La turka lingvo (turke Türkçe aŭ Türk dili) estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la oficiala ŝtata lingvo de Turkio kie oni parolas ekde la Mezepoko, kiam la turkoj devenaj de Centra Azio instaliĝis en Anatolio, kiu tiam estis parto de la Bizanca Imperio.
La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj ankaŭ en Bulgario (kie la lingvo ĝuas ian ŝtatan agnoskon) kaj Kipro (kie ĝi estas oficiala same kiel la greka, krom ke ĝi estas la oficial lingvo de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro), kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, kie ili instaliĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento. En kelkaj balkaniaj zonoj oni parolas varianton konata kiel otomana turka (Osmanlı Türkçesi), kiu montras diferencojn rilate al la turka de Turkio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, kaj zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda).
La turka (Türkçe) estas ano de la lingva familio de la tjurka lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. La geografia etendo de tiu familio ampleksas ekde la okcidento de Ĉinio ĝis Balkanio. Tiu familio formas parton siavice de la branĉo altaja de la iama grupo de ural-altajaj lingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inter tiuj estas la turkmena, tatara kaj azerbajĝana lingvoj.
La turka estas aglutina lingvo, kiel la eŭska aŭ la japana, kaj tiele baziĝas sur sistemo de afiksoj aldoneblaj al la radiko de la vortoj kiuj ebligas esprimi grandan kvanton de signifoj kun malmultaj vortoj. La turka uzas preskaŭ nur sufiksojn. Ties morfologio apenaŭ havas esceptojn kaj ĝi estas tre regulema. Ne ekzistas la gramatika genro. La sintaksa ordo estas Subjekto Objekto Verbo; temas pri lingvo de fina kerno, uzas postpoziciojn (tiuj tendencoj estas kunhavataj ankaŭ de la eŭska aŭ de la japana, kvankam ne estas filogenetika rilato kun tiuj lingvoj).
Bütün insanlar hür, haysiyet ve haklar bakımından eşit doğarlar. Akıl ve vicdana sahiptirler ve birbirlerine karşı kardeşlik zihniyeti ile hareket etmelidirler.
Ĉiuj homaj estaĵoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj kaj, havantaj racion kaj konsciencon, devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.
Klasigo
La turka lingvo apartenas al la subgrupo de la oguzaj lingvoj, kiu inkludas la gagauzan kaj la azerbajĝanan. La oguzaj lingvoj formas la subgrupon plej sudokcidentan de la tjurka lingvaro, nome familio de lingvoj kiu enhavas pli ol tridek lingvojn vivantajn parolantajn tra Orienta Eŭropo, Centra Azio kaj Siberio. Kelkaj lingvistoj lokigas la tjurkajn lingvojn ene de la granda familio de la altajaj lingvoj. Ĉirkaŭ 40 % de la totalo de parolantoj de tjurkaj lingvoj estas gepatraj parolantoj de la turka lingvo. La karakteroj de la turka, kiel la vokala harmonio, aglutineco kaj manko de gramatika genro estas universalaj ene de kaj la tjurkaj kaj la altajaj lingvoj. Ekzistas alta grado de reciproka interkomprenado inter la turkaj kaj aliaj oguzaj lingvoj, inklude la turkmenan, la azerbajĝanan, la kaŝgajan, la gagauzan kaj la gagauzturkan de Balkanio.
Alfabeto
Oni uzas latinan abocon kun literoj diakritaj (kiel la plimulto de la latinskribaj lingvoj, ankaŭ Esperanto) ekde la regado de Mustafa Kemal Atatürk, la unua estro de la moderna turka ŝtato. Oni uzis diversajn skribsistemojn por la turka lingvo. Dum la Otomana Imperio, estis uzata modifita araba alfabeto, ekde la 13-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj. Atatürk ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis "turkigi" la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn. Tiu klopodo enkadriĝis ene de variaj iniciatoj por okcidentigi la landon kaj kontribui al ties modernigo.
A, a (Ofte skribata â en la pruntitaj vortoj.) [ɑ̟]
B, b [b]
C, c [d͡ʒ]
Ç, ç [t͡ʃ]
D, d [d̪]
E, e [ɛ]
F, f [f]
G, g [g], [ɟ] post e, i, ö, ü et a
Ğ, ğ [ɰ], [j] post e, i, ö, ü (Silabofine, ĝi plidaŭrigas la antaŭan vokalon.)
H, h [h]
I, ı [ɯ]
İ, i [i]
J, j [ʒ]
K, k [k], [c] antaŭ e, i, ö, ü kaj a
L, l [ɫ]
M, m [m]
N, n [n]
O, o [ɔ]
Ö, ö [œ], [ø]
P, p [p]
R, r [ɾ]
S, s [s̟]
Ş, ş [ʃ]
T, t [t̪]
U, u [u]
Ü, ü [y]
V, v [v], [w]
Y, y [j]
Z, z [z̟]
q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.
Gramatiko
Same kiel la suoma, la japana aŭ Esperanto, ankaŭ la turka estas aglutina. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj, tio estas, ke ofte ĝi aldonas afiksojn kaj specife sufiksojn kaj gramatikajn finaĵojn al la radiko de vorto, kiu ne modifiĝas.[1] Vorto povas havi multajn afiksojn kaj tiuj estas uzeblaj por krei novajn vortojn, kiel krei verbon el nomon aŭ nomon el verba radiko. La plej granda parto de afiksoj indikas la gramatikan funkcion de la vorto.[2] La nuraj indiĝenaj prefiksoj estas aliteraciaj intensigaj silaboj uzataj kun adjektoj aŭ adverboj: por ekzemplo, sım sıcak ("bolante" < sıcak) kaj mas mavi ("brilblua" < mavi).[3] Ĉiu sufikso havas sian propran gramatikan signifon.
La etenda uzado de afiksoj povas rezultigi tro longajn vortojn, por ekzemplo, Çekoslovakyalılaştıramadıklarımızdanmışsınızcasına, kiu signifas "tiel kiel vi estas unu el tiuj kiuj ŝajne ni ne povis konverti al ĉeĥoslovaka". Kvankam tiu ekzemplo estas tute artefarita, longaj vortoj ekzistas ofte en normala turka, kiel ĉe tiu ĉi titolo de gazeta nekrologo: Bayramlaşamadıklarımız (Bayram [festivalo] -Recipr-Impot-Partic-Plur-PossPl1; "Tiuj de nia grupo kun kiuj ni ne interŝanĝis sezonsalutojn").[4] Alia ekzemplo videblas en la lasta vorto de tiu titolo de reta Gvidilo de turka ortografio (İmlâ Kılavuzu): Dilde birlik, ulusal birliğin vazgeçilemezlerindendir ("La unuon en la lingvo estas unu el nemalhaveblaj [dispense-Pass-Impot-Plur-PossS3-Abl-Kopulo] de la nacia unueco ~ La lingva unueco estas nepra kondiĉo de la nacia unueco").[5]
Al vorto oni povas aldoni pli ol nur unu sufikso, kiel en la jena ekzemplo:
en turka
esperante
ev
domo
evler
domoj
evlenmek
geedziĝi, enhejmiĝi
evim
mia domo
evlerim
miaj domoj
evlendik
ni geedziĝas
evimde
en mia domo
evlerimde
en miaj domoj
evlendirecekler
ili geedziĝos
Substantivoj
Genro
La turka lingvo ne havas gramatikan genron kaj la sekso de la personoj ne tuŝas la formon de la vortoj. La pronomo en tria persono povas referenci "li", "ŝi" aŭ "ĝi". Spite tiun mankon, la turka lingvo havas formojn indiki la genron en la substantivoj, ekzemple jene:
La plej granda parto de la hejmaj animaloj ja havas masklajn kaj inajn formojn, por ekzemplo, aygır (ĉevalo), kısrak (ĉevalino), boğa (virbovo), inek (bovino).
Ĉe aliaj animaloj, la sekso estas indikebla per aldono de la vorto dişi (ino) antaŭ la koncerna substantivo, por ekzemplo, dişi kedi (katino).
Ĉe personoj, la ina sekso estas indikebla per aldono de la vortoj kız (infanino) aŭ kadın (virino), por ekzemplo, kadın kahraman (heroino) anstataŭ kahraman (heroo).
Kelkaj fremdaj vortoj de franca aŭ araba deveno jam havas apartajn inajn formojn, por ekzemplo, aktris (aktorino).
La ina sufikso serbkroata –ica estas uzata en tri vortopruntoj nome: kraliçe (reĝino), imparatoriçe (imperiestrino) kaj çariçe (carino). Tiun sufikson oni uzis ĉiam en la neologismo tanrıça (<iama turka tanrı "dio").
Vokalharmonio
Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, depende de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaşlar, Özellikler.
La vokalharmonio ekzistas en du variaĵoj; nome tiel nomata malgranda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "a" kaj "e", ekz. "-da" kaj "-de" por la lokativo kaj tiel nomata granda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "i", "ı", "u" kaj "ü", ekz. en la finaĵo de la akuzativo: "-(y)ı", "-(y)i", "-(y)u" kaj "-(y)ü".
Variaĵo de la harmonio
Antaŭaj vokaloj
Vokaloj laŭ la harmonio
Granda vokalharmonio
i, e
i
ı, a
ı
o, u
u
ö, ü
ü
Malgranda vokalharmonio
i, e, ö, ü
e
ı, a, o, u
a
Asimilado
Krome estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj (b, c, d, g, ğ, j, l, m, n, r, v, y, z), kaj aliflanke senvoĉaj (ç, f, h, k, p, s, ş, t) konsonantoj. Tiel diratas Türkçe (=en turka lingvo) sed Fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.
Tial la finaĵo de la lokativo havas entute kvar variaĵojn "-da", "-de", "-ta", "-te", el kiuj "-da" kaj "-de" sekvas post voĉaj konsonantoj kaj "-ta" kaj "-te" sekvas post senvoĉaj konsonantoj.
Ne estas difinita artikolo en turka, sed la difino de la objekto estas implicita kiam oni uzas la akuzativan finaĵon. La turkajn substantivojn oni deklinacias uzante finaĵojn de deklinacioj. Estas ses deklinaciaĵoj aŭ kazoj de substantivoj en turka, kun ĉiuj finaĵoj post la vokalharmonio. Ĉar la postpozicion "ile" ofte oni aldonas kiel sufikso al la substantivo, kelkaj gramatikistoj analizas ĝin kiel instrumentan deklinacion, kvankam ĝi uzas la genitivon kun personaj pronomoj, singularaj demonstrativoj kaj pridemanda kim. La plurala markilo -ler² tuj sekvas la substantivon antaŭ ajna deklinacio aŭ aliaj afiksoj (p. ekz. köylerin "de la popoloj").
La turka lingvo havas ses kazojn, nome nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, lokativon kaj ablativon, kies finaĵoj sekvas post eventuale metata finaĵo de la pluralo (-lar aŭ -ler). La vokalo de la sufikiso dependas de la vokalharmonio. La finaĵo sekvas la jenan skemon:
nominativo: -
genitivo: -(n)in (granda vokalharmonio)
akuzativo: (y)i (granda vokalharmonio)
dativo: -(y)e (malgranda vokalharmonio)
lokativo: -de (malgranda vokalharmonio)
ablativo: -den (malgranda vokalharmonio)
Ĉe personaj nomoj oni disigas la nomon disde la kazfinaĵo per apostrofo, jene Adem'in "de Adamo".
En la turka lingvo ne estas gramatika genro, pro kio la vorton arkadaş (amiko) oni povas uzi jem por viroj jen por virinoj. Ankaŭ ne estas difinita artikolo, sed la nombron bir (unu) oni povas uzi kiel nedifinita artikolo. La pluralon oni indikas pere de la sufikso -lar/ler (depende de la vokalharmonio), kiel en evler (domoj) kaj atlar (ĉevaloj).
La markilon de akuzativo oni uzas nur por difinitaj objektoj; oni komparu (bir) ağaç gördük "ni vidis arbon" kun ağacı gördük "ni vidis la arbon".[6] La pluralan markilon -ler ĝenerale oni ne uzas kiam oni celas klason aŭ kategorion: ağaç gördük povas same signifi "ni vidis arbojn [dum ni promenis tra arbaro]" - kontraste al ağaçları gördük "ni vidis la arbojn [koncernajn]".
La deklinacio de ağaç montras du gravajn trajtojn de la turka fonologio: asimilado de konsonantoj al sufiksoj (ağaç t an, ağaç t a) kaj esprimo de finaj konsonantoj antaŭ vokaloj (ağa c ın, ağa c a, ağa c ı).
Krome, la substantivoj povas porti sufiksojn kiuj indikas personon: por ekzemplo -imiz, "nia". Per la aldono de la kopulo (por ekzemplo -im, "Mi estas") oni povas krei kompletajn frazojn. La pridemanda partiklo mi sekvas tuj la demanditan vorton, kaj ankaŭ sekvas la vokalharmonion: köye mi? "ĉu [iri] al la vilaĝo?", ağaç mı? " ĉu [estas] arbol?".
Adjektoj
La turkaj adjektoj ne deklinacias. Tamen, la plej grandan parton de la adjektoj oni povas uzi kiel substantivoj, kaj tiam ja oni deklinacias ilin: por ekzemplo, güzel ("belaj") → güzeller ("(la) belaj / personoj"). Uzitaj atributive, la adjektoj antaŭas la substantivojn kiujn ili modifas aŭ adjektas. La adjektojn var ("ekzistanta") kaj yok ("neekzistanta") oni uzas tre ofte kiam en aliaj lingvoj oni uzus "estas" aŭ "havas", por ekzemplo , süt yok ("ne estas lakto", laŭvorte "(la) lakto (estas) neekzistanta"); la konstrukto "substantivo -GEN substantivo -POS var / yok "substantivo "; imparatorun elbisesi yok "la imperiestro ne havas veston " ("(la) imperiestro- de vesto- lia neekzistanta"); kedimin ayakkabıları yoktu ("mia kato ne havis ŝuojn", laŭvorte" gato- mia - de ŝuo- plur. - pasinte neekzistanta").
Historio
La unuaj konataj tjurkaj skribaĵoj estas la monumentaj skribaĵoj de la valo de la riverp Orĥon, en la aktuala Mongolio; ili estis starigitaj honore al la princo Kul Tigin kaj lia frato la imperiestro Bilge Ĥan. Tiuj skribaĵoj estis datitaj inter la jaroj 732 kaj 735. Post la malkovro kaj elfosado de tiuj monumentoj kaj de aliaj ŝtontabuloj fare de rusaj arkeologoj en pli ampleksa areo ĉirkaŭ la valo de Orĥon inter 1889 kaj 1893, oni stablis, ke la lingvo de la skribaĵoj estas la iama tjurka lingvo. La orĥona skribsistemo estas konata ankaŭ kiel "tjurkaj runoj", pro siaj formoj similaj al la ĝermanaj runoj. Tamen, tiu lingvo estis tre malsimila disde la otomana kaj la moderna turkaj lingvoj.
Je la turka ekspansio komence de la eŭropa Mezepoko (6-a ĝis 9-a jarcentoj), la popoloj parolantaj de tjurkaj lingvoj etendiĝis tra Centra azio, kovrante grandan geografian zonon ekde Siberio ĝis Eŭropo kaj parto de Mediteraneo. Ĉefe la Selĝukoj portis sian lingvon, nome la oghuza turko (rekta praulo de la aktuala turka lingvo) al Anatolio en la 11-a jarcento. Dum tiu sama jarcento, la karaĥanida lingvisto, Mahmud al-Kaŝgari, publikigis la unuan vortaron de tjurka lingvo kaj mapon de la geografia distribuado de parolantoj de tjurkaj lingvoj en la Kompendio de tjurkaj dialektoj (en otomana turka: Divânü Lügati't-Türk). Komence de la 11-a jarcento en Anatolio, aktuale Turkio, aperis la nomita "antikva anatolia turka", kiu estas la mezepoka praulo de la moderna turka lingvo.
Post la adopto de Islamo ĉirkaŭ la jaro 950 fare de l karaĥanidoj kaj la selĝukoj, kiuj estas konsiderataj la kulturaj prauloj de la otomanoj, la administracia lingvo de tiuj ŝtatoj akiris nombrajn vortopruntojn de la araba lingvo kaj ankaŭ de la persa lingvo. La turka literaturo de la otomana periodo, partikulare ĉe la poezio divan aŭ diwan, estis tre forte influita de la persa lingvo, inklude la adoptadon de la metriko kaj de granda kvanto de importitaj vortoj. La oficiala kaj literatura lingvo de la Otomana Imperio (1299-1922) estis fakte ia miksaĵo de turka, araba kaj persa kiu estis tre diferenca disde la lingvo ĉiutage parolata en tiu periodo nomita kaba Türkçe, parolata de pli malkleraj personoj kaj de lokanoj de ruraj zonoj. Tiu lingvo estis multe pli pura kaj finfine iĝis la bazo de la moderna turka lingvo.
Lingva reformo kaj moderna turka lingvo
Post la fondo de la Respubliko Turkio kaj la reformo de la skribmaniero, la Societo de la Turka Lingvo (TDK) establiĝis en 1932 sub la patroneco de Mustafa Kemal Atatürk cele al okazigo de esplorado pri la turka lingvo. Unu de la precizan celoj de tiu societo estas iniciati lingvan reformon por anstataŭi vortojn de araba kaj persa deveno pere de ekvivalentoj de turka deveno. Pere de malpermeso uzi fremdajn vortojn en la gazetaro, la societo sukcesis elimini centojn de fremdaj vortoj for de la turka lingvo. Dum la plej granda parto de la vortoj enkondukitaj en la lingvo fare de la Türk Dili Kurumu (TDK) estis novaj derivaĵoj de turkaj radikoj, la societo sukcesis ankaŭ revivigi vortojn de la antikva tjurka lingvo kiujn oni ne estis uzintaj dum jarcentoj.
Pro tiu subita lingva ŝanĝiĝo, la pli aĝaj parolantoj kaj la pli junaj parolantoj ekdiverĝis ĉefe en la vortotrezoro: dum la generacioj naskiĝintaj antaŭ 1940 tendencis uzi terminojn de persa kaj araba devenoj, la novaj generacioj preferis la novan esprimmanieron. Estis paradokse ironia ke la propra Atatürk, en siaj longaj diskursoj al la nova parlamento en 1927, uzis otomanan parolmanieron kiu nuntempe sonus tiom rara ke necesis tri tradukoj al la moderna turka lingvo: nome la unua en 1963, la dua en 1986 kaj, denove, en 1995. Estas ankaŭ politikaj nuancoj en tiu lingva debato, ĉar kelkaj konservativaj sektoroj uzas pli grandan nombron de arkaismoj, kaj en la gazetaro kaj en la ĉiutaga vivo.
Dum la lastaj jardekoj okazis kontinua laboro de la TDK por stampi novajn vortojn, cele al esprimado de novaj konceptoj kaj teknologioj dum ili venas al la lingvo, ĉefe devenaj de la angla lingvo. Multaj el tiuj terminoj, aparte ĉe la areo de la teknologio, ricevis ampleksan akceptadon. Tamen, la TDK estis kritikita pro la stampado de vortoj kiuj por multaj parolantoj sonas tro artefaritaj. Kelkaj fruaj ŝanĝoj, kiel bölem kiu celis anstataŭi fırka (politika partio), ne atingis popolan apogon; fakte fırka estis siavice anstataŭita de la vorto parti prenita rekte de la franca lingvo. Kelkaj vortoj prenitaj de la antikva turka prenis specialajn signifojn, por ekzemplo, betik (kiu dekomence signifis libron) estas nuntempe uzata por la nomita script ĉe informadiko.
Multaj vortoj kunekzistis kun sia iama partnero. Tio okazas kiam vorto prunteprenita de alia lingvo ŝanĝas sian dekomencan signifon: por ekzemplo, dert, derivita de la persa dard (درد: doloro), signifas nun "problemon" en turka; [7] dum la indiĝena turka vorto ağrı estas uzata por "fizika doloro". Foje, la lingva prunto havas en turko signifon iomete diferenca disde la origina signifo, kio okazigas situacion similan al la kunekzistado de vortoj de ĝermana kaj latina devenoj en la angla lingvo, kiel pork (porkaĵo, cf. franca porc) kaj pig ("porko"), to commence ("starti", "komenci", formala vorto; cf. franca commencer) kaj to begin ("eki", pli neformala), ktp. Inter la antikvaj anstataŭitaj vortoj, estas terminoj de geometrio, kardinalaj punktoj, kelkaj nomoj de monatoj kaj multaj substantivoj kaj adjektoj.
Ekzemploj
Ekzemplo de parolata turka lingvo:
Nasılsın, canım? Seni çok özledik, nereye gittin?
Kiel vi, kara mia? Vin tre sopiris ni, kien iris vi?
Akalın, Şükrü Haluk (Januaro 2003). "Türk Dil Kurumu'nun 2002 yılı çalışmaları (Turkish Language Association progress report for 2002)" (PDF). Türk_Dili (en turka) 85 (613). ISSN 1301-465X. Arkivita el la originalo en la 27-a de junio de 2007. Konsultita 2007-03-18. [1] Arkivita ĉe [2]
Bazin, Louis (1975). "Turcs et Sogdiens: Les Enseignements de L'Inscription de Bugut (Mongolie), Mélanges Linguistiques Offerts à Émile Benveniste". Collection Linguistique, publiée par la Société de Linguistique de Paris (france) (LXX): 37–45.
Brendemoen, B. (1996). "Conference on Turkish in Contact, Netherlands Institute for Advanced Study (NIAS) in the Humanities and Social Sciences, Wassenaar, 5–6 February 1996".
Encyclopaedia Britannica, Expo 70 Edition Vol 12. William Benton. 1970.
Coulmas, Florian (1989). Writing Systems of the World. Blackwell Publishers Ltd, Oxford. ISBN 0-631-18028-1.
Dilaçar, Agop (1977). "Atatürk ve Yazım". Türk Dili (en turka) 35 (307). ISSN 1301-465X. Konsultita la 2007-03-19. [3]
Ergin, Muharrem (1980). Orhun Abideleri (in Turkish). Boğaziçi Yayınları. ISBN 0-19-517726-6.
Findley, Carter V. (October 2004). The Turks in World History. Oxford University Press. ISBN 0-19-517726-6.
Glenny, Misha. The Balkans – Nationalism, War, and the Great Powers, 1804–1999, Penguin, New York 2001.
Johanson, Lars (2001). "Discoveries on the Turkic linguistic map" (PDF). Swedish Research Institute in Istanbul. Arkivita el la originalo en la 5-a de februaro, 2007 [4]. Konsultita la 2007-03-18. [5]Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
Ishjatms, N. (Oktobro 1996). "Nomads In Eastern Central Asia". History of civilizations of Central Asia 2. UNESCO Publishing. ISBN 92-3-102846-4.
Katzner, Kenneth (Marto 2002). Languages of the World, Third Edition. Routledge, an imprint of Taylor & Francis Books Ltd. ISBN 978-0-415-25004-7.
Lewis, Geoffrey (1953). Teach Yourself Turkish. English Universities Press. ISBN 978-0-340-49231-4. (2-a eldono 1989)
Lewis, Geoffrey (2001). Turkish Grammar. Oxford University Press. ISBN 0-19-870036-9.
Lewis, Geoffrey (2002). The Turkish Language Reform: A Catastrophic Success. Oxford University Press. ISBN 0-19-925669-1.
Özsoy, A. Sumru; Taylan, Eser E. (eld.) (2000). Türkçe’nin ağızları çalıştayı bildirileri (Workshop on the dialects of Turkish) (en turka). Boğaziçi Üniversitesi Yayınevi. ISBN 975-518-140-7.
Soucek, Svat (March 2000). A History of Inner Asia. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65169-1.
Vaux, Bert (2001). "Hemshinli: The Forgotten Black Sea Armenians" (PDF). Harvard University. Konsultita la 2007-04-24. [6]Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
Zimmer, Karl; Orgun, Orhan (1999). "Turkish". Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 154–158. ISBN 0-521-65236-7.
Center for Studies on Turkey, University of Essen (2003). "The European Turks: Gross Domestic Product, Working Population, Entrepreneurs and Household Data" (PDF). Turkish Industrialists' and Businessmen's Association. Arkivita el la originalo en la 4-a de decembro, 2005 [7]. Konsultita la 2007-01-06. [8]Arkivigite je 2005-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
"Güncel Türkçe Sözlük" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Arkivita el la originalo en la 2007-03-12 [10]. Konsultita la 2007-03-21. [11]Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
"Turkish Etymological Dictionary online" (en turka). Sevan Nişanyan. 2006. Konsultita la 2007-09-11. [12]
"Language Materials Project: Turkish". UCLA International Institute, Center for World Languages. February 2007. Konsultita la 2007-04-26. [13]Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
TNS Opinion & SocialArkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine (Februaro 2006). Special Eurobarometer 243 / Wave 64.3: Europeans and their Languages (PDF). European Commission Directorate of General Press and Communication. Konsultita la 2007-03-28.
"Turkish Language Association: Sesler ve ses uyumları "Sounds and Vovel karmony"" (en turka). Turkish Language Association. Konsultita la 2013-01-13. [14]
Turkish Language Association. "Türk Dil Kurumu – Tarihçe (History of the Turkish Language Association)" (en turka). Arkivita el la originalo en la 2007-03-16 [16]. Konsultita la 2007-03-18. [17]Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
"Türkçe Sözlük (2005)’teki Sözlerin Kökenlerine Ait Sayısal Döküm (Listo de originaj vortoj en Türkçe Sözlük (2005))" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Konsultita la 2007-03-21. [18]Arkivigite je 2007-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
"Spartak KADIU : Türkçede zaman ve kip kavramı ve i-ek eylemin fonksiyonu üzerine" (en turka). Turkish Studies: International Periodical For The Languages, Literature and History of Turkish or Turkic Volume 7/3,. Konsultita la 2013-01-15. [19]
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada November 2022. José Lucas da SilvaSilva pada 2020 Menteri Pariwisata, Perdagangan dan IndustriPetahanaMulai menjabat 24 Juni 2020 (2020-06-24)Perdana MenteriTaur Matan Ruak PendahuluJabatan dibentuk ulangPenggantiPetahana Informasi pribadiLahir2 Maret 1970...
Untuk sinetron yang bernama sama, lihat Malin Kundang (sinetron). Malin KundangSebuah prangko dengan ilustrasi legenda Malin Kundang, tahun 1998.Dongeng rakyatNamaMalin KundangDataMitologiMinangkabauNegaraIndonesiaKawasanSumatera Barat Malin Kundang adalah cerita rakyat yang berasal dari provinsi Sumatera Barat, Indonesia. Legenda Malin Kundang berkisah tentang seorang anak yang durhaka pada ibunya dan karena itu dikutuk menjadi batu. Cerita rakyat yang mirip juga dapat ditemukan di negara-ne...
Education funded by taxation Educational research Disciplines Evaluation History Organization Philosophy Psychology (school) Technology (electronic marking) International education School counseling Special education Female education Teacher education Core ideas Free education Right to education Curricular domains Arts Business Computer science Early childhood Engineering Language Literacy Mathematics Performing arts Science Social science Technology Vocational Methods Case method C...
Kentucky affiliate of the Republican Party Republican Party of Kentucky ChairpersonJ. McCauley BrownSenate PresidentRobert StiversHouse SpeakerDavid OsborneHeadquartersFrankfort, KentuckyMembership (2023) 1,609,649[1]IdeologyConservatismPolitical positionRight-wingNational affiliationRepublican PartyColors RedStatewide Executive Offices5 / 7Seats in the Kentucky Senate31 / 38Seats in the Kentucky House of Representatives80 / 100Seats in the U.S. Senate2 / 2Seats in the U.S....
Artikel ini perlu diwikifikasi agar memenuhi standar kualitas Wikipedia. Anda dapat memberikan bantuan berupa penambahan pranala dalam, atau dengan merapikan tata letak dari artikel ini. Untuk keterangan lebih lanjut, klik [tampil] di bagian kanan. Mengganti markah HTML dengan markah wiki bila dimungkinkan. Tambahkan pranala wiki. Bila dirasa perlu, buatlah pautan ke artikel wiki lainnya dengan cara menambahkan [[ dan ]] pada kata yang bersangkutan (lihat WP:LINK untuk keterangan lebih lanjut...
Prefecture-level city in Guangxi, People's Republic of ChinaChongzuo 崇左市 • Cungzcoj SiTsungtsoPrefecture-level cityOffice building of the Chongzuo governmentLocation of Chongzuo in GuangxiChongzuoLocation in ChinaCoordinates (Chongzuo municipal government): 22°22′37″N 107°21′54″E / 22.377°N 107.365°E / 22.377; 107.365CountryPeople's Republic of ChinaAutonomous regionGuangxiMunicipal seatJiangzhou DistrictArea • Total17,345 km2 (...
1993 novel by Ana Castillo So Far from God AuthorAna CastilloPublished1993PublisherW. W. Norton and CompanyISBN0-393-03490-9Part of a series onChicanos and Mexican Americans Terms Identity Chola/o La Raza Pachuca Pachuco Pinta/o Xicanx Concepts Anti-Mexican sentiment History Early-American Period Josefa Segovia Las Gorras Blancas Mexican–American War Mutualista San Elizario Salt War Sonoratown Treaty of Guadalupe Hidalgo Pre-Chicano Movement 1917 Bath riots Bisbee Deportation Bloody Christm...
Cet article est une ébauche concernant une femme politique norvégienne. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Hanna Elise MarcussenHanna Elise Marcussen en mai 2013FonctionMembre suppléant du StortingLégislature du Storting 2021–2025 (d)Oslo (en)depuis le 1er octobre 2021BiographieNaissance 4 septembre 1977 (46 ans)ArendalNom de naissance Hanna Elise MarcussenNationalité norvégienneFormati...
English author For other authors with the name, see John Phillips (disambiguation). This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article relies largely or entirely on a single source. Relevant discussion may be found on the talk page. Please help improve this article by introducing citations to additional sources.Find sources: John Phillips author – news ...
Questa voce o sezione sull'argomento chimica non cita le fonti necessarie o quelle presenti sono insufficienti. Puoi migliorare questa voce aggiungendo citazioni da fonti attendibili secondo le linee guida sull'uso delle fonti. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Eutrofizzazione L'inquinamento fotochimico (o smog fotochimico) è un particolare tipo di inquinamento atmosferico che si viene a creare in giornate caratterizzate da condizioni meteorologiche di stabilità e di f...
SMA Negeri 71 JakartaInformasiDidirikanJuli, 1983JenisSekolah Menengah Atas NegeriAkreditasiAKepala SekolahNiyata Sirat, M.Pd.Jumlah kelas8 Kelas per LantaiJurusan atau peminatanMIPA dan IPSRentang kelasX, XI, XIIKurikulumKurikulum MerdekaJumlah siswa864 siswa (36 siswa per kelas)NEM terendah8.838 (2019)NEM tertinggi10.0(2019)Nilai masuk rata-rata97.34(2019)AlamatLokasiJl. H. Dogol - Kavling TNI AL Duren Sawit, Jakarta Timur, DKI Jakarta, IndonesiaTel./Faks.(021) 8614112(021...
Chaplin: The MusicalThe Story of Charlie ChaplinMusikChristopher CurtisLirikChristopher CurtisNaskahChristopher Curtis Thomas MeehanProduksi2006 New York Musical Theatre Festival 2010 La Jolla Playhouse2012 Broadway 2013 St. Petersburg 2014 Theatro NET SP - Brazil 2016 Henderson, Kentucky Chaplin: The Musical, yang awalnya berjudul Limelight: The Story of Charlie Chaplin, adalah sebuah musikal dengan musik dan lirik buatan Christopher Curtis dan sebuah buku karya Curtis dan Thomas Meehan. Aca...
تحتاج هذه المقالة كاملةً أو أجزاءً منها إلى تدقيق لغوي أو نحوي. فضلًا ساهم في تحسينها من خلال الصيانة اللغوية والنحوية المناسبة. (يوليو 2020) ext3معلومات عامةالمطورون Stephen Tweedieلغة البرمجة سي الاسم الكامل (بالإنجليزية: Extended file system 3)الإصدار الأول نوفمبر 2001 (لينكس النواة 2.4.15)معرف...
U.S. presidential appointee White House Chief of StaffIncumbentJeff Zientssince February 8, 2023Executive Office of the PresidentWhite House OfficeReports toPresident of the United StatesAppointerPresident of the United StatesFormation1946 (Assistant to the President)1961 (White House Chief of Staff)First holderJohn R. SteelmanWebsitewww.whitehouse.gov President Joe Biden walks with Chief of Staff Ron Klain along the Colonnade of the White House. Chief of Staff Jack Watson (1980–1981) ...
River in southern England Thames redirects here. For other uses, see Thames (disambiguation). Tamesis redirects here. For the town in Colombia, see Támesis, Antioquia. For the publisher, see Tamesis Books. River ThamesCity of London with Tower BridgeMap of the Thames within southern EnglandEtymologyProto-Celtic *tamēssa, possibly meaning darkLocationCountryEnglandCountiesGloucestershire, Wiltshire, Oxfordshire, Berkshire, Buckinghamshire, Surrey, Greater London, Kent, EssexTowns/citiesCrick...
Claimant to the English throne in 1553 Jane Grey redirects here. For other uses, see Jane Grey (disambiguation). Lady Jane GreyThe Streatham portrait, discovered at the beginning of the 21st century, is believed to be based on a contemporary woodcut.Queen of England and Ireland (more...)(disputed) Reign10 July 1553 – 19 July 1553[1]PredecessorEdward VISuccessorMary IBorn1536 or 1537Possibly London or Bradgate Park, Leicestershire, EnglandDied12 February 1554 (aged 16 or 17)[2 ...
Kakek membawa pulang Putri Kaguya, lukisan karya Tosa Hiromichi. Putri Kaguya (かぐや姫の物語code: ja is deprecated , Kaguya hime no monogatari, Kisah Putri Kaguya) atau Taketori monogatari (竹取物語code: ja is deprecated , Kisah Pengambil Bambu) adalah cerita rakyat Jepang yang tertua.[1] Kisah seorang anak perempuan yang ditemukan kakek pengambil bambu dari dalam batang bambu yang bercahaya. Cerita diperkirakan berasal dari awal zaman Heian. Di dalam Man'yōshū jilid ke-...
Gretzky beralih ke halaman ini. Untuk tokoh lain dengan nama yang sama dan penggunaan lain, lihat Gretzky (disambiguasi). Wayne GretzkyCC Hockey Hall of Fame, 1999 Wayne Gretzky, 2006 Lahir 26 Januari 1961 (umur 63)Brantford, Ontario, Kanada Tinggi 6 ft 0 in (183 cm) Berat 185 pon (84 kg; 13 st 3 pon) Posisi Pemain tengah Shot Left Bermain untuk WHA Indianapolis Racers Edmonton OilersNHL Edmonton Oilers Los Angeles Kings St. Lou...
Santo Basilius yang AgungUskup, Teolog, Bapa GerejaLahirKaisarea, KapadokiaMeninggal379Kaisarea, KapadokiaDihormati diKekristenan Barat dan TimurPesta1 Januari dan 30 Januari Basilii Magni Opera, 1540 Basilius dari Kaisarea (bahasa Yunani: Άγιος Βασίλειος ο Μέγας; kadang disebut Basil), yang juga dijuluki Santo Basilius Agung dalam Gereja Katolik, adalah seorang teolog, Bapa Gereja sekaligus Pujangga Gereja pada abad ke-4.[1][2] Salah satu sumbangan dar...