Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la riveroNeckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia landoBaden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 162 273 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantikismo. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.
Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.
Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.