La nomo "Karpatoj" devenas plej verŝajne de la nomo de dakatribo Karpoj, loĝanta en la unua jarmilo post Kristo en Orientaj Karpatoj. Ĝin menciis Ptolemeo en la 2-a jarcento (forme de Karpates Oros). Povas esti, ke la nomo devenas de hindeŭropavortokorpata − "monto", "roko". Alia hipotezo estas ĝia deveno de antaŭhindeŭropa cara − "ŝtono". En la 13-14-jarcentaj oficialaj hungaraj dokumentoj Karpatoj aperas sub la nomo Thorĥal aŭ Tarĉal aŭ pli malofte kiel Montes Nivium. En Pollando unuafoje uzis la nomon "Karpaty" Stanisław Staszic en la 19-a jarcento
La teritorion de Karpatoj enloĝigas nun ĉirkaŭ 15 mln de homoj. Sudaj kaj Orientaj Karpatoj estas malpli ofte enloĝitaj de Okcidentaj Karpatoj, sed ankaŭ tie estas grandaj grupiĝoj de loĝantoj. Apud Karpatoj estas urboj Bratislavo, Budapeŝto, Krakovo, Lvovo, Ĉernivco, Bukareŝto, Vieno kaj Beogrado.