Cottbus [KOTbus] (jen germane, malsuprasorabeChóśebuz [ĤEŝebus]) estas la dua plej granda, eksterdistrikta, universitata urbo de la germana federacia lando Brandenburgio kaj la plej granda urbo en Malsupra Luzacio. La urbo apud la riveroSpree estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1156. Cottbus havas Teknikan universitaton kun proksimume 5000 studentoj.
En la urbo loĝas germanoj kaj soraboj kaj ĉiuj ŝildoj kaj montriloj estas kaj en la germana kaj en la soraba lingvoj. Por la soraboj Cottbus estas la kultura kaj politika centro, kvankam nur soraba malplimulto loĝas ĉi tie.
Cottbus situas ĉirkaŭ 150 km sudoriente de Berlino, apud la rivero Spree. Soraboj eksedlis en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa urbo en la 10-jarcento, kiam ili konstruis burgon sur la sabloinsulo en la rivero. Germanoj loĝas apud la soraboj ekde la 13-a jarcento.
La urbo situas apud la aŭtovojo 15 (Berlino - Vroclavo) kaj estas ligata per kelkaj fervojaj linioj interalie kun Berlino, Leipzig, Görlitz, Forst, Frankfurto ĉe Odro. La urbo havas areon de 164,2 km², el kiuj 35,2 km² estas arbaroj kaj 3 km² estas akva areo. La plej proksimaj urbegoj estas Dresdeno, ĉirkaŭ 90 km sudokcidente, Zielona Góra en Pollando, ĉirkaŭ 90 km nordoriente, kaj Berlino nordokcidente de Cottbus.