián, Santiago (1994). Mensaje simbólico del arte medieval : arquitectura, liturgia e iconografía. Encuentro. ISBN 8474903467.
Trachtenberg, Marvin (1990). Arquitectura, de la prehistoria a la postmodernidad: la tradición occidental. Madrid: Akal. ISBN 84-7600-628-4.