Blazono
|
Mapo
|
|
|
Bazaj informoj
|
Federacia lando: |
Turingio
|
Administra sidejo: |
Apolda
|
Areo: |
803 km²
|
Loĝantoj: |
83 179 (fine de 2022)
|
Oficiala kodo: |
16071
|
Aŭtokodo: |
AP
|
Situo ene de Turingio
|
|
Skema mapo de la komunumoj
|
|
La distrikto Weimarer Land [Vajmara Lant] - "lando de Vajmaro" - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Apolda. La distrikto kovras areon de 803 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 83 179 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Sömmerda kaj Burgenland norde, Saale-Holzland kaj la eksterdistrikta urbo Jena oriente, la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt sude, Ilm sudokcidente kaj la eksterdistrikta urbo Erfurt okcidente. La eksterdistrikta urbo Vajmaro komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.
La regiono estas karakterizita per laŭdire aparta pejzaĝa beleco, kiun tra la jarcento laŭdis multaj poetoj kaj verkistoj. Ofte oni nomis la montetaran pejzaĝon "Toskano de la Nordo". La rivero Ilm trafluas la distrikton.
Aparte rimarkindaj estas
Krome menciindas vasta reto de biciklaj kaj migraj vojoj, kiujn promenante jam frekventis Johann Wolfgang von Goethe.
Administra divido
En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Komunumaroj
* administra centro
Eksteraj ligiloj