La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la 19-a jarcento. En 1831 la britafizikistoMichael Faraday publikigis sian verkon pri elektromagneta indukto, tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En 1841 la samfakulo Franz Ernst Neumann inventis la unuan dinamon, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.
Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis la alternatoron kaj la transformatoron.
Piezoelektraj generiloj: ili baziĝas je la principo de piezoelektro, laŭ kiu kelkaj nekondukaj kristaloj, okaze de mekanika premo, estigas tension inter siaj du ekstremoj. Tiu ĉi fenomeno uzatas ekzemple en kuirejaj sparkiloj.
Ideala generatoro
En la analizo de elektraj cirkvitoj oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia ena rezistanco nulu, sendepende de la cetera aparataro.
En la praktiko, generatoroj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantan tension kaj kurenton nur en difinitaj kondiĉoj.
Reala generatoro de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo, dum reala generatoro de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo.