San-Marino aŭ Sanmarino (oficiale: Respubliko San-Marino, itala: Repubblica di San Marino, kromnomo en la itala: La Serenissima, kiu signifas la tre serena) estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj respublikoj en la mondo kaj la sola ŝtaturbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la evoluo de la demokratiaj modeloj en Eŭropo kaj en la tuta mondo[1]. Ekde 2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore estas agnoskataj kiel monda heredaĵo de Unesko[2].
Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la jaro 301 fare de la sanktulo Santa Marino.
San-Marino troviĝas je la orienta flanko de la montaro la Apeninoj kaj estas plena enklavo en Italio. La oficiala lingvo estas la itala.
Pro ĝia malgrandeco ĝi ankaŭ estas mikroŝtato. San-Marino estas kun surfacamplekso de pli ol 61 km² kaj ĉirkaŭ 33 500 loĝantoj (2017)[3] la kvina plej malgranda ŝtato de la mondo kaj la tria plej malgranda lando en Eŭropo, post Vatikano kaj Monako, apartenante al la ses eŭropaj etŝtatoj.
Demografio
Loĝantaro
San-Marino havas iom pli ol 33 500 loĝantojn (2007)[3] el kiuj pli ol 10 500 loĝas en la plej granda urbo Serravalle, kaj pli ol 4 100 loĝas en la ĉefurbo same nomata San-Marino. San-Marino en 2010 havis pli da vehikloj ol loĝantoj.[4] La averaĝa atendata vivdaŭro je naskiĝo estas unu de la plej altaj en la mondo t.e. 83,3 jaroj en 2017.[3] Unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, kaj tion oni ne forgesis. Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo. Dum la lasta mondmilito ĝi akceptis pli ol 100 000 rifuĝintojn, dum la malriĉa loka loĝantaro konsistis el 13 000 homoj[5].
Lingvoj
En San-Marino la itala estas la oficiala lingvo. La romanja ankaŭ estas multe parolata varianto de la itala.
Religio
Romkatolikismo ne estas la ŝtata religio, kvankam 95% de la loĝantaro estas registritaj kiel romkatolika[6].
Geografio
Panorama vido super la urbo San-Marino en la direkto de la Maro Adriático (NO) super la regionoj San Marino kaj Romagna (Italio). Sur la marbordo videblas la areo inter Cervia kaj almenaŭ Gabicce Mare, kun Cesenatico, Rimini videblas inter la du. En la antaŭa plano, la sanmarinaj komunumoj Borgo Maggiore, Valdragone, Cailungo, Domagnano, Serravalle kaj aliaj.
San-Marino havas mediteranean klimaton: en somero la temperaturo varias inter 20 °C kaj 32 °C, en la vintro inter −2 °C kaj 10 °C.
Historio
La historio de San-Marino estas tre antikva, ĉar ĝi datiĝas de la 4a jarcento, jam de antaŭ la mezepoko.
Komenca periodo
La nomo de la lando venas de la dalmatia sanktulo, sankta Marino, ŝtonhakisto kaj monaĥo, kiu vivis en insulo, kiu nun apartenas al Kroatio, kaj kies nuna nomo estas Rab. En tiu tempo (proksimume en la jaro 257 p.K) la romia imperiestro estis Dioleciano, kiu persekutis la kristanojn. Kun sia eta kristana komunumo Marino venintus al Italio la 3-an de septembro301, ekloĝinte sur la monto Titano[7]. Tial la jaro 301 validas laŭ la legendo kiel la oficiala fondiĝo de la lando kaj depost, kiam komenciĝus la historio. Tamen la vera fondiĝo ŝajne okazis pli malfrue[8], ĉar la unua konata mencio de San-Marino kiel «specifa teritoria referenco» datas el la jaro 885. Tial eblas, ke la rakonto, minimume parte, estas falsita por defendi la sendependecon de San-Marino kontraŭ la episkopo de Rimini[9].
Post Marino (laŭ la legendo) ankaŭ aliaj kristanoj rifuĝis sur la monton por trovi protekton kontraŭ la persekuto de imperiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a, Marino fariĝis diakono. La roma patricioDonna Felicissima («Feliĉega Virino») donacis al li la monton Titano. Strato en la ĉefurbo nun portas ŝian nomon. Kiam Marino laŭ la legendo mortis en 366, onidire la komunumo ĉiam fondis sian sendependecon sur la liberectema citaĵo «lasas vin libera de ambaŭ viroj» (latine relinquo vos liberos ab utroque homine, ŝajne, la imperiestro de Romio, kaj la papo).
La unuaj evidencoj de komunumo sur Titano estas dokumentoj verkitaj de la monaĥo Eugippius, kiu pli frue en la jaro 511 mencias, ke alia monaĥo tiam loĝis tie.
Komenco de la moderna ŝtato
Ĉiam zorgema por promocii pacajn rilatojn kaj bonvolon, la Arengo redaktis kaj proklamis la unuajn leĝojn, la Statutojn, inspiritajn de la principoj de demokratio. Kvankam en 1253 ekzistas pruvoj pri la ekzisto de la unuaj Statutoj, en 1295 la unua aro de leĝoj estas disponebla en la Respubliko de San-Marino.
La unua plej malnova skribita leĝo-libro datiĝas de 1295. Dum la sekvaj 300 jaroj, la leĝaj reguloj estis pli rafinitaj; la sesa kaj lasta leĝo, publikigita la 21an de septembro 1600, atestas pri detala leĝdona aktiveco kun siaj ses libroj kaj 314 rubrikoj.
Periodo de Garibaldi
En 1849, kiam generaloGiuseppe Garibaldi[10] estis ĉirkaŭita de tri malamikaj armeoj post la falo de la Romia Respubliko, li trovis en San-Marino neatenditan sekurecon por si kaj siaj ĉirkaŭ 2 000 postvivantaj soldatoj por eskapi la armeojn de Aŭstrio kaj Romo[11]. En 1861 Garibaldi eĉ ricevis la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.
Neŭtraleco de San-Marino dum la Dua Mondmilito.
San-Marino flegis esceptan tradicion de gastamo. Ĉi tiu libera lando neniam rifuzis azilon aŭ helpon al tiuj, kiuj estis persekutataj pro malfeliĉa sorto aŭ tiraneco, kia ajn estis ilia kondiĉo aŭ ideoj. Ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo.
Dum la lasta mondmilito, San-Marino restis neŭtrala kaj kvankam ĝi konsistis nur el 13 000 loĝantoj[1][11], ĝi ja donis azilon kaj sekurecon en siaj submontaj trajntuneloj al ĉirkaŭ 100 000 evakuitaj personoj venantaj el la ĉirkaŭaj areoj de Italio, kiuj estis bombarditaj[11], kvankam estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.
La Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn, kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.
La Batalo de San Marino estis konflikto en la 17a–20a de septembro 1944 dum la Kampanjo de Italio de la Dua Mondmilito, en kiu fortoj de la Germana Armeo okupis la neŭtralan Respubliko San Marino, kaj estis poste atakitaj de la fortoj de la Aliancanoj. Ĝi estis foje konata ankaŭ kiel Batalo de Monte Pulito.
Politiko
Parlamenta sistemo
La registaro konsistas el asembleo de la familiestroj, nomata arengo, prezidata de «rektoro», nomata Capitano Difensore[11].
La Granda kaj Ĝenerala Konsilantaro estas la nuna parlamento kaj la “regantaj kapitanoj”, nomataj itale capitani reggenti, estas duoblaj ŝtatestroj, kiuj oficas nur dum 6 monatoj kaj apartenas al malsamaj partioj, por ke unu kontrolu la alian. Estis nur en 1243, ke oni enkondukis ilin kiel konsulojn, kiuj helpis disdividi la respondecon de la leĝfarantoj. Ili senĉese viciĝis ĝis la nuna tago, kio konfirmas la validecon kaj efikecon de la institucioj[11].
Ĉar San-Marino neniam havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej antikva respubliko de la mondo. En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum la Dua Mondmilito konservis neŭtralecon, post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943.
Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.
En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan respektive pasivan elektorajton por virinoj.
En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj, sed ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, kvankam ĝi partoprenas en la Eŭropa Mona Unio (EMU) kaj fabrikigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj kutime ne estas en cirkulado, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.
Administra strukturo
San-Marino estas dividita en naŭ aŭtonomaj municipoj, nomataj "kasteloj" (castelli).
Jen listo kun la nombro de la loĝantaro (en 2012):
Castello
Poŝtkodo
Loĝantaro
Urbo San Marino
47890
4.214
Acquaviva
47892
2.096
Borgo Maggiore
47893
6.609
Chiesanuova
47894
1.087
Domagnano
47895
3.256
Faetano
47896
1.180
Fiorentino
47897
2.548
Montegiardino
47898
910
Serravalle
47899 / 47891
10.571
sumo:
32.471
La plej granda urbo, Dogana en areo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Ĉiuj aliaj limas al Italio, kvankam la areo de la ĉefurbo havas nur etan italan limon.
Leĝaro
La bazo de la statutoj de San-Marino, kiuj estas la fondaĵo de la leĝo kaj rego, estis aprobita en la jaro 1600, kaj tiel ĝi povas esti la plej malnova ankoraŭ uzata bazleĝaro en la mondo.
San-Marino ne havas veran konstitucion,[12] sed la leĝaron – latine: Statuta Decreta ac Ordinamenta Illustris Reipublicae ac Perpetuae Libertatis Terrae Sancti Marini, – kiu estas la bazo de ĉiuj leĝoj en la lando, jam estis aprobita la 8-an de oktobro1600. Tiel, la San-Marina leĝbazo povas esti la plej malnova en la mondo. Ĝi simbolas la liberan ŝtaturbon, ilustritan en la politika debatado, la literaturo kaj la artoj dum jarcentoj.
Kulturo
Arto
Kun pli ol 100 unikaj skulptaĵoj sur malgranda areo, San-Marino havas kelkajn mirindajn artverkojn, kies plej fama estas la Damo de Libereco situanta antaŭ la urbodomo, en la Palazzo Publicco[13].
Arkitekturo
Kelkaj elstaraj arkitekturaĵoj estas la preĝejo La Beata Vergine della Consolazione (Giovanni Michelucci, 1961-1967), la elementa lernejo de Ca' Caccio en San Marino (Gilberto Rossini, 1966-1972), la malnovaj montaj vojoj (Pelacchi, 1776; restaŭro fare de Gino Zani, 1925-1941); la Cisterne del Pianello (Michele de Giohannino, 1476-1478); fervojaj tuneloj Rimini–San Marino, (Filippo Tajani, 1928-1932); transformo de Villa Manzoni (Giancarlo De Carlo, 1990); renovigo de la Palazzo Pubblico (Francesco Azzurri, 1884-1994; restaŭro fare de Gae Aulenti kun Francesca Fenaroli, 1991-1996); World Trade Center, (Norman Foster kaj Partneroj, 1999-2004)[14].
Literaturo
Milena Ercolani, poetino kaj verkistino
Giuseppe Rossi: 'La Respubliko de San-Marino' (itala, traduko ekzistas en la angla, eldonis ĝin la turisma oficejo de San-Marino en 1976).
Sporto
San-Marino fieras pri multaj futbalistoj kiel Nicola Albana. La teamo neniam partoprenis en monda futbalpokalo kaj ne kvalifikis por eŭropa ĉampioneco.
Defendo
San-Marino estas kvazaŭ lando sen armeo. La armeo de Italio provizas la nacian defendon. Pro la simboligo de la sendependeco ĝi tamen havas propran armeeton, unu el la plej malgrandaj en la mondo, kiu ĉefe ludas ceremonian rolon.
Ekonomio
San Marino estas unu de la landoj kun la plej alta individua malneta nacia produkto (MNP) en la mondo,[15] en nivelo kun la aliaj plej evoluintaj regionoj en Eŭropo, kaj ĝia ekonomio estas stabila. La ĉefaj enspezoj de la respubliko estas bankado. Turismo reprezentas nur 2% de la MNP[13]. Krom la propraj malabundaj eŭromoneroj, populara inter monerkolektantoj ankaŭ la poŝtmarkoj de San-Marino, kiuj validas nur ene de la lando mem, estas plejparte vendataj al filatelistoj kaj tiel konsistigas alian fonton de enspezoj. La ĉefaj terkulturaj produktoj estas vino kaj fromaĝo. Plie, vestado-komerco, elektroniko kaj ceramiko estas gravaj. La propraj eŭromoneroj, kiuj estas tre malabundaj, estas samkiel la antaŭaj 'sanmarinaj liroj'.
Transporto
Plej multaj turistoj, kiuj alvenas per aviadilo alteriĝas ĉe la flughaveno Federico Fellini en Rimini, Italio, kaj poste pluvojaĝas per buso.
Regula buslinio (23 km) inter Rimini (ekiro i.a. apud la stacidomo) kaj San-Marino. De Borgo Maggiore estas loka buslinia konekto al Dogana, la plej dense loĝata loko en San-Marino.
La aŭtovojo, nomata de la loka loĝantaro superstrada, longas nur 8,9 km inter Borgo Maggiore, irante tra Dogmanano al Dogano por poste eniri en Italion. Limigita licenca taksio-servo funkcias tutlande. Ekzistas sep licencaj taksiaj kompanioj, kiuj laboras en la respubliko[16], [5] kaj italaj taksioj regule funkcias ene de San-Marino, kiam ili transportas pasaĝerojn de Italio al San-Marino (RSM).
La Funivia di San Marino estas kablolifto, kiu ligas la due plej dense loĝatan urbon, Borgo Maggiore, sub la monto Titano al ĝia supro, la ĉefurbo San-Marino.
Amaskomunikilaro
Unu TV-stacio kaj tri radiostacioj. Tagĵurnalo: Giornale San Marino.
Ekzistas muzeo pri historio kaj kulturo, sed ankaŭ pli malkutima muzeo pri torturo-instrumentoj kaj pri sciencfikcio[13]. Ekzistas 40-minuta ekskurso pere de porturista trajneto, kiu ebmigas vidi malfacile atingeblajn vidindaĵojn de San-Marino[16].
Monda heredaĵo de Unesko
UNESCO skribas pri San-Marino, ke ĝi estas speco de «sendependa respubliko ekde la 13-a jarcento», kaj ke ĝi fondiĝis «kiel urbo-lando en la 13-a jarcento».[17]
La urbo Borgo Maggiore, la historia urbocentro de San-Marino kun siaj stratoj, palacoj kaj preĝejoj kaj pro la aparta valoro de la pejzaĝo ankaŭ la monto Titano, sur kiu San Marino troviĝas, ricevis prestiĝan agnoskon je la 7-a de julio 2008 kaj estis samjare registrita en la monda heredaĵo-listo de UNESCO, ĉar elstare atestante pri kultura tradicio dum pli ol 700 jaroj[9]. Sur ĉiuj tri flankoj de la monto Titano troviĝas fortikaĵo, kiu formas parton de la San-marina nacia flago.
Laŭ la deklaro pro ĝia speciala kaj universala valoro, proklamita de la Unesko-komitato pri tutmonda heredaĵo, San Marino estas unika pro la videblaj spuroj de seninterrompa longa ekzistado kiel ĉefurbo de la Respubliko, sia geopolitika kunteksto neŝanĝita kaj siaj juraj kaj instituciaj roloj, kiuj aperas en ĝia strategia situo sur la pinto de la monto Titano, en ĝia historia urbomodelo, urbaj areoj kaj multnombraj monumentoj. San Marino kune kun Borgo Maggiore kaj la monto Titano konsistigas eksterordinaran ateston pri la kreiĝo de reprezenta demokratio, kiu baziĝas sur civita aŭtonomio kaj memregado[18].
Peta menunjukkan lokasi Pambujan Pambujan adalah munisipalitas yang terletak di provinsi Samar Utara, Filipina. Pada tahun 2010, munisipalitas ini memiliki populasi sebesar 31.018 jiwa dan 5.248 rumah tangga. Pembagian wilayah Secara administratif Pambujan terbagi menjadi 26 barangay, yaitu: Cababto-an Cabarian Cagbigajo Canjumadal Doña Anecita Camparanga Geadgawan Ginulgan Giparayan Igot Ynaguingayan Inanahawan Manahao Paninirongan San Ramon Senonogan Don Sixto Tula Sarana pendidikan Sarana...
Bagian dari seri artikel mengenaiPandemi Covid-19Permodelan atomik akurat yang menggambarkan struktur luar virus SARS-CoV-2. Tiap bola yang tergambarkan di sini adalah sebuah atom. SARS-CoV-2 (virus) Covid-19 (penyakit) Kronologi2019 2020 Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember 2021 Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Lokasi Menurut benua Afrika Antarktika Asia Eropa Amerika Selatan Amerika Utara Oseania Menurut kendaraan...
Nunzio Zavettieri Nazionalità Italia Calcio Ruolo Allenatore Carriera Carriera da allenatore 2002-2003 VeneziaGiovanili2003-2006 UdineseGiovanili2008-2009 InterGiovanili2009-2010 Ventspils2012 Adelaide Utd2012-2014 BariVice2014-2015 L'Aquila2015-2016 Juve Stabia2016-2017 Catanzaro2017-2018 Bisceglie2018 Virtus Francavilla2019-2020 Spartaks Jūrmala2022-2023 Nocerina 1 I due numeri indicano le presenze e le reti segnate, ...
Henky SolaimanLahirOng Hian Kie(1941-08-30)30 Agustus 1941Bandung, Jawa Barat, Hindia Belanda (sekarang Indonesia)Meninggal15 Mei 2020(2020-05-15) (umur 78)Jakarta, IndonesiaSebab meninggalKanker ususKebangsaanIndonesiaNama lainHenky SolaimanPekerjaanPemeransutradarapenulis naskahTahun aktif1966—2020Suami/istriEdmay IndrianiAnakVerdi Solaiman Ong Hian Kie, atau yang lebih dikenal sebagai Henky Solaiman (30 Agustus 1941 – 15 Mei 2020) adalah pemeran, sutr...
American actor (1966–2019) Kristoff St. JohnSt. John in 2000Born(1966-07-15)July 15, 1966New York City, New York, U.S.DiedFebruary 3, 2019(2019-02-03) (aged 52)Los Angeles, California, U.S.Resting placeValley Oaks Memorial Park, Westlake Village, California, U.S.Other namesChristoff St. JohnOccupationActorYears active1975–2019Known forRoots: The Next Generations GenerationsThe Young and the RestlessSpouses Mia St. John (m. 1991; div....
2 cani stupidiserie TV d'animazione I 2 cani stupidi Titolo orig.2 Stupid Dogs Lingua orig.inglese PaeseStati Uniti AutoreDonovan Cook StudioHanna-Barbera ReteTBS 1ª TV5 settembre 1993 – 13 febbraio 1995 Episodi26 (completa) Durata ep.30 min Rete it.Rai 1 1ª TV it.12 luglio 1999 Genereumoristico 2 cani stupidi (2 Stupid Dogs), nota anche come Due stupidi cani,[1] è una serie animata statunitense ideata da Donovan Cook e ...
Brazilian mixed martial artist Joaquim SilvaBornJoaquim Antônio Magalhães da Silva (1989-02-05) February 5, 1989 (age 35)Anápolis, Goiás, BrazilOther namesNetto BJJHeight5 ft 8 in (1.73 m)[1]Weight155 lb (70 kg; 11.1 st)DivisionLightweightReach69 in (175 cm)[1]StyleBrazilian Jiu-Jitsu, Muay ThaiStanceOrthodoxFighting out ofCuritiba, BrazilTeamEvolução ThaiRankBlack belt in Brazilian Jiu-Jitsu[1] Black kruang in Muay Th...
DF Concerts Ltd.Founded1982HeadquartersGlasgow, Scotland, UKArea servedUnited KingdomProductsEvent promotionWebsitedfconcertsandevents.com DF Concerts & Events (formerly known as Dance Factory Concerts) is a music and event promoter, which is based in and operates across Scotland. The company was founded in 1982 in Dundee, Scotland as Dance Factory Concerts.[1][2][3] DF Concerts promote and manage the TRNSMT festival and owns and manages King Tut's Wah Wah Hut in ...
Pour les articles homonymes, voir Corps expéditionnaire. Corps expéditionnaire français en Extrême-Orient Insigne du CEFEO. Création 1945 Dissolution 28 avril 1956 Pays Union française Guerres Guerre d'Indochine Commandant historique Général LeclercGénéral de LattreGénéral Salan modifier Insigne d'épaule du CEFEO. Combat au FM 24/29 en 1952. Parachutistes français en Indochine en mai 1952. Hommes de la 1re compagnie étrangère parachutiste de mortiers lourds en 1953...
ХристианствоБиблия Ветхий Завет Новый Завет Евангелие Десять заповедей Нагорная проповедь Апокрифы Бог, Троица Бог Отец Иисус Христос Святой Дух История христианства Апостолы Хронология христианства Раннее христианство Гностическое христианство Вселенские соборы Н...
Cet article est une ébauche concernant une localité italienne et le Piémont. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Rivalta di Torino Nom piémontais Rivàuta Administration Pays Italie Région Piémont Ville métropolitaine Turin Code postal 10040 Code ISTAT 001214 Code cadastral H335 Préfixe tel. 011 Démographie Gentilé rivaltesi Population 20 061 hab. (31-08-2021[1]) Densi...
Capital of Sulu province, Philippines This article is about the municipality. For the island, see Jolo. This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Jolo, Sulu – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (July 2019) (Learn how and when to remove this message) Municipality in Bangsamoro Autonomous Region...
See also: Cape Rozewie Village in Pomeranian Voivodeship, PolandRozewieVillageLighthouseRozewieCoordinates: 54°49′47″N 18°20′09″E / 54.82972°N 18.33583°E / 54.82972; 18.33583Country PolandVoivodeshipPomeranianCountyPuckGminaWładysławowoPopulation323 Rozewie is a village on the south coast of the Baltic Sea in the Kashubia, in the administrative district of Gmina Władysławowo, within Puck County, Pomeranian Voivodeship, in northern Poland. It lies a...
English Renaissance composer (died 1585) Thomas TallisDetail of an 18th-century posthumous engraving by Gerard Vandergucht, after Niccolò Haym [1]Bornc. 1505Probably Kent, EnglandDied23 November 1585(aged 79–80)Greenwich, EnglandWorksList of compositionsSignature Part of a series onRenaissance music Overview Composers / Transition to Baroque Movements and schools Burgundian Franco-Flemish Colorist Florentine Camerata Roman Venetian English Virginalist English Madriga...
Steel-arch bridge between West Memphis, Arkansas, and Memphis, Tennessee, US For the bridge in Florida, see Hernando de Soto Bridge (Florida). Hernando de Soto BridgeHernando de Soto Bridge photographed from the Memphis PyramidCoordinates35°09′10″N 90°03′50″W / 35.15278°N 90.06389°W / 35.15278; -90.06389Carries6 lanes of I-40CrossesMississippi RiverLocaleMemphis, Tennessee, and West Memphis, ArkansasOther name(s)The M Bridge, Memphis Bridge, Mississippi Bri...
American country musician (1909–1978) Maybelle CarterCarter in 1963Background informationBirth nameMaybelle AddingtonBorn(1909-05-10)May 10, 1909Nickelsville, Virginia, U.S.DiedOctober 23, 1978(1978-10-23) (aged 69)Hendersonville, Tennessee, U.S.GenresCountry Folk, Gospel, AmericanaInstrument(s)VocalsguitarautoharpbanjoYears active1927–1978Spouse(s)Ezra Carter (m. 1926)Musical artist Mother Maybelle Carter (born Maybelle Addington; May 10, 1909 – October 23, 1978) was an American c...
Town in Greater Manchester, England For the Swinton North electoral ward of the City of Salford, see Swinton North (ward). For the Swinton South electoral ward of the City of Salford, see Swinton South (ward). Not to be confused with Swindon. Human settlement in EnglandSwintonSwinton town centreSwintonLocation within Greater ManchesterPopulation22,931 (2014 estimate)[1]OS grid referenceSD775015• London167 mi (269 km) SEMetropolitan boroughCity...
Workplace for scientific activity The Schuster Laboratory, University of Manchester (a physics laboratory) A laboratory (UK: /ləˈbɒrətəri/; US: /ˈlæbrətɔːri/; colloquially lab) is a facility that provides controlled conditions in which scientific or technological research, experiments, and measurement may be performed. Laboratories are found in a variety of settings such as schools, universities, privately owned research institutions, corporate research and testing facilities, gover...
Football tournamentBlue Stars/FIFA Youth CupOrganising bodyFIFA (since 1991)Founded1939RegionInternationalNumber of teamsMen: 10Women: 6Current championsMen: Zürich (6th title)Women: Vancouver Whitecaps (1st title)Most successful club(s)Men: Manchester United (18 titles)Women: Vancouver Whitecaps VfL Wolfsburg Young Boys Zürich(1 title each)WebsiteFIFA Youth Cup 2024 Blue Stars/FIFA Youth Cup Blue Stars/FIFA Youth Cup is an international association football competition organised by FIFA. H...
Questa voce o sezione sull'argomento Iraq non cita le fonti necessarie o quelle presenti sono insufficienti. Puoi migliorare questa voce aggiungendo citazioni da fonti attendibili secondo le linee guida sull'uso delle fonti. Questa voce o sezione sull'argomento Iraq non è ancora formattata secondo gli standard. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Immagine aerea dell'aeroporto e della zona verde di Bagdad La zona verde (in arabo المنطقة ال...