La distrikto Soest [zoːst] situas en la orienta centro de la germanafederacia landoNordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Soest. Ĝi ekestis dum la jaro 1975 el la antaŭa distriktoj Soest kaj Lippstadt plus la urbo Warstein kaj iuj komunumoj el pliaj tiamaj ĉirkaŭaj distriktoj. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaroSauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 306 068 loĝantojn.
En konstruaĵoj sur la tereno de la baroka kastelo Eringerfeld de la urbo Geseke dum la jaro 1985 okazis la 41-aInternacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj pli ol 400 kongresanoj konatiĝis kun la distrikto. La kastelo kaj ĉirkaŭa tereno tiutempe estis elita privata lernejo, kaj la IJK gastiĝis tie nur escepte - nuntempe la kastelo kaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.