31-a de oktobro
La 31-a de oktobro estas la 304-a tago de la jaro (la 305-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 61 tagoj restas.
Je la 31-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 683: Dum sieĝo de Mekko, Kaabo, konsiderata la plej sankta loko en islamo, estis serioze damaĝita de fajro
- 802: Nikeforo la 1-a iĝis Bizanca imperiestro - Irene de Ateno, unua reganta imperiestrino estis ekzilita al la insulo Lesbo
- 1353: Pollando: Olsztyn iĝis urbo
- 1378: Kronado de kontraŭpapo Klemento la 7-a kaŭzis Grandan okcidentan skismon
- 1512: Senvualigo de fresko pentrita de Mikelanĝelo sur volbo de Siksta Kapelo laŭ mendo de papo Julio la 2-a
- 1517: Germanio: Marteno Lutero najlis siajn Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de preĝejo en Wittenberg, protestante kontraŭ komerco per indulgencoj en la Katolika eklezio - komenco de protestanta reformacio
- 1587: Nederlando: en la plej aĝa Universitato de Lejdeno ekfunkciis biblioteko
- 1589: Pro murdo de 16 personoj estis ekzekutita en germana urbo Bedburg supozita homlupo Peter Stumpp
- 1754: Novjorko: Universitato Kolumbio fondiĝis en Usono
- 1756: Giacomo Casanova fuĝis nokte, de la 31-a de oktobro/1-a de novembro, de venecia malliberejo en Doĝo-palaco
- 1793: Franca revolucio: ekzekuto de ĝirondanoj post verdikto fare de Revolucia Kortumo
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: pro la rusa bombardo en Gdańsk brulis 132 grenejoj
- 1864: Nevado fariĝis la 36-a subŝtato de Usono
- 1869: Bulgara Revolucia Centra Komitato fondiĝis en Rumanio inter bulgaraj elmigrantoj, kunkreita de Vasil Levski
- 1883: Konsekro de la Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio
- 1886: Portugalio: inaŭguro de Ponto Don Luis la 1-a en Porto
- 1897: En Norvegio komenciĝis unuaj sportaj konkuroj pri kuro laŭ orientiĝado
- 1899: Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Hamburgo
- 1901: En Urba Teatro de Krakovo okazis prapremiero de la dramo Dziady de Adam Mickiewicz, prilaborita de Stanisław Wyspiański
- 1905: Minsko: apud stacidomo Vilno amaskunveno protestanta kontraŭ solrego estis pripafita laŭ ordono de guberniestro Pavel Kurlov — mortis 100 homoj kaj 300 estis vunditaj; en Vicebsko kozaka patrolo pafis kontraŭ loka amaskunveno — 7 mortintoj kaj 4 vunditoj (proksimume 40 000 homoj venis al la entombigo)
- 1915: Unua Mondmilito: Britaj soldatoj unuafoje uzas ŝtalajn kaskojn
- 1916: Unua Mondmilito: Bataloj de Isonzo: komenco de la naŭa batalo en Isonzo inter Italio kaj Aŭstrio-Hungario
- 1917: Unua Mondmilito: Brita-turka batalo de Be'er Ŝeba pri Gaza-urbo komenciĝis
- 1918: Unua Mondmilito: Kalistefa revolucio finis la aŭstran-hungaran interkonsenton - Hungario sendependiĝis, kio signifis disfalon de Aŭstrio-Hungario, la ĉefduko Jozefo Aŭgusto demisiis post tritaga regado - dum la tumulto, en Budapeŝto estis murdita estinta hungara ĉefministro István Tisza, kulpigita pri enmilitigo; imperiestro Karolo la 1-a pertelefone nomumis Mihály Károlyi nova ĉefministro; Nacia Konsilio de slovenoj, kroatoj kaj serboj nomumis en Zagrebo registaron; en Krakovo, Aŭstrio, polaj soldatoj en aŭstriaj uniformoj transprenis kazernon kaj Malnovan Urbodomon; Pola Telegrafa Agentejo fondiĝis, kies ĝermo iĝis filioj de Viena Koresponda Buroo en Krakovo kaj Lvovo transprenitaj de ĵurnalistoj; komenco de polaj-ukrainaj bataloj pri Lvovo
- 1919: Metroo de Madrido publike ekfunkciis inter Pordo de la Suno kaj Cuatro Caminos
- 1922: Benito Mussolini iĝis ĉefministro de Italio
- 1822: En Vilno aperis poemaro Baladoj kaj romancoj de Adam Mickiewicz — konsiderata komenco de la pola romantikismo
- 1924: Reprezentantoj de ŝparkasoj de 29 landoj decidis enkonduki Mondan Ŝparo-Tagon dum la lasta tago de la unua internacia ŝparado-kongreso en Milano
- 1925: Tereno de Libera Urbo Dancigo sur duoninsulo Westerplatte estis oficiale transdonita al Pollando
- 1929: Gazeto "Pravda" alvokis al universala kolektivigo en Sovetunio
- 1930: Dua Pola Respubliko: premiero de la filmo Ekzile al Siberio, reĝisorita de Henryk Szaro
- 1933: Malfermo de internacia marhaveno en Ĥajfo flanke de alta komisaro de Palestino
- 1937: Granda Teroro: belorusa nacia aganto Anton Balicki estis ekzekutita
- 1938: En Kaŭno estis oficiale enkondukita unua litova farmakopeo
- 1941: Suda Dakoto: oni finis konstrui post 14 jaroj monumenton Monto Rushmore kun kapoj de kvar usonaj prezidentoj - indiĝenaj indianoj, precipe Siuoj, konsideras tion malhonorigo de ilia sankta loko, pro tio pola skulptisto Korczak Ziółkowski komencis konstrui Monumenton al Freneza Ĉevalo
- 1939: Dua Mondmilito: Italio: marŝalo Rodolfo Graziani iĝis ĉefo de Ĝenerala Stabo de Terarmeo; prezidento de la pola ekzila registaro W. Raczkiewicz proklamis amnestion por estintaj prizonigitoj de koalicia Centrolew (direktita kontraŭ Józef Piłsudski-tendaro)
- 1940: Holokaŭsto: germanoj establis en apudvarsovia Falenica geton por judoj; Pola Rezistomovado: en Aŭŝvico kreiĝis konspira Asocio de Militara Organizaĵo, establita de enprizonigitaj soldatoj de Sekreta Pola Armeo fronte de Witold Pilecki; en Varsovio oni komencis instruadon en la sekreta Varsovia Universitato; Batalo de Anglio finiĝis
- 1941: Dua Mondmilito: al koncentrejo Dachau alvenis de Provinco Vartlando transporto kun 539 polaj pastroj; okcidente de Islando germana submarŝipo U-552 sinkigis usonan destrojeron - pli ol 100 viktimoj; bomba korpuso de brita aerarmeo komencis dutagan atakon de Hamburgo kaj Bremeno
- 1942: Operaco Reinhardt: el geto en Brzeżany (nun Bereĵani en Ukrainio) oni forveturigis al ekstermejo Bełżec ĉirkaŭ 1000 judojn; germanoj komencis likvidon de geto en Tomaszów Mazowiecki - oni deportis 14 mil judojn al ekstermejo en Treblinka, surloke restis 1000 trudlaborantoj.
- 1943: Dua Mondmilito: germanaj policoj pafmortigis apud Krakovo 107, en Włoszczowa 28, en vilaĝo Jaworznik ĉe Żarki 22 kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 20 personojn
- 1944: Dua Mondmilito: 30 mejlojn de Hel sinkis, bombita tagon pli frue fare de soveta aviado, germana ŝipo SS „Bremerhaven” kun rifuĝintoj el Orienta Prusio kaj vunditaj soldatoj — el 3 270 personoj ferdeke pereis 470; Pola Rezistomovado: apud Brzeszcze bataliono de Pola Enlanda Armeo reĵetis atakon de germanoj; Nov-Zelando: al Velingtono alvenis sur usona militŝipo grupo de 733 polaj georfoj; Orienta Fronto: trupoj de la sovetunia 2-a Ukraina Fronto ekregis Hajdúnánás kaj Hajdúdorog, kaj inter Tiso kaj Danubo - Kalocsa, Izsák kaj Hajós
- 1950: Kaŭna Teknologia Universitato fondiĝis en Litovio
- 1954: En Alĝerio komenciĝas Alĝeria Milito de Sendependeco
- 1956: Sueza krizo: brita-franca bombado de militistaj celoj en Egiptio; Hungara revolucio de 1956: Komandantaro de Revolucia Armeo estis establita; liberigita primaso József Mindszenty alvenis al Budapeŝto, kie li aliĝas al la publika vivo
- 1959: En Duseldorfo okazis premiero de Rinoceroj, groteska rakonto de Eugène Ionesco
- 1961: Moskvo: el Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo oni forigis mumiigitan korpon de Josif Stalin, kiu estis enterigita apud Kremlo; Belizurbo, ĉefurbo de Brita Honduro (nun Belizo), estis tute detruita post trapaso de uragano
- 1967 En Prago dum kurento-paŭzo okazis kontraŭkomunista manifestacio de ĉirkaŭ 1500 studentoj kun kandeloj, kriegantaj "Ni volas lumon!" — publika sekureco brutale disigis la marŝon en protesto kontraŭ malŝaltado de elektro en studenthejmoj
- 1968: Ĉinio: Kultura Revolucio finiĝis; Vjetnama milito: usona prezidento Lyndon B. Johnson ordonis ĉesigi bombadon de celoj en Nord-Vjetnamio
- 1973: Tri membroj de Provizora irlanda respublika armeo fuĝis de malliberejo en Dublin per helikoptero, kiu surteriĝis sur ekzercejo
- 1975: Brita rokgrupo Queen eldonis Bohemian Rhapsody
- 1978: Hispana transiro: Hispana Konstitucio estis agnoskita de Kortesoj
- 1984: Delhio: ĉefministrino de Barato Indira Gandhi estis murdita de du siĥoj el ŝia gardistaro
- 1986: Eric Walter Elst malkovris asteroidon Chopin
- 1991: Kroatio: Konvojo Libero ekveturis kun humanitara helpo al sieĝita de Jugoslava Popola Armeo Dubrovnik
- 1992: Rafik Hariri iĝis ĉefministro de Libano; la katolika papo Johano Paŭlo la 2-a plene rehonorigis Galilejon, kondamnitan de inkvizicio de la katolika eklezio
- 1993: Montenegro: Ortodoksa Kristana Eklezio estis fondita en Cetinjo - ankoraŭ formale nerekonita kiel aŭtokefala
- 1994: Usono: Nacia Parko Valo de Morto fondiĝis; distribuaĵo de Linukso: en Usono aperis unua publika versio de Red Hat Linux; gvidanto de bosniaj serboj Radovan Karadžić anoncis "militstaton" en Bosnio, ordonante al ĉiuj rezervistoj alvoki siajn komandantojn por prepari kontraŭofensivon en la nordokcidenta regiono
- 1999: Flugo 990 de Egypt Air kraŝis ĉirkaŭ 100 km de Novjorko pro eventuala memmortigo de piloto - 217 homoj pereis
- 2002: Malkovro de la luno de Jupitero - Arkeo
- 2004: Tabaré Vázquez gajnis prezidentan baloton en Urugvajo; pPrezidenta voĉdono en Ukrainio rezultis per elekto de Viktor Janukoviĉ kaj opozicia Viktor Juŝĉenko
- 2007: Prezidento de Iĉkerio Doku Umarov proklamis kreon de la Kaŭkaza Emirlando anstataŭ la ĝisnuna ŝtato
- 2008: Cifereca valuto bitmono aperis - pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto
- 2010: Dilma Rousseff gajnis prezidentan balotadon en Brazilo; 58 personoj pereis kaj 78 vundiĝis rezulte de terorista atako de Al-Kaida kontraŭ siria katolika eklezio en Bagdado
- 2011: Monda loĝantaro estis taksita de Unuiĝintaj Nacioj je 7 miliardoj
- 2014: Dum prova flugo super la Mojave-Dezerto en Kalifornio pasaĝera kosmoŝipo SpaceShipTwo paneis - unu piloto sukcesis katapultiĝi, la dua pereis; post ondo de protestoj en Burkino prezidento Blaise Compaoré demisiis - la regopovon transprenis armeestro
- 2015: 224 personoj pereis sur Sinajo en kraŝo de aviadilo Airbus A321 de la rusia flugkompanio Metrojet, fluginta de Ŝarm el-Ŝejĥ al Sankt-Peterburgo — la plej granda aviada akcidento en Egiptio, ligita kun la Islama Ŝtato
- 2018: Barato: sur la insulo Sadhu en Guĝarato oni inaŭguris plej altan en la mondo Statuon de Unueco (182 m), reprezentantan Vallabhbhai Patel, politikiston el periodo de la Hindia sendependiga movado
- 2020: Kronvirusa pandemio de 2019-2021: komenco de la kampanjo "Komuna Respondeco" - ampleksa testado por SARS-CoV-2 en Slovenio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: aer-alarmo en tuta Ukrainio — oni elpafis pli ol 55 krozmisilojn; en Kievo 350 mil loĝejoj sen kurento kaj 80% de loĝantoj sen akvo; unuafoje atakita Ĉerkasa provinco; 45 rusiaj raketoj al civilaj objektoj estis paffaligitaj, aliaj trafis 18 energetikajn objektojn, 13 ukrainoj estis vunditaj; Nov-Zelando plivastigis sankciojn kontraŭ Rusio; Moldavio forigis laboranton de rusa ambasadejo pro falo de pripafita rusia raketo sur ties teritorion; en militista bazo en Pskova provinco eksplodo detruis 2 sturmajn helikopterojn, laŭvicaj 2 severe damaĝitaj; hispana armeo instruos ciberdefendon al ĉ. 400 ukrainaj soldatoj
Esperantujo
Naskiĝoj
- 1291: Philippe de Vitry, franca komponisto, muzikteoriisto de ars nova, poeto (m. 1361)
- 1345: Fernando la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1383)
- 1391: Duarte la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1438)
- 1424: Ladislao la 3-a, reĝo de Pollando kaj Hungario (m. 1444)
- 1534: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato de renesanco (n. 1476)
- 1618: Mariana de Jesuo, ekvadora triaordenano de franciskanoj, sanktulino, nacia heroo de Ekvadoro (m. 1645)
- 1620: John Evelyn, angla verkisto, ĝardenisto kaj kronikisto (m. 1706)
- 1632: Johannes Vermeer, nederlanda pentristo de baroko (m. 1675)
- 1636: Ferdinando Maria, princo-elektisto de Bavario (m. 1679)
- 1696: Maria Celeste Crostarosa, itala monaĥino, mistikulino, fondintino de redemptoristinoj, beatigita (m. 1755)
- 1705: Klemento la 14-a, papo, minoritano (m. 1774)
- 1747: Johann Karl Wezel, germana filozofo, lirikisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1819)
- 1775: Antonín Machek, ĉeĥa pentristo (m. 1844)
- 1785: Georg Friedrich Kersting, germana pentristo (m. 1847)
- 1793: James Dunlop, aŭstralia astronomo, malkovrinto de radiogalaksio NGC 5128 (m. 1848)
- 1795: John Keats, angla poeto, reprezentanto de romantikismo, enestanta en Tutmonda sonoro (m. 1821)
- 1800: Georg Brückner, germana geografo kaj historiisto (m. 1881)
- 1805: Ernestine von Wildenbruch, germana salonistino (m. 1858)
- 1815: Karl Weierstrass, germana matematikisto, adepto de aritmetikigo de analitiko (m. 1897)
- 1821: Karel Havlíček Borovský, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj satira poeto (m. 1856)
- 1827: Richard Morris Hunt, usona arkitekto (m. 1895)
- 1835: Adolf Von Baeyer, germana Nobelpremiita kemiisto, esploristo de kombinaĵoj aromataj (m. 1917)
- 1835: Krišjānis Barons, latva verkisto kaj folkloristo, kunkreinto de la latva romantikismo, kolektisto de latvaj kantoj (m. 1923)
- 1838: Victor Suppantschitsch, aŭstra juĝisto kaj filatelisto (m. 1919)
- 1838: Ludoviko la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1889)
- 1851: Lajos Ilosvay, hungara kemiisto (m. 1936)
- 1853: Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ, rusa revoluciisto kaj inventisto, ekzekutita (m. 1881)
- 1854: Hermann Oldenberg, germana hindologo, esploristo de budhismo, Rigvedo, upaniŝadoj kaj Mahabharato (m. 1920)
- 1864: Einar Benediktsson, islanda poeto kaj tradukisto (m. 1940)
- 1865: Michał Wojnicz, pola-usona kemiisto, bibliofilo, malkovrinto de la Voynich-manuskripto (m. 1930)
- 1865: Sándor Feleky, hungara kuracisto, verkisto, tradukisto, altlerneja instruisto (m. 1940)
- 1867: Ludwig Radermacher, germana kaj aŭstra klasika filologo
- 1875: Leono Zamenhof, pola kuracisto pri otorinolaringologio, unua redaktoro de "Pola Esperantisto", tradukisto de pola poezio, frato de Ludoviko Zamenhof (m. 1934)
- 1875: Vallabhbhai Patel, barata juristo, politikisto kaj ŝtatministro, disĉiplo de Mahatmo Gandhi, aktivulo por sendependeco per neperforta civila malobeado (m. 1950)
- 1877: Helena Malířová, ĉeĥa verkistino kaj tradukistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1940)
- 1885: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto, aktivisto de la Tria Internacio, murdita (m. 1939)
- 1887: Ede Andrási, rumanihungara komponisto de kantoj, ĥorkomponaĵoj kaj operetoj (m. 1953)
- 1887: Ĉiang Kai-ŝek, ĉefo de Kuomintango, prezidento de la Respubliko de Ĉinio (m. 1975)
- 1892: Aleksandro Aleĥin, rusia, soveta doktoro pri juro, poligloto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1946)
- 1899: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia, soveta verkistino (m. 1980)
- 1902: Carlos Drummond de Andrade, brazila poeto kaj verkisto (m. 1987)
- 1903: Jan Jaworski, pola historiisto, profesoro pri ĉinologio kaj japanologio, spertulo pri budhismo, partoprenanto de la defenda milito kaj la ribelo de Varsovio, pereinta kiel militkaptito (m. 1945)
- 1903: María Teresa León, hispana verkistino (m. 1988)
- 1911: Włodzimierz Sedlak, katolika pastro, verkisto, profesoro, kreinto de la pola bioelektronika skolo, geologo kaj paleontologo, hipotezinta silician vivkomencon (m. 1993)
- 1912: Jean Améry, belga verkisto, malliberigito de germanaj koncentrejoj, okupiĝanta pri nacisocialismo kaj torturado, sinmortiginto (m. 1978)
- 1918: Vlasta Matulová, ĉeĥa aktorino (m. 1989)
- 1918: Ágnes Kovács, hungara etnografino (m. 1990)
- 1918: Ian Stevenson, kanada biokemiisto, psikiatro kaj parapsikologo (m. 2007)
- 1919: Ben Metcalfe, kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2003)
- 1920: Fritz Walter, germana futbalisto, kapitano de la germana nacia teamo de futbalo, gajninta Futbalan Mondpokalon en 1954 (m. 2002)
- 1920: Helmut Newton, germana-aŭstralia fotisto de modo (m. 2004)
- 1922: Norodom Sianuk, reĝo de Kamboĝo, kunkreinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (m. 2012)
- 1925: Ferenc Szilágyi, rumania hungara operkantisto (m. 2010)
- 1927: Sándor Szíves, hungara-israela kuracisto kaj verkisto
- 1929: Bud Spencer, itala sportisto kaj aktoro, akirinto de pluraj patentoj pri teksado (m. 2016)
- 1929: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto elmigrinta al Germanio (m. 1996)
- 1930: Zdzisław Najder, pola literatur-historiisto, disidento, monda aŭtoritato pri Joseph Conrad, direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo
- 1930: Michael Collins, usona kosmonaŭto (m. 2021)
- 1941: Miroslav Verner, ĉeĥa arkeologo, egiptologo, epigrafo kaj verkisto
- 1947: Frank Shorter, usona maratonisto, venkinto de Olimpika maratono
- 1947: Herman Van Rompuy, belga politikisto, prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 1947: Lajos Károly Varga, rumania hungara fizikisto
- 1950: Zaha Hadid, brita arkitektino (m. 2016)
- 1959: Neal Stephenson, usona sciencfikcia verkisto
- 1960: Reza Pahlavi, filo de la lasta ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi
- 1961: Peter Jackson, novzelanda reĝisoro
- 1963: Rob Schneider, usona aktoro, scenaristo kaj produktoro
- 1964: Eduard Kokojti, oseta politikisto, prezidento de Sud-Osetio
- 1970: Angelino Alfano, itala politikisto kaj juristo, parlamentano
- 1973: Katarzyna Tempczyk, pola matematikistino kaj teologo, okupiĝanta pri mariavitismo, interlingvistiko kaj Esperanto
- 1976: Piper Perabo, usona aktorino
- 1986: Sean Paul Lockhart, usona modelo kaj filmaktoro
- 2000: Willow Smith, usona infana aktorino
- 2005: Leonor de Borbón, princino de Asturio
Mortoj
- 932: Al-Muktadir, abasida kalifo el Bagdado (n. 895)
- 982: Oto la 1-a, duko de Ŝvabujo kaj Bavario
- 994: Volfgango el Ratisbono, episkopo de Ratisbono
- 1147: Roberto (1-a Grafo de Gloucester) (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1214: Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (n. 1162)
- 1517: Fra Bartolomeo, itala renesanca pentristo, dominikano (n. 1472)
- 1534: Alfonso la 1-a, itala duko, mecenaso de renesanco (n. 1476)
- 1599: Andreo Bathori, hungara reganto de Transsilvanio (n. 1566)
- 1666: Hieronymus Frobenius, germana kuracisto kaj urbestro dum kaj post tridekjara milito (n. 1580)
- 1732: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (n. 1666)
- 1744: Leonardo Leo, itala komponisto de baroko (n. 1694)
- 1768: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1690)
- 1793: Jacques Pierre Brissot, franca politikisto, juristo kaj filozofo, ĉefa reprezentanto de ĝirondanoj, aŭtoro de kontraŭklerikalisma verko (n. 1754)
- 1806: Utamaro, japana pentristo, konata de koloraj lignogravuraĵoj (n. 1753)
- 1806: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino (n. 1770)
- 1811: Christian Gotthilf Salzmann, germana protestanta pastro kaj pedagogo (n. 1744)
- 1817: Tadeáš Haenke, ĉeĥa botanikisto, kuracisto, etnografo, kartografo, geologo, kemiisto, muzikisto, vojaĝisto kaj malkovrinto (n. 1761)
- 1845: Ignaz Lindl, germana teologo kaj romkatolika pastro, spirita gvidanto de besarabigermanoj (n. 1774)
- 1858: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto kaj oficisto (n. 1784)
- 1867: William Parsons, irlanda astronomo, konstruisto de la plej granda teleskopo en la 19-a jarcento (n. 1800)
- 1870: Mihály Mosonyi, hungara-germana komponisto, instruisto kaj muzika kritikisto (n. 1815)
- 1878: Johann Samuel Ferdinand Blumröder, germana luterana pastoro kaj politikisto (n. 1793)
- 1910: Lujza Harmath, hungara verkistino (n. 1846)
- 1916: Charles Taze Russell, usona predikisto, fondinto de la Atestantoj de Jehovo (n. 1852)
- 1918: Egon Schiele, aŭstra pentristo kaj grafikisto, inspirita de secesio, viktimo de hispana gripo (n. 1890)
- 1925: Max Linder, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, sinmortiginto (n. 1883)
- 1926: Harry Houdini, usona iluziisto juddevena, kontraŭbatalanta spiritismon (n. 1874)
- 1931: Mihály Szabolcska, hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1861)
- 1936: Ignacy Daszyński, pola socialisma politikisto, kunfondinto de Centrolew, ĉefministro kaj sejmmarŝalo, publicisto (n. 1866)
- 1943: Max Reinhardt, aŭstra reĝisoro, fondinta la festivalon de Salcburgo (n. 1873)
- 1945: Wincenty Witos, pola politikisto, aktivulo de la popola movado, publicisto, ĉefministro de Pollando (n. 1874)
- 1957: Helena Willman-Grabowska, pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo, lekciistino en Pariza Sorbono kaj Jagelona Universitato (n. 1870)
- 1965: Jan Kowalewski, pola diplomita subkolonelo de infanterio, kriptologo, matematikisto, lingvisto, diplomato, soldato de armea spionado rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (n. 1892)
- 1974: Jenő Nagy, rumania hungara verkisto, ekonomikisto (n. 1912)
- 1980: Jan Werich, ĉeĥa aktoro kaj verkisto, kun Jiří Voskovec kreinta klaŭnan duopon (n. 1905)
- 1984: Indira Gandhi, ĉefministrino de Barato, murdita (n. 1917)
- 1989: Zlata Zacho, jugoslava esperantistino vivanta en Danio, blindulino, kontribuinta al movado de Esperantistaj blinduloj, memorigita de Srdj Arandjeloviĉ (n. 1939)
- 1993: Federico Fellini, itala reĝisoro kaj scenaristo (n. 1920)
- 1993: River Phoenix, usona aktoro kaj muzikisto (n. 1970)
- 1996: Sándor Héjja, rumanihungara aktoro (n. 1942)
- 2001: István Kovács, rumania hungara radioraportisto (n. 1919)
- 2005: Amrita Pritam, barata poetino (n. 1919)
- 2006: Pieter Willem Botha, ĉefministro de Sud-Afriko kaj ties unua prezidento (n. 1916)
- 2011: Flórián Albert, hungara futbalisto (n. 1941)
- 2013: Gérard de Villiers, franca verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto, aŭtoro de prispionaj romanoj (n. 1929)
- 2014: Motoshima Hitoshi, japana politikisto, urbestro de Nagasako (n. 1922)
- 2015: David Shugar, pola biologo kaj biofizikisto (n. 1915)
- 2020: Sean Connery, skota aktoro (n. 1930)
- 2021: Doğan Akhanlı, turka verkisto (n. 1957)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 31-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|