Gotha [go:ta], esperantigite ankaŭ Gotao, estas urbo en la germana federacia lando Turingio, Germanujo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 46 019 loĝantojn.
Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la Abatejo Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.
En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.
Ĉe la krepusko de Turniĝo en aŭtuno 1989 gravis kiel okazigejo de rondaj tabloj kaj civitanaj formumoj la protestantisma Preĝejo Repaciĝo.
Historio industria
En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis, kaj en kiu aperis fine de 1879 ankaŭ la mondkonata romano Heidi de la svisa verkistino Johanna Spyri. Finiĝas en Gotao la arkitektura majstroverko Leinakanalo.
Geografio
Sudokcidente de la urbo troviĝas la montaro Boxberg kiu servas kiel ripozumaero. En la 1920-aj jaroj estiĝis en la sudo de Gotao la belega ĝardenurbo Am schmalen Rain kiu eĉ hodiaŭ urboplanade kaj -evoluige gravas.
Politikaĵoj
En 1875 unuiĝis - post la akcepto de la t.n. Programo de Gotha - en la gastejo Tivoli maldekstraj partioj de Bebel/Liebknecht kaj de Lasalle.
En 1917 fondiĝis tie ĉi la Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands - USPD).