urbego • rezidejo • Eŭropa Urbo • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 162 243 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaroOdenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
Cetere la franca bardo Ĵak le Puil en sia kanzono «Ĉiam tuj mi pretas diri jes por partopreno al kongres'» varbas pri la entuziasmo veeturi la Universalaj Kongresoj kaj en la longa listo de kongresoj sciigas ankaŭ novaĵon «malaperis tuta komitat' en la kongreso de Darmŝtat'». Tamen en Darmŝtato ankoraŭ neniam okazis Universala Kongreso, jen fabelis Ĵak le Puil.[3]
Referencoj
↑ gazeta artikolo pri la grupo de 2013 en la retejo heinertown.de (germane) bedaŭrinde ne plu atingeblas kaj rete ne arkiviĝis, sed esperanto-forum.org ekzemple en 2021 atentigas pri la aparte aktivaj kontaktoj inter la Esperanto-grupoj de Darmŝtato kaj la itala Breŝo (esperante)