Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la senlaboreco.
La plej grava rivero de Karintio estas la Dravo. La Dravaj elektraj centraloj produktas 12 % de la elektro por tuta Aŭstrio.
En la suda parto de Karintio vivas la popolgrupo de la Karintiaj slovenoj (proksimume 15 000 anoj) kiel agnoskita minoritato. La diskuto pri la popolgrupaj rajtoj (dulingvaj lernejoj, dulingvaj urboŝildoj) estas tre emocie gvidata.