La malaja lingvo (malaje bahasa Melayu) estas parolata en Malajzio, kie la norma formo nomiĝas la malajzia (Bahasa Malaysia), kaj ankaŭ en Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando kaj Brunejo.
Gramatiko
En la malaja lingvo estas 4 vortospecoj: substantivoj, verboj, adjektivoj kaj partikuloj. Substantivoj kaj verboj povas esti bazaj radikoj aŭ pli ofte derivataj de aliaj vortoj per diversaj afiksoj.
Vortfarado
La malaja lingvo estas aglutina lingvo, formanta novajn vortojn per tri metodoj: aldonado de afiksoj al la radiko, formado de kunmetitaj vortoj aŭ ripetado de vortoj aŭ partoj de vortoj.
Afiksoj
Vortoj-radikoj povas esti substantivoj aŭ verboj, kiuj povas esti afiksitaj por derivi novajn vortojn, ekzemple el masak (kuiri) oni formas memasak (kuiri), memasakkan (kuiri ion por), dimasak (esti kuirata), pemasak (kuiristo), masakan (manĝo, kuiraĵo). Pluraj komencaj konsonantoj mutacias kiam prefiksoj aldoniĝas: sapu (viŝi) iĝas penyapu (ŝvabrilo); panggil (voki) iĝas memanggil, tapis (kribri) iĝas menapis.
Aliajn ekzemplojn de uzado de afiksoj oni povas vidi
Estas 4 tipoj de afiksoj, nome prefiksoj (awalan), sufiksoj (akhiran), konfiksoj (apitan) kaj infiksoj (sisipan). Tiuj afiksoj estas dividataj al substantivaj afiksoj, verbaj afiksoj kaj adjektivaj afiksoj.
Substantivaj afiksoj estas afiksoj, kiuj formas substantivojn el bazaj vortoj. Ekzemploj estas: