Distrikto Offenbach

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Dietzenbach
Areo: 356,30 km²
Loĝantoj: 362 137
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 949
Aŭtokodo: OF
Municipokodo: 06438
Komunumoj: 13
Adreso de la
distrikta administracio:
Werner-Hilpert-Straße 1
63128 Dietzenbach
rete: www.kreis-offenbach.de
retpoŝte: info@kreis-offenbach.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Offenbach (prononcu "Ofnbaĥ") situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 356 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 362 137 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Najbaras la distriktoj Main-Kinzig, Aschaffenburg (Bavario), Darmstadt-Dieburg, Groß-Gerau, kaj la sendependaj urboj Frankfurt am Main, Offenbach kaj Darmstadt. La administra urbo de la distrikto estas Dietzenbach.

Geografio

La distrikto situas en la ebenaĵo de rivero Majno, kiu norde limigas la distriktan areon. Estas multaj pinaj arbaroj kaj arbaraj lagoj, kiu rezultas el forpreno de sablo kaj ŝtonetoj por konstruado. Riveretoj en la distrikta areo estas Rodau kaj Bieber, kiuj ambaŭ fluas en la Majnon.

Ekonomio

La distrikto estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main.

Trafiko

La internacia flughaveno Rhein-Main (Frankfurt) parte situas en la distrikta areo. Krome dua flughaveno en Egelsbach apartenas al la distrikto.

Tra la distrikto gvidas la aŭtoŝoseoj A 3 Frankfurt-Würzburg kaj A 661 Egelsbach-Oberursel, plue pluraj federaciaj stratoj, interalie B 45, B 459 kaj B 448.

Historio

La okcidenta parto de la distrikta areo apartenis antaŭe plejparte al al grafoj de Isenburg (prononcu "Iznburg"), la orienta parto al la koron-dukejo Majenco (Mainz). Antaŭe ĝi apartenis al la kavaliroj de Eppstein (prononcu "Epŝtajn") kaj la ĉefepiskopo de Majenco, ankoraŭ pli frue la tuta regiono krom la ĉirkaŭaĵo de Langen estis parto de la frankonia regolando "Maingau".

Post la maleklezigo de la regiono dum 1803 la aero apartenis al la grandduklando Hesio-Darmstadt. Dum 1821 ene de la granddukejo kreiĝis la distriktoj Langen (kun Kelsterbach, Nieder- kaj Ober-Roden kaj Dietzenbach), Offenbach (kun Neu-Isenburg, Urberach, Münster) kaj Seligenstadt (kun Babenhausen). En 1832 kreiĝis la distrikto Offenbach en pli-malpli nuna formo: la antaŭaj distriktoj Offenbach kaj Seligenstadt iĝis parto de ĝi, Langen kaj Egelsbach tamen iĝis parto de la distrikto Groß-Gerau kaj nur dum 1852 revenis al distrikto Offenbach, dum Babenhausen, Urberach, Nieder- kaj Ober-Roden venis al la distrikto Dieburg.

Post 1871 la regiono pli bone interplektiĝis per novaj aŭtovojoj kaj fervojaj linioj. 1938 la urbo Offenbach (kun urbopartoj Bürger kaj Bieber) eliris el la distrikto kaj iĝis sendependa urbo. 1942 Rumpenbach iris de la distrikto al la urbo Offenbach. La administra reformo de la jaroj 1970-1979 nemulte ŝanĝis la distriktolimojn, sed kaŭzis, ke multaj komunumoj perdis sian sendependecon kaj kuniĝis kun najbaraj komunumoj. Ekde 2002 ne plu la urbo Offenbach, mem ne parto de la distrikto, sed la urbo Dietzenbach estas la administra centro de la distrikto. Oni pensas pri ŝanĝo de la distrikta nomo.

Partneraj urboj kaj distriktoj

La distrikto havas partnerajn ligojn kun:

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
Neurbaj komunumoj
  • 1. Egelsbach (11 452)
  • 2. Hainburg (administra centro en Klein-Krotzenburg, 14 403)
  • 3. Mainhausen (administra centro en Zellhausen, 9897)

Referencoj

Eksteraj ligiloj


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden