La flago de Bulgario, emblemo de la ŝtato, konsistas el tri horizontalaj strioj egale larĝaj, blanka, verda kaj ruĝa.
Ĝis 1990 la blanka strio enhavis, ĉe la interna flanko, nacian emblemon kun leono (kiel en la nacia blazono). Ĝi menciis la jarojn 681 (fondo de la unua bulgara ŝtato) kaj 1944 (liberiĝo de la nazia rego).
Bulgaraj instancoj uzas apartajn flagojn por la mar-armeo, por la marborda gardistaro kaj por civilaj ŝipoj.