Ĉi tiu artikolo temas pri irlanda pentristo Francis Bacon. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Francis Bacon.
Francis BACON [Bekon] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1909 en Dublino, mortis la 28-an de aprilo 1992 en Madrido) estis irlanda impresionisma artisto kaj pentristo, fama pro siaj triptikoj, unu el kiuj estas la plej multekosta en la mondo, Tri Studoj de Lucian Freud.
Li konsideriĝas esti inter la plej signifaj konkretistaj pentristoj de la 20-a jarcento. En sia verkaro li precipe temigas bildigojn de la homa korpo. Li estis pentristo de perforto, krueleco kaj tragedio, lia menso estas hantita, laŭ li, de la verso de Esĥilo “la odoro de homa sango ne forlasas miajn okulojn”. La verkaro de Bacon disvolviĝas en grandaj triptikoj prezentantaj lian vivon, liajn amikojn, lian admiron por Diego Vélasquez, Vincent van Gogh aŭ Pablo Picasso, aŭ en torturitaj portretoj, kvazaŭ falditaj en la teksturon de la kanvaso, de liaj amikoj Michel Leiris, Mick Jagger, ktp.
La 12-an de novembro 2013, la pentraĵo de Francis Bacon "Tri studoj pri Lucian Freud" estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.
Eksteraj ligiloj