Princlando estas monarĥia regsistemo en kiu la ŝtatestro estas princo. Ĉi tiu modelo pri regado multe oftis dum la Mezepoko en la periodoj de la 15-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. La princlandoj estis laŭ politika vidpunkto, etaj regionoj kiuj dependis de la mezepoka metropolo.
La nunaj princlandoj
Nuntempe estas en la mondo tri sendependaj ŝtatoj kiuj estas princlandoj: Liĥtenŝtejno, Monako kaj Andoro. Ankaŭ ekzistas aliaj princlandoj kiuj estas partoj de pli grandaj ŝtatoj, inter aliaj ĝi estas oficiala nomo de la hispana aŭtonoma regiono de la Astura Princlando. La titoloj de Princo de Asturio kaj Princo de Kimrio estas ricevataj de la heredantoj de la kronoj de Hispanio kaj de Britio respektive.