Rudolstadt [rudolŝtat] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi estas parto de la distrikto Saalfeld-Rudolstadt. La urbo situas borde de la rivero Saale. Historie, la urbo apartenis al la princlando Schwarzburg-Rudolstadt, kaj kontribuis duonon de la princlanda nomo.
Historio
En la urbo estas pluraj fabrikoj, i.a. por la industrioj farmacia, kemia kaj elektronika. Krome oni produktas porcelanaĵojn.
La el slava setlo estiĝinta vilaĝo ricevis la urbajn rajtojn en 1326. Vidindaĵoj elstaraj estas la en la 17-a jarcento alikonstruita urba Preĝejo Sankta Andreo kaj Kastelo Heidecksburg el la 17-a jarcento. Longa tradicio teatra flegatas fare de aktoroj de la fama Teatro je Rudolstadt.
Vidindaĵoj
Homoj rilataj al la urbo
- Albert von Bamberg, filologo kaj lernejestro
- Anton Sommer, poeto
- Caroline Junot, edukistino
- Caroline von Wolzogen, verkistino
- Carl Christoph von Lengefeld, forstisto
- Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt), princo
- Friedrich Christoph Perthes, eldonisto
- Martin Gottlieb Klauer, skulptisto
- Justus Perthes, eldonisto
- Ludwig Friedrich Hesse, historiisto
Partneraj urboj
Bildgalerio
-
kastelo Heidecksburg
-
centra placo kun
-
la historia urbodomo
-
la vilao de Friedrich Adolf Richter, nuntempe ŝatata ludodomo por infanoj
-
kastelo Ludwigsburg
-
ekzempla trabfaka domo en la urboparto Schaala
Eksteraj ligiloj