Dum la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento Herne estis grava karbomineja urbo. Pluraj el la karbominejaj turoj ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu ekonomia bazo de la urbo. Multnombraj asocioj de ministoj vivtenas la tradicion de la minlaboristoj, kiuj ĉiam rigardis sian "subteran" laboron tre malsama ol ĉiuj aliaj profesioj.
Wanne-Eickel estis eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kadre de administra reformo la urbo la 1-an de januaro 1975 unuiĝis kun la najbara eksterdistrikta urbo Herne, kaj ekde tiam konsideratas parto de la nova urbo Herne.
Ĉar en Herne ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.
Trafiko
Haltern per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojoj kaj kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.