10-a de oktobro
La 10-a de oktobro estas la 283-a tago de la jaro (la 284-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 82 tagoj restas.
Je la 10-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 680: Batalo de Karbalo inter soldataro de kalifo de umajadoj kaj taĉmento de la tria imamo de ŝijaistoj Ĥusejn ibn Ali, kiu malvenkis kaj pereis
- 1410: Batalo de Koronovo - venko de pola armeo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj rezultigis pactraktaton en Toruń en 1411
- 1427: Pollando: Przasnysz akiris urborajton
- 1780: Imperiestro Jozefo la 2-a metis angulŝtonon de la fortikaĵo kaj la urbo Terezín
- 1574: En Krakovo komenciĝis kelktaga tumulto kaŭzita de katolikoj kontraŭ protestantoj
- 1604: Keplero observas supernovaon eksplodantan en la konstelacio Serpentisto
- 1631: Tridekjara milito: armeo de elektoprinclando Saksio okupis Pragon
- 1728: Granda incendio de Kopenhago - 28% de konstruaĵoj bruliĝis, 20% de loĝantoj perdis tegmenton super la kapo
- 1733: Francio deklaris militon al Aŭstrio – komenco de la milito pri la pola sukcedo
- 1776: Pola-hungara-slovaka aventuristo Moric Benjovski iĝis reĝo de Madagaskaro
- 1793: Nacia Konvencio starigis teroron de la franca revolucio: jakobena konstitucio ne estas aplikata, Komitato por publika savado ricevis nelimigitajn rajtojn
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: malvenko de ribelantoj en la batalo de Maciejowice (distrikto Garwoliński)
- 1846: William Lassell malkovris Tritonon, la plej grandan el la lunoj de Neptuno
- 1848: Revolucio de 1848 en la Aŭstria Imperio: Nacia Gvardio de Brno sendis grandan armitan unuon al Vieno por helpi la kontraŭhabsburgan ribelon, Olomouc same faris
- 1859: Porvira kvazaŭframasona Schlaraffia fondiĝis en Prago kiel tutmonda germanlingva asocio por kultivado de amikeco, arto kaj humuro
- 1863: Maksimiliano iĝis imperiestro de Meksiko
- 1868: En Kubo eksplodis kontraŭhispana ribelo
- 1882: Banko de Japanio fondiĝis
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Herodio
- 1911: Alvoko de Tongmenghui kaŭzis ribelon, kiu alkondukis al proklamo de respubliko en Ĉinio
- 1913: Usona prezidento Woodrow Wilson decidis eksplodi akvobaraĵon Gamboa - fino de konstruado de la Panama Kanalo
- Unua Mondmilito
- 1919: En Ĉinio fondiĝis Kuomintango
- 1919: Aŭstrio: en Vieno okazis premiero de la opero La senombra virino de Richard Strauss
- 1920: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Kordulo
- 1920: En referendumo en Karintio, 59,0 procentoj el "Zono A", ĉefe loĝata de karintaj slovenoj, voĉdonis resti ĉe Aŭstrio
- 1921: Reĝlando de Kurdistano kreiĝis
- 1922: Dua Pola Respubliko: en Katowice unuafoje kunvenis Silezia Sejmo
- 1922: Parlamento de Litovio Seimas unuafoje elektita
- 1930: En Vilno aperis belorusa gazeto "Nacia Sonorilo" — post ties fermo, en 1931 ĝi aperis kiel "Belorusa Sonorilo"
- 1935: Grekio estis proklamita monarkio
- 1938: Dum Munkena interkonsento oni decidis transdoni Sudetion al Germanio - Ĉeĥoslovakio retiriĝas de sia landlima teritorio
- Dua Mondmilito
- 1947: Memuaro de Stanisław Mikołajczyk al Josif Stalin kaj ambasadoroj de Granda trio pri situacio en Pollando
- 1947: Pollando: en Gdańsk oni ekzekutis 10 kondamnitojn al mortpuno en la dua proceso de skipo de la koncentrejo Stutthof
- 1948: Carlos Prío Socarrás iĝis prezidento de Kubo
- 1954: Naciliberiga Fronto establiĝis en Alĝerio
- 1956: Krakovo: malkovro de la lunoj de Kordylewski
- 1956: En Sovetunio oni komencis produkti personan aŭtomobilon Volga
- 1956: Unua Internacia Festivalo de Nuntempa Muziko Varsovia Aŭtuno komenciĝis - unua tiuranga festivalo okazinta en Orienta Bloko
- 1957: Anglio: incendio de nuklea reakciujo en Windscale (Kumbrio)
- 1958: Madagaskaro akiris unuan nivelon de aŭtonomeco, kiel Malgaŝa Aŭtonoma Respubliko, ene de la Franca Komunumo
- 1963: Francio cedis kontrolon de la mararmea bazo Bizerto al Tunizio
- 1963: Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj ekvalidis
- 1964: Malfermo de la 18-a Somera Olimpiko en Tokio
- 1968: Televida serio Ludcelo pli granda ol vivo aperis en Pollando
- 1970: Fiĝioj fariĝis sendependa de Unuiĝinta Reĝlando, kadre de la Komunumo de Nacioj - aŭtonoma ekde 1966
- 1975: Papuo-Nov-Gvineo aniĝis al UN
- 1977: Amnestio Internacia iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco
- 1980: En Salvadoro fondiĝis Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo
- 1982: Romo: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan monaĥon Maksimilianon Kolbe
- 1983: Jicĥak Ŝamir iĝis ĉefministro de Israelo
- 1985: Ĉasaviadiloj de Usona Mararmeo Grumman F-14 Tomcat transprenis egiptan aviadilon kun forkaptistoj de Achille Lauro devigante ilin alteriĝi en aviada bazo Sigonella, kie ili estas arestitaj de Korpuso de la Karabenistoj
- 1994: Unua propono por CSS (kaskadaj stilfolioj) estis eldonita de CERN-dungito, norvega informadikisto Håkon Wium Lie
- 1994: Andoro aliĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1995: Ĉe la pola-ukraina landlimo oni malfermis vojan limpasejon Zosin-Ustilug
- 2000: Kontrolita fisia ĉena reakcio komenciĝis en la nuklea centralo Temelín - la malfermo estis akompanata de multaj protestoj de aŭstraj ekologiaj aktivuloj, ligitaj al blokado de landlimaj pasejoj inter Aŭstrio kaj Ĉeĥio
- 2001: George W. Bush prezentis liston de 22 plej danĝerajn kaj serĉatajn teroristojn
- 2003: Premiero de la usona filmo Kill Bill
- 2005: Pollando: bundz kaj slivovico de Łącko (distrikto Nowy Sącz) eniris liston de tradiciaj manĝaĵoj
- 2006: TTT-eja videospektejo YouTube estis aĉetita de Google kontraŭ 1,65 miliardo de dolaroj
- 2010: Nederlandaj Antiloj estis dividitaj je 5 apartaj subunuoj de Reĝlando Nederlando
- 2010: En Kirgizujo okazis post ŝanĝo de konstitucio la unua parlamenta balotado kun enkonduko de parlamenta demokratio
- 2011: Masakro en Maspero: 28 personoj pereis kaj 212 vundiĝis dum armea subpremo de paca manifestacio de koptoj en Kairo
- 2015: 102 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 400 vundiĝis en du bombaj atencoj de sinmortigintoj kontraŭ fervoja stacidomo en Ankaro - laŭ ĉefministro de Turkio Ahmet Davutoğlu respondecas Islama Ŝtato
- 2018: Kenjo: 55 personoj pereis kaj 16 vundiĝis en trafikakcidento de aŭtomobilo en Kericho
- 2019: Duobla Nobel-premio pri literaturo estis atribuita al pola verkistino Olga Tokarczuk (por 2018) kaj aŭstra verkisto kaj tradukisto Peter Handke (por 2019) - pro skandalo ene de Sveda Akademio pasintjare la aljuĝo ne okazis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1470: Selim la 1-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1520)
- 1486: Karlo la 3-a de Savojo, princo de Savojo (m. 1553)
- 1560: Jacobus Arminius, nederlanda pastoro, teologo, filozofo, kreinto de arminianismo (m. 1609)
- 1656: Nicolas de Largillierre, franca pentristo (m. 1746)
- 1669: Johann Nicolaus Bach, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1753)
- 1684: Antoine Watteau, franca pentristo (m. 1721)
- 1731: Henry Cavendish, brita fizikisto kaj kemiisto (m. 1810)
- 1757: Erik Acharius, itala humanisto, poeto, naturalisto, kuracisto, filozofo kaj botanikisto, patro de likenologio (m. 1819)
- 1766: Leopold Maximilian von Firmian, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo (m. 1831)
- 1775: Ferenc Bene, hungara kuracisto, profesoro (m. 1858)
- 1792: Jacob Heinrich Lucas, germana apotekisto (m. 1879)
- 1802: Amalie Winter, germana verkistino (m. 1879)
- 1812: János Garay, hungara poeto kaj dramisto (m. 1853)
- 1813: Carl Ludwig Nietzsche, germana teologo (m. 1849)
- 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto (m. 1901)
- 1825: Paulus Kruger, sudafrika politikisto (m. 1904)
- 1830: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio (m. 1904)
- 1834: Aleksis Kivi, finna verkisto (m. 1872)
- 1849: Polikárp László, hungara franciskano, teologo, ordenestro (m. 1891)
- 1850: Paul Stegmüller, germana arkitekto (m. 1891)
- 1858: Ottokár Prohászka. hungara romkatolika ĉefpastro, verkisto (m. 1927)
- 1860: Joan Maragall, kataluna poeto (m. 1911)
- 1861: Fridtjof Nansen, norvega esploristo, Nobelpremiita pri paco (m. 1930)
- 1862: Emil Mayrisch, luksemburga ŝtalindustriisto (m. 1928)
- 1865: Rafael Merry del Val, hispana kardinalo kaj vatikana diplomato (m. 1953)
- 1870: Ivan Bunin, rusa Nobelpremiita verkisto, tradukisto, vojaĝisto (m. 1953)
- 1875: Alois Keil, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (m. 1919)
- 1878: Ferenc Julier, hungara kolonelo, stabestro, fakverkisto (m. 1944)
- 1880: Zoltán K. Adorjáni, hungara popolkultivinto, redaktoro, verkisto (m. 1933)
- 1883: Béla Uhlyárik, rumania hungara verkisto, publicisto (m. 1955)
- 1888: Alfred Ursinus, germana pedagogo kaj verkisto (m. 1966)
- 1892: Ivo Andrić, jugoslava verkisto Nobelpremiita (m. 1975)
- 1892: Hugo Gräf, germana seruristo kaj politikisto (m. 1958)
- 1894: Oszkár Engelberg, rumania hungara kuracisto (m. 1976)
- 1894: Viktor Petrov (Domontoviĉ), ukraina filologo, etnografo, historiisto, verkisto (m. 1969)
- 1895: Lin Yutang, ĉina verkisto, sciencisto kaj inventisto (m. 1976)
- 1898: Eugen Wüster, aŭstra industriisto, leksikografo, fondinto de la scienco pri terminologio, enkondukinto de la terminoj esperantologio kaj planlingvo, kontribuinta al la moderna informa socio kaj Internacia Organizaĵo por Normigado, prilaborinto de Zamenhof-Radikaro kaj de Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (m. 1977)
- 1901: Alberto Giacometti, svisa skulptisto kaj pentristo (m. 1966)
- 1901: Alexandra Márk, hungara porjunulara verkistino (m. 1991)
- 1903: Karolo de Belgio, regento de Belgio (m. 1983)
- 1909: Péter Kovács, rumania hungara poeto, hungara filologo (m. 1993)
- 1913: Claude Simon, franca verkisto Nobelpremiita, soldato de Internaciaj Brigadoj (m. 2005)
- 1914: Ivory Joe Hunter, usona ritmenbluso kantisto (m. 1974)
- 1915: Harry Sweets Edison, usona ĵaztrumpetisto (m. 1999)
- 1917: Thelonious Sphere Monk, usona ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 1982)
- 1924: Ed Wood, usona filmreĝisoro, aktoro, produktoro (m. 1978)
- 1925: Wiktor Poliszczuk, kanada politikologo kaj ĵurnalisto (m. 2008)
- 1930: Harold Pinter, angla verkisto Nobelpremiita (m. 2008)
- 1930: Yves Chauvin, franca kemiisto Nobelpremiita (m. 2015)
- 1934: Gizella Hervay, rumania hungara poetino kaj tradukistino (m. 1982)
- 1936: Gerhard Ertl, germana fizikisto Nobelpremiita
- 1938: István Szilágyi, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 2024)
- 1939: Anikó Deé Nagy, rumania hungara bibliotekistino
- 1941: Ken Saro-Wiwa, niĝeria verkisto kaj ekologia aktivulo, ekzekutita (m. 1995)
- 1942: Olga Murvai, rumania hungara lingvistino, universitata profesorino (m. 2011)
- 1942: Radu Vasile, ĉefministro de Rumanio, historiisto kaj poeto (m. 2013)
- 1945: László Egri, rumania hungara priturisma aŭtoro
- 1946: Kan Naoto, ĉefministro de Japanio
- 1948: Zoltán Barta, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1953: Dániel Lőwy, hungara eseisto, lokhistoriisto
- 1955: Gábor Bíró, rumania hungara pentristo, restarigisto
- 1956: Ágnes Forró, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1956: Floréal Martorell, franca muzikisto, gvidanto de Esperanto-muzika komunumo, fondinto de EUROKKA, eldonejo kaj muzikvendejo Vinilkosmo kaj la gazeto Rok-gazet', lanĉinto de la Kultura Arta Festivalo de Esperanto, laŭreato de Alena Esperanto-Kulturpremio kaj FAME-premio
- 1957: Takahashi Rumiko, japana mangao-verkistino
- 1958: Tanya Tucker, usona kantistino de kontreo
- 1961: JoMo, franca kantisto kaj esperantisto, koncertanta en la muzikgrupo JoMo kaj Liberecanoj kaj sole, aŭtoro de lernolibro en okcitana lingvo por esperantistoj
- 1965: Rebecca Pidgeon, brita-usona aktorino kaj kantistino
- 1965: Toshi, japana muzikisto, gitaristo, kantisto, kunfondinto de rokgrupo X Japan
- 1967: Gavin Newsom, usona politikisto, guberniestro
- 1973: Marko Naoki Lins, germana historiisto kaj diplomato, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo, estrarano de TEJO
Mortoj
- 19: Germaniko, romia militisto el Juli-Klaŭdia dinastio (n. -15)
- 644: Paulinus, unua episkopo de Jorko (n. nekonata)
- 680: Ĥusejn ibn Ali, imamo, nepo de Mahomedo (n. 625)
- 827: Valenteno la 1-a, papo (n. nekonata)
- 1488: Andrea del Verrocchio, itala artisto kaj skulptisto (n. 1435)
- 1508: Johano Thúrzó, pola-hungara komercisto kaj entreprenisto (n. 1437)
- 1659: Abel Tasman, nederlanda maristo, vojaĝisto de Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj esploristo (n. 1603)
- 1674: Thomas Traherne, angla poeto kaj religia verkisto (n. ĉirkaŭ 1636)
- 1708: David Gregory, skota matematikisto, astronomo, profesoro (n. 1659)
- 1676: Sebastian Knüpfer, germana komponisto kaj eklezimuzikisto 1633)
- 1785: Johann Wolfgang Hammann, germana fabrikestro (n. 1713)
- 1791: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto (n. 1739)
- 1795: László Szentjóbi Szabó, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1767)
- 1827: Ugo Foscolo, itala-greka verkisto (n. 1778)
- 1837: Charles Fourier, franca filozofo, teoriisto de utopia socialismo (n. 1772)
- 1867: Julius Mosen, germana verkisto, dramaturgo kaj juristo (n. 1803)
- 1875: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusia verkisto (n. 1817)
- 1881: Daniele Comboni, itala misiisto, episkopo en Centra Afriko, sanktulo (n. 1831)
- 1901: Lorenzo Snow, usona religiulo, eklezia prezidanto (n. 1814)
- 1914: Karolo la 1-a, unua reĝo de la reĝlando de Rumanio (n. 1839)
- 1919: Aladár Jékey, hungara oficisto kaj poeto (n. 1846)
- 1927: Gustav Weisskopf, germana-usona inventisto, pioniro de aviado (n. 1874)
- 1933: Dezső Sinkovich, rumania hungara industriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto (n. 1888)
- 1952: János Koszó, hungara literaturhistoriisto, profesoro (n. 1892)
- 1963: Édith Piaf, franca kantistino (n. 1915)
- 1964: Heinrich Neuhaus, rusa pianisto kaj pedagogo (n. 1888)
- 1964: Konrad Bayer, aŭstra avangardisma verkisto (n. 1932)
- 1970: Édouard Daladier, ĉefministro de Francio, historiisto (n. 1884)
- 1970: Adam Rapacki, pola politikisto kaj ekonomikisto (n. 1909)
- 1973: Ludwig von Mises, usona ekonomikisto, prakseologo (n. 1881)
- 1974: Marie Luise Kaschnitz, germana poetino (n. 1901)
- 1985: Orson Welles, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1915)
- 1985: Yul Brynner, usona aktoro (n. 1920)
- 1993: Ota Sklenčka, ĉeĥa aktoro, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková (n. 1920)
- 1994: Zsigmond Ádám, rumania hungara lingvisto, verkisto, tradukisto (n. 1913)
- 1998: Violin Oljanov, bulgara esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo kaj tradukisto, restariginto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "PACO", redaktoro de "Filologo", estrarano de Mondpaca Esperantista Movado, delegito kaj komitatano de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kontraŭfaŝisma aktivulo (n. 1919)
- 2000: Ferenc Farkas, hungara komponisto (n. 1905)
- 2004: Maurice Shadbolt, novzelanda verkisto (n. 1932)
- 2004: Christopher Reeve, usona aktoro, reĝisoro, produktoro, verkisto (n. 1952)
- 2007: Ilona Nagy, rumania hungara verkistino (n. 1919)
- 2008: Simon Mol, kameruna verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1973)
- 2008: Kurt Weinzierl, aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro (n. 1931)
- 2010: Solomon Burke, usona kantisto kaj komponisto (n. 1940)
- 2011: Albert Rosellini, usona subŝtatestro de Vaŝingtonio (n. 1910)
- 2014: Wacław Krzyżanowski, pola juristo, stalinisma akuzisto, kolonelo (n. 1923)
- 2015: Richard F. Heck, usona kemiisto Nobelpremiita (n. 1931)
- 2021: Luis de Pablo, hispana komponisto (n. 1930)
- 2024: Lizzy Aumeier, germana kabaredistino kaj kontrabasistino
Specialaj tagoj kaj festoj
La 10-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|