|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Montreuil
|
Montreuil [mɔ̃tʁœj] Aŭskulti, en esperanto Montrojlo[1],estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Seine-Saint-Denis, en la regiono Francilio. Kun 102 770 loĝantoj en la jaro 2010[2], ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la departemento (post Saint-Denis) kaj la kvina en la regiono.
Geografio
Montreuil situas en la sudo de la departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi estas orienta ĉirkaŭurbo de Parizo kaj limas ĝian 20-an arondismenton. La aliaj najbaraj komunumoj estas Bagnolet, Romainville, Noisy-le-Sec, Rosny-sous-Bois, Saint-Mandé, Vincennes kaj Fontenay-sous-Bois.
Transporto
Tri ĉefaj vojoj trairas Montreuil: la ĉirkaŭvojo de Parizo kaj la aŭtovojoj A3 kaj A86.
Aldone, en Montreuil estas tri metrostacioj de la linio 9: Croix de Chavaux, Robespierre kaj Mairie de Montreuil.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj