La distrikto Paderborn situas en la oriento de la germanafederacia landoNordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la universitata urbo Paderborno. La urbo ankaŭ estas centro de la regiono "Sudo de Orienta Vestfalio" (germaneSüdliches Ostwestfalen), kiu konsistas el la nunaj distriktoj Paderborno kaj Höxter plus la teritorioj de la eksaj distriktoj Lippstadt kaj Brilon, kiuj nun estas parto de la distriktoj Soest respektive Hochsauerland.
Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborno, dum la najbara distrikto Höxter historie estis la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo.
Administra divido
La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.