La flago de Finnlando (finneSuomen lippu (iam siniristilippu, "blukruca flago", svedeFinlands flagga), ankaŭ nomata siniristilippu ("la blukruca flago"), datiĝas de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi havas bluan Nordian krucon sur blanka fono. La ŝtatflago, uzata de ŝtataj aŭtoritatoj, havas aldone blazonon en la centro, sed estas alie identa al la civila flago. La militistaro uzas hirund-vosthavan ŝtatflagon. Ankaŭ la flago de la ŝtatprezidanto estas hirundvosta kaj krome havas la Krucon de Libereco en la supra ĉe-stanga blanka kvarangulo. Ĝi estis oficiale adoptita en majo 1918 baldaŭ post la sendependiĝo disde Rusio. Tiam estis pluraj konkurantaj proponoj por flago de la lando, sed venkis la nuna blukruca kun la sama baza fasono (la skandinava kruco) kiun uzas la flagoj dana, sveda, norvega kaj islanda. Iom similaj flagoj aperis jam en la 19-a jarcento por diversaj uzoj ekz. sur ŝipoj. La blua koloro laŭdire prezentas la milojn da lagoj en la lando kaj la ĉielon kaj la blanko la neĝon kiu kovras la teron en vintro.[1]