Tjurka lingvaro estas familio de lingvoj parolataj de multaj homoj de Orienta Eŭropo ĝis Siberio kaj okcidenta Ĉinio. Tuta kvanto de parolantoj de ĉiuj tjurkaj lingvoj estas ĉirkaŭ 200 milionoj, plimulto de kiuj (ĉ. 180 milionoj) estas denaskaj parolantoj. La plej populara lingvo de la lingvaro estas Turka, kiun parolas ĉirkaŭ 40% de tjurka-parolantoj.
Gramatikaj ecoj
La plej karakterizaj ecoj de tjurka lingvaro estas aglutineco, plej ofte per sufiksoj, harmonio de vokaloj kaj neekzisto de verbaj klasoj aŭ gramatika sekso. En multaj tjurkaj lingvoj ankaŭ mankas, aŭ ekzistas nur eta kvanto de, prepozicioj, kaj diversaj aspektoj de substantivoj estas esprimitaj per kazoj kaj postpozicioj. Modernaj tjurkaj lingvoj uzas variantojn de cirila, latina kaj araba skribsistemoj. Antikvaj tjurkaj lingvoj ankaŭ uzetis bolgaran kaj orĥonan runoskribojn kaj grekajn literojn.
La klasado uzata en tiu ĉi artikolo estas kreita de la rusa tjurkologo O. Mudrak. Sed la lingvostatistika metodo, kiu ne prilaboris ĉiujn tjurkajn lingvojn, donas iomete malsamajn rezultojn. Ekzemple, per ĝi karluka kaj kipĉaka grupoj estas unuigitaj kaj azerbajĝana lingvo pli proksimas al la turkmena ol al la turka.
Ekzemploj de plej gravaj tjurkaj lingvoj
Jen specimenoj de la plej esencaj turklingvoj
Esperanta
Turka
Azerbajĝana
Turkmena
Tatara
Kazaĥa
Kirgiza
Uzbeka
Ujgura
"Kiaj vortoj ekzistas por paŝo de ĉevalo?"
Atın yürüyüşleri için hangi sözcükler var?
Atın yerişi üçün hansı sözler var?
Atın yörişleri barada ne hili sözler bar?
Atnıng yürişleri turında nindi süzler bar?
Atıng cürisin sıypattaytın kanday sözder bar?
Attım cürüşü cönündö kanday atayın terimder bar?
Atnıng yurişleri üçün kanday sözler bar?
Atnıng mengiş ve yürügişliri toğısında kandak atamlarılar bar?
Altaja superlingvaro
Multaj lingvistoj kredas ke tjurkajn lingvojn necesas unuigi kun la Mongolaj en unu grandan Altajan superlingvaron. Kelkaj eĉ proponas ankaŭ aldoni la Japanan kaj la Korean. Sed multaj aliaj fakuloj tion tute ne agnoskas.
Popolo, ĉefloĝantoj de Tatario (1,765 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Maria Respubliko, Mordovio, Udmurtio, Ĉuvaŝio, en aliaj regionoj de Rusia Federacio. Oni nomas tatarojn ankaŭ turklingvaj popoloj de Siberio (siberiaj tataroj), Krimeo (krimeaj tataroj) k.a. En Rusia Federacio (sen krimeaj tataroj) 5,52 mln [3].
Popolo en Rusio, ĉefloĝantoj de Baŝkirio (864 mil). Entute en Rusia Federacio ĉirkaŭ 1,35 mln [3]. Loĝas ankaŭ en Kazaĥio (42 mil), Uzbekio (35 mil) k.a.
Nova Tjurka Alfabeto (tatare яңа əлифба/jaꞑa əlifʙa, baŝkire яңы әлифбә, "nova alfabeto"), mallonge яңалиф/jaꞑalif, ebla esperantigo janalifo, estas projekto de unuigita latinida alfabeto por tjurkaj lingvoj kreita en Sovetunio en la fino de 1920-aj jaroj. En 1928 ĝi estis oficiale enkondukita en tjurklingvaj sovetaj respublikoj kaj aŭtonomaj respublikoj de RSFSR anstataŭ arabidaj alfabetoj kiuj tie tradicie utiliĝis. Tamen en 1938–1940 janalifo estas urĝe anstataŭigita per alfabetoj surbaze de cirila skribo kaj do estas ne plu uzata.