8-a de oktobro
La 8-a de oktobro estas la 281-a tago de la jaro (la 282-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 84 tagoj restas.
Je la 8-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 314 (aŭ 316): Konstanteno la Granda venkis Licinion en la batalo de Kybalis
- 451: Kalcedono: Koncilio de Kalcedono komenciĝis
- 927: Bulgara Ortodoksa Eklezio, anoncita pli frue kiel aŭtokefalia, iĝis patriarkujo
- 1480: Granda princo de Moskvo Ivano la Tria forĵetis tataran Grandan Hordon dum provo transpaŝi riveron Ugra (alfluo de Okao)
- 1508: En Moskvo subskribiĝis pactraktato finanta la 3-an litovan-moskvan militon (1507-08)
- 1517: Reĝo de Francio Francisko la 1-a fondis havenan urbon Havro
- 1600: San-Marino adoptis skribitan konstitucion
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola-litova armeo kaj tataroj en batalo de Prostki (proksime al Ełk) kontraŭ svedoj, brandenburgoj kaj prusoj
- 1715: Pollando: venko de pola armeo super la saksa en batalo de Radogoszcz
- 1804: Jean Jacques Dessalines kroniĝis kiel imperiestro de Haitio
- 1809: Klemens von Metternich iĝis ministro pri eksteraj aferoj kaj ŝtata kanceliero de la Aŭstra imperio
- 1814: Argentino: Provinco Salta kreiĝis
- 1871: Usono: 5 grandaj incendioj eksplodis, i.a. en Ĉikago (Ilinojso) kaj Peshtigo (Viskonsino)
- 1879: Dua pacifika milito: ĉiliaj ŝipoj venkis la peruajn en marbatalo apud Angamos (Antofagasta)
- 1890: Funikularo de Zagrebo malfermita - la plej mallonga fervojo en la mondo destinita al publika transporto
- 1897: Gustav Mahler estis nomumita direktoro de Viena Ŝtata Operejo
- 1901: Pollando: Sopot iĝis urbo
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Veroniko
- 1912: Montenegro proklamis militon kontraŭ Otomana Imperio - komenco de la Unua Balkana milito
- Unua Mondmilito
- 1919: Latva milito de sendependeco: bermontianoj komencis atakon al Rigo
- 1920: Buĥara Popola Soveta Respubliko estis fondita
- 1920: Dua Pola Respubliko: komencita "ribelo" de generalo Lucjan Żeligowski, kiu post kelkaj tagoj okupis Vilnon kun ĉirkaŭaĵoj proklamante Centran Litovion
- 1922: Latvio: unua baloto al latva Saeima komenciĝis
- 1923: Flughaveno Berlino-Tempelhof ekkonstruiĝis
- 1937: Diktatoro de Domingo Rafael Trujillo ordonis haltigon de masakro ordonita kontraŭ elmigrintoj el Haitio
- 1938: En Uĵhorodo kreiĝis kadre de la Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio unua registaro de aŭtonoma Karpata Rutenio, kiu la 30-an de decembro 1938 komencis nomiĝi Karpata Ukrainio
- Dua Mondmilito
- 1945: Prezidento de Usono Harry S. Truman informis pri livero de know-how pri atombombo al Britio kaj Kanado
- 1946: Surbaze de la verdikto de Brita Armea Tribunalo estis pendumita Max Pauly, germana nacisocialista militkrimulo, komandanto de koncentrejoj Stutthof (1939-1942) kaj Neuengamme (1942-1945)
- 1948: Stalinismo: soveta kolonelo Antoni Skulbaszewski iĝis en Pollando supera armea akuzisto
- 1952: 3 trajnoj koliziis en stacidomo de Granda Londono mortigante 112 homojn - 340 vundiĝis
- 1958: Oni enplantis unuan internan movigilon de koro
- 1962: Alĝerio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Pola futbalisto Kazimierz Deyna debutis en sporta klubo de Lodzo
- 1967: La Higuera: boliviaj soldatoj vundis kaj arestis revoluciulon Che Guevara - la sekvan tagon li estis pafmortigita
- 1969: Protestoj kontraŭ milito en Vjetnamio: manifestacioj nomataj Tagoj de Kolero komenciĝis en Ĉikago, celantaj fini usonan implikiĝon en la Vjetnama Milito
- 1979: En novkonstruita Nacia Muzeo en Krakovo estis malfermita ekspozicio Propra portreto de poloj
- 1980: Lasta koncerto de jamajka regeisto Bob Marley
- 1982: Olof Palme duafoje iĝis ĉefministro de Svedio
- 1982: Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis leĝon pri sindikatoj - formala eksterleĝigo de "Solidareco"; gvidantoj de Konfederacio de Sendependa Pollando Leszek Moczulski, Romuald Szeremietiew kaj du aliaj estis kondamnitaj de juĝejo al plurjara mallibero pro „provo perforte renversi reĝimon de la Pola Popola Respubliko”
- 1985: En Londono muzikalo Les Misérables estis prezentita unuafoje en populara versio
- 1988: Latvia Popola Fronto fondiĝis
- 1989: Revolucioj de 1989
- 1990: Jerusalemo: 17 palestinanoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en tumulto kun israela polico sur la Templa Monto
- 1991: Slovenio enkondukis sian propran valuton, tolaron; efektivigo de la deklaracio de sendependeco de Kroatio de la 25-a de junio 1991; registaro de Kroatio agnoskis Estonion kaj Latvion kiel suverenajn ŝtatojn
- 1993: Ukrainio komencis specialan operacon por evakui kartvelajn rifuĝintojn el Abĥazio
- 1997: Kim Jong-il iĝis ĝenerala sekretario en Nord-Koreio
- 2000: Pollando: venko de Aleksander Kwaśniewski dum prezidentaj balotoj
- 2001: Arnold Rüütel iĝis prezidento de Estonio
- 2001: Girma Woldegiorgis iĝis prezidento de Etiopio
- 2005: Serbio: stajponto super Danubo en Novi Sad ekfunkciis - bombita de NATO en 1999
- 2005: Tertremo en Kaŝmiro atingis ankaŭ nordan Pakistanon, Afganion kaj Nordan Baraton - pli ol 73 000 homoj mortis
- 2008: Mohamed Naŝid gajnis unuan demokratian prezidentan balotadon en Maldivoj
- 2009: Usona Kongreso atribuis honoran civitanecon al pola militisto Kazimierz Pułaski
- 2014: Morto pro Ebola malsano de la unua usona paciento Thomas Eric Duncan, devenanta de Liberio, ĉe kiu la viruso disvolviĝis post lia alveno al Ameriko
- 2016: Enlanda milito en Jemeno: pli ol 140 personoj pereis kaj pli ol 520 vundiĝis en Sanao, rezulte de bombardo de loko, kie kolektiĝis funebrantoj post entombigo de la patro de ministro pri internaj aferoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1553: Jacques Auguste de Thou, franca historiisto (m. 1617)
- 1585: Heinrich Schütz, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (m. 1672)
- 1676: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo kaj filozofo (m. 1764)
- 1690: Johann Werner Krauß, germana historiisto kaj superintendanto (m. 1772)
- 1730: Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen), germana nobelo (m. 1795)
- 1741: José Cadalso, hispana novklasikisma verkisto kaj militisto (m. 1782)
- 1750: Friedrich Wilhelm Eugen Döll, germana skulptisto (m. 1816)
- 1750: Adam Afzelius, sveda botanikisto kaj orientalisto (m. 1837)
- 1789: William John Swainson, angla ornitologo, entomologo kaj artisto (m. 1855)
- 1799: Evaristo da Veiga, brazila poeto, politikisto, filologo, libroeldonisto, himnisto kaj ĵurnalisto (m. 1837)
- 1809: Nikolaus Becker, germana juristo kaj poeto (m. 1845)
- 1830: Károly Wagner, hungara inĝeniero pri arbarkulturo (m. 1879)
- 1838: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo kaj lingvisto (m. 1907)
- 1848: Pierre De Geyter, franca socialisto kaj lignoprilaboristo, komponinta La internacion (m. 1932)
- 1850: Henry Louis Le Châtelier, franca kemiisto kaj metalurgo (m. 1936)
- 1856: John Mabon Warden, skota aktuaro, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, tradukisto de Biblio al Esperanto, aŭtoro de fotoj pri UK 1912, kies negativoj estis donacitaj de Hilary Chapman al Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (m. 1933)
- 1864: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (m. 1953)
- 1869: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo, viktimo de la armena genocido (m. 1935)
- 1870: Louis Vierne, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1937)
- 1873: Ejnar Hertzsprung, dana kemiisto kaj astronomo klasifikinta stelojn laŭ absoluta magnitudo (m. 1967)
- 1874: István Bethlen, transilvania nobelo, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1875: Cécile Tormay, hungara verkistino kaj tradukistino (m. 1937)
- 1883: János Husovszky, hungara pentristo (m. 1961)
- 1892: Marina Cvetajeva, rusia, sovetia poetino, verkistino kaj tradukistino, daŭrigantino de simbolismo (m. 1941)
- 1892: Zoltán Nadányi, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1945)
- 1895: Juan Domingo Perón, argentina politikisto (m. 1974)
- 1895: Bruno Riefling, norvega filologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo (m. 1918)
- 1895: Zog la 1-a, reĝo kaj prezidento de Albanio (m. 1961)
- 1904: Antoni Dobrowolski, pola pedagogo, la plej aĝa konata malliberulo de la germana koncentrejo Aŭŝvico (m. 2012)
- 1908: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (m. 1983)
- 1916: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1995)
- 1920: Frank Herbert, usona sciencfikcia verkisto (m. 1986)
- 1926: Günter Mittag, germana politikisto (m. 1994)
- 1927: Cesar Milstein, brita Nobelpremiita imunologo, esploranta monoklonajn antikorpojn (m. 2002)
- 1929: Klaus-Dieter Fichtner, germana pedagogo kaj regionhistoriisto
- 1930: Tōru Takemitsu, japana komponisto (m. 1996)
- 1935: Kornélia Olysói, rumania hungara pupaktorino kaj verkistino, membrino de Internacia Ligo de Pupaktoroj (m. 2016)
- 1935: Jenő Korondi, rumania hungara skulptisto de metalo
- 1938: Hermann Fabini, rumanlanda arĥitekto kaj eldonisto
- 1939: Paul Hogan, aŭstralia aktoro
- 1939: Aladár Pege, hungara kontrabasisto, komponisto (m. 2006)
- 1946: Dennis Kucinich, usona politikisto
- 1948: Claude Jade, franca aktorino (m. 2006)
- 1949: János Vajda, hungara komponisto, profesoro
- 1949: Sigourney Weaver, usona aktorino
- 1958: Ursula von der Leyen, germana politikistino, prezidantino de Eŭropa Komisiono
- 1970: Matt Damon, usona aktoro, scenaristo kaj produktisto
- 1970: Sadiq Khan, brita politikisto, urbestro de Londono
- 1977: Botond Ferenczy, rumania hungara grafikisto, loĝejaranĝisto
- 1978: András Mikó, rumania hungara poeto (m. 1997)
- 1979: Kristanna Loken, usona aktorino kaj modelulino
- 1979: Peter Baláž, slovaka esperantisto, vegetarano, fondinto de la eldonejo Espero, kunfondinto kaj prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo, kunordiganto de E@I, teknika redaktoro de "Esperantisto Slovaka", estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, kunorganizanto de KAEST kaj Somera Esperanto-Studado, Esperantisto de la Jaro 2012
- 1984: Zbigniew Bródka, pola rapidsketisto, olimpika majstro
Mortoj
- -169: Kvinto Ennio, romia poeto kaj verkisto (n. -239)
- 391: Felikso de Komo, itala episkopo kaj sanktulo
- 705: Abd al-Malik ibn Marwan, kvina kalifo de Umajadoj (n. 646)
- 1286: Johano la 1-a, duko de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1217)
- 1436: Jakoba, grafino de Henegovio (n. 1401)
- 1469: Filippo Lippi, itala pentristo (n. 1406)
- 1604: Janus Dousa, nederlanda historiisto, juristo, poeto, filologo, unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno (n. 1545)
- 1656: Johano Georgo la 1-a, princo el dinastio Wettin (n. 1585)
- 1754: Henry Fielding, angla verkisto kaj dramaturgo, enestanta en Angla Antologio (n. 1707)
- 1766: Sámuel Pataki, hungara kuracisto (n. 1694)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto verkanta en la baŝkira lingvo, partoprenanto de la ribelo de Pugaĉov, nacia heroo (n. 1754)
- 1803: Vittorio Alfieri, itala poeto kaj verkisto (n. 1749)
- 1820: Henriko la 1-a, haitia sklavo kaj militisto, nomata Nigra Napoleono (n. 1767)
- 1826: Friedrich Krupp, germana industriisto, fondinto de Gisŝtalfabriko Krupp (n. 1787)
- 1834: François Adrien Boieldieu, franca operkomponisto (n. 1775)
- 1869: Franklin Pierce, prezidento de Usono (n. 1804)
- 1872: Antal Kagerbauer, hungara arkitekto (n. 1814)
- 1874: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto (n. 1835)
- 1889: Johann Jakob von Tschudi, svisa naturalisto esploranta Sudamerikon (n. 1818)
- 1896: George du Maurier, brita verkisto kaj desegnisto (n. 1834)
- 1897: Aleksio Savrasov, rusa pentristo, kunfondinto de la rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj (n. 1830)
- 1899: Julius Mařák, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (n. 1832)
- 1904: Clemens Winkler, germana kemiisto, malkovrinto de germaniumo (n. 1838)
- 1910: Maria Konopnicka, pola poetino, novelistino, tradukistino kaj feministino (n. 1842)
- 1916: Attila Gerő, hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto (n. 1870)
- 1916; Emil Vajda, hungara kapelestro, verkisto (n. 1858)
- 1918: Károly Aggházy, hungara komponisto, pianisto, muzika pedagogo (n. 1885)
- 1926: Antal Kóczé, hungara ciganmuzikestro (n. 1872)
- 1929: Jacek Malczewski, pola pentristo (n. 1854)
- 1936: Munshi Premchand, barata verkisto (n. 1880)
- 1940: Josef František, ĉeĥa flug-aso en la batalo de Anglio (n 1914)
- 1945: Felix Salten, aŭstra verkisto (n. 1869)
- 1953: Kathleen Ferrier, angla kantistino, pianistino, koncerta artistino (n. 1912)
- 1966: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo (n. 1896)
- 1967: Clement Attlee, ĉefministro de Britio (n. 1883)
- 1972: Tadeo Kazimiro Hodakowski, pola gimnazia instruisto, unua lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato, partoprenanto de UK 1927 en Gdańsk, antaŭ UK 1931 en Krakovo organizis Internacian Pedagogian Kurson de Esperanto por 280 partoprenantoj el 17 landoj, kunredaktoro de "Pola Esperantisto", estrarano de Pola Esperanto-Asocio, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1903)
- 1973: Gabriel Marcel, franca filozofo, religia pensulo (n. 1889)
- 1981: Heinz Kohut, usona psikoanalizisto, esploristo de narcisismo (n. 1913)
- 1991: Edward Skórzewski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1930)
- 1992: Willy Brandt, germana Nobelpremiita kanceliero, urbestro de Okcidenta Berlino (n. 1913)
- 1992: Róbert Rátonyi, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1923)
- 1996: Alfred E. Johann, germana ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de veturliteraturo (n. 1901)
- 2002: Péter Rényi, hungara ĵurnalisto, kritikisto (n. 1920)
- 2002: Károly Tompa, hungara inĝeniero pri arbar-kulturado (n. 1923)
- 2004: Jacques Derrida, franca literatura kritikisto kaj filozofo (n. 1930)
- 2007: Zdzisław Peszkowski, pola katolika animzorganto, presbitero (n. 1918)
- 2010: John Huchra: usona astronomo kaj profesoro (n. 1948)
- 2013: Khady Sylla, senegalia verkistino (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 8-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|