La distrikto Bergstraße ([Berkŝtrase], "monta strato", germane Kreis Bergstraße) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 719 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 275 205 loĝantojn.
Najbaras norde la distriktoj Groß-Gerau kaj Darmstadt-Dieburg, oriente la distrikto Odenwald kaj sude la baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar plus la urbo Mannheim. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara fereracia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Bergstraße, interalie la sendependa urbo Worms. La distrikto apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.
Geografio
La orienta parto de la distrikto situas en la pejzaĝo Odenwald, la okcidenta en la rejna ebenaĵo kaj estas parto de la Hesia pejzaĝo "Ried". La distrikta nomo venas de turisma strato, nomata Monta Vojo, kiu ligas la urbojn Darmstadt norde kaj Wiesloch en Baden-Virtembergo sude. La norda parto de tiu strato gvidas tra la distrikto Bergstraße. Dum la unua postkrista jarcento, la antikva greka sciencisto Ptolemeo en sia verko Geografio (2-a libro, 10-a ĉapitro) kaj la romia klerulo Plinio la pli maljuna en sia verko Naturalis Historia ("naturhistorio") menciis monton Μηλίβοκον (Mēlíbokon), kion oni mezepoke identigis kun la - laŭ la silueto de la montaro Odenvaldo aparte alta - monto en la pleja nordo de la nuna distrikto, kaj nomis ĝin Melibokus, kvankam laŭ novaj teorioj Ptolemeo kaj Plinio eble celis la montaron Harco, multe pli norde.
Ekonomio
La regiono estas turisma. Pro la relative milda klimato tamen ankaŭ sukcese kultiviĝas interalie tabako und tre bona vino. En la distrikto laboras internacie agantaj entreprenoj kiel Ciba SC (Lampertheim), Langnese-Iglo (Heppenheim), SAP SI (Bensheim), Sirona (Bensheim), Suzuki (Bensheim) kaj Tyco Electronics (Bensheim).
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)
Centre de la distrikto de nordo al sudo viciĝas laŭ la Monta Vojo la urboj Zwingenberg, Bensheim kaj Heppenheim. La komunumoj okcidente de tiuj tri apartenas al la vasta rejna ebenaĵo kaj al la historia regiono Hessisches Ried, la komunumoj oriente de la tri estas parto de la mezalta montaro Odenwald.
Partneraj rilatoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
Eksteraj ligiloj