Bielefeld [Bilefelt] estas germana urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, en la landoparto Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 338 332 loĝantojn.
Historio
unuafoje en la jaro 1015 estis dokumente menciita. En 1214 la grafo Hermann von Ravensberg donis al ĝi la rangon de urbo, konstruigonte la burgon Sparrenburg, kies turo nuntempe estas grava simbolo de la urbo.
Kvankam forte detruita dum la Dua mondmilito, Bielefeld povis evolui al grava kultura centro de la regiono.
Teritoria reformo en la jaro 1972 pligrandigis la urban areon. Aliĝis tiam interalie Dornberg.
La urba teritorio dividiĝas laŭ dek urbodistriktoj. Ĉiu urbodistrikto havas elektitan reprezentaron el ĝis 19 membroj. Prezidanto de tiu reprezentaro estas distrikta urbestro, germane nomata Bezirksbürgermeister (ĝis 2010 Bezirksvorsteher). En ĉiutaga lingvouzo kutime uzatas neformala divido laŭ urbopartoj. Tiuj urboparto grandparte korespondas al la pasintece memstaraj komunumoj, kiuj kadre de la administraj reformoj de 1930 kaj 1973 iĝis parto de la urbo Bielefeld.