Krefeld situas ĉe la okcidenta bordo de la Rejno, ĉe la „Krefeld-Kempener Platte" (plataĵo Krefeld-Kempen) je la meza ebenaĵo de la regiono Malsupra Rejno. La urbocentro situas ĉirkaŭ sep kilometroj for de la Rejnbordo, tamen la urboteritorio atingas la riveron ekde la enkomunumigo de Linn. La bordo sur la teritorio de Krefeld estas 6,2 kilometrojn longa. La riverlarĝeco oscilas inter 320 kaj 400 metroj. La plej granda etendiĝo de la urboteritorio sumiĝas nordsuden 12 km kaj okcident-orienten 13,1 km. La urbocentro situas 39 metrojn super marnivelo. La plej alta natura altaĵo sur la urboteritorio estas kun 63 m la Hülser Berg, la plej alta monteto entute estas kun alteco de 87 m la Inrather Berg, malnova ŝutmonto el ruinaĵoj de la Dua Mondmilito. Plua altaĵo, ekde 2004 alirebla ankaŭ por la publiko, estas la Kapuzinerberg (77 m), iama hejmrubomonto.
Klimato
En Krefeld falas dum la tuta jaro averaĝe 762 mm da precipitaĵo. Per tio Krefeld situas super la germana mezumo de 700 mm. La temperaturo situas averaĝe je 10,3 °C. Januare la mezumo situas je 2,5 °C.
La unua setlejo sur la tereno de Krefeld estis en la unua jarcento p.K. la RomiakastrumoGelduba. La unua atesto pri "Crefeld" okazis en urbario el Monaĥejo Werden en la jaro 1105. Same aĝaj estas dokumentoj pri burgo Linn kaj pri burgo Rath (Haus Rath). En 1361 la vilaĝo atingis la rajton havi semajnan bazaron kaj jaran foiron kaj en 1373 ĝi fariĝis urbo (urborajto).
Krefeld same kiel la tuta grafejoMoers konvertiĝis al la protestanta kredo, tamen katolikoj daŭre restis tolerataj loĝantoj en la urbeto. En 1584 la urbo komplete detruiĝis dum la Kolonja milito. La 4-an de julio1598 Aŭstrio en interkonsento kun la nederlanda parlamento deklaris la tutan grafejon Moers neŭtrala, kio garantiis pacon por la grafejo dum la grandaj religiaj militoj de tiu epoko (la nederlanda batalo pri sendependiĝo en la Okdekjara milito kaj la Tridekjara milito).
Sekve multaj Menonanoj, persekutitaj en la najbaraj katolikaj landoj, trovis azilon en Krefeld. Multaj el ili montriĝis kapablaj metiistoj kaj baldaŭ fariĝis bonhavaj, la malriĉaj Krefeldanoj avidis kaj ĵaluzis kaj klopodis forsendigi ilin - plejparte sensukcese. Aparte sukcesa estis la menonano Adolf von der Leyen, kiu alvenigis la silkokomercadon la Krefeld kaj liaj filoj fondis silkteksejon , kiu alportis grandan profiton al la familio ("silkobaronoj") kaj al la urbo.
En Krefeld ekzistas la Esperanto-Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative "Rund um St. Josef", Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld. vd. hejmpaĝo
Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo
En Krefeld kelkaj loĝantoj ankoraŭ regas la lokan dialekton. Tiun-ĉi ili nomas Krieewelsch aŭ Krieewelsch-Platt, kiu konkrete estas malsuprafranka dialekto.