Belorusio estas la plej granda lando sen maraliro en Eŭropo, relative plata, kaj enhavas grandajn vastaĵojn de marĉa tero.[4]
La plej granda okcident-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree.
La landlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉirkaŭ 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans vastaj montetaroj.
Jen la distancoj ekde la ĉefurbo Minsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:
En la sudo situas la Palesje-marĉoj (ruse: Polesje). 30 % de la lando estas arbaraj. En la arbaroj vivas cervoj, kapreoloj, alkoj, ursoj, lupoj, ermenoj, meloj, vulpoj kaj sciuroj. La plej elstara altaĵo estas la Dzerĵinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉirkaŭ 50 metrojn super marnivelo.
La plej grandaj riveroj de Belorusio estas Dnepro (beloruse: Dnjapro), Berezina (beloruse Bjarezina), Pripjato (beloruse Prypjac), Nemuno (beloruse Njoman) kaj Okcidenta Dvina. Ne granda, sed grava kiel limo kun Pollando kaj per tio kun EU estas la rivero Bug. La plej granda lago estas Naraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kun Litovio.
Belorusio havas klasikan kontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurbo Minsk travivas oftajn precipitojn.
Lingvoj
Por pli detala artikolo pri la belorusa, vidu Belorusa lingvo.
La belorusa lingvo havas sian originon en la komuna orientslava lingvaro, el kiu ankaŭ la rusa kaj la ukraina disvolviĝis. Kune kun la rusa la belorusa estas la oficiala lingvo.
Lingvopolitiko
Post du jarcentoj da intenca 'rusigo', la plimulto nun parolas la rusan. Nur 15% de la libroj eldonitaj en Belorusio estas verkitaj en belorusa lingvo[5]. En ĉiutaga vivo, proksimume 90 procentoj de la belorusoj hodiaŭ scias paroli la rusan lingvon. Belorusoj en sia libera tempo spektas rusan televidon kaj aŭskultas rusan muzikon[6].
Belorusio estas la 13-a plej granda lando en Eŭropo kaj estas formale dulingva, sed en la praktiko aferoj malsimilas. Oni simple ne povas indiki sian preferatan komuniklingvon kaj paroli ĝin al ŝtata oficialulo laŭ sia plaĉo. Laŭ komuna praktiko, oficialuloj interpretas dulingvismon ne kiel devon respondi en ĉiu ŝtata lingvo (belorusa aŭ rusa), sed kiel sia libereco respondi en unu el ambaŭ lingvoj. Tamen ekzistas escepto por skriba apelacio, por kiu ekzistas laŭleĝa postulo respondi en la lingvo uzata de la sendanto.
Belorusoj ankaŭ ne povas libere elekti en kiu lingvo ili volas eduki siajn infanojn. Fakte, se beloruse-parolantaj gepatroj volas, ke iliaj infanoj ricevu edukadon en la belorusa lingvo, ili ofte devas sendi ilin al lernejoj en foraj regionoj sen ricevi iun monkompenson pro transportaj kostoj. Temas pri dulingvismo dank' al kiu Belorusio fariĝis la plej rusigita lando el ĉiuj, kiuj iam estis sub sovetia regado[7].
Populacio de Belorusio laŭ hejmeparolata lingvo [8]
La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉirkaŭ -0,15 %. La ekspekto en la loĝantaro situas je ĉirkaŭ 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉe inoj 74,52 jaroj. La kvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.
La plej granda konfesio en Belorusio estas la ortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldavoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksaj rutenoj, kiuj enmigris tien el la Karpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).
Latinaj katolikoj, kelkfoje nomataj "Romkatolikoj" estas la plej multaj poloj kaj litovoj samkiel la belorusoj en la okcidento kaj nordo de la lando. Entute la Latina Eklezio ampleksas laŭ propraj deklaroj ĉirkaŭ 10 % de la loĝantaro.[10] Ekzistas malgranda minoritato de grekkatolikaj kristanoj de ĉirkaŭ 10 000 anoj. La latvoj kaj ciganaj grupoj kiel ekz. jerloj (ankaŭ sintioj, lovaraoj, manuŝoj, romaoj kaj kalderaŝoj) anas la evangelan-luteran eklezion, same kiel slovaka minoritato, kies prapatroj fuĝis post la Tridekjara Milito al Belorusio. Entute 2,6 % de la homoj estas luterevangeliaj. La plej multaj germanoj estas reformite evangelaj, kaj la selonoj precipe valdenanoj.
Belorusio estas unu el la landoj plej grave suferintaj de la gentoekstermo kontraŭ la judoj sub la nazioj. Antaŭe ĉi tie loĝis granda juda loĝantogrupo.
Historio
La slavoj kaj baltoj okupis la teritorion de moderna Belorusio inter la 6-a kaj la 8-a jarcentoj. En la 9-a ĝis 10-a jarcentoj ŝprucis la unuaj belorusaj ŝtatoj — Polacka, Turaŭa, Smolenska kaj aliaj princlandoj.
En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependeco de Rusio kaj fondiĝis Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de la Curzon-linio, (tiel nomata Okcidenta Belorusio). En 1922 fondiĝis la Belorusa SSR, fondoŝtato de Sovetunio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Bjalistoko (la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).
Ekde la 2-a de aprilo1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).
En 1995 la prezidantajn elektojn venkis Alaksandro Lukaŝenko, kiu komencis starigadon de aŭtoritatisma reĝimo kun subpremo de liberparolo, politika persekutado de opoziciuloj, represoj kontraŭ la lokaj lingvo kaj kulturo, rusigado kaj kulto de Sovetunio, ĝis nun la 7-a de novebro(dato de bolŝevista revolucio) estas oficiala festo en Belorusio, en multaj urboj restas monumentoj de Lenin kaj stratoj nomitaj honore al herooj kaj teoriistoj de komunismo, duma la nacia kulturo spertas fortan premon. En 2024 en la listo de landoj laŭ liberparolo Belarusio havis 133-an pozicion, ĉirkaŭ 1500 homoj en tiu lando estis agnoskitaj politikaj prizonuloj, Belarusio restas la nura lando en Eŭropo kie oficiale ekzistas mortpuno. En 2020 post prezidantaj elektoj okazis amasaj protestoj, pli ol 600 mil homoj estis devigitaj forlasi la landon pro timo de politika persekutado. En 2022 teritorio de Belarusio estis uzita de Rusio por invado al Ukrainio.
Simboloj de Belorusio
La nuna flago de Belorusio (verda/ruĝa) simbolas la naciajn arbarojn kaj la reziston dum la dua mondmilito.
El la epoko de regado de la lando fare de Grandprinclando Litovio devenis blanka-ruĝa-blanka flago kaj la blazono "Pahonja". Ili estis uzitaj de 1991 ĝis 1995. En 1995 post referendumo, revenis la verda/ruĝa flago kun novaj simboloj (estis forigitaj la rikoltilon kaj martelon).
Nuntempe blanka-ruĝa-blanka flago kaj blazono "Pahonja" estas uzataj de opoziciuloj dum manifestacioj.
Ĉiu regiono (beloruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (beloruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.
Naturo
La Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo.
↑Belarus – Geography. The World Factbook. Central Intelligence Agency (2007). Alirita 2007-11-07.
↑(nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.505, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).