28-a de oktobro
La 28-a de oktobro estas la 301-a tago de la jaro (la 302-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 64 tagoj restas.
Je la 28-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 306: Romia Imperio: Maksencio iĝis imperiestro
- 312: Romia Imperio: Batalo de Ponto Milvio: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio venkis armeon de Maksencio
- 456: Romia Imperio: Visigotoj konkeris kaj bruligis Bragan
- 969: Bizanca armeo konkeris turkan Antioĥion
- 1420: Pekino oficiale iĝis ĉefurbo de Dinastio Ming, kiam la saman jaron Malpermesita Urbo, sidejo de registaro, estis finkonstruita
- 1424: Husanoj konkeris Mohelnice kaj murdis 700 loĝantojn
- 1453: Ladislao la 1-a estis kronita kiel reĝo de Bohemio, kvankam Georgo de Podebrado restis reganta
- 1492: Kristoforo Kolumbo, serĉante okcidentan maran vojon al Barato, malkovris Kubon
- 1523: Belorusio: en la latina lingvo aperis Kanto de uro de Mikola Husoŭski
- 1533: Posta reĝo de Francio Henriko la 2-a edziĝis en Marsejlo al Katerino de Mediĉo
- 1538: Domingo: fondo de unua universitato en la okcidenta hemisfero - Universidad Autónoma de Sankta Domingo
- 1568: Pollando: incendio tute detruis konstruaĵojn de Mrągowo
- 1611: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa rangigis jezuitan kolegion en Poznań al universitato - plej granda kaj prestiĝa en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1628: Kapitulaco de hugenotoj en La Rochelle
- 1707: Subdukcia tertremo de Hoei - la plej vasta en Japanio (ununura, kiu samtempe rompis ĉiujn segmentojn de la Nankai fendego)
- 1726: Romano La vojaĝoj de Gulivero de irlanda verkisto Jonathan Swift estis publikigita - klasikaĵo de anglalingva literaturo
- 1746: Ĉirkaŭ 18 000 personoj pereis en Limo pro submara tertremo - apuda havenurbo Kajao detruiĝis pro cunamo
- 1861: Pollando: malfermo de akvovojo Elbląg-Ostróda por akva transporto de varoj
- 1877: Hungario: en Budapeŝto oni malfermis Stacidomonon Nyugati
- 1886: Novjorka Haveno: Statuo de Libereco estis oficiale malfermita de prezidento Grover Cleveland
- 1905: Dispartigoj de Pollando: aŭtoritatoj fermis Universitaton de Varsovio
- 1912: Unua Balkana milito: armeoj de Montenegro kaj Serbio komencis sieĝon de Shkodër
- 1914: Unua Mondmilito: Malaka Markolo: germana malpeza krozŝipo SMS Emden eniris havenon sur Penango kaj sinkigis du militŝipojn de Triopa Entento
- 1918: Prago: Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio proklamis post 300 jaroj sendependecon (de Aŭstrio-Hungario) - Nacia Asembleo de Ĉeĥoslovakio en sia unua leĝo konstatis, ke la "memstara ĉeĥoslovaka ŝtato ekviviĝis"; Pola Likvida Komisiono fondiĝis por transpreni la regionon Eta Pollando, kiu de 1772 estis Okcidenta Galicio en Aŭstrio-Hungario kaj certigi sekurecon; generalo T. Rozwadowski nomumiĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo de Pola Soldataro
- 1919: Usona kongreso voĉdonis pri la prohibicio en Usono - la nobla eksperimento daŭris ĝis 1933
- 1925: Belorusio: diocezo de Pinsko estis establita — unu el kvar
- 1925: Dua Pola Respubliko: baze de buleo sekvas nova disdivido de polaj diocezoj, kadre de 5 ekleziaj provincoj (Gniezno, Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Vilno) kreiĝas 20 diocezoj kaj la kampa episkopujo de Pola Soldataro
- 1926: la katolika papo Pio la 11-a konsekris unuajn ses ĉinajn episkopojn
- 1928: Ĝakarto: indonezia lingvo, diferenciĝanta de la malaja lingvo, fariĝis oficiala lingvo de Indonezio; en Bielsko oni inaŭguris unusolan en intermilita Pollando monumenton al Gabriel Narutowicz
- 1930: Ostrava: Nova urbodomo ekfunkciis
- 1938: Regantoj de la Tria Regno deportis al Pollando ĉirkaŭ 17 mil judojn, kiuj loĝis en Germanio, sed posedis polan civitanecon - ĉirkaŭ 9,5 mil oni devigis transpaŝi polan ŝtatlimon apud Zbąszyń
- 1939: Germana okupado de Pollando: germana Selbstschutz kaj polico en arbaro Barbarka, apud Toruń, pafekzekutis ĉirkaŭ 130 personojn - unua tiea amasa ekzekuto; germanaj okupantoj en Varsovio ordonis al judoj pretigi liston de ĉiuj judoj en la urbo - la popolnombrado indikis 360 mil personojn; soveta okupado de Pollando: en Bjalistoko Nacia Asembleo de Okcidenta Belorusio proponis al la Supera Soveto de Sovetunio alligi tiun teritorion al Belorusa SSR; NKVD arestis bjalistokanon Dominik Łoś, kiu malaperis senspure; sovetaj regopovoj transdonis Vilnon al Litovio; Germana okupo de Ĉeĥoslovakio: patriotaj manifestacioj kontraŭ la germana okupado okazis en pluraj lokoj de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, dum kiuj mortige vundita estis studento de medicino Jan Opletal - kadre de reprezalioj oni sendis pli ol 2000 studentojn al koncentrejo Sachsenhausen
- 1940: Dua Mondmilito: Kadre de Ĉefkomandejo de la Asocio de Armita Batalado kreiĝis Asocio de Venĝo, kies tasko estis iniciato kaj gvido de flankatakoj; NKVD arestis 32 junajn polojn de Ivano-Frankivska provinco dum provo trapasi landlimon kun Hungario; Itala-greka milito komenciĝis - Itala reĝlando atakis Reĝlandon de Grekio, kies ĉefministro Ioanis Metaxas reĵetis ultimaton; apud Irlando sinkis post germana torpeda atako brita pasaĝera ŝipo RMS Empress of Britain, la plej granda trafita de torpedo dum la milito
- 1941: Holokaŭsto: germanoj murdis 9,2 mil judojn (en tio duonon de infanoj) el geto de Kaŭno; pola submarŝipo "Sokół" sinkigis italan ŝipon "Città di Palermo"; Usono: prezidento Franklin D. Roosevelt akre kritikis Nazian Germanion postulante revizion de Neutrality Acts el 1930
- 1942: Dua Mondmilito: germanoj murdis en koncentrejo Aŭŝvico 280 polojn; ĝendarmoj pafmortigis 22 polojn; polico pendumis en Zduńska Wola 10 judojn pro nelaŭleĝa komerco; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en Solec apud Vistulo (distrikto Lipski) frakasis punlaborejon liberigante 300 junulojn - oni senarmiligis 13 germanojn, 6 mortigis, kelke da vundis, kaj akiris 13 fusilojn kun 2 pistoloj, 1 vundita partizano; Norda Kaŭkazio: germana armeo konkeris Nalĉik; en Munkeno okazis premiero de Kapriĉo, la lasta testamenta opero de Richard Strauss
- 1943: Dua Mondmilito: apud muroj de Malnova Sinagogo en Krakovo germanoj pafmortigis 30 polojn; Wehrmacht kaj polico pafekzekutis en distrikto Iłża 31 partizanojn; partizana grupiĝo de Pola Enlanda Armeo gvidata de Jan Piwnik batalis la tutan tagon kontraŭ 4 mil germanaj soldatoj; al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 348 judoj de Pabianice; Orienta Fronto: Adolf Hitler ordonis haltigi evakuon el Krimeo de la trupoj de la 17-a Armeo kaj pluan defendon; pro perfido de kvartirestro de la grupiĝo de Jan Piwnik germanoj mortigis 37 retiriĝantajn de ĉirkaŭigo soldatojn de Pola Enlanda Armeo; Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj konkeris Ŝaosing
- 1944: Dua Mondmilito: Apud Włoszczowa tritaga batalo inter la Pola Enlanda Armeo kontraŭ Wehrmacht, ĝendarmaro kaj SS finiĝis; Gestapo alveturigis al koncentrejo Natzweiler (en Vogezoj) 600 polajn judojn; de Aŭŝvico foriris transporto de 1308 judaj malliberigitinoj al koncentrejo Bergen-Belsen; Teatro de Pola Soldataro ekfunkciis; Slovaka nacia ribelo kontraŭ germana Wehrmacht malvenkis; pola kaj franca registaroj subskribis interkonsenton pri kreo de pola armeo sur la franca teritorio; jugoslavia 26-a divizio liberigis Trogir; bomba korpuso de la brita aerarmeo atakis Kolonjon; Okcidenta Fronto: en Nederlando la brita armeo konkeris Tilburg; en Moskvo subskribiĝis interkonsento pri armistico de la registaroj de Usono, Britio kaj Sovetunio unuflanke kaj Bulgario aliflanke
- 1945: Provizora Nacia Asembleo konfirmis Edvard Beneš kiel prezidenton de Ĉeĥoslovaka Respubliko, estis anoncita ŝtatigo de multaj entreprenoj
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: juĝejo en Varsovio pro plenumo de gvidaj funkcioj en la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj la Pola Organizaĵo verdiktis mortpunojn al M- Ostromęcki, W. Drybs kaj M. Kobierzycka - la verdiktoj estis ŝanĝitaj al ĝisviva mallibero
- 1947: Surbaze de la Traktato de Parizo la insularo Dodekanesoj aparteninta ĝis nun al Italio estis transdonita al Grekio
- 1948: Flago de Israelo oficialiĝis; Stalinismo: Episkopoj Iuliu Hossu kaj Áron Márton submetas al ministro Stanciu Stoian "la statuson de organizo, gvidado kaj administrado de la katolika kulto de ĉiuj ritoj en Rumanio" - samtage estis arestitaj unuaj episkopoj; rezulte de vundoj post aŭtomobila akcidento mortis episkopo de Łomża Stanisław Kostka Łukomski, kandidato por la posteno de primaso, revenanta el funebraj ceremonioj de la pola primaso August Hlond, mortinta en misteraj cirkonstancoj
- 1950: Pollando: oni anoncis ŝanĝon de valuto kun malpermeso posedi oron, platenon kaj valorpaperojn
- 1954: Kun adopto de nova reĝa statuto, Reĝlando de Nederlando iĝis konfederacio
- 1956: Pola Popola Respubliko: en Gdynia okazis fonda kunveno de la Asocio de Kaŝuboj; al Varsovio post 3 jaroj revenis, liberigita de internigejo, primaso de Pollando kardinalo Stefan Wyszyński, arestita sen juĝo kaj verdikto kiel skandalema edukito de Vatikano
- 1956: Hungara revolucio: papo Pio la 12-a, defende de hungaroj, apelaciis en encikliko pro la "amata hungara nacio"
- 1958: Johano la 23-a iĝis papo
- 1962: Malvarma milito: Nikita Ĥruŝĉov anoncis retirigon de raketaj lanĉiloj de Kubo kontraŭ reciproka retirigo de la usonaj de Turkio (sen informo de la gazetaro) - fino de la Kariba krizo
- 1965: Vatikanurbo: dum la Dua Vatikana Koncilio oni eldonis deklaron Nostra Aetate pri sinteno de la Katolika Eklezio al nekristanaj religioj kaj substrekis, ke judoj ne havas kolektivan kulpon pri krucumo de Jesuo, kondamnis kontraŭjudismon kun ĉiuj formoj de rasismo asertante dignon de ĉiu homo - grava dokumento por la dialogo interreligia
- 1968: Oni voĉdonis federaligon de Ĉeĥoslovakio en Ĉeĥoslovakan socialisman respublikon ekde la 1-a de januaro 1969
- 1969: Israela Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1970: Premiero de la franca filma komedio Ĝendarmo en emeriteco kun Louis de Funès ĉefrole
- 1972: Testoflugo de la pasaĝera aviadilo Airbus A300
- 1975: Pola pianisto Krystian Zimerman venkis en la 9-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin
- 1981: Usona metalroka muzikgrupo Metallica fondiĝis
- 1985: Daniel Ortega iĝis prezidento de Nikaragvo
- 1988: Ĉeĥoslovakio proklamis la daton nacia festo - en Prago kaj aliaj partoj de la respubliko okazis kunvenoj omaĝe al la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
- 1989: Revolucioj: En Prago sur la Venceslaa Placo okazis spontanea manifestacio de kelkmil homoj pro la datrevenfondo de la respubliko kaj por observado de homaj rajtoj; Verĥovna Rada proklamis ukrainan lingvon sur la teritorio de Ukrainio; En Pola Televido oni anoncis simbolan finon de la "erao de komunismo" indikante la 4-an de junio 1989 en Pollando
- 1991: Aerarmeo de Jugoslava Popola Armeo bombis hungaran landliman urbon Barcs
- 1992: Ĉefministro de Bulgario Filip Dimitrov ne ricevas konfidan voĉdonon de la Nacia Asembleo kaj eksiĝis de la registaro; lasta trupo de la rusia armeo forlasis Pollandon
- 1993: Senato de Aŭstralio agnoskis holodomoron en Ukrainio kiel sovetan genocidon; Litovio: unua vizo estis donita al rusia civitano en litova ambasadejo en Moskvo
- 1995: Azerbajĝano: fajro en la Metroo de Bakuo mortigis ne malpli ol 286 pasaĝerojn kaj vundis 270 pli en la plej mortiga subtera katastrofo de la mondo
- 1998: Aviadilo de ĉina flugkompanio Air China estis forkaptita al Tajvano - oni arestis forrabinton
- 2007: Argentino: Cristina Fernández de Kirchner gajnis prezidentan balotadon
- 2008: Pollando: dum konstrulaboroj en Malbork oni trovis devenantan de la dua mondmilito amasan tombon de 2116 personoj
- 2009: NASA: testado de transporta raketo Ares I komenciĝis; Armando Guebuza refoje iĝis prezidento de Mozambiko
- 2012: Partio de Regionoj gajnis parlamentan baloton en Ukrainio
- 2013: 5 personoj pereis kaj 38 vundiĝis rezulte de eksplodo de aŭtomobilo sur la Placo Tian An Men en Pekino
- 2014: En Varsovio prezidentoj de Pollando kaj Israelo malfermis ĉefekspozicion en la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj - la ekspozicio konsistas el 8 galerioj, kie prezentiĝas 1000-jara historio de la polaj judoj
Naskiĝoj
- 1017: Henriko la 3-a, germana-romia imperiestro (m. 1056)
- 1200: Ludoviko la 4-a (Turingio), landgrafo
- 1467: Erasmo de Roterdamo, nederlanda humanisto, filologo, filozofo, teologo, antaŭulo de reformacio (m. 1536)
- 1510: Francisko Borgia, hispana jezuito kaj sanktulo, unu el gravuloj de kontraŭreformacio (m. 1572)
- 1536: Felix Platter, svisa kuracisto kaj verkisto priskribinta intelektan malkapablon (m. 1614)
- 1550: Stanisław Kostka, pola nobelo kaj jezuito, Patrona Sanktulo de Pollando kaj de messervantoj (m. 1568)
- 1585: Cornelius Jansenius, nederlanda teologo kaj episkopo, kreinto de jansenismo (m. 1638)
- 1672: Imre Csáky, hungara kardinalo, ĉefepiskopo de Kalocsa (m. 1732)
- 1693: Šimon Brixi, ĉeĥa baroka komponisto (m. 1735)
- 1696: Maurycy Saski, franca militisto, marŝalo de Francio (m. 1750)
- 1759: Andrej Voroniĥin, rusa arkitekto kaj pentristo, kreinto de la rusa empiro (m. 1814)
- 1768: Johannes Daniel Falk, germana verkisto kaj teologo (m. 1826)
- 1776: Joachim Haspinger, aŭstra kapuceno kaj tirola rezistadmovadano (m. 1858)
- 1780: Friedrich August Ukert, germana geografo kaj historiisto (m. 1851)
- 1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, lingvisto, filozofo kaj kodiganto de la slovaka lingvo dum printempo de la popoloj (m. 1856)
- 1818: Ivan Turgenev, rusa verkisto (m. 1883)
- 1823: Franz Xaver von Wegele, germana historiisto
- 1826: Karl Fabricius, saksa historiisto en Transsilvanio (m. 1881)
- 1838: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (m. 1864)
- 1843: Dezső Bánffy, hungara barono, ĉefministro de Hungario, kies ĉefa klopodo estis subpremo de la nacimalplimultaj movadoj (m. 1911)
- 1846: Auguste Escoffier, franca kuiristo, aŭtoro de kuirlibroj, populariganto de la franca kuirarto (m. 1935)
- 1856: Dragutin Gorjanović-Kramberger, kroata geologo kaj paleontologo (m. 1936)
- 1860: Hugo Preuß, germana juristo, politikisto kaj rektoro en Vajmara Respubliko (m. 1925)
- 1862: András Bálint, hungara lokhistoriisto, popolkultivinto (m. 1962)
- 1871: Marc Pujo, franca vinberkulturisto, delegito de UEA, tradukisto, kontribuinta al "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto" kaj "Nia Gazeto"
- 1872: Simeon Ráduly, hungara literatur- kaj muzikhistoriisto (m. 1905)
- 1874: Karel Pelant, ĉeĥa ĵurnalisto, tradukisto, vojaĝisto, pionira esperantisto, kontribuanto al "Libera Penso" (m. 1925)
- 1880: Lajos Hatvany, hungara verkisto, literaturhistoriisto, mecenato (m. 1917)
- 1890: Ivan H. Krestanov, bulgara diplomato, lektoro de fremdlingvoj, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro i.a. de Vortaro de Esperanto por bulgaroj, La Bulgara Lando kaj Popolo kaj El la Proksima Oriento, enestanta en Bulgara Antologio kaj Nuntempaj Rakontoj (m. 1966)
- 1893: Karl Farkas, aŭstra aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kabaredisto (m. 1971)
- 1895: Majk Johannsen, ukraina verkisto kaj poeto, poligloto, enestanta en "Ukraina Stelo", viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1889: András Daday, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (m. 1973)
- 1901: Alois Schmaus, germana slavisto kaj balkanologo
- 1902: Elsa Lanchester, angla-usona aktorino, konata kiel fianĉino de la Monstro de Frankenstein (m. 1986)
- 1902: Lajos Ligeti, hungara orientalisto, filologo, profesoro, verkisto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1987)
- 1903: Evelyn Waugh, angla katolika verkisto, milita korespondanto (m. 1966)
- 1909: Francis Bacon, irlanda impresionisma pentristo (m. 1992)
- 1911: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (m. 1969)
- 1913: Béla Kelemen, hungara lingvisto, vortarredaktisto (m. 1982)
- 1914: Jonas Salk, usona biomedicinisto kaj virussciencisto, inventinto de vakcino kontraŭ gripo kaj poliomjelito (m. 1995)
- 1919: Bernhard Wicki, aŭstra-svisa aktoro kaj filmreĝisoro (m. 2000)
- 1928: Ion Mihai Pacepa, rumana sekretserva generalo kaj komunista funkciulo, plej supera oficiro ligita kun spionado en Orienta Bloko, kontribuinta al prevento de la tria mondmilito, oktobre de 1978 dufoje kondamnita al morto, elmigrinta al Usono, kunlaboranto de CIA, aŭtoro de la libro "Ruĝaj horizontoj", legata en la Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (m. 2021)
- 1930: László Dobos, hungara verkisto el Slovakio, redaktoro, instruisto, profesoro, kritikisto kaj politikisto (m. 2014)
- 1936: Gábor Amirás, rumania hungara pianisto, universitata profesoro
- 1938: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (m. 2006)
- 1940: Niki Eideneier-Anastassiadi, germana-greka filologino
- 1942: Ferenc Szakály, hungara historiisto, muzeologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1999)
- 1944: Michel Colucci, franca filmaktoro kaj komediisto (m. 1986)
- 1944: Tadeusz Iwiński, pola parlamentano, poligloto, ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
- 1945: Attila Zágoni, rumania hungara verkisto, publicisto, humuristo (m. 1989)
- 1952: Erzsébet Muckenhaupt, hungara muzeologino, librohistoriistino
- 1955: Bill Gates, usona entreprenisto, kunfondinto de Mikrosofto
- 1956: Mahmud Ahmadineĵad, urbestro de Teherano, prezidento de Irano
- 1960: Kim J. Henriksen, dana denaska esperantisto, kunfondinto de Amplifki kaj Esperanto Desperado
- 1963: Eros Ramazzotti, itala popmuzika kantisto kaj komponisto
- 1967: Julia Roberts, usona aktorino
- 1968: Juan Orlando Hernández, prezidento de Honduro
- 1969: Ben Harper, usona kantisto, kantoverkisto kaj mult-instrumentisto
- 1974: Joaquin Phoenix, usona aktoro
- 1975: Árpád Töhötöm Szabó, rumania hungara etnografo
- 1980: Nur-Paŝi Kulajev, ĉeĉena teroristo, la sola postvivinto el la grupo, kiu en 2004 ostaĝigis infanojn en Beslano (Rusio)
- 1981: Milan Baroš, ĉeĥa futbalisto, avanulo
Mortoj
- 312: Maksencio, imperiestro de Romio (tetrarko) (n. ĉirkaŭ 278)
- 457: Iba el Edeso, episkopo el Edeso, teologo uzanta sirian lingvon
- 1138: Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, pola princo de la dinastio de Piastoj vivanta komence de la feŭda dispartigo de Pollando (n. 1086)
- 1271: Hetumo la 1-a, reganto de Armena reĝlando en Kilikio (n. 1215)
- 1412: Margareta la 1-a, regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1353)
- 1571: William Parr (1-a grafo de Essex), frato de Catherine Parr, sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1512)
- 1627: Jahangir, imperiestro de Mogola Imperio (n. 1569)
- 1639: Stefano Landi, itala komponisto de Roma Skolo (n. 1587)
- 1704: John Locke, angla filozofo, kuracisto, politikisto, ekonomikisto, kreinta fundamenton por kvanta teorio de mono (n. 1632)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio (n. 1693)
- 1744: Johann Ehrenfried Zschackwitz, germana historiisto kaj heraldikisto
- 1754: Friedrich von Hagedorn, germana poeto reviviginta besto-fablojn en la germana literaturo (n. 1708)
- 1755: Joseph Bodin de Boismortier, franca baroka komponisto (n. 1689)
- 1787: Johann Karl August Musäus, germana verkisto kaj literaturkritikisto (n. 1735)
- 1792: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (n. 1710)
- 1806: Charlotte Turner Smith, angla romantikisma poetino (n. 1749)
- 1839: Emil Buczy, hungara pstro, kanoniko, astronomo, poeto, estetikisto, kunfondinto de la revuo "Erdélyi Múzeum" (n. 1782)
- 1841: Johan August Arfwedson, sveda kemiisto, mineralogo, malkovrinto de litio (n. 1792)
- 1844: Aleksandro Kisfaludy, hungara poeto (n. 1772)
- 1858: Ida Pfeiffer, aŭstra virino, kiu sola dufoje vojaĝis tra la tuta mondo (n. 1797)
- 1877: Johann von Herbeck, aŭstra orkestrestro kaj komponisto (n. 1831)
- 1877: Robert Swinhoe, brita diplomato kaj naturalisto laboranta en Tajvano (n. 1836)
- 1880: Emil Palleske, germana verkisto kaj laŭtlegisto (n. 1823)
- 1899: Ottmar Mergenthaler, germana horloĝisto kaj inventinto de logotipo (n. 1854)
- 1900: Max Müller, germana lingvisto, orientalisto kaj sanskritologo, spertulo pri kompara lingvoscienco, redaktoro kaj eldoninto de Rigvedo (transdonata per parola tradicio), kunfondinto de hindologio (n. 1823)
- 1906: Franklin Dória, brazila advokato, politikisto, oratoro, juristo kaj poeto (n. 1836)
- 1928: Paul Fast, germana instruisto, kunfondinto de Esperanto-grupo en Kenigsbergo, kunverkinto de germanlingva gramatiko de Esperanto (n. 1853)
- 1929: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (n. 1849)
- 1929: Ernő Osvát, hungara redaktoro kaj verkisto (n.1877)
- 1932: Dezső Laczkó, hungara geologo, paleontologo, pastro, monaĥo, instruisto kaj muzeologo (n. 1860)
- 1934: Bernhard Widmann, germana teologo, cistercia abato kaj muzikfakulo
- 1949: Viktor Glondys, germana episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio, ligita kun Bukovino kaj Transilvanio, antropozofo (n. 1882)
- 1950: Rascislau Lapicki, belorusa kontraŭsoveta aganto interalie en Smarhon, kreinto de subtera movado, ekzekutita (n. 1928)
- 1954: Lajos Nagy, hungara verkisto, majstro de noveloj, enestanta en Hungara Antologio (n. 1883)
- 1957: Ernst Gräfenberg, germana ginekologo malkovrinta la punkton de Gräfenberg (n. 1881)
- 1959: Camilo Cienfuegos, kuba revoluciulo (n. 1932)
- 1960: Ágnes Keresztessy, hungara poetino, raportistino de "Keleti Újság" kaj "Igazság" (n. 1890)
- 1973: Erzsébet Barabássy, hungara teatrokritikistino (n. 1914)
- 1969: Kornej Ĉukovskij, rusia, soveta poeto, tradukisto, lingvisto, aŭtoro de poemoj por infanoj (n. 1882)
- 1987: André Masson, franca artisto, ligita kun kubismo kaj superrealismo (n. 1896)
- 1989: Kateb Yacine, alĝeria poeto kaj dramisto franclingva, kreanta ankaŭ en la alĝera-araba (n. 1929)
- 1997: Zsuzsa Széll, hungara literaturhistoriistino (n. 1925)
- 1998: Ted Hughes, angla poeto kaj porinfana verkisto (n. 1930)
- 1999: Rafael Alberti, hispana poeto, membro de Generacio de la 27a (n. 1902)
- 2003: Sidney S. Culbert, usona profesoro pri psikologio kalkulinta nombron de Esperanto-parolantoj (n. 1913)
- 2005: Richard E. Smalley, usona Nobelpremiita kemiisto, kunmalkovrinto de fulereno (n. 1943)
- 2005: Otto Ogiermann, germana jezuito, verkisto kaj edukisto konata en GDR (n. 1912)
- 2007: Evelyn Hamann, germana aktorino, konata kiel skeĉa partnerino de Loriot (n. 1942)
- 2011: Willy de Clercq, belga politikisto, ano de Komisiono Delors (n. 1927)
- 2011: Jiří Gruša, ĉeĥa poeto, tradukisto, diplomato, opoziciisto, prezidanto de PEN-klubo internacia (n. 1938)
- 2013: Tadeusz Mazowiecki, lasta ĉefministro de Pola Popola Respubliko kaj unua de la Tria Respubliko (n. 1927)
- 2014: Erika Weinzierl, aŭstra historiistino pri eklezio (n. 1925)
- 2017: Waltraut Schulz, germana kantistino
- 2019: Zoltán Jeney, hungara komponisto kaj altlerneja instruisto (n. 1943)
- 2019: Kay R. Hagan, usona politikistino, membro de Demokratia Partio (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|