Laŭ la eklezia kristana tradicio sub ĉiuj tiuj nomoj identiĝas la sama persono kun duobla nomo Judaso Tadeo.
Ankaŭ la tiel nomita epistolo de Judaso en la nova testamento tradicie konsideriĝas de Judaso Tadeo aŭtorita. Ankaŭ la legendan personon Mar Addai, la fondinto de la Asiria Eklezio de la Oriento, oni identigas kun Judaso Tadeo. Konsiderante tion, ankaŭ partoj de la Abgar-legendo – sen diskuti, je kioma parto ili baziĝas sur historia vero – temus pri Judaso Tadeo.
La persono de Tadeo pro la malsamaj mencioj do ne tute sendube identigeblas kaj sekve instigis al ekleziaj spekulacioj.
Kiel kristana patrono de komunumoj, preĝejoj, monaĥejoj aŭ profesioj li plejparte aperas kune kun Simono Zeloto kiel "Sanktuloj Simono kaj Judaso" (kiel en la eksa germana imperiestra katedralo en Goslar).
Laŭ la tradicio Judaso disvastigis la kristanan evangelion en okcidenta Azio, aparte ĉirkaŭ la montaro Tur Abdin (en la nuna sudoriento de Turkio), en la nuna teritorio de Sirio kaj en Fenicio (la nuna Libano kaj suda Turkio). Tie laŭlegende li estis martire pikmortigita, senkapigita aŭ per klabo mortbatita. En kristanaj bildigoj li tial foje montriĝas kun halebardo, foje kun hakilo aŭ kun klabo.
Laŭ konvinko de multaj armenaj kristanoj, la armena Monaĥejo de Sankta Tadeo dum la jaro 66 fondiĝis fare de la sanktulo.