Kosmonaŭto au astronaŭto estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij Gagarin (1961).
Sovetunio kaj nun Rusio ruslingve uzas la vorton космонавт ("kosmonavt") de la greka κόσμος ("kosmos", universo), kaj ναύτης ("nautes", navigisto); Usono elektis la terminon astronaut, de la greka ἄστρον ("astron", stelo).