Bulgario

Bulgara Respubliko
Република България
Republika Balgarija

Flago de Bulgario

Blazono de Bulgario

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Mila Rodino
Situo
lando (681–)
unueca ŝtato
suverena ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sofio
Oficiala(j) lingvo(j) bulgara
Uzata(j) lingvo(j) bulgara signolingvo, bulgara lingvo, turka lingvo, cigana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) 85% ortodoksaj kristanoj, 15% islamo
Areo 110,910 km²
- % de akvo 0,3 %
Loĝantaro 6 795 803 (2023)
Loĝdenso 65,5 loĝ./km²
Loĝantoj bulgaroj (83,9%), turkoj, ciganoj
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno bg
Landokodo BG
Telefona kodo 359
Plej alta punkto Musala
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Rumen Radev
Ĉefministro Nikolai Denkov
Sendependiĝo disde Otomana Imperio 1908
Ekonomio
Valuto levo (BGN)
MEP laŭ 2008
– suma $92,894 mlrd
– pokapa $ 12.252
Esperanto-movado
Landa E-asocio Bulgara Esperanto-Asocio
vdr

Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Nord-Makedonio.

Ĝeneralaj informoj

  • Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Sofio

Geografio

Bulgario estas malgranda lando situanta en Sudorienta Eŭropo, en la oriento de Balkano. Ĝia teritorio kovras areon de 110 994 kvadrataj kilometroj, dum terlimoj kun ĝiaj kvin najbaraj landoj kuras sumlongon de 1 808 kilometroj, kaj ĝia marbordo estas 354 kilometroj longa.[1] La geografiaj koordinatoj de Bulgario estas 43° N 25° E.[2] La plej rimarkindaj topografiaj ecoj de la lando estas la Danuba Ebenaĵo, la Balkano, la Trakia Ebenaĵo, kaj la Rilo-Rodopo masivo.[1] Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrad, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Nord-Makedonio. Pirin (bulgare Пирин, greke Πιρίν, antikva nomo Orbelos) estas la plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrad ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Norda Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de la Nigra Maro.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Bulgario.

Prahistorio kaj antikva tempo

Ora ritono, unu el la eroj de la traka Trezoro de Panagjuriŝte, kiu datiĝas el la kvara al tria jarcentoj A.K

Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinĉa-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ la komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5-a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Tombejo de Varna) kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.

La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.

Bizancio perdis la plejparton de Trakio al la regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin en 972 kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Omurtag estis Granda Ĥano (Kanasubigi) de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel „la Konstruanto“. En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbara Orienta Romia Imperio, kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de la Franka imperio, kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario, kaj subpremis la malkonsenton de kelkaj slavaj triboj. Li faris administraciajn reformojn, kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro.

La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

La aprila ribelo de 1876 estis ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj la baŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Indignanta socio fakte igis la rusan caron Aleksandron la 2-an proklami militon kontraŭ la Otomana Imperio por defendi samkredajn slavojn, rezulte de tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878 (komence nur la norda parto — kiel Bulgara Princlando).

Moderna historio

Bulgario fariĝis tute sendependa de la Osmanida Imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio, parte pro revenĝisma deziro havigi al si la promesitajn en 1878 terenojn kun parte bulgara loĝantaro en Makedonio kaj ĉe la Egea maro. Militaj trupoj de la sovetunia Ruĝa Armeo eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis socialisma Popola Respubliko Bulgario regata de bulgaraj komunistoj, pli frue persekutataj, kun forta influo de la regantoj de Sovetunio. Ekde majo 1955 la politikan gvidadon de Moskvo kaj la pluan restadon de sovetuniaj trupoj en Bulgario leĝigis la Varsovia Traktato.

La unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo provincoj de Bulgario.
Ekde 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 oblastoj (provincoj), kiuj estas:
1 Blagoevgrad
2 Burgas
3 Dobriĉ
4 Gabrovo
5 Ĥaskovo
6 Jambol
7 Karĝali
8 Kjustendil
9 Loveĉ
10 Montana
11 Pazarĝik
12 Pernik
13 Pleven
14 Plovdiv
15 Razgrad
16 Ruse
17 Silistra
18 Sliven
19 Smoljan
20 Sofio (Urbo)
21 Sofia provinco
22 Stara Zagora
23 Ŝumen
24 Targoviŝte
25 Varna
26 Veliko Tarnovo
27 Vidin
28 Vraca

Ekonomio

Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis la komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan eksplodon.

Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. La atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.

Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, ekz. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako.

Grava branĉo de la ekonomio estas la turismo, kun grandaj sablaj plaĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj da turistoj vizitis la landon en 2008[3]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.

Amaskomunikiloj

La Bulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo: Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la ĉefurbo Sofio. Por radiofonio ekzistas la Bulgara nacia radio (BNR).

Literaturo

(en) Tomasz Kamusella, Ethnic Cleansing During the Cold War: The Forgotten 1989 Expulsion of Bulgaria’s Turks (eld: Routledge Studies in Modern European History). 2018. Londono: eldonejo Routledge, 328 paĝoj, ISBN 978-1-138-48052-0.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Country Profile: Bulgaria (PDF). Library of Congress Country Studies. Library of Congress (2006).
  2. Bulgaria. The World Factbook. Central Intelligence Agency.
  3. Oficialaj statistikaj datumoj. Arkivita el la originalo je 2009-11-25. Alirita 2010-07-11 .

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Disambiguazione – Se stai cercando altri significati, vedi Tedeschi (disambigua). Questa voce o sezione sull'argomento antropologia è ritenuta da controllare. Motivo: In incipit si dice che la maggior parte degli altoatesini appartengono al gruppo tedesco. Nella voce provincia autonoma di Bolzano si parla di oltre il 60% di madrelingua tedesca, quindi siamo sulle 300.000 persone. Il dato non combacia assolutamente coi 36.000 scritto nell'infobox. E nella tabella distribuzione manca l...

 

MadiredoDesaNegara IndonesiaProvinsiJawa TimurKabupatenMalangKecamatanPujonKode pos65391Kode Kemendagri35.07.26.2009 Luas5 km²Jumlah penduduk9,869 jiwaKepadatan1,554 jiwa/km² Madiredo adalah sebuah Desa wisata yang terletak di wilayah bagian utara Kecamatan Pujon, Kabupaten Malang, Provinsi Jawa Timur,yang merupakan salah satu Desa terbaik di Kabupaten Malang, karena telah memenangkan Lomba Desa Tahun 2021 (Tingkat Kabupaten Malang & Tingkat Provinsi Jawa Timur) dan Lomba Bulan Bha...

 

German card gameGood ThirteenA patience gameOriginGermanyTypeNon-builderFamilyAdding and pairingDeckSingle 52-card French packRelated gamesBaroness, Eight CardsSee also Glossary of patience terms Good Thirteen (German: Die gute Dreizehn) is a simple, German patience game for one person, played using a French pack of 52 playing cards. It also goes under the name Thirteens.[a] Rules A standard French deck of 52 playing cards is shuffled and placed face down as a stock on the table. The ...

American politician For other people with the same name, see John Collins. John F. CollinsPortrait of Collins in the 1960sMayor of BostonIn officeJanuary 4, 1960[1] – January 1, 1968[2]Preceded byJohn HynesSucceeded byKevin WhiteMember of theMassachusetts SenateIn office1951–1955Preceded byChester A. Dolan Jr.Succeeded byJames W. Hennigan Jr.Constituency5th SuffolkMember of theMassachusetts House of RepresentativesIn office1949–1951Preceded byVincent A. Mannerin...

 

العلاقات الباربادوسية البوتسوانية باربادوس بوتسوانا   باربادوس   بوتسوانا تعديل مصدري - تعديل   العلاقات الباربادوسية البوتسوانية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين باربادوس وبوتسوانا.[1][2][3][4][5] مقارنة بين البلدين هذه مقارنة عامة ومرجعي...

 

Peta menunjukan lokasi Santo Tomas Data sensus penduduk di Santo Tomas Tahun Populasi Persentase 199520.089—200021.3801.35%200722.1720.50% Santo Tomas adalah munisipalitas yang terletak di provinsi Isabela, Filipina. Pada tahun 2010, munisipalitas ini memiliki populasi sebesar 31.393 jiwa atau 7.231 rumah tangga. Pembagian wilayah Secara administratif Santo Tomas terbagi menjadi 27 barangay, yaitu: Ammugauan Antagan Bagabag Bagutari Balelleng Barumbong Bubug Bolinao-Culalabo Cañogan Abajo ...

English painter (1838–1919) Frances Anne HopkinsHopkins photographed in 1863 by William NotmanBorn(1838-02-02)February 2, 1838London, EnglandDiedMarch 5, 1919(1919-03-05) (aged 81)Hampstead, London, EnglandOccupationPainterKnown forPainting scenes of the fur trade in CanadaSpouse Edward Hopkins ​(m. 1858)​ParentFrederick William Beechey (father)RelativesGeorge Duncan Beechey (uncle)Henry William Beechey (uncle)Richard Brydges Beechey (uncle)St. Vincent...

 

Indigenous people of southern Iraq Maʻdān redirects here. Not to be confused with Ma'adan. Ethnic group Marsh Arabs ʻArab al-Ahwār عرب الأهوارMarsh Arabs on a boat.Total population6 to 8 millions descendants (based on population in 1950)[1]Regions with significant populations Iraq85,000 (6 million descendants in Governorate of Meysan, Basra and Dhi Qar regions of Mesopotamian Marsh) Iran120,000 (1.6 million with descendants in Khuzestani Marshland and Iraqi ref...

 

City in West Virginia, United StatesBeckley, West VirginiaCityMain Street in downtown Beckley in 2023 FlagSealNickname: Smokeless Coal Capital[1]Motto: The Gateway to Southern West VirginiaShow BeckleyShow Raleigh CountyShow West VirginiaShow the United StatesBeckleyShow map of West VirginiaBeckleyShow map of the United StatesCoordinates: 37°46′27″N 81°10′52″W / 37.77417°N 81.18111°W / 37.77417; -81.18111[2]CountryUnited StatesSta...

Merci, ChérieBerkas:Udo Jürgens - Merci, Chérie.jpgPerwakilan Kontes Lagu Eurovision 1966NegaraAustriaArtisUdo JürgensBahasaJermanKomposerUdo JürgensPenulis lirikUdo Jürgens, Thomas HörbigerKonduktorHans HammerschmidHasil FinalHasil final1stPoin di final31Kronologi partisipasi◄ Sag ihr, ich lass sie grüßen (1965)   Warum es hunderttausend Sterne gibt (1967) ► Merci, Chérie (Terima kasih, sayang) adalah lagu pemenang di Kontes Lagu Eurovision 1966. Lagu tersebut dipent...

 

Artwork intended for performance, formal type of literature For the film genre, see Drama (film and television). For other uses, see Drama (disambiguation). Depiction of a scene from Shakespeare's play Richard III Literature Oral literature Folklore fable fairy tale folk play folksong heroic epic legend myth proverb Oration Performance audiobook spoken word Saying Major written forms Drama closet drama Poetry lyric narrative Prose Nonsense verse Ergodic Electronic Long prose fiction Anthology...

 

Large natural physical entity in space This article is about naturally occurring objects. For astronomical objects of the Solar System, see List of Solar System objects. For artificial objects, see Satellite. Celestial object and Celestial body redirect here. For the subtle body postulated in philosophy, see Body of light. For other uses, see Celestial. Selection of astronomical bodies and objects An astronomical object, celestial object, stellar object or heavenly body is a naturally occurri...

Landform in Santa Cruz County, Arizona Atascosa MountainsRock Corral Canyon in the Atascosa Mountains, December 2013Highest pointPeakAtascosa PeakElevation6,440 ft (1,960 m)Coordinates31°25′57″N 111°08′48″W / 31.4325947°N 111.1467589°W / 31.4325947; -111.1467589[1]DimensionsLength6 mi (9.7 km) N-S & E-WWidth6 mi (9.7 km)GeographyAtascosa MountainsLocation of the Atascosa MountainsShow map of ArizonaAtascosa...

 

Oil States International, Inc.Company typePublicTraded asNYSE: OISIndustryOil and gasHeadquartersThree Allen Center, Suite 4620, Houston, Texas, 77002, United States[1][2]Key peopleStephen A. Wells (Chairman)Cindy B. Taylor (Chief Executive Officer and President)Websiteoilstatesintl.com Oil States International, Inc. is an American multinational corporation. It focuses on providing services to oil and gas companies. It is a public company listed on the New York Stock Exch...

 

  2023年のカタールグランプリ レース詳細 2023年のロードレース世界選手権 全20戦中第19戦 決勝日 2023年11月19日 開催地 ロサイル・サーキット 開催コース 常設サーキット 5.380km MotoGP ポールポジション ファステストラップ ルカ・マリーニ Enea Bastianini 1:51.762 1:52.978 on lap 22 表彰台 1. Fabio Di Giannantonio 2. Francesco Bagnaia 3. Luca Marini Moto2 ポールポジション ファステストラ...

This article needs to be updated. Please help update this article to reflect recent events or newly available information. (May 2023) November 2007 striking writers and supporters rally in Los Angeles The 2007–08 Writers Guild of America strike, which began on November 5, 2007, was a labor conflict that affected a large number of television shows that were due to be broadcast in the United States during the 2007–2008 television season. Negotiators for the striking writers reached a tenta...

 

American lawyer (1927–1986) Roy CohnCohn in 1964BornRoy Marcus Cohn(1927-02-20)February 20, 1927New York City, U.S.DiedAugust 2, 1986(1986-08-02) (aged 59)Bethesda, Maryland, U.S.EducationColumbia University (BA, LLB)OccupationLawyerKnown forJulius and Ethel Rosenberg trial (1951)Chief Counsel for Joseph McCarthy (1953–1954)Representation of Donald Trump (1973–1985)Political partyDemocratic[1]ParentsAlbert C. CohnDora MarcusFamilyJoshua Lionel Cowen (great-uncle)[2...

 

United Kingdom Prostitution articles AreasProstitution in the United KingdomProstitution in Northern IrelandProstitution in ScotlandProstitution in the Crown dependencies BrothelsHolland's LeaguerSilver Cross Tavern LawContagious Diseases ActsPolicing and Crime Act 2009Sexual Offences ActSexual Offences Act 1956Sexual Offences Act 1985Sexual Offences Act 2003Street Offences Act 1959R v LinekarCommon prostitute OrganisationsEnglish Collective of ProstitutesManchester Action on Street HealthSe...

رواند إير     إياتاWB إيكاوRWD رمز النداءRWANDAIR تاريخ الإنشاء 2002 الجنسية رواندا  بداية النشاط 2003 برنامج المسافر الدائم دريم مايلز حجم الأسطول 13 موقع ويب rwandair.com تعديل مصدري - تعديل   الخطوط الجوية الرواندية أو رواند إير هي شركة الطيران الوطنية في رواندا. يقع مركز عمليا...

 

イクチオルニス マーシュによる骨格図 分類 ドメイン : 真核生物 Eukaryota 界 : 動物界 Animalia 門 : 脊索動物門 Chordata 亜門 : 脊椎動物亜門 Vertebrata 綱 : 鳥綱 Aves 亜綱 : 真鳥亜綱 Ornithurae 目 : イクチオルニス目 Ichthyorniqthiforms 科 : アンビオルトゥス科 Ambiortidae 属 : イクチオルニス Ichthyornis 種 I.dispar イクチオルニス(学名: Ichthyornis)は、絶滅した鳥類である。 白亜紀後期(9...