Turingio aŭ Turingujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 2 126 846 loĝantojn.
La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.
La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.
La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio. Lignolando Turingia (germane: Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio.
Eta Turingia Arbaro (germane: Kleiner Thüringer Wald) nomiĝas kelkaj montaj kaj montetaj teritorioj en Turingio kiuj situas sudokcidente de Suhl kaj nordokcidente de Schleusingen etendiĝante ĝis linio je Schmeheim–Bischofrod–Gethles–Rappelsdorf.