En 1845 okazis decido nomata la "Lepsika Divido", laŭ kiu la dinastio disiĝis en du branĉojn, la "albertidan" kaj la "ernestidan". La Lepsika Divido estas konsiderata la plej grava misdecido de la saksuja historio. Ĝi malfortigis la dinastion Wettin por pluraj postaj jarcentoj kaj ebligis la plifortiĝon de Brandenburgio-Prusio anstataŭ Saksio kiel regiona grandpotenco.
La pli aĝa "ernestida linio" perdis la princo-elektistan rangon en 1547 al la pli juna "albertida linio", sed plu havis siajn posedaĵojn en Turingio, kiujn la ernestidoj dividis inter si en plurajn "Ernestajn duklandojn". Unu el tiuj ernestidaj flanko-linioj, la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, poste fariĝis gravega en Eŭropo, havanta inter siaj anoj reĝojn de Britio ekde 1901 ĝis nun (ekde 1917 alinomita al "Windsor"), de Belgio ekde 1831, de Bulgario1908-1946, kaj reĝaj edzoj de portugalaj kaj anglaj reĝinoj.
Heinz Werner Lewerken kaj aliaj: Die Ahnengalerie der Wettiner. Ausstellungskatalog der Rüstkammer, Staatliche Kunstsammlungen Dresden. Eldonejo Sandstein, Dresdeno 2006. ISBN 978-3-937602-70-7
Reiner Groß: Die Wettiner. Stuttgart 2007.
Jürgen Helfricht: Die Wettiner. Sachsens Könige, Herzöge, Kurfürsten und Markgrafen. Eldonejo Sachsenbuch Leipzig 4. Auflage 2007. ISBN 3-89664-044-5
Albert Herzog zu Sachsen: Die Wettiner in Lebensbildern. Graz, Wien, Köln 1995.
Hans Hoffmeister; Volker Wahl (eld.): Die Wettiner in Thüringen - Geschichte und Kultur in Deutschlands Mitte (Schriften des Thüringischen Hauptstaatsarchivs Weimar, Nr. 2). Arnstadt, Weimar, 1999. ISBN 3-932081-33-1
Frank-Lothar Kroll (eld.): Die Herrscher Sachsens. München 2004.
Jörg Rogge: Die Wettiner. Aufstieg einer Dynastie im Mittelalter. Ostfildern 2005. ISBN 3-7995-0151-7
Carl Freiherr von Keller: Tagebuch aus der Genealogie des Hauses Wettin, Leipzig 1881.