Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.
Bernhard Eichkorn, estrarano de BAVELO, aktivulo de IKUE kaj de ekumena Esperanto-movado, FAME-Premio (2002), de 1964 kaj 1967 estis pastro de la paroĥo Sankt Konrad kaj de 1988 ĝis 2003 de la paroĥo Sankt Fidelis.