Monarkio aŭ monarĥio (de la grekamonos = "unu", kaj arĥejn = "regi") estas ŝtatformo, kie la ŝtatestro estas monarko (havanta titolon kiel cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)o aŭ princ(in)o, grandduk(in)o k.s.; en islamaj landoj ekz-e sultano, ŝaho, emiro), kiu okupas tiun oficon ekde la momento de sia monarĥiĝo ĝis la fino de sia vivo (aŭ, eventuale, propravola abdiko). La legitimeco de la reĝimo kutime devenas de heredeco, sed foje ankaŭ pro aliaj kialoj kiel ekzemple la potenco de tradicio kaj praktiko aŭ la forto de la leĝo. Ĝuste ĉi tia pretendo al legitimeco estas tio, kio apartigas la monarkion disde diktatoreco. Kutime la monarkeco ("la trono") sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp, vidu tronosukcedo); tio estas nomata dinastio (de la grekadynasteia = "regado").
La vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio") estas uzata por priskribi ankaŭ landon mem, kiu havas monarkian sistemon de reĝimo. Tiaj landoj pli specife identiĝas per la vorto rilata al la titolo de la monarko kiel, ekzemple, reĝlando (reĝo), imperio (imperiestro), princlando (princo), sultanlando (sultano), emirlando (emiro), grandduklando (grandduko) ktp.
Priskribo
Monarkio estas ŝtatformo en kiu suvereneco estas fakte aŭ nominale enkarnigita en ununura individuo (nome la monarko).[1] Formoj de monarkio malsamas vaste surbaze de la nivelo de laŭleĝa aŭtonomeco kiun la monarko tenas en administrado, la metodo de elektado de la monarkoj, kaj ajnaj antaŭdestinitaj limoj por la longdaŭro de ilia permanenta ofico. Kiam la monarko havas neniujn aŭ malmultajn laŭleĝajn katenojn en ŝtato kaj politikaj aferoj, ĝi estas nomita absoluta monarkio kaj estas formo de aŭtokratio. Kazoj en kiuj la diskreteco de la monarko estas formale limigita (plej ofte hodiaŭ) estas nomitaj konstituciaj monarkioj. En heredaj monarkioj, la posteno pasas tra heredo ene de familigrupo, dum elektomonarkioj uzas iun sistemon de voĉdonado, plej ofte ne universala, sed limigita inter gravuloj. Ĉiu el tiuj havas variojn: en kelkaj elektitaj monarkioj nur tiuj de kelkaj genealogioj estas elekteblaj, dum multaj heredaj monarkioj trudas postulojn koncerne la religion, aĝon, sekson, mensan kapaciton, malsanon kaj aliajn faktorojn. Foje tio eble kreos situacion de rivalaj postulantoj kies legitimeco estas kondiĉigita de efika elekto. Finfine, okazis kazoj kie la esprimo de la regado de monarko estas aŭ fiksa en jaroj aŭ daŭras ĝis certaj celoj estas realigitaj: invado estanta repuŝita, ekzemple. Tiel ekzistas vaste diverĝaj strukturoj kaj tradicioj difinantaj monarkion.
Hodiaŭaj monarkioj estas preskaŭ ĉiam heredaj, sed historie ankaŭ ekzistis diversaj elekto-monarkioj, kie la ŝtatestro estis elektita inter pluraj kandidatoj (ekzemple kiel inter visigotoj), ne nepre anoj de la sama familio, kaj ofte nur por limigita posten-periodo. Tiaj elektitaj monarkoj pli similas al elektitaj prezidantoj de respublikoj ol al dinastiheredaj monarkoj.
Monarkio estis la plej ofta ŝtatformo ĝis la 19-a jarcento, sed ĝi jam ne estas tiom ĝenerala (en Ameriko estas neniu efektiva monarko, en Afriko nur unu). Kie ĝi ekzistas, ĝi nun estas kutime konstitucia monarkio, en kiu la monarko retenas unikan laŭleĝan kaj ceremonian rolon, sed praktikas limigitan aŭ neniun politikan rajtigojn: sub la skribita aŭ neskribita konstitucio, aliaj havas regantan aŭtoritaton. Nuntempe, 44 suverenaj landoj en la mondo havas monarkojn funkciantajn kiel regnestroj, 16 el kiuj estas komunregnaj areoj kiuj rekonas la reĝinon Elizabeton la 2-a kiel sia ŝtatestro. Ĉiuj eŭropaj monarkioj estas konstituciaj, kun la escepto de la Vatikanurbo, sed regantoj en la pli malgrandaj ŝtatoj ekzercas pli grandan politikan influon ol en la pli grandaj. La monarkoj de Kamboĝo, Japanio, kaj Malajzio "reĝas, sed ne regas", kvankam ekzistas konsiderinda vario en la grado de administracieco kiun ili uzas. Kvankam ili regas laŭ konstitucioj, la monarkoj de Brunejo, Omano, Kataro, Saud-Arabio kaj Svazilando ŝajnas daŭrigi ekzerci pli politikan influon ol iu alia ununura fonto de aŭtoritato en iliaj landoj, aŭ de konstitucia regorajto aŭ laŭ tradicio.
Etimologio
La vorto "monarĥo" estas esperantigo de la greka vorto μονάρχης, [monárĥēs] (el μόνος monos, "unu, singularo", kaj ἄρχω [árĥō], "regi"; komparu: ἄρχων [arĥon], "estro, reganto, ĉefo"), kio aludas al absolute ununura, almenaŭ laŭnome, reganto. En la nuna uzado la vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio" — origine por tiuj, kiuj ne kapablas klare prononci la sonkombinon [rĥ]: ekzemple, la franclingvanoj, kiuj povas prononci la sonon [r] nur kartave) kutime aludas al tradicia sistemo de hereda regado, dum elektaj monarkioj estas nuntempe raraj. El tiuj duradikaj vortoj derivas aliaj vortoj kiel "monarĥiismo" (aŭ "monarkiismo"), monarĥiisto (aŭ monarkiisto),[2] kontraŭmonarĥiismo (kontraŭmonarkiismo), kontraŭmonarĥiisto (kontraŭmonarkiisto), monarĥeco (monarkeco) ktp.
Historio
Monarkioj estas konsiderataj antaŭataj de simila formo de prahistora socia hierarkio konata kiel tribestreco aŭ triba regno. Tribestroj estas identigitaj kiel tiu kiuj formis monarkiajn ŝtatojn, kiel en civilizacioj kiel Mezopotamio, Antikva Egipto kaj la Indusvala Civilizacio.[3] En kelkaj mondopartoj, tribaj regnoj iĝis monarkioj.[4] Kelkaj el la plej antikvaj registritaj kaj pruvitaj monarkioj estis tiu de Narmer, faraono de Antikva Egipto ĉirkaŭ 3100 a.K., kaj de Enmebaragesi, reĝo de la sumera urbo Kiŝ ĉirkaŭ 2600 a.K.
El plej fruaj registroj, monarkoj povis esti rekte heredantoj, dum alliaj estis elektitaj el inter elekteblaj membroj. La egiptoj, mezopotamianoj, sudananoj,[5] rekonstruis pra-hindeŭropan religion, kaj ĉe aliaj, la monarko tenis religiajn funkciojn rekte ligitaj al ceremonioj kaj estis foje identigitaj kiel havantoj de didevena praularo, eble establante nocion de la didevena rajto de reĝoj.
Triba reĝeco ofte estis ligita al sakraj funkcioj, tiel ke la reĝo funkcias kiel pastro, aŭ estas pripensita de diadeveno. La sakra funkcio de reĝeco estis transformita en la nocio de "Dio-rajto de reĝoj" en la kristana Mezepoko, dum la ĉinaj, japanaj kaj nepalaj monarkoj daŭre estis konsideritaj vivantaj dioj en la moderna periodo. Dum la Romia Imperio la imperiestroj ja iĝis adoritaj kiel dioj.
Ekde antikvo, monarkio kontrastis al formoj de demokratio, kie plenuma potenco estas havita fare de kunigoj de liberaj civitanoj. En antikvo, monarkioj estis aboliciitaj en favoro de tiaj kunigoj en Romo (Romia Respubliko, 509 a.K.), kaj Ateno (atena demokratio, 500 a.K.).
Polibio identigis monarkion kiel unu el tro "bonaj" bazaj formoj de registaro (monarkio, aristokrataro, kaj demokratio), opozicie al la tri "malicaj" bazaj formoj de registaro (tiraneco, oligarkio, kaj oklokratio aŭ perfortemo). La monarko en la klasika antikveco estas ofte identidita kiel "reĝo" aŭ "reganto" (traduke el arkonto, basileus, rex, tirannos, ktp.) aŭ kiel "reĝino" (basilinna). Polibio origine komprenis monarkion (nuntempe anstataŭata per la koncepto de aŭtokratio) kiel komponanto de respubliko (nuntempe anstataŭata per la koncepto de ŝtato), sed ekde antikveco monarkio kontrastis kun formoj de respubliko, en kiuj la plenuma povo estas plenumita de liberaj civitanoj kaj iliaj asembleoj. La hinduisma teksto de la 4-a jarcento a.K. nome Arthaŝastra metis la bazon por la etiko de monarkismo.[6] En antikveco, kelkaj monarkioj estis abolitaj favore al asembleoj en Romio (Romia Respubliko, 509 a.K.), kaj Ateno (Atena demokratio, 500 a.K.).
En ĝermana antikveco, reĝeco estis ĉefe sakra funkcio, kaj la reĝo estis elektita de inter elekteblaj membroj de reĝaj familioj fare de la asembleo. Tia antikva "parlamentismo" malkreskis dum la eŭropa Mezepoko, sed ĝi pluvivis en formoj de regionaj kunigoj, kiel ekzemple la Islanda Ŝtatkomunumo, la svisa Landkomunumo kaj pli posta Svisa Dieto, kaj la frumezepoka komunuma movado ligita al la pliiĝo de mezepoka urborajto.
La moderna revigliĝo de parlamentismo kaj kontraŭ-monarkismo komenciĝis per la evoluo de regionaj parlamentoj aŭ asembleoj (kiel la Islanda Komunumo, la svisaj Landsgemeinde aŭ Landkomunumo kaj Tagsatzung aŭ Svisa Dieto, kaj la malfrumezepoka komunuma movado ligita al la starigo de mezepokaj urbaj privilegioj) kaj de moderna kontraŭ-monarkismo ekz. de la provizora demisio de la angla monarkio fare de la Parlamento de Anglio en 1649, sekvita fare de la Usona Revolucio de 1776 kaj de la Franca Revolucio de 1792. Multo de 19-a-jarcenta politiko estis karakterizita per la disiĝo inter kontraŭ-monarĥista radikalismo kaj monarkista konservativismo.[7][8][9]
Nuntempe kvar dek kvar suverenaj ŝtatoj en la mondo havas monarkon, inklude dek ses komunumaj reĝlandoj kiuj havas Elizabeton la 2-an kiel ŝtatestro. Plej modernaj monarkoj estas konstituciaj monarkoj, kiuj retenas unikan juran kaj ceremonian rolon sed plenumas nur tre limigitan aŭ eĉ neniun politikan povon laŭ konstitucio. Multaj estas tiel nomitaj "kron-respublikoj", survivante partikulare en malgrandaj ŝtatoj.[10]
En kelkaj landoj, tamen, kiel Maroko, Kataro, Liĥtenŝtejno, kaj Tajlando, la hereda monarko havas pli da politika influo ol ajna alia sola font de aŭtoritato en la ŝtato, eĉ se nur per konstitucia regorajto.
Laŭ studo de 2020, monarkio stariĝis kiel sistemo de regado pro efikeco en administracio de grandaj loĝantaroj kaj etendaj teritorioj dum periodoj kiam kunordigo de tiaj loĝantaroj estis malfacila. Fakuloj argumentas, ke monarkio malpliiĝis kiel efika reĝimtipo kun la plinovigoj en komunikado kaj transportotekniko, same kiel la efikeco de monarkio rilate al aliaj reĝimtipoj malpliiĝis.[11]
La deveno, evoluo kaj rezulto de la diversaj monarkioj plej ofte estas similaj en la diversaj mondoregionoj, kaj ankaŭ ofte okazas esceptaj kazoj. En Ameriko estis diverstipaj monarkioj (aztekoj, inkaoj ktp.) antaŭ la alveno de la eŭropanoj, kiuj fakte anstataŭis la iamajn per la propraj. Okazis diversaj klopodoj post la kolonia epoko por remeti monarkiojn, preskaŭ ĉiam nur kiel provizora eksperimento, kiel ekzemple en Meksiko aŭ Haitio; nur en Brazilo la klopodo daŭris pliajn jarojn (Brazila Imperio) pro ligo al la situacio en la metropolo Portugalio.
La monarkioj de Azio, Afriko kaj Oceanio ĉefe suferis la perfortan agreson de la eŭropaj monarkioj. En Afriko nur unu el la tradiciaj monarkioj restis kaj pluhavis la teritorion pli malpli kohera, nome Etiopio, kie ĝi daŭris ĝis la 1970-aj jaroj, kiam estis nuligita per komunisma revolucio. En aliaj landoj koloniismo ŝanĝis situaciojn: nur en Maroko oni instalis monarkion, kiu pluas kaj estas sufiĉe akceptita ĉu vole ĉu nevole, de la loĝantaro. En Mezoriento malaperis tradiciaj monarkioj de grandaj landoj kiaj Egiptio kaj Turkio, kaj restis nur en pli malgranda lando, kia Jordanio. En la landoj ĉirkaŭ la Persa Golfo monarkio restis en kaj Saud-Arabio kaj en la malgrandaj emirlandoj, dum malaperis en la 1970-aj jaroj el Irano (pro islamisma revolucio), kie estis instalita iam danke al apogo de okcidentaj potencoj. Esceptaj kazoj en Sudorienta Azio estas Kamboĝo aŭ Tajlando, kie restas monarkio, kio malaperis el aliaj aziaj landoj. Pli escepta kazo estas Kamboĝo, kie monarkio kunekzistis kun komunisma reĝimo. Ankaŭ escepta kazo estas tiu de Japanio, ege tradicia, kie monarkio povis resti malgraŭ la malvenko suferita dum la Dua Mondmilito, male al iom similaj kazoj en Eŭropo. Ankaŭ escepta estas la preskaŭ religiigo (diigo) de la figuro de la imperiestro. En Oceanio restas monarkioj en tre malgrandaj landoj insulaj.
Monarkio kaj religio
En kelkaj monarkioj, ĉefe en la antikvaj epokoj, oni atribuis al la monarko (kaj ankaŭ al ties dinastio) diecan karakteron: ekzemple, la faraonoj de Antikva Egiptujo aŭ la romiaj imperiestroj estis konsiderataj diecaj. Malproksime de tiu koncepto de la reĝo kiel dio, eĉ en la 2020-aj jaroj, kvankam la koncernaj ŝtatoj mem estas nereligiaj, kelkaj parlamentaj monarkioj, plue estas ligitaj al difinita religio, ĉu ŝtata religio ĉu ne. Por ekzemplo, Hispanio kaj Belgio al katolikismo, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando al Protestantismo. Estas aliaj multaj ekzemploj, kaj nuntempaj kaj historiaj, kiel tiuj de la rusaj caroj, kiuj ĝis antaŭ la Rusa Revolucio kiu finigis la regadon de la dinastio Romanov, estis ligitaj al la Ortodoksa Eklezio. En Islamo, la otomana kaliflando konstituis monarkion subtenitan soci-politike de la islamaj institucioj, same kiel la nuntempaj monarkioj de Sauda Arabio kaj Maroko, sed ne nur, ankaŭ ĉe Jordanio, kaj la ŝtatetoj de la Persa Golfo. Diference de aliaj ekzemploj de monarkioj, ankoraŭ hodiaŭ estas sektoroj kiuj defendas la ideon de revenon al kaliflando, kio malfermas eblon kaj polemikon pri restarigo de monarkioj en Mezoriento.[12]
El abstrakta vidpunkto pri ideologioj, konsiderinte, ke preskaŭ ĉiuj monarkioj de la historio estis heredrajtaj, necesas grava tialo kiu pravigu la rajton de la sukcedanto supreniru al trono, post morto aŭ abdiko de monarko.[13] Simpla heredrajto simila al tiu de posedrajto, ekzemple de bienoj, ne sufiĉas. Utilas montri eldian elekton de la dinastia familio kiel rajtigita posedanto de la aliro al trono. Nur tial la koncerna dinastio monopoligas la ĉenon de sukcedo. Eĉ en moderna epoko multaj eŭropaj moneroj montris reĝajn figurojn akompanatajn de titoloj kiuj aperas kun diaj pravigoj. Tiukadre eĉ diktatoroFrancisco Franco ne nur uzis en moneroj inventitan titolon "Caudillo" (li, kiel nenobelo, ne povis aperi kiel monarko), sed ankaŭ "Por la G. de Dios" (pro la dia graco) kiel uzurpo de la dia rajto de monarkoj.
Alia politika konsekvenco de la diec-devenaj rajtoj de dinastioj rezultis en la fakto, ke ofte kreitaj monarkioj aŭ interrompitaj dinastioj (ekzemple pro manko de fila sukcedanto) devis aliri al eksterlanda nobelo kiu iĝu monarko por pluigi la monarkiĉenon. Tio pruvas, ke utilas plie la rajtoj de monarkaj familioj (laŭdire elektitaj diece) ol ajna politika rajto de la regataj popoloj. Ekzemploj multas: la franca monarka dinastio de Burbonoj venis reĝi en Hispanio komence de la 18-a jarcento kaj ili monarkas ĝis nuntempe; dum interrompo de la burbona ĉeno, la hispanaj politikistoj alvokis nobelon el Italio kiel Amadeo la 1-a de Savojo. Aleksandro la 1-a de Bulgario, nome la unua reĝo de la moderna Bulgario estis de la germana dinastia familio de Battenberg, kaj same germana estis Ferdinando la 1-a, de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ankaŭ germandevena estis la unua reĝo de la moderna Grekio, nome Otto la 1-a de la dinastio Vitelsbaĥoj, al kiu sekvis Georgo la 1-a de la dinastio Glücksburg, al kiu sekvis la sekvantaj grekaj monarkoj, do de la sama germandevena dinastio. Same germandevenaj estis la familioj el kiuj venis la reĝoj de Rumanio, nome la unua Karolo la 1-a de la dinastio Hohenzollern-Sigmaringen.
Biblia kaj judisma
Laŭ la Biblio, post la setliĝo de la triboj, 12 sendependaj monarkioj estis establitaj (ne inkluzive de la tribo de Levidoj, kiu ricevis aŭtonomajn urbojn), kiuj post la periodo de la juĝistoj estis kunigitaj fare de reĝo Ŝaul en federacian monarkion kiu inkluzivis ĉiujn tribojn de la Izraelidoj. Post nelonge, la regno estis ankoraŭfoje dividita, sed la monarkia regado daŭris en la du novaj regnoj kreitaj el ĉi tiu divido: la Reĝlando de Izraelo kaj la Reĝlando de Judujo. Multaj reĝoj regis kaj Izraelon kaj Judujo, ĝis tiuj du regnoj estis konkeritaj. Multajn jarojn poste, la juda monarkio estis reestablita en la Hasmonea regno, sed ankaŭ ĝi ne postvivis longe ĝis la konkeroj de Pompeo en 63 a.K.
Malpliiĝo
Lando povas ĉesi esti monarkio per konstitucia ŝanĝo, per referendumo kiel okazis en Italio, aŭ per revolucio dum kiu la monarko estas senpovigita, la monarkio estas renversita kaj nova reĝimo estas establita, kiel okazis en la Franca Revolucio.
Motindas ke la foresto de monarko ne indikas la falon de la monarkio, kaj ekzistis landoj kiuj konsideris sin monarkioj kvankam ekzistis neniu monarko ĉe sia kapo. Tiel estis en Hispanio sub la regado de Franco kaj en Hungario sub la regado de Miklos Horty, kiu regis kiel regento.
Tipoj de monarkioj
Oni distingas inter diversaj specoj de monarkio: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.
Absoluta monarĥio prezentas formon de regado, kie al monarĥo apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo, la regado atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉaj burokratia aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, en Brazilo dum frua 19-a jarcento, en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en la 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.
Ekzistas ankaŭ teokratiaj monarĥioj, kie la regnestro samtempe prezentas religian gvidanton. Ties ekzemplo estas Vatikano, ankaŭ kelkaj landoj de Azio: Brunejo, Omano, Emirlandoj de Persa Golfo, kaj antaŭe Tibeto.
En la historio, kaj ankaŭ en la moderna tempo, ekzistas pluraj ekzemploj de monarkioj, kiuj devias de la akceptitaj modeloj aŭ havas novajn kaj neatenditajn trajtojn.
Andoro - ĉi tiu lando estas la nura princlando en la mondo kiu havas du kunprincojn, kiuj ambaŭ funkcias kiel ŝtatestroj. La du princoj estas la Episkopujo de Urgell kaj la Prezidanto de Francio, kiel la heredanto de la Konto de Foix. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa. Ĉi tio estas unika situacio kie monarko de sendependa lando estas demokratie elektita de la civitanoj de alia lando.
La Vatikanurbo estas malofta moderna ekzemplo de elektita, ne-hereda monarkio. Tie, krom lia rolo kiel la estro de la Katolika Eklezio, la papo funkcias kiel absoluta monarko. La Papo estas elektita de, kaj kutime ankaŭ ene de, la Koncilio de Kardinaloj, kiam ĝi kunvenas en speciala konferenco nomita Konklavo. La neekzisto de transira sistemo de la regado per heredo estas natura kaj klara rezulto de la abstinado de la episkopoj de seksumado kaj tial la neeblo de la ekzisto de heredanto de la krono. Malgraŭ tio, la papofico, en diversaj tempoj, estis sub la kontrolo de multaj potencaj italaj familioj. Pluraj papoj estis hereditaj fare de proksimaj familianoj, foje eĉ de siaj propraj filoj (oficiale priskribitaj kiel Nepotes (viduNepotismo), laŭlitere nevo). Simile al aliaj monarkioj, la papo ricevas sian pozicion por la cetero de sia vivo.
Samoo foje estas priskribita kiel monarkio, gvidita fare de la dumviva Presidento (en la samoa : "o le Ao o le Malo"), Malioto Tanupili la 2-a, kiu apartenas al unu el la tri lokaj princaj familioj. La konstitucio deklaras lin esti la ŝtatestro en reĝa signifo dumvive, sed li estos sukcedita fare de prezidanto kiu estos elektita por periodo de kvin jaroj de la leĝdona periodo.
Ekzistas hodiaŭ 44 monarkioj en la mondo kun entute 29 monarkoj[14]. 16 el tiuj estas Commonwealth realms, t.e. tiuj membroj de la Komunumo de Nacioj kiuj havas la saman monarkon kiel Britio, nuntempe reĝino Elizabeto la 2-a.
La posteno de monarko estas nomata reĝo (aŭ reĝino se la posteno estas okupata de virino). En kelkaj landoj reĝino estas ankaŭ la edzino de la reĝo (kunreĝino), dum la edzo de la reĝino kiu estas reĝino pro propra rajto ne ricevas plej ofte la traktadon kaj titolon de reĝo, sed tiun de proedziĝa reĝo aŭ kunsortulo de la reĝino.[15] La vorto reĝo estas propra de multaj lingvoj, sed estas aplikebla ĝenerale al ajna monarkio, kvankam tre ofte oni uzas anstataŭ reĝon, la originan nomon de tiu titolo, ĉu adaptitan ĉu ne, ĉefe en kulturoj kiuj havas tre disvolvigitan politikan kulturon. Kontraste, oni ne uzas kutime la originan nomon de la titolo almenaŭ en la latinidaj lingvoj same kiel en la ĝermanaj lingvoj. La nomo de la titolo kiun elmontras (uzas) etikete monarko (kies ceremonia valoro kutime estas konsiderata tre grave en politikaj kaj sociaj aferoj) montras grandan variadon kaj en la tempo kaj en la geografia spaco; tiel oni uzas nomojn tre diversajn laŭ la lokaj tradicioj, religio aŭ la strukturo ĉu jura ĉu teritoria de la regonivelo. Jenaj estas la reĝaj titoloj plej uzataj historie en diversaj mondopartoj:
Imperiestro (aŭ imperiestrino), de la latina imperator (suprema milita povo en la Romia Respubliko, kio iĝis poste propra kaj esenca funkcio de la romia imperiestro). La titolo estis uzita kune kaj egalrajte praktike kun tiuj de Princeps, Aŭgusto kaj Cezaro. El tiu lasta (nome cognomen de Gaius Iulius Caesar -Julio Cezaro-, kiu fakte signifas hararo, ironie, ĉar li estis senharara) derivas fonetike la titolojn de:
Ĝenerale, oni konsideras, ke imperiestro aŭ reĝo de reĝoj estas monarko de imperio, tio estas, de politika strukturo de granda etendo; kiu, ĉu estas supraŝtata (super variaj ŝtatoj, ĉiu el kiuj povas havi sian propran reĝon, kiu foje, kiel oftis en la feŭdismo, estas vasaloj de la imperiestro), ĉu estas supranacia, tio estas, ke etendas sian suverenecon sur kelkaj nacioj. Tamen en la modernaj internaciaj rilatoj (nome ekde la Vestfalia Paco, 1648) estas tre kutimee ke la imperia titolo, malplena je la plej parto de sia iama antikva aŭ mezepoka signifo, estas uzata simple kiel pretendema titolo, kiu la diplomata ĝentileco akceptas uzi, sed tio ne pravigas pli grandan povon.
malik (en araba, estas la termino egalvalora al reĝo)
Kalifo (en araba, kun la signifo de sukcedanto -de la profeto Mohamedo-, supera politikaj kaj religia estro)
Emiro (en araba, kiu dekomence estis provinca guberniestro kaj poste montris sendependan registon en la praktiko, ekzemple Emirlando de Kordovo, dekomence dependa kaj poste sendependa, ĝis iĝi Kaliflando de Kordovo.
Raĝo (oficiala nomo de la suvereno de Perliso, unu de la ŝtatoj de Malajzio, sed uzata ankaŭ de aliaj sendependaj ŝtatoj de suda kaj sudorienta Azio)
Ĝang di-pertuan agong (oficiala nomo de la Reĝo de Malajzio; el kiu variaĵo estas la titolo de Ĝang di-Pertuan besar, oficiala nomo de la suvereno de Negeri-Sembilano, unu de la ŝtatoj de Malajzio)
tennō (en japana, egalvalora al imperiestro -antikve, mikado; kvankam la faktan regadon faris shōgun, kiu en siaj rilatoj kun la Ĉina Imperio aplikis sin mem la ĉinan titolon wang -reĝo- kio samtempe havigis al la ŝoguno reĝan rangon kaj konservis la ceremonian superecon kaj sendependecon de la tenno kaj de la japana imperio antaŭ Ĉinio)
La ceremoniaj traktadoj de la monarkio kutime inkludas diversajn variaĵojn de la termino majesto, kaj foje de la terminoj alteco kaj moŝto, kvankam tiu lasta kutime aplikeblas ĝenerale al la membroj de la reĝa familio.
La Reĝino Patrino (en la angla: Queen mother) estas titolo donita en monarkioj al la patrino de reganta monarko. Tiu ĉi titolo ofte venas de kombinaĵo de du atribuoj: ŝi estas "reĝino" kiel edzino aŭ vidvino de antaŭa reĝo, kaj samtempe ŝi estas la patrino de la nuna reĝo (aŭ reĝino). Se ŝi estas nur la patrino de reganta reĝo sed ne estis la edzino de reĝo antaŭe, ŝi ne rajtas al la titolo "Reĝinpatrino", kaj estas simple nomita "Patrino de la Reĝo". Se ŝi estis la edzino de antaŭa reĝo sed ne estas la patrino de la nuna reĝo, ŝia titolo daŭre estas "Reĝino".
Nereganta Reĝino aŭ Reĝino Edzino estas reĝa titolo donita al la edzino de reĝo.
Referencoj
↑Stuart Berg Flexner kaj Leonore Crary Hauck, eldonistoj, Random House Unabridged Dictionary, 2a eld., Random House, New York (1993)
↑Traditions and encounters. McGraw–Hill Education, p. 63. “By about 5000 b.c.e. many Sudanic peoples had formed small monarchies ruled by kings who were viewed as divine or semidivine beings.”.
↑ (15a de Septembro 2012) The Arthasastra: Selections from the Classic Indian Work on Statecraft. Hackett Publishing. ISBN 9781603849029.
↑Definition of Republic (en-US). Alirita 2017-02-18 . “a government having a chief of state who is not a monarch ... a government in which supreme power resides in a body of citizens entitled to vote and is exercised by elected officers and representatives responsible to them and governing according to law”.
↑The definition of republic. Alirita 2017-02-18 . “a state in which the supreme power rests in the body of citizens entitled to vote and is exercised by representatives chosen directly or indirectly by them. ... a state in which the head of government is not a monarch or other hereditary head of state.”.
↑W. Veenendaal, "Monarchy and Democracy in Small States: An Ambiguous Symbiosis," en S. Wolf, eld., State Size Matters: Politik und Recht I'm Kontext von Kleinstaatlichkeit und Monarchie (Wiesbaden: Springer VS, 2016), pp. 183–198, COI:10.1007/978-3-658-07725-9_9, (ISBN 978-3-658-07724-2).
↑ (2020-07-12) “Why Monarchy? The Rise and Demise of a Regime Type”, Comparative Political Studies (en) 54 (3–4), p. 585–622. doi:10.1177/0010414020938090. 225612565.
Horst Dreitzel: Monarchiebegriffe in der Fürstengesellschaft. Semantik und Theorie der Einherrschaft in Deutschland von der Reformation bis zum Vormärz. 2 Bände. Böhlau, Köln [u. a.] 1991, ISBN 3-412-22788-9.
Hartmut Fähndrich (Hrsg.): Vererbte Macht. Monarchien und Dynastien in der arabischen Welt. Campus, Frankfurt am Main, New York 2005, ISBN 3-593-37733-0.
Tobias Friske: Staatsform Monarchie. Was unterscheidet eine Monarchie heute noch von einer Republik?. Magisterarbeit (überarbeitete Fassung), Universität Freiburg 2007 (Volltext)
Pierre Miquel: Europas letzte Könige. Die Monarchie im 20. Jahrhundert. DVA, Stuttgart 1994, ISBN 3-421-06692-2 (zuletzt: Albatros, Düsseldorf 2005, ISBN 3-491-96149-1)
Torsten Oppelland: Die europäische Monarchie. Ihre Entstehung, Entwicklung und Zukunft. Merus, Hamburg 2007, ISBN 978-3-939519-52-2.
Gisela Riescher, Alexander Thumfart, Monarchien. Nomos, Baden-Baden 2008, ISBN 978-3-8329-3827-7.
Hoedeman, Jan en Remco Meijer (2010) Willem IV, van prins tot koning, Amsterdam/Antwerpen
Fernand Colleye, Philippe de Belgique, éditions Vander, 1992.
Fernand Colleye, Philippe et Mathilde : princes de l'an 2000, éditions Vander, 2000.
Barend Leyts, Brigitte Balfoort et Mark Van den Wijngaert, Philippe, prince héritier, éditions Luc Pire, 2008.
Criminal groups in India The Chaddi Baniyan Gangs (also known as the Kachcha Baniyan Gangs) are criminal groups operating in parts of India.[1] Gang members perform attacks while wearing only their underwear, which is the source of their name (in the local languages, chaddi, or kachcha are underpants and baniyan is undershirts). In addition to wearing undergarments, members wear face masks and cover themselves in oil or mud to protect their identities.[2] Attacks The gangs ten...
Dalam nama Tionghoa ini, nama keluarganya adalah Lou. Lou Jiahui Lou pada 2018Informasi pribadiTanggal lahir 26 Mei 1991 (umur 32)Tempat lahir TiongkokTinggi 167 m (547 ft 11 in)[1]Posisi bermain Pemain tengahInformasi klubKlub saat ini Henan JianyeNomor 10Karier senior*Tahun Tim Tampil (Gol)????– Henan Jianye 0 (7)Tim nasional2008 U20 Tiongkok 3 (0)2008– Tiongkok 116 (4) * Penampilan dan gol di klub senior hanya dihitung dari liga domestik Lou Jiahui (Hanzi...
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Januari 2023. Psikotes Baum Test atau yang lebih dikenal dengan Tree Test adalah tes kepribadian yang dikembangkan oleh Karl Koch yang kemudian dipublikasikan pertama kali pada tahun 1959. Dalam tes ini, peserta tes diminta untuk menggambar sebuah pohon. Perintah me...
Television formats beyond HDTV Ultra HD redirects here. For the video disc format, see Ultra HD Blu-ray. For the resolution commonly referred to as Ultra HD, see 4K resolution. Comparison of 8K UHDTV, 4K UHDTV, HDTV and SDTV resolution Diagram of the CIE 1931 color space that shows the Rec. 2020 (UHDTV) color space in the outer triangle and Rec. 709 (HDTV) color space in the inner triangle. Both Rec. 2020 and Rec. 709 use Illuminant D65 for the white point. Ultra-high-definition tel...
LGBT advocacy campaign This article needs to be updated. Please help update this article to reflect recent events or newly available information. (August 2022) Part of a series onDiscrimination Forms Institutional Structural Attributes Age Caste Class Dialect Disability Genetic Hair texture Height Language Looks Mental disorder Race / Ethnicity Skin color Scientific racism Rank Sex Sexual orientation Species Size Viewpoint Social Arophobia Acephobia Adultism Anti-albinism Anti-autism...
Mountain range in Central America Sierra MadreVolcanoes of the Sierra Madre in GuatemalaHighest pointPeakVolcán Tajumulco, GuatemalaElevation4,220 m (13,850 ft)Coordinates15°2′37″N 91°54′11″W / 15.04361°N 91.90306°W / 15.04361; -91.90306GeographyLocation in Central AmericaShow map of Central AmericaLocation in North AmericaShow map of North America CountriesMexico, Guatemala, El Salvador and HondurasRange coordinates15°30′N 92°36′W...
American politician For the British police officer, see Edward Dodd (police officer). Edward DoddUnited States Marshal for the northern district of New YorkIn office1863–1869Chairman of the Committee on District of ColumbiaIn office1855–1857Member of the U.S. House of Representativesfrom New York's 15th districtIn officeMarch 4, 1855 – March 3, 1859Preceded byCharles HughesSucceeded byJames B. McKean Personal detailsBorn(1805-08-25)August 25, 1805Salem, New York, U....
Moroccan racing cyclist Soufiane HaddiPersonal informationFull nameSoufiane HaddiBorn (1991-02-02) 2 February 1991 (age 33)Khenifra, MoroccoHeight1.70 m (5 ft 7 in)Weight63 kg (139 lb)Team informationCurrent teamAbu Dhabi Cycling ClubDisciplineRoadRoleRiderAmateur team2022–Abu Dhabi Cycling Club Professional teams2014–2016Skydive Dubai Pro Cycling2018Vito–Feirense–BlackJack2019VIB Sports Major winsOne day races National Time Trial Championships ...
CBS/Fox/MyNetworkTV affiliate in Lewisburg, West Virginia WVNS redirects here. For the Nashville, Tennessee, radio station which once used the WVNS-FM callsign, see WPRT-FM. WVNS-TVLewisburg–Bluefield–Beckley, West VirginiaUnited StatesCityLewisburg, West VirginiaChannelsDigital: 11 (VHF)Virtual: 59BrandingCBS 59; Fox 5959 NewsProgrammingAffiliations59.1: CBS59.2: Fox/MyNetworkTVOwnershipOwnerNexstar Media Group(Nexstar Media Inc.)HistoryFoundedJune 18, 1992First air dateAugust 12, 1...
15th century bishop Catholicism portalRichard PaylO.PraedBishop of Sodor and ManAppointed30 December 1407In office1410 to c.1429/33PredecessorTheodore BlocSuccessorJohn BurgherlinPersonal detailsDenominationRoman CatholicStyles ofRichard Payl, O.P.Reference styleThe Right ReverendSpoken styleMy LordReligious styleBishop Richard Payl (Pawlie, Payli, Paylus or Pulley) was a 15th-century Dominican friar.[1] He served firstly as the Bishop of Dromore before becoming the Bishop of Mann and...
Subfamily of beetles Platypodinae Platypus cylindrus Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Arthropoda Class: Insecta Order: Coleoptera Infraorder: Cucujiformia Family: Curculionidae Subfamily: PlatypodinaeShuckard, 1840 Tribes Mecopelmini Platypodini Schedlariini Tesserocerini Platypodinae is a weevil subfamily in the family Curculionidae. They are important early decomposers of dead woody plant material in wet tropics; all but two species are ambrosia beetles ...
Valtice Kota Istana Valtice Bendera Coat of arms Negara Republik Ceko Region Moravia Selatan Distrik Břeclav Commune Břeclav Elevasi 192 m (630 ft) Koordinat Area 47,85 km2 (18,47 sq mi) Population 3.596 (1.1.2012) Density 75 / km² (194 / sq mi) Pertama kali disebutkan Abad ke-12 Mayor Jiří Petrů Zona waktu CET (UTC+1) - summer (DST) CEST (UTC+2) Kode pos 691 42 UNESCO World Heritage Site Name Lanskap Budaya Lednice–Valtice Year 1996 (...
Logo (2015) Lia Rumantscha is an organization that promotes Romansh language usage and study. Established in 1919, its seat is in Chur. The organization is a member of the Federal Union of European Nationalities since 1954.[1] External links Lia Rumantscha in English Archived Website References ^ Lia Rumantscha. Federal Union of European Nationalities. Retrieved 25 February 2024. Authority control databases International ISNI VIAF National France BnF data Germany United States Czech R...
Association football club in England For other uses, see Fram (disambiguation). Football clubFramlingham TownFull nameFramlingham Town Football ClubNickname(s)The Castlemen, Fram, GreensFounded1887GroundBadingham Road, FramlinghamChairmanDean WarnerManagerLiam AbrahamLeagueEastern Counties League Division One North2023–24Eastern Counties League Division One North, 2nd of 21 Home colours Framlingham Town Football Club is a football club based in Framlingham, Suffolk, England. Affiliated to t...
Honorific prefix Not to be confused with The Honourable or The Most Honourable. This engraving of George Cornewall Lewis includes The Right Honourable in its caption, reflecting the Home Secretary position he held at the time of its creation. The Right Honourable (abbreviation: The Rt Hon. or variations) is an honorific style traditionally applied to certain persons and collective bodies in the United Kingdom, the former British Empire and the Commonwealth of Nations. The term is predominantl...
2008 rock concert The Deadheads for Obama concert poster Deadheads for Obama is the name given to the February 4, 2008 reunion concert of three former members of the Grateful Dead at The Warfield in San Francisco. The show, performed one day before the Super Tuesday primary elections, was an act of support for Democratic presidential candidate Barack Obama, and featured former Dead members Phil Lesh, Bob Weir, and Mickey Hart, as well as John Molo, Jackie Greene, Steve Molitz, Mark Karan and ...
L'AigleL'Aigle Lokasi di Region Normandia L'Aigle Koordinat: 48°45′57″N 0°37′41″E / 48.7658°N 0.6281°E / 48.7658; 0.6281NegaraPrancisRegionNormandiaDepartemenOrneArondisemenMortagne-au-PercheKantonL'Aigle-Est & L'Aigle-Ouest (chef-lieu)AntarkomuneCommunauté de communes du Pays de l'AiglePemerintahan • Wali kota (2008–2014) Thierry PinotLuas • Land118,02 km2 (696 sq mi) • Populasi28.415 • ...
سكالا أوروبو خريطة الموقع تقسيم إداري البلد اليونان [1] إحداثيات 38°19′11″N 23°47′15″E / 38.319722222222°N 23.7875°E / 38.319722222222; 23.7875 [2] السكان التعداد السكاني 1082 (resident population of Greece) (2021)1234 (resident population of Greece) (2001)1174 (resident population of Greece) (1991)1430 (resident population of Greece) (2011)436 ...
مسفاة العبريين MISFAT AL ABRIYIN - منطقة سكنية - تقسيم إداري البلد سلطنة عمان المحافظة الداخلية الولاية ولاية الحمراء إحداثيات 23°08′15″N 57°18′31″E / 23.1375°N 57.308611111111°E / 23.1375; 57.308611111111 السكان التعداد السكاني 696 نسمة (إحصاء 2010) معلومات أخرى التوقيت توقي�...
Fictional flying island For other uses, see Laputa (disambiguation). This article relies excessively on references to primary sources. Please improve this article by adding secondary or tertiary sources. Find sources: Laputa – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (May 2024) (Learn how and when to remove this message) LaputaGulliver's Travels locationMap of Laputa and Balnibarbi (original map, Pt III, Gulliver's Travels)Created byJonathan SwiftGe...