Slovake oni parolas en Slovakio (ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj) kaj krome en tiuj ĉi landoj (menciitaj estas nombroj de Slovakoj en eksterlando laŭ (slovakaj landaj komunumoj kaj ambasadejoj)/oficialaj nombroj por jaro 2000/2001):
kaj en aliaj landoj. Verŝajna nombro de Slovakoj en eksterlando en jaro 2001 estis 2 016 000.
Historio
Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de la ĉeĥa al la unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj ŝturanoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo.
Fonetiko
Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton formas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.
Proksimuma prononcado de la slovaklingvaj literoj:
skribitan
prononcu kiel
č
ĉ
ň
nj
š
ŝ
ť
tj
ž
ĵ
ä
e
ch
ĥ
ô
ŭo
ď
dj
y
i
ľ
lj
dž
ĝ
Kvankam la slovaka lingvo longtempe disvolviĝis en aliaj kondiĉoj ol la ĉeĥa, ambaŭ restis tre similaj. Slovaklingve parolas en Slovakio preskaŭ 90 % el la popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj.