La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao aŭ Saksio-Koburgo-Gotao, branĉo de la dinastio Wettin, el la samnoma duklando forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al branĉo Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a portis tiun dinastian nomon, ĝis kiam Georgo, pro milito kontraŭ Germanio, dekretis, ke lia branĉo de la dinastio rifuzas la nomon kaj ŝanĝis sian nomon al Windsor. La lasta caro (reĝo) de Bulgario, Simeono la 2-a, estas el tiu dinastio. Li inter 2001 kaj 2005 (kun la civila nomo Sakskoburggocki) estis ĉefministro. Ankaŭ la reĝoj de la belgoj estas el tiu dinastio, kaj ankaŭ la patrino de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo.
Portugalio
Portugalaj reĝoj de duon-dinastio - Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Vidu ankaŭ: Dinastio de Braganzo
Britio
Britaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dinastio Windsor
Belgio
Belgaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
Bulgario
Bulgaraj reĝoj (caroj) de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
Post morto de la caro Boriso la 3-a en 1943 surtroniĝis la neplenaĝa Simeono la 2-a, la regentokonsilion reprezentis princo Kiril.
Vidu ankaŭ