La protektorato ne havis karakterizajn signojn de ŝtata ekzistado kaj donita interna aŭtonomio (inkluzive de protektorata registaro, prezidento ktp.) estis nur formala. La protektorataj administraj organoj estis dekomence subigitaj al germana administrado frunte kun regna protektoro. La protektorato pereis la 5-an de majo de 1945 en konekso kun Praga ribelo.
17.11.1939: Du tagojn post funebra ceremonio de mortigita de germanoj studento Jan Opletal, dum kiu okazis protestoj kontraŭ germana okupado, ordone de protektoro Konstantin von Neurath germanoj fermis ĉeĥlingvajnuniversitatojn. 2000 mil studentoj kaj lekciistoj de la Universitato de Karolo estis senditaj al koncentrejo Sachsenhausen, kaj 9 el ili murditaj - la evento fariĝis okazo por anonco de la tago kiel Internacia Tago de Studentoj kaj ĝia unua festo en 1941 en Londono.