Serbio

Serbio
Србијa
Srbija

Flago de Serbio

Blazono de Serbio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Bože pravde
Lokigo
suverena ŝtato (–)
lando
lando sen maraliro
respubliko
ŝtato-heredanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) serba
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo
Areo 88 361 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 7 041 600 (2016)
Loĝdenso 92,8 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .rs
Landokodo RS
Telefona kodo 381
Plej alta punkto Big Rudoka
Plej malalta punkto Timok
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Aleksandar Vučić
Ĉefministro Miloš Vučević
Nacia tago la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje)
Sendependiĝo la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino)
Ekonomio
Valuto dinaro (= 100 paraoj) (DIN)
vdr

SerbioSerbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Nord-Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.

La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.

Administra divido

Serbio konsistas el:

Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭleĝe aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.

Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.

Historio de Serbio

Antikva civilizacio kiu loĝis en Serbio nomiĝas la vinča kulturo kaj ĝi uzis simbolojn kiuj estas desegnitaj laŭ la vinča skribo.  Iuj homoj pensas ke ĝi estas la unua skribsistemo .

Serbio ankaŭ estas hejmo de la plej fruaj konataj kuprofandaj lokoj kaj la naskiĝo de la Kupro-epoko kiam homoj forlasis la ŝtonepokon kaj komencis regulan uzadon de metalurgio.

Mezepoko

Dum 200 jaroj regis la dinastio Nemanjić. Ĝi kreis la serbion regnon, konstruis novajn urbojn, monaĥejojn kaj fortikaĵojn kaj pligrandigis Serbion. En 1371 la Nemanjic-dinastio formortis. Serbio iĝis nesekura kaj lokaj gvidantoj kontraŭbatalis unu la alian.

Moderna starto

Otomana Regno kaj Habsburgoj

Post la Batalo de Kosovo en 1389 la Otomana Regno batalis kontraŭ la serboj dum 70 jaroj ĝis en 1459 la otomanaj turkoj konkeris Serbion[1] kaj aliajn balkanajn landojn. Daŭrantaj militoj kaj diversaj ribeloj konstante defiis la otomanan regadon. Unu el la plej signifaj estis la Banata Ribelo de 1594 kaj 1595, kiu estis parto de la longa milito (1593-1606) inter la Habsburgoj kaj la Otomanoj

Revolucio kaj sendependeco

La serba revolucio por sendependeco de la Otomana Regno, konata ankaŭ kiel Serbia revolucio, daŭris dek unu jarojn, de 1804 ĝis 1815. La Serba revolucio aludas al nacia aktiva insurekcio inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio.

19-a jarcento

Dum la 19-a jarcento Serbio iom post iom sendependiĝis. Dum 1-a Mondmilito Aŭstrio konkeris Serbion sed perdis la pli grandan militon. Serbio aliĝis al aliaj balkanaj landoj por formi Jugoslavion.

20-a jarcento

La Registaro de Nacia Savo de Serbio (en serba: Vlada narodnog spasa, en cirila alfabeto: Влада народног спаса), populare konata kiel Serbio de Nedić, estis la nomo per kiu oni konis la serban ŝtaton el 1941 sub la militokupacio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito post la Invado de Jugoslavio. Parto de la ŝtata teritorio estis transdonita al Hungario kaj Bulgario, same kiel al Albanio.

En 1945, la Federacia Popola Respubliko Jugoslavio (ekde 1963 - SFRY) estis proklamita, ene de kiu la Popola Respubliko de Serbio (ekde 1963 - Socialisma Respubliko de Serbio) estis formita.

Politika transiro

Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis la prezidanton Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[2] Lia proceso daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006, kaj pro tio sen fina juĝo. En 2012, ĝi akiris kandidatstatuson por membreco de la Eŭropa Unio. Sekvante pozitivan rekomendon de la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Konsilio en junio 2013, EU- aliĝintertraktadoj komenciĝis en januaro 2014[3].

Vidu ankaŭ por historio

Geografio de Serbio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Serbio.

La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la Panonan ebenaĵon), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Albanio kaj Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de Serbio limas ĉefe la Danubo al Kroatio. Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio.

Gravaj urboj estas Belgrado, Novi Sad, Niš, Kragujevac, Subotica, Zrenjanin, Pančevo, Čačak, Kraljevo kaj Novi Pazar.

Ekstera politiko de Serbio

Serbio adoptis la doktrinon de “militista neŭtraleco” ĝuste por ne eniri en NATO en la jaro 2007. Tamen la “neŭtrala” Serbio estas la sola balkana lando kiu subskribis Strategian Kunlaboran Traktaton kun Rusio kaj estas ekde 2013 observanta lando en la militista alianco CSTO (ru: ОДКБ) [4][5], interregistara militista alianco en Eŭrazio gvidata de Rusio, kiu konsistas el nombro de post-sovetiaj ŝtatoj.

Post kiam en 2008 Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La 4-an de septembro 2020 kun perado de Usono tamen estis subskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.

Etnoj en Serbio

En 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.

Esperanto en Serbio

Vidu: Esperanto-movado en Serbio

Bildaro

Referencoj

  1. (en) Fine, John (1994). The Late Medieval Balkans: A Critical Survey from the Late Twelfth Century to the Ottoman Conquest. University of Michigan Press. p. 575. ISBN 9780472082605. Arkivite de la originalo, la 15-an de januaro 2023. Alirite la 24-an de februaro 2022.
  2. El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.
  3. Konkludoj de la Eŭropa Konsilio (27/28 junio 2013). Eŭropa Konsilio. Arkivita de la originalo, la 5-an de julio 201. Alirite la 26-an de majo 2024.
  4. (albana) Shaban Murati (albana ĵurnalisto kaj ambasadoro), Kiun mokas la serba prezidento? Facebook, la 4-an de decembro 2020
  5. (en) Marcel De Haas, Russia's Foreign Security Policy in the 21st Century: Putin, Medvedev and Beyond (Contemporary Security Studies), New York 2010, ISBN 978-0-415-47730-7

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Chiryū 知立市Kota BenderaLambangLocation of Chiryū in Aichi PrefectureNegara JepangWilayahChūbuPrefekturAichiPemerintahan • WalikotaIkuo HayashiLuas • Total16,31 km2 (630 sq mi)Populasi (Oktober 1, 2019) • Total71.992 • Kepadatan4,414/km2 (11,43/sq mi)Zona waktuUTC+9 (Japan Standard Time)Simbol kota • PohonZelkova serrata• BungaIris laevigataNomor telepon0566-83-1111Alamat3-1 Hiromi, Chiryū-shi,...

 

 

本條目存在以下問題,請協助改善本條目或在討論頁針對議題發表看法。 此條目需要补充更多来源。 (2018年3月17日)请协助補充多方面可靠来源以改善这篇条目,无法查证的内容可能會因為异议提出而被移除。致使用者:请搜索一下条目的标题(来源搜索:羅生門 (電影) — 网页、新闻、书籍、学术、图像),以检查网络上是否存在该主题的更多可靠来源(判定指引)。 �...

 

 

Serie D 1965-1966 Competizione Serie D Sport Calcio Edizione 7ª Organizzatore Lega Semiprofessionisti Luogo  Italia Partecipanti 108 Formula 6 gironi all'italiana Risultati Promozioni Spezia, Verbania;Vis Pesaro, Frosinone;Barletta, Massiminiana. Retrocessioni Chieri, Novese;Pinerolo, Falck Vobarno;Ostiglia, Sondrio;SAICI Torviscosa, Fano;Gubbio, Poggibonsi;Rieti, Rosignano Solvay;Pro Italia Galatina, Teramo; Sangiorgese, Caltagirone;Palmese, Locri. Cronologia della competizione 1964-6...

Daftar Situs Warisan Dunia di Eropa merupakan bagian dari Daftar Situs Warisan Dunia UNESCO, khususnya yang berlokasi di Eropa. Turki, Siprus, Israel, Georgia, Azerbaijan, Armenia dan Caucasian serta wilayah Siberia dari Rusia dimasukkan ke dalam daftar ini dan juga daftar situs di Asia. Situs dalam wilayah jajahan Prancis, Belanda, Britania Raya dan Denmark di benua lain, juga dimasukkan di sini, meskipun juga dimuat di daftar geografis yang bersangkutan. Kazakhstan, yang hanya sebagian kec...

 

 

Strada statale 337della Val VigezzoDenominazioni precedentiStrada provinciale 70 di Val Vigezzo e Cento Valli LocalizzazioneStato Italia Regioni Piemonte DatiClassificazioneStrada statale InizioInnesto con la SS 33 presso Masera FineConfine di Stato con la Svizzera presso Ponte Ribellasca Lunghezza27,220[1] km Provvedimento di istituzioneD.M. 1/02/1962 - G.U. 97 del 13/04/1962[2] GestoreANAS Manuale La strada statale 337 della Val Vigezzo (SS 337), già strada provin...

 

 

Psittaculini nuri bayan maluku TaksonomiKerajaanAnimaliaFilumChordataKelasAvesOrdoPsittaciformesFamiliPsittaculidaeTribusPsittaculini Vigors, 1825 GeneraPrioniturus Eclectus Geoffroyus Tanygnathus Psittinus Psittaculalbs Psittaculini adalah sebuah suku bayan dari keluarga Psittaculidae. Subdivisi-subdivisi dalam suku tersebut bersifat kontroversial. Suku Psittaculini Genus Psittinus Psittinus cyanurus Psittinus abbotti Genus Geoffroyus Geoffroyus geoffroyi Geoffroyus simplex Geoffroyus hetero...

Battle of the First World War Battle of Saint-MihielPart of the Western Front of World War IA Renault FT tank ploughing its way through a trench and starting toward the German line near Saint Michel, France.Date12–15 September 1918LocationSaint-Mihiel salient, France48°53′21″N 05°32′37″E / 48.88917°N 5.54361°E / 48.88917; 5.54361Result Allied victoryBelligerents  United States  France  German Empire Austria-HungaryCommanders and leader...

 

 

 История Туркменистана Маргиана Парфия Хорасан под властью Сасанидов Тахириды Саманидская империя Сельджукская империя Хорезмшахская империя Монгольское нашествие в Туркменистан Золотая Орда Бухарский эмират, Хивинское ханство Закаспийская область Асхабадское в...

 

 

The topic of this article may not meet Wikipedia's general notability guideline. Please help to demonstrate the notability of the topic by citing reliable secondary sources that are independent of the topic and provide significant coverage of it beyond a mere trivial mention. If notability cannot be shown, the article is likely to be merged, redirected, or deleted.Find sources: Jakku – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2023) (Learn...

Inventor of basketball (1861–1939) For the chemical biologist, see James Naismith (chemist). James NaismithNaismith holding a basketball and basketBiographical detailsBorn(1861-11-06)November 6, 1861Almonte, Canada West, Province of CanadaDiedNovember 28, 1939(1939-11-28) (aged 78)Lawrence, Kansas, U.S.Alma materMcGill UniversitySpringfield CollegePresbyterian CollegeCoaching career (HC unless noted)Basketball1898–1907KansasTrack and field1900–1906Kansas Head coaching recordOv...

 

 

Seorang nenek. Seorang nenek yang sedang menyanyi Nenek adalah masing-masing ibu dari orang tua seseorang.[1] Setiap orang memiliki dua orang nenek kandung. Seseorang dapat disebut sebagai nenek jika anaknya telah memiliki anak, atau dengan kata lain ia telah memiliki cucu. Panggilan nenek merupakan panggilan dari seorang cucu yang ditujukan kepada ibu dari ayahnya maupun dari ibunya. Selain itu, secara tradisi, dalam sebagian besar bahasa dan kebudayaan setiap perempuan tua dapat dip...

 

 

Yemenite Jewish flatbread For the Somali sweet pancake, see Malawah. For the Yemeni flatbread, see Khubz mulawah. MalawachMalawach, as traditionally served by Yemenite Jews, with zhoug and resek.TypeBreadPlace of originYemenCreated byYemenite Jews[1][2]Main ingredientsLaminated dough, clarified butter, or butter, or cooking oil, occasionally Nigella sativa  Media: Malawach Malawach or Melawwaḥ or מלאוואך, (Arabic: ملوح; literally means board-like bread), ...

Lihat entri box office di kamus bebas Wiktionary. Box office di Iao Theater, Maui, Hawaii Tempat penjualan tiket di London, Inggris Box office atau kantor tiket adalah tempat di mana tiket dijual untuk umum untuk masuk ke sebuah acara. Penonton dapat melakukan transaksi di meja, melalui sebuah lubang di dinding atau jendela, atau di gawang. Dalam pengertian lain, istilah ini sering digunakan terutama dalam konteks industri film, sebagai persamaan untuk jumlah bisnis produksi tertentu, sepert...

 

 

TittiTitti nel corto Mi è semblato di vedele un gatto (2011) Nome orig.Tweety Bird, Tweety Pie, Tweety Lingua orig.Inglese AutoreBob Clampett StudioWarner Bros. 1ª app.21 novembre 1942 1ª app. inDue gatti contro Titti Voci orig.Mel Blanc (1942-1989) Jeff Bergman, Bob Bergen (dal 1990) Eric Bauza (dal 2020) Voci italianeLoretta Goggi (anni 60/70) Flora Carosello, Roberta Paladini (anni 70/80) Liliana Sorrentino (1981) Ilaria Latini (dagli anni '80) Donatella Fanfani in (I...

 

 

1997 fighting game 1997 video gameTekken 3PlayStation cover artDeveloper(s)NamcoPublisher(s)Namco[a]Director(s)Masamichi AbeYutaka KounoeKatsuhiro HaradaProducer(s)Hajime NakataniDesigner(s)Masahiro KimotoKatsuhiro HaradaProgrammer(s)Masanori Yashinari MizushimaComposer(s)Nobuyoshi SanoKeiichi OkabeSeriesTekkenPlatform(s) Arcade PlayStation ReleaseArcade JP: 20 March 1997 PlayStation JP: 26 March 1998[2]NA: April 30, 1998[1]EU: 12 September 1998[3]Genre(s)Fight...

Scream 2SutradaraWes CravenProduserCathy KonradWes CravenMarianne MaddalenaDitulis olehKevin WilliamsonPemeranNeve CampbellDavid ArquetteCourteney Cox ArquetteSarah Michelle GellarJamie KennedyJerry O'ConnellJada Pinkett SmithLiev SchreiberDistributor Dimension FilmsTanggal rilis 12 Desember 1997 2 Mei 1998Durasi120 menitNegara Amerika SerikatBahasaInggrisAnggaranAS$24,000,000PendapatankotorAS$172,363,301 Scream 2 adalah film jagal Amerika tahun 1997 yang disutradarai Wes Craven dan ditulis K...

 

 

Response delay in animal dormancy Part of a series onAnimal dormancy Torpor Hibernation Hibernaculum HIT Aestivation Cryptobiosis Brumation Diapause Embryonic diapause Winter rest Critical thermal maximum Sleep Developmental biology vte In animal dormancy, diapause is the delay in development in response to regular and recurring periods of adverse environmental conditions.[1][2] It is a physiological state with very specific initiating and inhibiting conditions. The mechanism ...

 

 

American boxer Billy PetrolleBornWilliam Michael Petrolle(1905-01-10)January 10, 1905Berwick, Pennsylvania, United StatesDiedMay 14, 1983(1983-05-14) (aged 78)Other namesThe Fargo ExpressStatisticsWeight(s)LightweightHeight5 ft 7 in (1.70 m)Reach70 in (178 cm)StanceOrthodox Boxing recordTotal fights164Wins122Wins by KO65Losses26Draws15No contests1 William Michael Petrolle (January 10, 1905 – May 14, 1983) was a world lightweight boxing title contender. Boxing ra...

Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Januari 2023. Artikel ini tidak memiliki kategori atau memiliki terlalu sedikit kategori. Bantulah dengan menambahi kategori yang sesuai. Lihat artikel yang sejenis untuk menentukan apa kategori yang sesuai.Tolong bantu Wikipedia untuk menambahkan kategori. Menurut ...

 

 

بيدرو شيريفيلا (بالإسبانية: Pedro Chirivella)‏ شيريفيلا مع نانت عام 2020 معلومات شخصية الاسم الكامل بيدرو شيريفيلا برغش[1] الميلاد 23 مايو 1997 (العمر 27 سنة)[2]بلنسية، إسبانيا الطول 1.78 م (5 قدم 10 بوصة)[3] مركز اللعب وسط الجنسية إسباني معلومات النادي النادي الحالي نانت ا...