Karl Wilhelm Reinmuth (naskiĝis la 4-an de aprilo 1892 en Heidelberg, mortis la 6-an de majo 1979 en Heidelberg) estis germana astronomo Li estis plej fruktodona malkovrinto de asteroidoj : li malkovris 395 el ili elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kie li laboris de 1912 al 1957.
Inter liaj malkovraĵoj rimarkindaj estas:
- la apolonaj asteroidoj 1862 Apolono, (kiu donis sian nomon al la grupo) kaj 69230 Hermeso,
- la trojaj asteroidoj 911 Agamemno, 1143 Odiseo, 1172 Eneo, 1173 Anĥizo, 1208 Troilo, 1404 Ajakso, 1437 Diomedo kaj 1749 Telamono,
- 5535 Annefrank, kiun vizitis la kosmosondilo Stardust,
- du periodaj kometoj : 30P/Reinmuth kaj 44P/Reinmuth,
- la asteroido 1111 Reinmuthia, kiu ricevis lian nomon.
En 1953 li publikigis katalogon de 6500 asteroidoj kun ties lokalizoj.
La unuaj literoj de la nomoj de la asteroidoj 1227 al 1234, kiujn li malkovris, formas la vorton GSTRACKE, en honoro al la germana astronomo kaj orbita kalkulisto Gustav Stracke, kiu estis petita, ke oni ne donis sian nomon al astro. Tiel, Reinmuth omaĝis al li, respektante lian volon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj